La anĝeloj laŭ Spiritsmo
Ne estas ia dubo, ke ekzistas estuloj dotitaj per ĉiaj kvalitoj atribuitaj al la anĝeloj. La spiritisma re- velacio pri tiu punkto konfirmas la kredon de ĉiuj popoloj, samtempe konigante al ni la originon kaj naturon de tiaj estuloj.
La animoj aŭ Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj, t. e. sen konoj kaj konscio pri bono kaj malbono, sed kapablaj akiri tion, kio mankas al ili. La laboro estas rimedo por akiro, kaj la celo — kiu estas la perfekteco — estas la sama por ĉiuj. Ili ĝin atingas pli-malpli rapide, pro sia libera volo kaj proporcie al siaj klopodoj; ĉiuj havas la samajn ŝtupojn trapasotajn, la saman laboron plenumotan. Dio ne pli favoras unujn ol aliajn, ĉar Li estas justa, kaj, ĉar ĉiuj estas liaj filoj, tial Li ne havas preferojn. Li diras al ili: Jen la leĝo, kiu devas esti via kondutnormo; 0i nur povas konduki vin al la celo; cio, kio estos konforma al gi, estas bono; cio, kio estas kontraŭa al ĝi, estas malbono. Vi havas plenan liberecon obei aŭ malobei tiun leĝon, kaj tiel vi estos juĝantoj de via propra sorto. Sekve, Dio ne kreis malbonon; ĉiuj liaj leĝoj sin destinas por bono, sed la homo kreis la malbonon, malobeante tiujn leĝojn; se la homo ilin skrupule observus, li neniam sin deturnus de la bona vojo.
Malgraŭ tio, la animo, simile al iu infano, estas sensperta en la unuaj fazoj de sia ekzistado, kaj tial ĝi estas erarema. Dio ne donas al ĝi la sperton, sed donas al ĝi rimedojn por ĝin akiri. Falsa paŝo do sur la vojeto de malbono estas malprogreso por la animo, kiu, suferante ties sekvon, lernas mem tion, kion ĝi devas eviti. Tiamani- ere, iom post iom ĝi disvolviĝas, perfektiĝas kaj progresas en la spirita hierarkio, ĝis la stato de pura Spirito aŭ anĝelo. Anĝeloj estas do animoj de homoj atingintaj la perfektogradon, kiun la estulo kapablas atingi, ĝuante la plenan promesitan feliĉon. Sed antaŭ ol atingi la superegan gradon, ili ĝuas ian feliĉon relativan al sia progreso, feliĉon konsistantan ne el neniofarado, sed el funkcioj, kiujn plaĉas al Dio konfidi al ili, kaj pro kies plenumo ili sentas sin feliĉaj, ankoraŭ vidante en tio ian rimedon por progreso. (Vidu en la 1-a Parto cap. III, "La Cielo".)
La homaro ne estas limigita al la Tero; per ĝi Dio loĝatigas sennombrajn mondoj n turniĝantajn en la Spaco; per ĝi Dio jam loĝatigis mondojn malaperintajn, kaj loĝatigos tiujn, kiuj formiĝos. Ĉar Dio kreis ĝin jam de la tuta eterneco, Li neniam ĉesos ĝin kreadi. Longe antaŭ ol ekzistis la Tero kaj kiom ajn antikva ni supozas, ke ĝi estas, ekzistis aliaj mondoj, kie enkarniĝintaj Spiritoj, atinginte sian celon eĉ antaŭ ol ni eliris el la manoj de la Kreinto, trapasis la samajn fazojn, kiujn nun trapasas tiuj pli frue formitaj.
Nu, de la tuta eterneco ekzistas puraj Spiritoj aŭ anĝeloj; sed, ĉar ilia homa ekzistado okazis en senlima pasinteco, tial ni supozas, ke ili ĉiam estis anĝeloj.
15. Tiamaniere efektiviĝas la granda leĝo de unueco de la Kreado; Dio neniam estis neaktiva kaj ĉiam havis plurajn Spiritojn, spertajn kaj instruitajn, destinitajn por la transsendo de siaj ordonoj kaj por la direktado de la Universo, ekde la regado de la mondoj ĝis plej etaj detaloj. Dio ankaŭ ne bezonis krei privilegiitajn estulojn, liberajn de devoj; ĉiuj, antikvaj kaj novaj, akiris siajn poziciojn en la lukto per propra merito; ĉiuj fine estas filoj de siaj faroj.
Kaj tiel egale kompletiĝas la superega justeco de la Kreinto.
ĈAPITRO IX
DEMONOJ
Origino de la Kredo je demonoj. Demonoj laŭ la Eklezio.
Demonoj laŭ Spiritismo.
Origino de la kredo je demonoj
En ĉiuj tempoj, laŭ la diversaj teogonioj, la demonoj ludis elstaran rol on kaj, kvankam iamaniere defalintaj laŭ la ĝenerala koncepto, la graveco, kiun oni atribuas al ili, ankoraŭ hodiaŭ iom valorigas la aferon, kiu tuŝas la fundon mem de la religiaj kredoj. Jen kial estas utile ekzameni ĝin plej detale.
Kredo al ia supera povo estas instinkta ĉe la homo. Ni trovas ĝin sub malsamaj formoj, en ĉiu aĝo de la mondo. Sed se hodiaŭ, malgraŭ la grado da atingita kulturo, oni ankoraŭ diskutas la naturon kaj atributojn de tiu povo, ni prezentu al ni kiajn nociojn pri tio havus la homo en la infaneco de la homaro.
Kiel pruvo de ilia simplanimeco, la sceno de la primitivaj homoj, ekstazitaj antaŭ la Naturo kaj admirant- aj en ĝi la bonecon de la Kreinto, estas sendube tre poezia, sed malmulte reala. Fakte, ju pli la homo al- proksimiĝas al la primitiva stato, des pli li sklaviĝas al sia instinkto, kion oni vidas ankoraŭ hodiaŭ ĉe la nuntempaj barbaraj kaj sovaĝaj popoloj; kio plej multe lin priokupas, aŭ ĝustadire, kio lin ekskluzive priokupas, tio estas la kontentigo de liaj materiaj bezonoj, des pli, ĉar li ne havas aliajn.
La sola sento, kiu povas fari lin alirebla por la pure moralaj ĝuoj, nur grade kaj malrapide disvolviĝas; la animo ankaŭ havas sian infanaĝon, sian junaĝon kaj maturaĝon, kiel la homa korpo; sed por kompreni abs- traktaĵon, kiom da evoluoj ĝi devas sperti ĉe la homaro! Kiom da ekzistadoj ĝi devas travivi!
Ne parolante pri la primitivaj tempoj, ni rigardu ĉirkaŭe al la homoj sur kamparo kaj ni profunde esploru la admirosentojn, kiujn ĉe ili vekas la brilo de la leviĝanta Suno, la stelplena volbo de la firmamento, la kanto de la birdoj, la murmuro de la klaraj ondoj, la floranta ĝardeno sur herbejoj. Laŭ ili la Suno leviĝas laŭkutime, kaj ĉar ĝi donas la necesan varmon por maturigi gren- ejojn, se nur tiu varmo ilin ne bruletigu, estas realigita ĉio, kion ili aspiras; ili rigardas al la ĉielo por ekscii, ĉu okazos bona aŭ malbona vetero; al ili ne gravas, ke kantu aŭ ne la birdoj, se nur ĉi tiuj ne malmultigu la grajnojn en grenplantejo; al la melodioj de najtingalo ili preferas la gluglon de kokinaro kaj la grunton de porkoj; kion ili deziras rilate la riveretojn kristalklarajn aŭ ŝlimecajn, estas tio, ke ili ne sekiĝu nek transbordiĝu; rilate la herbejojn, ke ĉi tiuj produktu bonan herbon kun aŭ sen floroj.
Jen ĉio, kion tiuj homoj aspiras, aŭ pli bone ĉio, kion ili komprenas el la Naturo, kvankam ili jam estas tre distancaj de la primitvaj homoj.
3. Se ni revenos al ĉi tiuj lastaj, ni tiam ilin vidos pli ekskluzive priokupiĝintaj pri kontentigo de siaj materiaj bezonoj, kaj bono aŭ malbono en ĉi tiu mondo konsistos nur en kontentigo aŭ malprofito de tiuj bezonoj.
Kredante al ia superhoma povo, kaj ĉar la materia malprofito ĉiam estas tio, kio al ili plej multe gravas, ili atribuas ĝin al tiu povo, pri kiu cetere ili faras tre neprecizan ideon. Kaj ĉar ili nenion konceptas ekster la videbla kaj tuŝebla mondo, tia povo ŝajnas al ili ekzistanta en la estuloj kaj aĵoj, kiuj ilin malutilas.
La malutilaj bestoj estas nenio alia ol naturaj kaj rektaj reprezentantoj de tiu povo. Pro la sama motivo ili vidas en la utilaĵoj la personiĝon de bono: el tio venas ilia kulto al difinitaj plantoj kaj eĉ al senvivaj objektoj.
Sed la homo ordinare estas pli sentema al malbono ol bono; ĉi tiu ŝajnas al li natura, dum tiu lin malutilas. Ne pro alia motivo oni klarigas, ĉe la primitivaj kultoj, la ceremoniojn pli kaj pli nombraj je honoro al la malbonfara povo: timo superstaras dankon.
Dum multe da tempo la homo komprenis nur la fizikajn bonon kaj malbonon; la moralaj sentoj nur poste markis la progreson de la homa inteligento, kaj igis lin duonvidi ĉe la spiritaro ian superhoman povon ekster la videbla mondo kaj la materiaj aferoj. Tiu progreso certe estas realigita de distingiĝaj inteligentoj, kiuj tamen ne povis iri trans iajn limojn.