4. Pruvinte kaj evidentiginte la lukton inter bono kaj malbono, ĉi tiu multfoje pli prosperanta ol tiu, kaj ne povante racie akcepti, ke malbono devenu de bonfara povo, oni venis al konkludo, ke ekzistas du rivalaj povoj en la regado de la mondo. El tio fontis la doktrino pri la du principoj, cetere logika en tempo, kiam la homo troviĝis nekapabla penetri per rezono en la esencon de la Superega Estulo. Kiel li tiam komprenus, ke malbono, el kiu povas veni bono, estas nenio alia ol pasema stato, kondukanta lin al feliĉo per sufero kaj helpanta lian progreson? La limoj de lia morala horizonto, permesantaj al li vidi nenion trans la estanteco, tiel en la pasinteco, kiel en la estont- eco, ankaŭ ne permesis al li kompreni, ke li jam progresis, ke li ankoraŭ individue progresos, kaj ke la sortovicoj de la vivo rezultas el la neperfektaĵoj de la en li loĝanta spirita esto, kiu antaŭekzistas kaj postvivas la korpon, dependante de serio da purigaj ekzistadoj por atingi la perfektecon.
Por kompreni kiamaniere bono povas rezulti el malbono estas necese konsideri ne unu, sed multe da ekzistadoj; estas necese kompreni ilin ĉiujn, el kiuj — kaj nur el kiuj — nete rezultas la kaŭzo kaj la repektivaj efikoj.
La duobla principo pri bono kaj malbono estis, dum multe da jarcentoj kaj sub pluraj nomoj, la bazo de ĉiuj religiaj kredoj. Ni tiel vidas ĝin koncentriĝinta en Ormuzdo kaj Arimano inter la persoj, en Javeo kaj Satano inter la hebreoj. Sed, ĉar ĉiu suvereno devas havi ministr- ojn, la religioj entute konsentis pri flankaj potencoj aŭ pri bonaj kaj malbonaj genioj. La paganoj faris el ili individuojn kun la ĝenerala nomo dioj kaj donis al ili specialajn komisiojn por bono kaj malbono, por virtoj kaj malvirtoj. Kristanoj kaj muzulmanoj heredis de la hebreoj la anĝelojn kaj demonojn.
La doktrino pri demonoj sekve originas el la antikva kredo al tiuj du principoj. Koncernas nin esplori ĝin ĉi tie sole nur laŭ la kristana vidpunkto, ke ni vidu ĉu ĝi estas laŭ la plej ĝustaj nocioj, kiujn ni hodiaŭ posedas pri la atributoj de Dio.
Tiuj atributoj estas la deirpunkto, la bazo de ĉiuj religiaj doktrinoj; dogmoj, kulto, ceremonioj, kutimoj kaj moralo, ĉio estas rilata al la penso pli-malpli ĝusta, pli-malpli alta, kiun oni havas pri Dio, ekde fetiĉismo ĝis Kristanismo. Se la esenco de Dio restas plu ia mistero por niaj konsciencoj, ni tamen ĝin pli bone komprenas nun ol iam, danke la instruojn de la Kristo. Kristanismo racie instruas al ni, ke Dio estas unika, eterna, neŝanĝema, nemateria, ciopova, superege justa kaj bona, senfina pri ciuj perfektaĵoj.
Tial ni diris aliloke (1-a Parto, ĉap. VI, "Doktrino pri la eternaj suferoj"): "Se oni eltirus plej malgrandan parton el nur unu el liaj atributoj, Dio ne plu ekzistus, ĉar povus kunekzisti ia pli perfekta estaĵo." Tiuj atributoj en sia absoluta tuteco estas do la kriterio de ĉiuj religioj, fundamento de la vero pri ĉiu el la principoj, kiunj ili instruas. Sed, ke iu el tiuj principoj estu vera, estas necese, ke ĝi ne atencu la diajn perfektaĵojn. Ni vidu ĉu tiel fakte estas en la vulgara doktrino pri la demonoj.
Demonoj laŭ la Eklezio
Satano, ĉefo aŭ reĝo de la demonoj, ne estas laŭ la Eklezio ia alegoria persono por malbono, sed ia reala estaĵo praktikanta ekskluzive malbonon, dum Dio pra- ktikas ekskluzive bonon.
Ni do prenu lin, kiel oni lin prezentas al ni. Ĉu Satano ekzistas de la tuta eterna tempo, kiel Dio, aŭ li estas posta al Li? Ekzistante de eterne, li estas nekreita, kaj sekve egala al Dio. Ĉi tiu Dio nepre ne estus unika, ĉar ekzistus alia dio por malbono. Kaj se li estus posta al Li? En ĉi tiu okazo li ne estus io alia ol kreito de Dio. Se li estus tia, nur praktikanta malbono, ĉar nekapabla fari bonon kaj penti, Dio estus kreinta estaĵon ekskluzive kaj eterne destinitan al malbono. Se malbono ne estas verko de Dio, ĝi devas esti verko de unu el liaj kreitoj, kaj eĉ tiel Dio ne povus ne esti la aŭtoro, kaj sekve Li ne estus profunde bona. Tio sama ĝuste okazas rilate al malbonaj estaĵoj nomataj demonoj.
Tia estis dum multe da tempo la kredo en ĉi tiu senco. Hodiaŭ oni diras (} : "Dio, kiu estas boneco kaj sankteco en plej alta grado, ne kreis ilin perversaj kaj malicaj. La patreca mano, kiu plezuriĝas doni al siaj verkoj la karakteron de senfinaj perfektaĵoj, dotis ilin per bonegaj kvalitoj. Al la eminentegaj kvalitoj de sia naturo Li aldonis la malavaraĵojn de sia graco; pri ĉio Li faris ilin egalaj al la Spiritoj altegaj pri gloro kaj feliĉo; subdividite en ĉiujn siajn ordojn kaj ligite al ĉiuj klasoj, ili havis la saman celon kaj identajn destinojn. Ilia ĉefo estis la plej bela el la ĉefanĝeloj. Ili eble eĉ estus atingintaj la titolon justuloj por ĉiam kaj estus akceptitaj en la ĉielojn por feliĉoĝuado. Ĉi tiu lasta
() La sekvantaj citaĵoj estas eltiritaj el la episkopa letero de Monsjnjoro Gousset, kardinalo-ĉefepiskopo de Reims, por la karesmo de 1865. Atentaj al la persona merito kaj al la rango de la aŭtoro, ni povas konsideri tiujn citaĵojn, kiel la lastan esprimon de la Eklezio pri la doktrino pri la demonoj.
favoro, kiu estus komplemento de ĉiuj aliaj, estus la premio por ilia obeemo, sed ili sin senmeritigis pri ĝi, pro malsaĝa kaj kuraĝa ribelo."
"Kia estis la rifo kontraŭ ilia konstanteco? Kian veraĵon ili ne konis? Kian montron de adoro, de fido ili rifuzis al Dio? La Eklezio kaj la historio de la sanktaj skriboj kategorie ne respondas tion al ni, sed ŝajnas vero, ke la demonoj ne konsentis pri la perado de la Filo de Dio nek pri la altigo de la homa naturo de Jesuo Kristo."
"La Dia Vorto, kreinta ĉiujn aferojn, ankaŭ estas la peranto kaj unika savanto, tiel sur la Tero, kiel en la Ĉielo. Oni donis la supernaturan celon al la anĝeloj kaj al la homoj, nur antaŭvidante iliajn enkarniĝon kaj merit- ojn, ĉar nenia proporcio ekzistas inter la verko de la eminentaj Spiritoj kaj la rekompenco, kiu estas Dio mem. Nenia kreito povus atingi tian celon, sen tia mirinda kaj sublima interveno de la karitato. Nu, por plenigi la senfinan distancon, kiu apartigas lian esencon de liaj verkoj estis necese kunigi al lia persono la du ekstremaĵ- ojn, kaj aldoni al lia dieco la naturojn de anĝelo aŭ de homo: kaj Li preferis la homan naturon. Tiu plano konceptita ekde la tuta eterno, estis prezentita al la anĝeloj longe antaŭ ĝia plenumo: la Homo-Dio estis montrita al ili, kiel Tiu, Kiu devos ilin firmigi en la graco kaj ilin gvidi al la gloro, kondiĉe ke ili Lin adoru dum lia surtera misio kaj ĉiam en la ĉielo. Neatendita revelacio, miriga vizio al la malavaraj kaj dankaj koroj, sed profunda mistero — humiliga al la fieraj Spiritoj! Tiu superna- tura karaktero, tiu grandega gloro, kiun oni al ili proponis, ne estus nur rekompenco por iliaj personaj meritoj. Ili neniam povus atribui al si mem la titolojn de tiu gloro! Ia peranto inter Dio kaj ili! Kia ofendo al ilia digno! Kion diri pri la spontanea prefero al la homa naturo? Kia maljusteco! Kia atenco al iliaj rajtoj!"
"Kaj ĉu ili ja vidos ĉi tiun homaron, kiu estas tiel malsupera al ili, diigitan pro unuiĝo kun la Vorto, sidantan ĉe la dekstra flanko de Dio sur brilanta Trono?
Ĉu ili konsentos fine, ke ĝi eterne faru al Dio sian adoromaĝon?"
"Lucifero kaj triono da anĝeloj falis pro tiaj pensoj de envio kaj fiero. Sankta Mihael kaj multe da aliaj same ekkriis: "Kiu estas simila al Dio? Li estas la mastro de siaj donoj, la suverena Sinjoro de ĉiuj aferoj. Gloro al Dio kaj al la Safido, kiu devas esti oferita por savo de la mondo." Sed la ĉefo de la ribelintoj, forgesante, ke li ŝuldas al Dio siajn noblecon kaj privilegiojn, ĝislimante ĝis trokuraĝo, diris: "Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio, mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo; mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo. "Kiuj dividis tiajn sentojn, tiuj aŭdis tiujn vortojn, kun murmuroj de aprobo, kaj partianoj aperis en ĉiuj hierarkioj. Sed ilia multego ne antaŭgardas ilin kontraŭ puno."