La nekredemo en nia jarcento faciligis al ili la vojon. Tiel, la kristanaj societoj povu, per sincera sindono al la katolika kredo, eviti la danĝeron de tiu nova kaj terura invado!"
5. Tiu tuta teorio devenas de la principo, ke ĉiuj anĝeloj kaj demonoj estas estuloj diferencaj de la homaj animoj, kaj ĉi tiuj prefere estas produkto de ia speciala kreado, cetere malsuperaj al la demonoj laŭ inteligenteco, laŭ scio kaj ĉiaspecaj kapabloj. Kaj tial ĝi opinias, ke estas ekskluziva de la malicaj anĝeloj la interveno en la antikvajn kaj nuntempajn manifestiĝojn de la Spiritoj.
La ebleco de komunikiĝo de mortintoj estas fakta afero, estas la rezulto de observado kaj eksperimentoj, kies diskuto ne estas ĉi tie oportuna. Ni tamen akceptu, kiel hipotezon, la ĉi-supre menciitan doktrinon, kaj ni vidu ĉu ĝi ne detruiĝas mem, per siaj propraj argumentoj.
El la tri kategorioj de anĝeloj, laŭ la Eklezio, la unua okupiĝas ekskluzive pri la ĉielo; la dua, pri la regado de la Universo, kaj la tria, pri la Tero. En ĉi tiu lasta troviĝas la gardantaj anĝeloj, al kiuj estas komisiita la protektado de ĉiu homo. Nur unu parto da anĝeloj el ĉi tiu lasta kategorio partoprenis en la ribelo kaj estis transformita en demonojn. Nu, ĉar Dio permesis al ili, jen per kaŝitaj sugestoj, jen per videblaj manifestiĝ- oj, tiel libere erarigi la homojn, kaj ĉar tiu Dio estas superege bona kaj justa, Li almenaŭ devus, por malgravigi la malbonojn de tiel abomeninda privilegio, permesi ankaŭ la manifestiĝon de la bonaj anĝeloj. Tiel la homoj havus minimume la liberecon kaj la rimedon de la elekto. Sed doni al la malbonaj anĝeloj la monopolon de delogo, kun vasta povo ŝajnigi, ke ili faras bonon por pli bone delogi, kaj samtempe malpermesante ĉian intervenon de la bonaj, tio estas atribui al Dio la nekoncepteblan intencon pligravigi la malfortecon, la malspertecon kaj naivecon de la homoj.
Ankoraŭ pli: tio igas nin supozi konfidekspluaton de Dio, pro la fido, je kiu Li estas inda. La prudento rifuzas akcepti tiom multan partiecon profite al malbono. Ni vidu la faktojn.
Al la demonoj oni donas transcendajn kapablojn: ili nenion perdis el la anĝela naturo; ili posedas la scion, la sagacecon, la antaŭzorgon kaj la penetremon de la anĝeloj, havante ankoraŭ plie ruzon, trompemon kaj artifikon, ĉion en pli alta grado. Iliaj celoj estas deturni la homojn de la bono, malproksimigi ilin de Dio kaj treni ilin en la inferon, kies provizistoj kaj rekrutistoj ili estas. Tiel oni komprenas, ke ili prefere sin direktu al tiuj, kiuj persisteme troviĝas sur la bona vojo; oni komprenas la uzadon de allogoj kaj ŝajniĝoj de bono por altiri kaj erarigi la homojn; sed kion oni ne komprenas, estas tio, ke la demonoj direktu sin al tiuj, kiuj jam apartenas al ili, per korpo kaj animo, por rekonduki ilin al Dio kaj bono.
Kiu pli forte estos inter la ungegoj de demono, ol tiu, kiu blasfemas kontraŭ Dio, regita de malvirto kaj konfuziteco pro pasioj? Ĉu tiu ne estas sur la vojo al infero? Kiel tamen oni komprenu, ke al tia kaptaĵo tiu demono instigu petegi Dion, submetiĝi al lia volo, kaj rezigni malbonon?
Kiel oni komprenu, ke li altigas antaŭ la okuloj de tiu kaptaĵo la plezuregan vivon de la bonaj Spiritoj, kaj pentras la teruran situacion de la malbonaj? Neniam oni vidis komerciston elstarigi al siaj klientoj la varojn de najbaro malprofite al siaj, konsilante ilin iri al ties vendejo. Neniam oni vidis rekrutiston de soldatoj sub- taksi la militistan vivon, prikantante la ripozon de la hejma vivo! Ĉu li povos diri al la rekrutoj, ke ĉi tiuj havos vivon plenan de laboroj kaj seniĝoj, kun dek eblecoj kontraŭ unu morti, aŭ almenaŭ resti sen brakoj kaj kruroj? Tiu tamen estas la malinteligenta rolo de la demono, ĉar estas notinde — kaj ĝi estas fakto —, ke la instruoj devenintaj de la nevidebla mondo regeneris nekredantojn kaj ateistojn, enblovante en ties animojn fervoron kaj kredojn neniam ekzistintajn.
Ankoraŭ pro tiaj manifestiĝoj oni vidis — kaj oni vidas ĉiutage — regeneriĝi obstinajn malvirtulojn, penantajn plibonigi sin mem. Nu, atribui al demono tiel bonefikan propagandon kaj edifan rezulton estas ja doni al li diplomon pri stulteco.
Ĉar ne temas pri simpla supozo, sed pri eksperimenta fakto, kontraŭ kiu ne ekzistas argumento, ni devas konkludi, ke la demono estas ia unuaklasa mallertulo, aŭ ke li ne estas tiel sagaca kaj malbona, kiel oni pensas, kaj sekve ne tiel timiga, kiel oni diras; aŭ ke tiam ĉiuj manifestiĝoj ne venas de li.
"Ili penetrigas en la spiriton la eraron sub ĉiuj formoj, kaj estas ja por havigi al si tian rezulton, ke ligno, ŝtono, arbaroj, fontoj, sanktejoj de idoloj, tablo- piedoj kaj manoj de infanoj fariĝas orakoloj."
Sed, se tiel estas, kiuj estas la signifo kaj la valoro de la vortoj de la Evangelio: — "Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, kaj viaj junuloj havos viziojn, kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn; kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elverŝos Mian Spiriton, kaj ili profetos." (La Agoj, 2:17 kaj 18.)
Ĉu en tiuj paroloj ne estas la silenta antaŭdiro de la nuntempa mediumeco al ĉiuj permesita, eĉ al la infanoj? Ĉu tiu kapablo estis anatemata de la apostoloj? Ne; ili ĝin proklamas, kiel dian favoron, kaj ne kiel demonan faron.
Ĉu la hodiaŭaj teologoj havas pli multe da aŭtoritato ol la apostoloj? Kial ne vidi prefere la dian fingron en la efektiviĝo de tiuj paroloj?
"Per la moderna magio, ni vidas nuntempe refariĝi la elvokojn, la konsultojn, la resanigojn kaj la sorĉaĵojn, kiuj disfamigis la templojn de la idoloj kaj la kavernon de la sibiloj "
Ni demandas: kio komuna ekzistas inter la faroj de la magio kaj la spiritaj elvokoj?
Estis tempo, kiam tiaj faroj estis fidindaj kaj oni kredis al ilia efiko, sed hodiaŭ ili estas nur ridindaj. Neniu ilin konsideras, kiel seriozajn, kaj Spiritismo ilin kon- damnas. En la epoko, kiam la magio floris, estis neperfekta la kono pri la naturo de la Spiritoj, kiujn oni ĝenerale rigardis, kiel estaĵojn dotitajn per superhoma povo.
Koste de sia propra animo, neniu ilin elvokis krom por havigi al si favorojn de la sorto kaj destino, trovi trezorojn, malkaŝi la estontecon aŭ ekhavi eliksirojn de amo. Kune kun siaj kabalaj signoj, formuloj kaj praktikoj, la magio estis riproĉata pro tio, ke ĝi liveris sekretojn por fari miregindaĵojn, por devigi Spiritoj n submetiĝi al la ordonoj de homoj kaj kontentigi ties dezirojn. Hodiaŭ ni scias, ke Spiritoj estas animoj de mortintoj, kaj ni ne elvokas ilin, krom por ricevi konsilojn de tiuj bonaj, moraligi la malbonajn, kaj interrilati plu kun estuloj karaj al ni. Jen tio, kion Spiritismo diras tiurilate:
10. Vi neniam povos postuli la ĉeeston de Spirito al vi egala aŭ supera pri moraleco, ĉar al vi mankas aŭtoritato super li; sed de Spirito malsupera al vi, kaj se ĝi estas por via bono, tiam tio al vi prosperos, ĉar tiam aliaj Spiritoj vin helpos. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV.)
La plej nepre necesa el ĉiuj disponoj por elvoko estas la enmemiĝo, kiam oni volas havi aferon al seriozaj Spiritoj. Kun fido kaj deziro fari bonon oni havas pli da forto por elvoki la superajn Spiritojn. Dum kelkaj momentoj da enmemiĝo, altigante sian animon, oni identiĝas kun la bonaj Spiritoj kaj inklinigas ilin veni. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV.)
Neniu objekto, kiel medalo kaj talismano, havas la povon altiri aŭ forpuŝi la Spiritojn, ĉar la materio neniel agas sur ilin. Iu bona Spirito neniam konsilas tiajn sensencaĵojn. La efiko de talismanoj neniam ekzistis krom en la imagemo de kredemuloj. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉp. XXV)
Ekzistas nenia rita formulo por elvoki Spiritojn; kiu ajn pretendus rekomendi iajn parolojn, tiun oni povas sentime alnomi ĉarlatano, ĉar por la puraj Spiritoj formo estas nenio. Tamen la elvoko devas ĉiam esti farata en la nomo de Dio. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XVII.)