Ilia simpla kaj nemateria substanco forprenas ilin de antaŭ niaj okuloj; ili restas ĉe nia flanko kaj ni ilin ne vidas, ili altiras nian animon, ne impresante nian aŭdadon. Opiniante, ke ni obeas niajn proprajn pensojn, ni tamem multfoje estas sub ilia pereiga influo. Kontraŭe niaj inklinoj estas konataj de ili pro la en ni travidataj impresoj, kaj ili ordinare nin atakas ĉe la plej malforta flanko. Por nin sekure delogi ili helpas sin per sugestoj kaj allogaĵoj konformaj al niaj inklinoj. Ili modifas sian agadon laŭ la cirkonstancoj kaj karakteraj trajtoj de ĉiu temperamento. Sed iliaj plej preferataj armiloj estas hipokriteco kaj mensogo."
Oni asertas, ke sufero ilin ĉien sekvas; ke ili ne scias, kio estas paco kaj ripozo. Ĉi tiu aserto neniel detruas la observon, kiun ni faris pri la privilegio de tiuj, kiuj troviĝas ekster la infero, privilegio, kiun ni konsideras des malpli justa, pro tio, ke ili povas fari, kaj ja faras, pli grandan malbonon. Estas kredeble, ke tiuj eksterinferaj demonoj ne estas tiel feliĉaj, kiel la bonaj anĝeloj, sed ĉu oni ne devas alkalkuli ilian relativan liberon? Ili ne posedos la moralan feliĉon, kiun naskas la virto, sed ili nekontesteble estas pli feliĉaj, ol tiuj en la infero kun flamoj. Cetere maliculo ĉiam sentas ian plezuron praktiki malbonon, des pli kiam li agas libere. Demandu krimulon, kion li preferas: resti en malliberejo aŭ libere trairi kamparojn, agante laŭvole. La afero do estas ĝuste sama.
Oni ankaŭ asertas, ke konsciencoriproĉo ilin postsekv- as sen interrompo kaj kompato, forgesante, ke konscien- coriproĉo estas la senpera antaŭanto de la pento, se ne la pento mem. "Fariĝinte malicaj, ili obstinas esti tiaj, kaj tiaj ili restos por ĉiam." Sed, ĉar ili obstinas esti malicaj, ili ja ne havas konsciencoriproĉojn; kontraŭe, ĉe la plej malgranda sento de bedaŭro, ili rezignus malbonon kaj petus pardonon. Konsciencoriproĉo do ne estas puno por ili.
"Ili estas post pekado tio, kio estas la homo post la morto. La renobliĝo de la falintoj do fariĝas neebla."
El kio venas tiu neebleco? Oni ne komprenas, ke ĝi estas konsekvenco de ilia simileco al la homo post la morto, propozicio, kiu cetere estas tre dubasenca.
Ĉu ĝi venas de la volo mem de la demonoj? Ĉu eble de la dia volo? En la unua okazo la obstineco montras absolutan firmecon en malbono, kaj eĉ oni ne komprenas, ke profunde malicaj estaĵoj iam povis esti virtaj anĝeloj, konservante ĉe ĉi tiuj, dum nedifinita tempo, ĉiujn trajtojn de siaj malbonegaj karaktero kaj naturo.
En la dua okazo, oni ankoraŭ malpli komprenas, ke Dio altrudis, kiel punon, la neeblecon de riparo post unua eraro. La Evangelio ne faras ian aludon pri io simila.
19. "De tiam ilia perdo estas neriparebla, kaj ili tenas sin en sia fiero antaŭ Dio." Pri kio ilin helpus la detruo de tiu fiero, se pento ne utilas al ili? Nur bono povus ilin interesi, se ili havus esperon pri renobliĝo, kia ajn estus ties prezo. Tiel ne okazas, kaj, se ili do persistas en malbono, estas tial, ĉar oni fermis al ili la pordon de espero. Sed kial Dio fermus al ili tian pordon? Por venĝi sin por la ofendo rezultanta el ilia malobeo. Kaj tiel, por kontentigi sian resenton kontraŭ kelkaj kulpuloj. Dio preferas ne nur vidi ilin suferi, sed ankaŭ pligravigi la malbonon per pli granda malbono; peli la tutan homaron al la eterna sufero, kiam per simpla indulga ago Li povus eviti tiel grandan turmenton, cetere an- taŭviditan ekde la tuta eterno!
Ĉu temas, en ĉi tiu okazo, pri ago de indulgo, pri nura kaj simpla graco, kiu eble aliiĝus en stimulon al malbono? Ne, temas pri kondiĉa pardono, dependanta de sincera kaj kompleta regeneriĝo. Sed anstataŭ parolo de espero kaj favorkoreco, kvazaŭ diris Dio: "Pereu la tuta homa raso antaŭ ol mia vengo." Kaj antaŭ tia doktrino ankoraŭ multe da homoj miras, ke ekzistas nekred- emuloj kaj ateistoj! Ĉu estas tiel, ke Jesuo reprezentas ĉe ni sian Patron? Li, kiu donis al ni la kategorian leĝon de forgeso kaj de pardono je la ofendoj, kiu ordonas nin pagi malbonon per bono, kiu preskribas amon al niaj malamikoj, kiel unuan el la virtoj kondukantaj nin al la ĉielo, li tiamaniere ja volus, ke la homoj estu pli bonaj, pli justaj, pli indulgaj, ol Dio mem?
Demonoj laŭ Spiritismo
Laŭ Spiritismo anĝeloj kaj demonoj ne estas distingiĝaj estuloj, pro tio, ke la kreado de inteligentaj estaĵoj estas nur unu sama. Unuiĝintaj al materiaj korpoj, tiuj estaĵoj konsistigas la homaron, kiu loĝas sur la Tero kaj sur aliaj sferoj; liberiĝintaj de la materia korpo, ili konsistigas la spiritan mondon aŭ de la Spi- ritoj, kiuj loĝas en la Spacoj. Dio kreis ilin perfekteblaj kaj donis al ili, kiel celon, la perfektecon kun la feliĉo el ĝi rezultanta. Sed ne donis al ili la perfektecon, ĉar Li volis, ke ili ĝin ekhavu per sia propra klopodo, ke ankaŭ al ili reale apartenu la merito. De la momento de sia kreiĝo la estaĵoj progresas, ĉu enkarniĝintaj, ĉu en la spirita stato. Atinginte la apogeon, ili fariĝas puraj spiritoj aŭ anĝeloj laŭ la vulgara esprimo, tiamaniere ke, de la embrio de la inteligenta estaĵo ĝis anĝeloj, ekzistas ia ĉeno, de kiu ĉiu el la ĉeneroj signas gradon da progreso.
El tio supre dirita rezultas, ke ekzistas Spiritoj en ĉiuj gradoj da morala kaj intelekta progreso, laŭ la pozicio, en kiu ili troviĝas sur la grandega evolua ŝtuparo.
Nescieco, scieco kaj malico do ekzistas laŭ ĉiuj gradoj. En la malsuperaj klasoj ankoraŭ elstaras Spiritoj profunde inklinaj al malbono, plezurante ĉe malbono. Ĉi tiujn oni povas nomi demonoj, ĉar ili estas kapablaj por ĉiuj malicaĵoj atribuataj al demonoj. Spiritismo ne donas al ili tian nomon, ĉar ĝi estas ligita al ideo pri ia kreaĵo malsama ol la homa speco, pri estaĵoj kun esence malica naturo, eterne destinitaj al malbono kaj nekapablaj por ia ajn progreso je la bono.
Laŭ la doktrino de la Eklezio la demonoj naskiĝis bonaj kaj fariĝis malbonaj pro sia malobeo: ili estas anĝeloj primitive lokitaj de Dio sur la supron de la ŝtuparo, kaj ili defalis de ĝi. Laŭ Spiritismo la demonoj estas neperfektaj Spiritoj kapablaj je regeneriĝo, kiuj, metitaj sur la bazo de la ŝtuparo, nepre ĝin supreniros. Tiuj, kiuj pro apatio, neglekto, obstino aŭ malbonvolo pli da tempo persistas resti ĉe la malsuperaj klasoj, spertas la sekvojn de tiu sinteno, kaj kutimo al malbono malhelpas ilian regeneriĝon. Sed iam venos al ili laceco pro tiu malvirto kaj ĝiaj respektivaj sekvoj; ili komparas sian situacion kun tiu de la bonaj Spiritoj kaj komprenas, ke ilia intereso estas ĉe la bono, kaj tiam ili penas pliboniĝi, sed per ago de spontanea volo, kaj en tio estas nenia perforto. "Submetitaj al la ĝenerala leĝo de progreso, pro sia inklino al ĝi, eĉ tiel ili an- taŭeniras ne kontraŭvole." Dio konstante donas rimedojn al ili, sed kun la povo ilin akcepti aŭ malakcepti. Se la progreso estus deviga, ne ekzistus merito, kaj Dio volas, ke ni ĉiuj havu la meriton laŭ niaj faroj. Neniu estas metita sur unuan lokon pro privilegio; sed al ĉiuj estas konsentita la unua loko, kiun oni atingas per sia propra klopodo.
La plej superaj anĝeloj atingis sian altrangecon, irante, same kiel la aliaj, la ordinaran vojon.
Atinginte ian gradon da pureco, la Spiritoj ekhavas misiojn konformajn al sia progreso, ili tiel plenumas ĉiujn misiojn atribuatajn al la anĝeloj el malsamaj kategorioj.
Kaj, ĉar Dio kreas de eterne, oni konkludas, ke de eterne estas sufiĉa nombro da ili por kontentigi la bezonojn de la universala regado. En tiu maniero nur unu speco da inteligentaj estaĵoj, submetita al la leĝo de progreso, kontentigas ĉiujn celojn de la Kreitaĵaro.