Выбрать главу

La Spiritoj difinantaj rendevuojn en terurvekaj lokoj kaj je malfruegaj horoj amuzas sin pri la homoj, kiuj ilin aŭskultas. Estas ĉiam senutile kaj ofte danĝere cedi al similaj sugestoj; senutile, ĉar oni el tio gajnas nenion, krom esti mistifikita; danĝere, ne pro la malbono, kiun la Spiritoj povas fari, sed pro la influo, kiun tio povas havi sur malfortajn cerbojn. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV.)

Ne ekzistas tagoj nek horoj pli favoraj por elvokoj: por la Spiritoj tio estas tute indiferenta, same kiel ĉio materia, kaj estus superstiĉo kredi la influon de tagoj kaj horoj. La plej favoraj momentoj estas tiuj, en kiuj la elvokanto povas esti malplej absorbita de siaj kutimaj okupoj, kiam lia korpo kaj lia spirito troviĝas en la plej trankvila stato. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV.)

Al la malbonvola kritiko plaĉis prezenti la spiritajn komunikaĵojn envolvitaj en ridindaj kaj superstiĉaj praktikoj de magio kaj nekromancio. Se la homoj, kiuj parolas pri Spiritismo, ne ĝin konante, penus studi tion, pri kio ili volas paroli, ili ŝparus al si mulatjn imag- laborojn kaj asertojn, kiuj taŭgus nur por pruvi iliajn nescion kaj malbonan volon.

Por informo al personoj fremdaj al tiu scienco, ni diros, ke por komunikiĝi kun la Spiritoj, ne estos tagoj, nek horoj, nek lokoj pli favoraj ol aliaj; ke por ilin elvoki ne estas necesaj formuloj, nek vortoj sakramentaj aŭ kabalaj; ke oni bezonas nenian preparon aŭ inicadon; ke la uzado de ĉiu signo aŭ materia objekto por ilin altiri aŭ forigi estas senefika, kaj ke la penso sufiĉas; fine, ke, ne elirantaj el sia normala stato, la mediumoj ricevas iliajn komunikaĵojn tiel simple kaj nature, kiel se ĉi tiuj estus diktataj de vivanta homo. Nur ĉarlataneco povus afekti strangajn manierojn kaj aldoni ridindajn akce- soraĵojn. (Kio estas Spiritismo?, ĉap. II, § 49.)

Kiel principo, estonteco estas kaŝita al la homo, kaj nur en maloftaj esceptaj okazoj Dio permesas, ke ĝi estu malkaŝita. Se la homo konus sian estontecon, li ne atentus la nunecon kaj ne kondutus kun sama libereco; ĉar li estus posedita de la ideo, ke, se io devas okazi, li ne bezonas sin okupi pri ĝi, aŭ li penus ĝin deturni. Dio ne volis, ke tiel estu, por ke ĉiu kunlaboru por la plenumo de la aferoj, eĉ de tiuj, kiujn la homo volus kontraŭstari. Dio tamen permesas ĝian malkaŝon, kiam ĝia antaŭa kono ne malhelpas, sed faciligas la plenumon de iu afero, sugestante al homo konduton alian ol tiu, kiun li havus sen tia cirkonstanco. (La Libro de la Spiritoj, 3-a Parto, ĉap. X.)

La Spiritoj ne povas gvidi la homojn en la eltrovoj kaj en la sciencaj esploroj. La scienco estas verko de la genio; ĝi devas esti akirita nur per laboro, ĉar nur per laboro la homo iras antaŭen sur sia vojo. Kian meriton li havus, se sufiĉus al li demandi la Spiritojn, por ĉion scii? Por ĉi tiu prezo ĉiu ajn stultulo povus turniĝi en scienculon. Same estas kun la inventoj kaj eltrovoj en la industrio. Kiam venis la tempo de la eltrovo, la Spiritoj komisiitaj por di- rekti ĝian iradon serĉas homon kapablan konduki ĝin al sukceso kaj inspiras al li la necesajn ideojn, sed tiel ke li havu la tutan meriton de sia laboro, ĉar tiujn ideojn li devas mem ellabori kaj konkretigi. Tiel estas kun ĉiuj gravaj laboroj de la homa inteligento. La Spiritoj lasas ĉiun homon en lia sfero: el tiu, kiu taŭgas nur por plugeti la teron, ili ne faras gardanton de la sekretoj de Dio; sed ili povas preni el la senfameco la homon kapablan helpi la plenumon de iliaj planoj. Ne lasu vin do treni de scivolemo aŭ ambicio sur kampo fremda al Spiritismo, kiu ne havas tiajn celojn, ĉar per ĉi tiuj al vi prosperos nur la plej ridindaj mistifikoj. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXVI.)

La Spiritoj ne povas helpi en la eltrovo de kaŝitaj trezoroj. La superaj Spiritoj ne okupas sin pri tiaj aferoj, sed la mokemaj Spiritoj ofte indikas neekzistantajn trezorojn aŭ ankaŭ povas vidigi iun trezoron en unu loko, dum ĝi kuŝas en alia rekte kontraŭa; ĉi tio estas ja utila nome por montri, ke la vera riĉeco venas el laboro. Se la Providenco destinas kaŝitajn riĉaĵojn por iu homo, ĉi tiu ilin trovos nature; ne alie, neniam. (La Libro de la Medi­umoj, 2-a Parto, ĉap. XXVI.)

Klarigante al ni la propraĵojn de la fluidaĵoj — iloj kaj rimedoj de agado de la nevidebla mondo, kiuj estas unu el la fortoj kaj potencoj de la Naturo — Spiritismo havigas al ni la ŝlosilon de multego da aferoj antaŭe neklarigeblaj per alia rimedo kaj kiuj povis pasintatempe esti rigardataj kiel miregindaĵoj. Same kiel magnetismo, ĝi elmontras leĝon, se ne nekonatan, almenaŭ mis- komprenatan, aŭ, pli bone dirite, oni konis la efikojn, ĉar ili okazas en ĉiuj tempoj, sed oni ne konis la leĝon, kaj ĝuste de tio, ke oni ne konis la leĝon, naskiĝis la supertiĉo. Ĉe la konado de tiu leĝo ĉio mirakleca disfumiĝas kaj la fenomenoj enviciĝas inter la naturaj aferoj. Jen kial, estigante la movadon de tablo aŭ farante, ke la forpasintoj skribu, la spiritistoj ne faras pli grand- an miraklon, ol kuracisto, kiu revivigas mortanton, aŭ fizikisto, kiu faligas fulmon. Iu, kiu per ĉi tiu scienco pretendus fari miraklojn, aŭ ne konus la aferon aŭ estus trompisto. (La Libro de la Mediumoj, 1-a Parto, ĉap. II.)

Certaj personoj havas ideon tute malpravan pri la elvokoj; iuj kredas, ke la elvokoj venigas el la tombo la mortintojn en funebra aparato. Nur en romanoj, en fantaziaj rakontoj pri reaperantoj kaj en la teatro oni vidas la mortintojn senkarnaj, elirantaj el siaj tomboj, envolvitaj en littukoj, kaj klakigantaj siajn ostojn.

Spiritismo neniam faras miraklojn, ĝi ne faris ankaŭ tiun; ĝi neniam revivigis mortintan korpon; la spirita estulo, fluideca, inteligenta ne estas tien metita kun sia maldelikata envolvaĵo, kiu tie restas tute definitive. Li apartiĝas de ĝi en la momento de la morto, kaj kiam la disiĝo estas farita, li jam havas nenion komunan kun ĝi. (Kio estas Spiritismo?, ĉap. II, § 48)

11. Ni plivastigis ĉi tiujn citaĵojn por montri, ke la spiritismaj principoj havas nenian rilaton kun tiuj de la magio. Tiel, nek Spiritoj submetitaj al la homoj; nek rimedoj por ilin konfuzi; nek kabalaj formuloj aŭ signoj; nek eltrovoj de trezoroj; nek procedoj por riĉigi, kaj ankaŭ ne mirakloj kaj miregindaĵoj, fantaziaj divenoj kaj aperaĵoj; fine, nenio el tio, kio estas celo kaj esencaj elementoj de magio. Spiritismo ne nur malaprobas tiajn aferojn, kiel ankaŭ elmontras ties neeblecon kaj sene- fikecon. Ni ankoraŭfoje asertas, ke estas nenia simileco inter la procedoj kaj la celoj de magio kaj Spiritismo; nur malklereco kaj malsincereco povos ilin intermiksi. Tiamaniere, tia eraro ne povas superstari, ĉar la spi- ritismaj principoj elportas ekzamenon, kaj tie ili estas evidente kaj klare formulitaj por ĉiuj.

Rilate al resanigoj, kiujn la ĉi-supre menciita pas- toralo rekonis kiel realajn, la donita ekzemplo estas miselektita kiel rimedo por eviti interrilatojn kun la Spiritoj. Efektive tiaj resanigoj estas aliaj bonoj, kiuj inspiras dankemon kaj kiujn ĉiuj povas sperti. Malmultaj personoj estas pretaj por ilin rezigni, precipe post kiam ili eluzis aliajn rimedojn antaŭ ol turni sin al la diablo. Cetere, se la diablo resanigas oni devas konfesi, ke li faras bonan kaj indan agon. ()

12. "Kiuj estas la sekretaj agantoj de tiaj fenomenoj, la veraj aŭtoroj de tiuj neeksplikeblaj scenoj? La anĝeloj ne akceptus mem malnoblajn rolojn, kiel ne sin submetus al ĉiuj kapricoj de scivolemo"

La aŭtoro aludas la fizikajn manifestiĝojn de la Spiritoj, inter kiuj evidente estas kelkaj malmulte indaj je superaj Spiritoj. Ni tamen petos, ke li anstataŭigu la vorton angelo per puraj spiritoj superaj spiritoj, ĉar tiel ni havos ĝuste tion, kion Spiritismo diras. Sed oni ne povas rigardi kiel neindajn je la bonaj Spiritoj ian amason da skribaj, parolaj aŭ aŭdaj komunikaĵoj, ĉar tiaj komunikaĵoj estus kaj estas indaj je la plej eminentaj homoj sur la Tero. La samon ni povas diri pri la re­sanigoj, aperaĵoj kaj sennombraj faktoj grandkvante cititaj en la sanktaj libroj, kiel verko de anĝeloj kaj de sanktuloj. Se do anĝeloj kaj sanktuloj iam estigis similajn fenomenojn, kial ili ne estigas tiujn fenomenojn nuntempe? Kial identaj faktoj estas rigardataj kiel sorcaĵoj en la manoj de unuj, dum en la manoj de aliaj ili estas konsiderataj kiel sankatj mirakloj?