Выбрать главу

5. Krom tio la koncilio formulas strangan propo- zicion: "Nia animo, ĝi diras, egale spirita, estas kunigita kun la korpo, tiel ke ĝi formas kun ĉi tiu unu persono, kaj tia estas esence gia destino." Nu, se la esenca destino de la animo estas unuiĝi kun la korpo, tiu unuiĝo estas la normala stato, la celo, ĉar tia estas ĝia destino. Sed la animo estas senmorta, kaj la korpo ne; la unuiĝo de tiu kun ĉi tiu efektiviĝas nur unu fojon, laŭ la Eklezio, kaj kvankam ĝi daŭrus jarcenton, tio tamen estus nenio kompare kun la eterneco. Kaj daŭrante nur kelkajn horojn por multaj, kian utilon havus por la animo tiel efemera unuiĝo? Sed, kvankam oni plilongigu tiun unuiĝon tiom, kiom oni povas plilongigi surteran ekzist- adon, ĉu eĉ tiel oni povos aserti, ke ĝia destino estas resti esence unuigita? Ne, tiu unuiĝo fakte estas nenio pli ol ia okazeto, ia stadio de la animo, neniam ĝia esenca stato.

Se la esenca destino de la animo estas resti ligita al homa korpo; se pro sia naturo kaj laŭ la providenca celo de la mondkreado, tiu unuiĝo estas necesa al la manifest­ado de ĝiaj kapabloj, oni nepre devas konkludi, ke sen korpo la homa animo estas nekompleta estaĵo. Nu, por ke la animo plenumu siajn planojn, kiam ĝi forlasas unu korpon, estas necese, ke ĝi prenu alian, kio kondukas nin al la nepra plureco de ekzistadoj, aŭ, per aliaj vortoj, al la reenkarniĝo, al la eterneco.

Estas vere mirinde, ke ia koncilio, rigardata kiel unu el la lumoj de la Eklezio, tiagrade identigis la estaĵojn spiritan kaj materian, tiel ke ili ne povas ekzisti per si mem, ĉar la esenca kondiĉo de ilia kreado estas, ke ili restu unuiĝintaj.

La hierarkia kadro de la anĝeloj montras al ni, ke pluraj ordoj havas, kiel siajn komisiojn, la regadon de la fizika mondo kaj de la homaro, por kies celo ili estas kreitaj. Sed laŭ Genezo, la fizika mondo kaj la homaro ekzistas nur de ses mil jaroj; nu, kion faris tiaj anĝeloj antaŭ tiu epoko, dum la eterneco, kiam ne ekzistis la objekto de iliaj okupoj? Ĉu ili jam estis kreitaj de la tuta eterneco? Tiel devas esti, ĉar ili servas al la glorado de la Ĉiopova. Sed, kreinte ilin en iu ajn difinita epoko, ĉu Dio restus ĝis tiam, t. e. dum tuta eterneco, sen adorantoj?

La koncilio diras plie: "dum daŭras tiu tiel intima unuiĝo de la animo kun la korpo." Ĉu estas do momento, kiam la unuiĝo malfariĝas? Ĉi tiu propozicio kontraŭdiras tiun, kiu subtenas la esencon de tiu unuiĝo. Kaj la koncilio diras plu: "La ideoj alvenas al ili per la sentumoj, el komparo de la eksteraj objektoj." Jen filozofia doktrino nur parte vera, sed ne en absoluta senco.

Ricevi ideojn per la sentumoj estas, laŭ la eminenta teologo, kondiĉo propra al la homa naturo; sed li forgesas la naturdevenajn ideojn, la iafoje transcendajn kapablojn, la intuicion, kiun la infanoj portas ekde la lulilo, ne suldatajn al iu ajn instruo. Per kiaj sentumoj tiuj junaj pastroj, naturaj kalkulistoj, mirigantaj saĝulojn, akiras ideojn necesajn al la preskaŭ momenta solvo de la plej komplikaj problem oj? La samon oni povas diri pri frumaturaj muzikistoj, pentristoj kaj filologoj.

"La konoj de la anĝeloj ne rezultas de indukto kaj rezonado"; tiujn konojn ili posedas, ĉar ili estas anĝeloj, ne bezonantaj ilin lerni, ĉar Dio jam kreis ilin tiaj: koncerne la animon, ĉi tiu devas lerni. Sed se la animo ricevas nur la ideojn pere de la korpaj organoj, kian ideon povas havi la animo de infano mortinta kelkajn tagojn post sia naskiĝo, se ni akceptus, kiel la Eklezio, ke tiu animo ne renaskiĝas?

8. Ĉi tie estiĝas fundamenta demando: "Ĉu la animo povas akiri konojn post la morto de sia korpo?" Se, liberigite el la korpo, ĝi ne povas akiri novajn konojn, la animo de infano, de sovaĝulo, de stultulo, de idioto aŭ de malklerulo restos tia, kia ĝi estis en la momento de la morto, por ĉiam kondamnita al nuliĝo. Sed kontraŭe se ĝi akiras novajn konojn post la nuna vivo, tiam ĝi ja povas progresi.

Se ne estas posta progreso por la animo, oni venas al absurdaj konkludoj tiom, kiom ĝin akceptante, oni konkludas al neado de ĉiuj dogmoj bazitaj sur la haltado, la neŝanĝebla sorto, la eternaj punoj ktp. Se la animo progresas, kia estas la limo de la progreso? Ne estas motivo, ke oni ne atingu per ĝi la rangon de la anĝeloj aŭ de puraj Spiritoj. Nu, laŭ tiu ebleco oni ne pravigus la kreadon de specialaj kaj privilegiitaj estuloj, liberaj el ĉia laboro, senkondiĉe ĝuanta eternan feliĉon, dum aliaj estuloj malplifavorataj nur akiras tian feliĉon koste de longaj, kruelaj kaj malfacilegaj provoj. Ne estas ia dubo, ke Dio povus esti determininta tion, sed, konsentante pri lia senfina perfekteco, sen kiu Li ne estus Dio, estas nepre necese konkludi, ke Li ne kreus ion ajn senutilan, malkonfesante siajn superegajn justecon kaj bonecon.

"Kaj se la majesto de la reĝoj montras sian brilon per la nombro de iliaj vasaloj, oficistoj kaj subuloj, kio estus pli taŭga por doni al ni ideon pri la majesto de la Reĝo de reĝoj ol tiu sennombra amaso da anĝeloj loĝantaj en ĉielo kaj sur la Tero, en mar o kaj abismoj, ol la digneco de tiuj, kiuj restas senĉese adorkliniĝantaj aŭ starantaj antaŭ lia trono?"

Ĉu ne estos malaltigi Dion similigi lian luksegon al tiu de la surteraj suverenoj? Altrudite al la spirito de la popolamasoj, tiu ideo perfidas la opinion pri lia vera grandeco. Ĉiam Dio reduktita al malnoblaj proporcioj de la homaro! Doni al Li milionojn da adorantoj, eterne surgenuantaj, estas doni al Li vantamon kaj malfortecon proporciajn al la fieraj despotoj el Oriento! Kio ja glorigas la suverenojn vere grandajn? Ĉu la nombro kaj brilo de la korteganoj? Ne; tio estas la boneco, la justeco, la justa titolo gvidantoj de ilia popolo. Vi ja demandos, ĉu estos io pli taŭga por doni al ni ideon pri la grandeco kaj majesto de Dio, ol la amaso da anĝeloj konsistiganta lian kortegon... Jes, ĝi certe donas, sed la pli bona afero estas, ke al siaj estuloj Dio prezentu sin superege bona, justa kaj favorkora, ne kolera, enviema, venĝema, detruema kaj partia, kreante por sia propra gloro tiujn privilegiitajn estulojn, plenajn de ĉiaj kapabloj kaj nask- itajn por la eterna feliĉo, dum al aliaj Li trudas penigajn kondiĉojn ĉe la akirado de havaĵoj, punante momentajn erarojn per eternaj torturoj...

Pri la unuiĝo de la animo kun la korpo, Spi- ritismo adoptas doktrinon senfine pli spiritualisman, por ne diri malpli materialisman, kaj ĝi cetere ankoraŭ havas avantaĝon esti konforma al la observado kaj al la destino de la animo. Gi instruas al ni, ke la animo estas sendependa de la korpo, kaj ke ĉi tiu estas nenio alia ol kelkatempa envolvaĵo: spiriteco estas gia esenco, kaj ĝia nor mala vivo estas la spirita vivo. La korpo estas nur instrumento de la animo por ekzercado de kapabloj ĉe ĝiaj rilatoj kun la materia mondo; disigita je tiu korpo, la animo ĝuas siajn kapablojn pli libere kaj noble.

La unuiĝo de la animo kun la korpo, estante necesa al la unuaj progresoj de la animo, fariĝas nur en periodo, kiun ni povas klasifiki kiel tiun de ĝia infaneco kaj adoleskanteco; sed tuj kiam ĝi atingas ian gradon da perfekteco kaj senmateriiĝo, tiu unuiĝo estas nenecesa kaj la progreso fariĝas en ĝia vivo kiel Spirito. Cetere, kiom ajn multenombraj estas la enkorpaj ekzistadoj, ili limiĝas al la ekzistado de korpo, kaj ilia tuto, je ĉiuj okazoj, ampleksas nur nepercepteblan parton de la spirita vivo, kiu estas senlima.