Iliaj estaĵo kaj movoj ne estas difinitaj nek ĉirkaŭlim- igitaj al certa kaj fiksa punkto en la Spaco. Tute malligitaj je la korpo, ili ne okupas iun ajn spacon en la vakuo; sed, kiel nia animo integre ekzistas en la korpo kaj en ĉiu el ĝiaj partoj, tiel same la anĝeloj estas, preskaŭ samtempe, en ĉiuj punktoj kaj partoj de la mondo. Pli rapidaj ol la penso, ili povas ĉie agi mem en difinita momento, trovante neniajn malhelpojn krom tiuj starigit- aj de la volo de la Kreinto kaj de la homa libereco. Dum ni estas kondamnitaj malrapide kaj malvaste vidi la eksterajn aĵojn; dum la supernaturaj veraĵoj ŝajnas al ni kvazaŭ iaj enigmoj en spegulo, laŭ la frazo de Sankta Paŭlo, ili, la anĝeloj, senpene vidas tion, kies kono estas grava por ili, kaj ili ĉiam rekte rilatas al la objekto de siaj pensoj. Iliaj konoj rezultas ne el indukto kaj rezono, sed el tiu klara kaj profunda intuicio samtempe am- pleksanta la genrojn kaj la specojn de ili devenantajn, la principojn kaj ties sekvojn. La distanco de la epokoj, la malsameco de lokoj, same kiel la plureco de objektoj povas estigi nenian konfuzon en iliaj spiritoj.
Senfina, la dia esenco estas nekomprenebla; ĝi havas nepenetreblajn misterojn kaj profundaĵojn; sed, kvankam al ili estas malpermesate koni specialajn planojn de la Providenco, tiu tamen ilin malkaŝas al ili, kiam en certaj cirkonstancoj ili estas komisiitaj ilin anonci al la homoj. La komunikiĝoj inter Dio kaj la anĝeloj, kaj inter ĉi tiuj mem, ne fariĝas kiel inter ni, per paroloj kaj senteblaj signoj. La puraj inteligentoj ne bezonas okul- ojn por vidi, nek oreloj por aŭdi; nek posedas parolor- ganojn por esprimi, siajn pensojn. Ĉi tiuj ordinaraj instrumentoj de niaj rilatoj estas por ili nenecesaj, ĉar ili komunikas siajn sentojn per propra maniero, t. e. tute spirita. Sufiĉas, ke ili volas, por ke ili reciproke kompren- iĝu. Sole nur Dio scias la nombron da anĝeloj. Tiu nombro certe ne estas senfina, ĝi eĉ ne povus esti tia; sed, laŭ kelkaj sanktaj aŭtoroj kaj doktoroj, ĝi estas ja tre granda, vere eksterordinara. Se oni povas proporciigi la nombron da loĝantoj de iu urbo al ties grandeco kaj vasteco, kaj se la Tero estas nur atomo, kompare kun la ĉielo kaj la grandegaj regionoj de la Spaco, oni nepre devas konkludi, ke la nombro da loĝantoj de la aero kaj de la ĉielo estas tre supera al tiu de la homoj. Kaj se la majesto de la reĝoj montriĝas per la brilo kaj nombro de iliaj vasaloj, oficistoj kaj subuloj, kio estos pli taŭ- ga por doni al ni ideon pri la majesto de la Reĝo de reĝoj ol tiu sennombra amaso da anĝeloj loĝantaj en ĉieloj kaj sur la Tero, en maroj kaj abismoj, ol la digneco de tiuj, kiuj restas senĉese teren kliniĝantaj aŭ starantaj antaŭ trono?
La pastroj de la Eklezio kaj la teologoj ordinare instruas, ke la anĝeloj dividiĝas en tri grandajn hierar- kiajn ordojn aŭ principecojn, kaj ĉiu ordo en tri kompaniojn aŭ horojn.
Tiuj apartenantaj al la unua kaj pli alta ordo estas nomataj laŭ la funkcioj, kiujn ili havas en la ĉielo: La Serafoj estas tiele nomataj, ĉar ili kvazaŭ brilegas antaŭ Dio pro la karitata ardo; aliaj, la Keruboj, pro tio, ke ili lume reflektas la dian saĝon; kaj fine Tronoj nomiĝas tiuj, kiuj proklamas la grandecon de la Kreinto, kies gloron ili brilegigas.
La anĝeloj apartenantaj al la dua ordo ricevas nomojn konformajn al la funkcioj, por kies plenumo ili estis komisiitaj, ĉe la ĝenerala regado de la Universo, kaj kiuj estas la jenaj: la Dominacioj, kiuj determinas misiojn kaj devojn al la malaltrangaj anĝeloj; la Virtoj, kiuj kaŭzas la miregindaĵojn postulatajn de la grandaj interesoj de la Eklezio kaj de la homa genro; kaj la Povoj, kiuj protektas per sia forto kaj vigleco la leĝojn, kiuj regas la fizikan kaj moralan mondon.
Tiuj apartenantaj al la tria ordo havas la mision direkti la sociojn kaj la personojn, kaj ili estas: la Principecoj, komisiitaj direkti regnojn, provincojn kaj diocezojn; la Arkanĝeloj, kiuj transsendas la plej gravajn mesaĝojn, kaj la Gardanĝeloj, kiuj akompanas la estulojn por teni ilian sekurecon kaj sanktecon."
Refuto
3. La ĝenerala principo rezultanta el tiu doktrino estas tio, ke la anĝeloj estas estuloj pure spiritaj, antaŭaj kaj superaj al la homaro, estuloj privilegiitaj kaj des- tinitaj por superega kaj eterna felico, ekde sia kreiĝo, dotitaj, pro sia naturo mem, per ĉiaj virtoj kaj konoj, cetere nenion farinte por ilin akiri. Ili troviĝas, por tiel diri, en la unua plano de la Kreitaĵaro, kontraste kun la lasta, kie la vivo estas pure materia; kaj inter la du planoj, ĝuste en la mezo, ekzistas la homaro, t.e. la animoj, estuloj malsuperaj al la anĝeloj kaj ligitaj al materiaj korpoj.
De tiu sistemo venas diversaj ĉefaj demandoj: Unue, kia estas tiu vivo pure materia? Ĉu ĝi estus ja tiu de la kruda materio? Sed la kruda materio estas neanimita kaj ne havas vivon per si mem. Ĉu ĝi eble rilatas al la bestoj kaj vegetaĵoj?
Laŭ tiu hipotezo ĝi estus ia kvara ordo en la Kreitaĵaro, ĉar oni ne povas nei, ke en la inteligenta animalo estas io pli ol en ia planto, kaj en ĉi tiu, io pli ol en simpla ŝtono.
Rilate la homan animon, kiu starigas la transiĝon, ĝi estas rekte ligita al la korpo, cetere kruda materio; ĉar sen animo la korpo havas tiom da vivo, kiom iu ajn ŝtonbloko.
Evidente tiu divido estas malpreciza kaj ne akord- igebla kun la observado; ĝi estas simila al la teorio pri la kvar elementoj, nuligita de la progreso de la Scienco. Ni tamen konsentu pri ĉi tiuj esprimoj: la spirita, la homa kaj la korpa estaĵoj, ĉar, kiel oni diras, tia estas la dia plano, majesta kaj kompleta kiel decas al la Eterna Saĝo. Antaŭ ĉio ni notu, ke estas nenia nepre necesa rilato inter tiuj tri esprimoj, kaj ke ili estas tri kreaĵoj malsamaj kaj sinsekve formitaj, dum en la Naturo ĉio kateniĝas, montrante al ni ian leĝon de mirinda unueco, kies elementoj, estante nenio pli ol transformiĝoj inter si, havas tamen siajn unuigajn ligilojn.
Sed tiu teorio, kvankam nekompleta, ĝis certa grado estas vera rilate la ekziston de la tri esprimoj: mankas al ĝi la kontaktopunkto de tiuj tri esprimoj, kio estas ja facile elmontrebla.
4. La Eklezio diras, ke tiuj tri kulminaj punktoj de la Kreitaĵaro estas necesaj por la harmonio de la tuto. Se al ĝi mankus almenaŭ unu, la nekompleta verko ne plu akordiĝus kun la Eterna Saĝo. Sed unu el la fundamentaj dogmoj diras, ke la Tero, la bestoj, la vegetaĵoj, la Suno kaj la steloj, kaj eĉ la lumo estas kreitaj el la nenio, antaŭ ses mil jaroj. Antaŭ tiu epoko ne ekzistas do estaĵo homa nek korpa, kio signifas, ke en la daŭro de la eterneco la dia verko restis neperfekta. Estas esenca kredartikolo la kreado de la Universo antaŭ ses mil jaroj, des pli, ke antaŭ nelonge la Scienco ankoraŭ estis anatemita, ĉar ĝi detruis la biblian kronologion, pruvante pli grandan antikvecon de la Tero kaj de ties loĝantaro.
Malgraŭ tio, la koncilio de Laterano, ekumena kon- cilio valoranta kiel leĝo sur ortodoksa kampo, diras: "Ni firme kredas je unika kaj vera, eterna kaj senfina Dio, kiu en la komenco de la tempoj tiris kune el la nenio la du estaĵojn — spiritan kaj korpan." Kiel komencon de la tempoj ni povas kompreni la pasintan eternecon, ĉar la tempo estas senfina kiel la Spaco, sen komenco kaj fino. Tiu esprimo, komenco de la tempoj, estas prefere ia figuro entenanta la ideon de senlima antaŭeco. La koncilio de Laterano firme kredas do, ke spiritaj estaĵoj, same kiel la korpaj, estis samtempe formitaj kaj kune tiritaj el la nenio, en ne difinita epoko en la pasinteco. Al kio do reduktiĝas la biblia teksto, laŭ kiu la mondkre- ado okazis ses mil jarojn antaŭ la naskiĝo de la Kristo? Kvankam oni akceptas, ke tiam estis la komenco de la tempoj, al kiu ni kredu: ĉu al la koncilio aŭ al la Biblio?