Fine la unueco de la Kreitaĵaro ligita al la ideo pri ia komuna origino kun samaj deirpunkto kaj vojo pli bone respondas al la justeco de Dio, ol la kreado de malsamaj specoj pli-malpli favorataj per naturaj dotoj, kiuj estus tiom da aliaj privilegioj.
La vulgara doktrino pri la naturo de la anĝeloj, de la demonoj kaj de la animoj, ne konsentante pri la leĝo de progreso, sed vidante diversgradajn estaĵojn, konkludis el tio, ke ili estas rezulto de tiom da aliaj specialaj kreoj. Kaj tiel ĝi faris el Dio partian patron, kiu donas ĉion al unuj el siaj infanoj kaj al aliaj altrudas plej krudan laboron. Oni ne miru, ke dum longe la homoj trovis pravigon por tiaj preferoj, kiam ili mem uzis ĉi tiujn preferojn rilate al siaj infanoj, starigante rajtojn de unuenaskiteco kaj aliajn naskiprivilegiojn. Ĉu tiaj homoj povis kredi, ke ili estis pli eraraj ol Dio?
Sed hodiaŭ la sfero da ideoj larĝiĝis: la homo vidas pli klare kaj havas nociojn pli precizajn pri justeco; dezirante ĝin por si kaj ne ĉiam trovante ĝin sur la Tero, li almenaŭ volas trovi ĝin pli perfekta en la Ĉielo.
Jen kial lia racio abomenas ĉian doktrinon, en kiu ne brilas la Dia Justeco, laŭ ties tuta pureco.
ĈAPITRO X
INTERVENO DE DEMONOJ EN LA NUNTEMPAJN MANIFESTIĜOJN
La nuntempaj spiritismaj fenomenoj de longe altiras atenton sur analogajn faktojn de ĉiuj tempoj, kaj pri tio la Historio neniam estis tiel esplorata, kiel en la lastaj tempoj. Pro la simileco de efikoj oni deduktis la unuecon de la kaŭzo. Kiel ĉiam okazas rilate al eksteror- dinaraj faktoj nekonataj de la komuna saĝo, la vulgarularo vidis en la spiritismaj fenomenoj ian supernaturan kaŭzon, kaj la superstiĉo kompletigis la eraron, aldonante al ĝi absurdajn kredojn. El tio venas amaso da legendoj, kiuj plej parte estas ia miksaĵo el malmultaj veraĵoj kaj multaj mensogoj.
La doktrinoj pri la demono, longe superstarante, tiom multe troigis ian povon, ke ili, por tiel diri, igis la homojn forgesi Dion; ĉie aperis la fingro de Satano, kaj por tio sufiĉis, ke la observita fakto transiru la limojn de la homa povo. Eĉ la plej bonaj aferoj, la plej utilaj malkovroj, precipe tiuj, kiuj povis skui la mal- klerecon kaj plilarĝigi la sferon da ideoj, plurfoje estis rigardataj kiel diablaj faroj. La hodiaŭaj spiritismaj fenomenoj, pli disvastigitaj kaj pli bone observataj en la lumo de la prudento kaj kun helpo de la Scienco, sendube konfirmas la intervenon de kaŝitaj inteligentoj, kiuj tamen agadas laŭ naturaj leĝoj kaj montras per sia agado ian novan forton kaj leĝojn ĝis tiam nekonatajn.
Sekve la demando reduktiĝas al tio, nome scii kia- specaj estas tiaj inteligentoj.
Dum oni posedis sciojn pri la spirita mondo nur necertajn kaj sistemajn, la vero daŭre estis kaŝita; sed hodiaŭ, kiam rigoraj observoj kaj eksperimentaj studoj klarigas la naturon, originon kaj destinon de la Spiritoj, kaj ankaŭ ilian agmanieron kaj rolon en la Universo, hodiaŭ, ni diras, la demando solviĝas per faktoj. Nun ni scias, ke tiuj kaŝitaj inteligentoj estas la animo de tiuj, kiuj vivis sur la Tero. Ni ankaŭ scias, ke la diversaj kategorioj el bonaj kaj malbonaj Spiritoj ne konsistas el estuloj de malsamaj specoj, sed ke ili prezentas nur diversajn gradojn da progreso. Laŭ la pozicio, kiun ili okupas pro sia intelekta kaj morala disvolviĝo, la mani- festiĝantaj estuloj prezentas la plej profundajn kon- trastojn, sen kio ni povus supozi, ke ne ili ĉiuj eliris el la granda homa familio, sammaniere kiel la sovaĝulo, la barbaro kaj la civilizita homo.
Pri tiu punkto, same kiel pri multaj aliaj, la Eklezio tenas la antikvajn kredojn je la demonoj. Gi diras: "Ekzistas principoj, kiuj ne ŝanĝiĝas jam de dek ok jarcentoj, ĉar ili estas neŝanĝemaj." Gia eraro estas ĝuste tio, ke ĝi ne konsideras la progreson de la ideoj; ke ĝi supozas Dion nesufiĉe saĝa por ebligi revelacion al la disvolviĝo de la inteligentoj; resume, ke ĝi parolas al la samtempuloj la saman lingvon de la pasinteco. Nu, se la homaro progresas, dum la Eklezio sisteme tenas sin en malnovaj eraroj tiel sur la spirita kampo, kiel same sur la scienca, baldaŭ venos nekredemo, submetante la propran Eklezion.
Jen kiel la Eklezio klarigas la ekskluzivan
enmiksiĝon de la demono en la spiritajn manifestiĝ-
(*)
ojn: ()
( ) La citaĵoj en ĉi tiu ĉapitro estas prenitaj el la sama pastoralo menciita en la antaŭa, kies korolarioj ili estas. Ĝi estas la sama fonto kaj sekve la sama aŭtoritato.
"En siaj eksteraj enmiksiĝoj la demonoj penas kaŝi sian ĉeeston, por forigi suspektojn. Ĉiam ruzaj kaj perfidaj, ili delogas la homon per insidoj, antaŭ ol mankateni lin per subpremo kaj sklavaĉemo.
Ĉi tie ili akrigas lian scivolemon per fenomenoj kaj infanecaj petolaĵoj; tie ili vekas lian admiron kaj subigas lin per sorĉo de tio supernatura.
Se io supernatura ekaperas kaj ilin senmaskigas, tiam ili kvietiĝas, forigas ĉiajn maltrankviliĝojn, petas pri konfido kaj estigas familiarecon.
Jen ili prezentiĝas kiel dioj kaj bonaj genioj, jen prenas nomojn kaj eĉ trajtojn de memorataj mortintoj. Helpe de tiaj trompoj indaj je la antikva serpento, ili parolas kaj estas aŭdataj; ili diktas dogmojn kaj estas fidataj; almiksas al siaj mensogoj kelkajn veraĵojn kaj sugestias eraron sub ĉiaj formoj. Jen kion signifas la supozataj revelacioj el transtombo. Kaj estas por tia rezul- to, ke lignaĵo kaj ŝtono, arbaroj kaj fontoj, sanktejoj de idoloj kaj tablopiedoj kaj infanmanoj fariĝas orakoloj: tial antaŭdiristino delire profetas; malklerulo fariĝas scienculo dum mistera sonĝo. Trompi kaj falsi, jen estas la superega celo de tiuj manifestiĝoj, ĉie kaj ĉiam.
La mirigaj rezultoj de tiuj ordinare absurdaj kaj ridindaj praktikoj aŭ agoj, ne povante deveni de la ekskluziva virto, nek de la ordo starigita de Dio, povas esti atribuataj nur al la helpo de la kaŝitaj povoj. Tiaj estas ĉefe la eksterordinaraj fenomenoj realigitaj en niaj tagoj, per la ŝajne nedanĝeraj procedoj de magnetismo, kaj ankaŭ tiuj de la parolantaj tabloj. Per faroj de la moderna magio, ni vidas nuntempe reproduktiĝi la elvokojn, la konsultojn, la resanigojn kaj sorĉaĵojn, kiuj famigis la templojn de la idoloj kaj kavernojn de la sibiloj. Kiel en la pasinteco, oni demandas lignon, kaj ĉi tiu respondas; oni ordonas al ĝi, kaj ĝi obeas; tio en ĉiuj lingvoj kaj pri ĉiuj aferoj; oni troviĝas antaŭ nevideblaj estuloj uzurpantaj nomojn de mortintoj, kies supozataj malkaŝoj havas karakteron de kontraŭdiro kaj mensogo; senkonsistaj kaj subtilaj formoj subite kaj rapide ekaperas, montrante sin kvazaŭ dotitaj per superhoma forto.
Kiuj estas la sekretaj agantoj de tiuj fenomenoj, la veraj aŭtoroj de tiuj neklarigeblaj scenoj? La anĝeloj, tiuj ne akceptus ja tiajn malnoblajn rolojn, kaj ankaŭ ne submetiĝus al ĉiuj kapricoj de la scivolemo.
La animoj de la mortintoj, kiujn Dio malpermesas elvoki, restas en la loko por ili destinita de lia justeco, kaj ne povas, sen lia permeso, submetiĝi al la ordonoj de la vivantoj. Tiamaniere, la misteraj estuloj alkurantaj ĉe la unua alvoko de herezulo, de malpiulo aŭ de kre- demulo — kio estas grave diri: de naiveco aŭ de krimo — estas nek senditoj de Dio, nek apostoloj de la vero kaj de la savo, sed faktoroj de eraro kaj agantoj de la infero. Malgraŭ la zorgo, kun kiu ili sin kaŝas sub la plej respektindaj nomoj, ili sin perfidas pro senvaloreco de siaj doktrinoj, pro la malnobleco de siaj faroj kaj sen- koheraj paroloj.
Ili penas forviŝi de la religia simbolo la dogmojn de la origina peko, de la renaskiĝo de la korpoj, de la eternaj punoj, kaj ankaŭ de la tuta dia revelacio, por forpreni de la leĝoj ties veran sankcion kaj malfermi al malvirto ĉiujn barojn. Se iliaj sugestoj povus superstari, ili fine formus oportunan religion por uzo de socialismo kaj de ĉiuj, kiujn ĝenas la nocio pri la devo kaj pri la konscienco.