Выбрать главу

morton de malvirtulo, sed ke malvirtulo deturnu sin de

(*)

sia vojo kaj restu vivanta." ^'

() Vidu en la 1-a Parto, ĉap. VI, § 25, la citaĵon de Jehezkel.

La neutileco de pento kaj la neebleco de regenero ja neos la dian bonecon. Akceptite tia hipotezo, oni eĉ povos diri rigore kaj ĝuste, ke ĉi tiuj angeloj ekde sia kreiĝo, ĉar Dio ne povas tion ignori, estas destinitaj por ĉiamigo de malbono, kaj antaŭdestinitaj esti demonoj por treni homojn al malbono.

Ni nun vidu kia estas la sorto de tiaj anĝeloj kaj kion ili faras:

"Apenaŭ manifestiĝis la ribelo de la klaso de la Spiritoj, t. e. de la kuraĝego de iliaj pensoj, ili estis elpelitaj el la ĉiela restadejo kaj mallevitaj en la abismon. El tiuj vortoj ni komprenas, ke ili estis ĵetitaj en ian lokon por turmentado, en kiu ili suferas la fajropunon laŭ la teksto de la Evangelio, kiu estas la parolo mem de la Savanto. "For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj an­geloj." () Sankta Petro kategorie diras: "ke Dio ligis ilin al la inferaj katenoj kaj torturoj, ne estantajn tie eterne, ĉar nur ĉe la fino de la mondo ili por ĉiam estos enfermitaj kun la maliculoj. Nun Dio permesas, ke ili okupu lokon inter ĉi tiu Kreitaĵaro, al kiu ili apartenas en la ordo da aferoj identaj kun sia ekzistado, fine en la rilatoj, kiujn ili devus teni kun la homoj, kaj el kiuj ili faras la plej malutilan misuzon. Dum unuj restas en la nigra loĝejo, kiel instrumento de la dia justeco kontraŭ la malfeliĉaj animoj, kiujn ili trompis, senfina nombro da aliaj formas legiojn kaj loĝas en la malsuperaj tavoloj de la atmosfero, trakurante la tutan terglobon. Ili enmiksiĝas en ĉion ĉi tie okazantan, kaj ili eĉ tre aktive partoprenas en la surteraj okazaĵoj."

Rilate la vortojn de la Kristo pri la suferego en la eterna fajro, ni jam klarigis en la ĉap. IV, "La Infero".

Laŭ ĉi tiu doktrino nur parto de la demonoj estas en la infero; la alia libere vagas, enmiksiĝante en

r) Mateo, 25:41. - La Trad.

ĉion ĉi tie okazantan, plezurante en la praktiko de malbono kaj tion farante ĝis la fino de la mondo, kies nedifinita tempo eble tiel frue ne venos. Sed kial tia distingo? Ĉu ĉi tiuj estas malpli kulpaj? Certe ne, kondiĉe se ili ne alternos, kiel oni povas konkludi el la jenaj vortoj: "Dum unuj restas en la nigra loĝejo, kiel instrumento de la dia justeco kontraŭ la malfeliĉaj animoj, kiujn ili trompis."

Iliaj okupoj do konsistas en suferigi la animojn, kiujn ili delogis. Tiel ili ne okupas sin per puno de kulpoj libere kaj memvole praktikitaj, sed per tiuj, kiujn ili mem kaŭzis. Ili estas samtempe kaŭzo de eraro kaj instrumento de puno; kaj stranga afero, kiu ne estus akceptata de la homa justeco eĉ neperfekta: - la viktimo, subfalanta pro malforteco, en eventualaĵoj neatendataj kaj eble superaj ol siaj fortoj, estas tiel aŭ pli severe punata ol la trompanto, kiu uzas ruzon aŭ artifikon, ĉar tiu viktimo, post kiam forlasas la Teron, iras en la inferon suferi sen interrompo, sen favoro, eterne, dum la kaŭzanto de ĝia unua kulpo, la deloganto, ĝuas tian aŭ tian prokraston kaj liberon ĝis la fino de la mondo.

Kiel povas la justeco de Dio esti malpli perfekta, ol tiu de la homoj?

15. Sed ankoraŭ ne estas ĉio: "Dio permesas, ke ili okupu lokon inter ĉi tiu Kreitaĵaro, en la rilatoj, kiujn ili devus teni al la homoj, kaj kiujn ili malutile trouzas" Ĉu Dio povus ne scii la misuzon, kiun ili farus el la libero donita de Li mem? Nu, kial Li ĝin donis? Sed en ĉi tiu okazo tute konscie Dio forlasas siajn kreitojn al ties propra sorto, sciante pro sia ĉioscieco, ke ili subfalos kaj havos la saman sorton de la demonoj. Ĉu ili ne estas per si mem sufiĉe malfortaj por eraro, sen provoko de ia malamiko des pli danĝera, ĉar li estas nevidebla? Kiel bele, se la puno estus nedaŭra kaj la kulpulo povus elaĉeti per riparo!... Kontraŭe la kondamno estas ne- nuligebla, eterna! Pento, regenero, lamentoj, ĉio superflua!

La demonoj do estas nenio alia ol provokantaj agentoj kaj antaŭdecide destinitaj varbi animoj n al infero, laŭ permeso de Dio, kiu antaŭvidis, kiam Li kreis tiujn animojn, la sorton, kiu ilin atendos. Kion do oni dirus sur la Tero pri juĝisto, kiu sin helpus per tia rimedo por troplenigi malliberejojn? Strangan ideon oni donas al ni pri Dio, pri ia Dio, kies ĉefaj atributoj estas la jenaj: — superegaj justeco kaj boneco! Kaj oni diras, ke tiaj doktrinoj estas instruataj en nomo de Jesuo, de tiu, kiu predikis nur am on, pardonon kaj karitaton! Estis tempo, kiam oni ne rimarkis tiajn anomaliojn, ĉar ili ne estis komprenataj nek sentataj; la homo, kurbigita de la jugo de despoteco, submetis sin al la blinda fido, rezignis la racion. Sed hodiaŭ, kiam sonas la horo de emancipiĝo, tiu homo komprenas la justecon, kaj, dezirante ĝin tiel en la vivo, kiel en la morto, li ekkrias: — Tio ne estas Dio, Li ne povas esti tia, aŭ Dio ne estas Dio.

16. "Puno ĉie sekvas la defalintajn estaĵojn: la infero estas en ili kaj kun ili: ne paco nek ripozo, en amaraĵojn estas transformitaj la dolĉaĵoj de espero, kiu fariĝas al ili abomena. La mano de Dio donis al ili punon ĉe la ago mem de peko, kaj ilia volo koncentriĝis en malbono.

Fariĝinte malicaj, ili obstinas esti tiaj, kaj tiaj ili estos por ĉiam.

Ili estas post peko, kio estas la homo post la morto. Renobliĝo de tiuj, kiuj defalis, farigas neebla; de tiam ilia perdo estas neriparebla, kaj ili tenas sin en sia fiero antaŭ Dio, en sia mal amo kontraŭ la Kristo, en sia envio kontraŭ la homaro.

Ne povinte alproprigi al si la ĉielan gloron per sia senmezura ambicio, ili klopodas firmigi sian imperion sur la Tero, elpelante de sur ĝi la regnon de Dio. La enkarniĝinta Vorto plenumis, krom tio, siajn planojn por la savo kaj gloro de la homaro. Pro tio, per ĉiuj rimedoj ili penas erarigi la animojn savitajn de la Kristo: artifiko kaj ĝenado, mensogo kaj delogo, ĉio estas uzata por ilin treni al malbono kaj elfini ilian perdon.

Kaj ĉar ili estas nelaceblaj kaj potencaj, la vivo de la homo kun tiaj malamikoj nepre estas senĉesa lukto, de la lulilo ĝis la tombo.

Efektive tiuj malamikoj estas tiuj samaj, kiuj, post enkonduko de malbono en la mondon, kovris ĝin per densa mallumo da eraro kaj malvirto; tiuj samaj, kiuj dum longaj jarcentoj igis sin adori, kvazaŭ dioj, kaj kiuj absolute regis la popolon en la antikveco; fine tiuj samaj, kiuj ankoraŭ havas tiranan influon sur la idolajn regi on - ojn, ekscitante malordon kaj skandalon eĉ en la sino de la kristanaj societoj. Por kompreni ĉiujn rimedojn, kiujn ili disponas por la malica servo, estas sufiĉe, ke oni rimarku, ke ili nenion perdis el siaj miraklecaj kapabloj, kiuj estas karaktero de la anĝela naturo. Vere la estonteco kaj super ĉio la natura ordo havas misterojn konatajn nur de Dio, en kiujn ili ne povas penetri; sed ilia inteligento estas tre supera ol nia, ĉar ili per unu fojo komprenas la efikojn de la kaŭzoj kaj kontraŭe. Tiu kompreno ebl- igas al ili antaŭdiri estontajn okazaĵojn, kiujn ne vidas niaj konjektoj. Distanco kaj plureco de lokoj malaperas antaŭ ilia facilmoveco. Pli rapidaj ol fulmo, pli rapidaj ol penso, ili preskaŭ subite aperas sur diversaj punktoj de la terglobo kaj povas priskribi okazaĵojn en la distanco, en la sama horo, kiam ĉi tiuj efektiviĝas.

Ili ne estas alireblaj por la leĝoj, laŭ kiuj Dio regas la Universon, tial ili ne povas ilin nuligi, kaj sekve antaŭdiri kaj fari efektivajn miraklojn; sed ili konas la arton imiti kaj falsigi en difinitaj limoj la diajn verkojn; ili scias pri la fenomenoj rezultantaj el la kombino de la elementoj, antaŭdiras kun pli aŭ malpli granda certeco tiujn, kiuj nature okazas kaj ankaŭ tiujn, kiujn ili mem povas estigi. El tio rezultas la nombraj orakoloj, la eksterordinaraj antaŭdiroj, kiujn la sanktaj kaj profanaj libroj rikoltis, bazante kaj kuraĝante tiom kaj tiom da supertiĉoj.