Defendi tian tezon estas rezigni ĉian logikecon.
La aŭtoro de la Pastoralo eraras, kiam li asertas, ke tiaj fenomenoj estas neklarigeblaj. Kio okazas estas
() Volante kredigi la personojn resanigitajn per Spiritismo, ke ilin kuracis la diablo, oni faris grandan nombron da ili disiĝi de la Eklezio, kvankam ili neniam antaŭe havis ĉi tiun intencon.
ĝuste la malo, t. e. hodiaŭ tiuj fenomenoj estas perfekte klarigitaj, des pli ke ili ne plu estas konsiderataj kiel mirindaj kaj supernaturaj. Se tamen oni konsentas, ke ili ne estis tiaj, tiel logike estas ja atribui ilin al la diablo, sama kiel iam estis logike atribui al ĉi tiu la aŭtorecon de ĉiaj naturaj fenomenoj, kies kaŭzo estis tiam nekon- ata.
Kiel malnoblajn rolojn ni devas kompreni tiujn, kiuj celas malbonon kaj ridindaĵon, escepte se ni volas tiel taksi la utilegan verkon de la bonaj Spiritoj, kiuj praktikas bonon, kondukante la homojn al Dio per virto.
Sed Spiritismo precize diras, ke la malnoblaj roloj ne apartenas al la superaj Spiritoj, kiel oni konkludas el la jenaj reguloj:
13. Oni ekkonas la kvaliton de la Spiritoj laŭ ilia parolo; tiu de la vere bonaj kaj superaj Spiritoj estas ĉiam digna, nobla, logika, sen kontraŭdiroj; ĝi estas plena de saĝeco, de modesteco, de bonvolemo kaj de la plej pura moralo.
Krome ĝi estas konciza, klara kaj ne havas vortojn senutilajn. La malsuperaj, malkleraj aŭ fieraj Spiritoj manke de ideoj provizas sian parolon per abundo da frazoj. Ĉiu penso evidente erara, ĉiu maksimo kontraŭa al perfekta moralo, ĉiu konsilo ridinda, ĉiu esprimo maldelikata, banala aŭ simple frivola, fine ĉiuj montroj de malbonvolemo, de aroganteco, de fiero estas nediskut- eblaj signoj de malsupereco ĉe la Spirito.
La superaj Spiritoj okupiĝas nur pri inteligentaj komunikaĵoj celantaj nian instruadon. La fizikaj aŭ pure materialaj manifestiĝoj estas pli speciale okupoj de malsuperaj Spiritoj, vulgare nomataj frapantaj Spiritoj, same kiel ĉe ni la montro de forto apartenas al ĵonglistoj, ne al scienculoj. Estus absurdo pensi, ke Spiritoj, eĉ malaltnivelaj, amuzigas per parado. (Kio estas Spiritismo?, ĉap. II §§ 37, 40 kaj 60. Vd ankaŭ La Libro de la Spiritoj, 2-a Parto, ĉap. I — Diversaj ordoj da Spiritoj; spirita hierarkio, kaj La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXIV — Pri la identigo de la Spiritoj; distingo inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj.)
Kiu sincera homo povas duonvidi en tiuj instruoj povojn neakordigeblajn kun altrangaj Spiritoj? Ne, Spiritismo ne intermiksas la Spiritojn, sed kontraŭe ilin distingas unuj de aliaj. La Eklezio ja atribuas al la demonoj ian inteligenton egalan al tiu de la anĝeloj, dum Spiritismo, bazita sur la observado de faktoj, asertas kaj konfirmas, ke la malsuperaj Spiritoj estas pli-malpli malkleraj, kaj ke estas tre limigitaj iliaj morala horizonto kaj sagaceco, tiel ke ili ofte havas tute malpravan kaj nekompletan ideon pri la aferoj, estante nekapablaj solvi certajn demandojn kaj sekve fari ĉion, kion oni atribuas al la demonoj.
14. "La animoj de la mortintoj, kiujn Dio malper- mesas elvoki, loĝas en loko al ili difinita de lia justeco, kaj ne povas, sen lia permeso, esti al la dispono de la vivantoj."
Spiritismo iras pli malproksimen, estas pli rigora: ĝi ne akceptas la manifestiĝon de iuj ajn Spiritoj, bonaj aŭ malbonaj, sen la permeso de Dio, dum la Eklezio ne pensas pri tio koncerne la demonojn, kiuj, laŭ ĝia teorio, malbezonas tian permeson.
Spiritismo diras plu, ke danke tiun permeson, kaj respondante la elvokon de la vivantoj, la Spiritoj ne estas al ties dispono.
Ĉu la elvokita Spirito venas volonte aŭ devigite?
Obeante la volon de Dio, t. e. la leĝon, kiu prezidas en la Universo, kaj uzante sian liberan volon, li pesas mem, ĉu veni estas utile aŭ malutile. Supera Spirito venas ĉiam, kiam vokita por utila celo; li rifuzas respondon nur en rondoj da homoj malmulte seriozaj aŭ pritraktantaj ĉi tiujn aferojn kiel amuzon. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap XXV, p. 313.)
Ĉu iu Spirito povas rifuzi kontentigi la elvokon, al li faritan? Sendube, ĉar li havas sian liberan volon.
Ĉu vi pensas, ke ĉiuj estuloj de la Universo estas al via dispono? Vi mem, ĉu vi opinias, ke vi ja estas devigata respondi al ĉiuj, kiuj el diras vian nomon? Dirante, ke li povas rifuzi veni, mi parolas pri la peto de la elvokinto, ĉar malsupera Spirito povas esti devigita veni laŭ la ordono de iu supera Spirito. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV, p. 313.)
La spiritistoj estas tiel konvinkitaj, ke ili rekte, sen la permeso de Dio, havas nenian povon super la Spiritoj, ke ili diras, elvokante: "Ni petas Dion ĉiopovan permesi al iu bona Spirito komunikiĝi kun ni; ni petas ankaŭ niajn gardanĝelojn volonti helpi nin kaj forigi la malicajn Spiritojn." Kiam oni volas elvoki difinitajn Spiritojn: "Ni petas Dion ĉiopovan permesi al la Spirito de tiu persono komunikiĝi kun ni." (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XVII, § 203.)
15. La akuzoj de la Eklezio kontraŭ la elvokoj ne atingas Spiritismon, sed la praktikojn de la magio, kun kiu Spiritismo havas nenion komunan. Spiritismo tiel, kiel la Eklezio, kondamnas tiujn praktikojn, dum ĝi ne atribuas al la superaj Spiritoj ian rolon neindan je ili, nek demandas aŭ deziras ricevi de ili ion, sen la permeso de Dio.
Certe povas ekzisti iu, kiu misuzas la elvokojn; kiu faras el ili ian ludon; kiu falsas ilian providencan trajton profite al personaj interesoj; aŭ ankoraŭ kiu, pro mal- klereco, frivoleco, fiero aŭ ambicio deturnas sin de la veraj principoj de la Doktrino; sed la vera Spiritismo, la Spiritismo serioza, ilin kondamnas tiom, kiom la vera religio kondamnas la hipokritajn kredantoj kaj la fanatikulojn. Ne estas logike nek prudente imputi al Spiritismo ekscesojn, kiujn ĝi la unua kondamnas, same kiel la erarojn de tiuj, kiuj ĝin ne komprenas. Antaŭ ol formuli iun ajn akuzon, estas necese scii, ĉu ĝi estas justa. Tiel ni diros: La riproĉo de la Eklezio falas sur la ĉarlatanojn, sur la ekspluatantojn, sur la praktikantojn de magio kaj sorĉaĵo, kaj prave. Kiam la religia aŭ skep- tika kritiko, forsekciante ekscesojn, detruas la ĉarlatanis- mon, ĝi faras nenion pli ol reliefigi la purecon de la perfekta doktrino, ĝin helpante ĉe elpurigado de malbonaj elementoj kaj faciligante al ni la taskon. La eraro de la kritiko kuŝas en la intermiksado de bono kaj malbono, kio ofte okazas pro la malsincereco de kelkaj homoj kaj pro la malklereco de la plej parto. Sed la distingadon, kiun tia kritiko ne faras, aliaj faras. Fine la kontraŭ malbono aplikata kritiko, kiun ĉiu sincera kaj honesta spiritisto aprobas, estas kritiko, kiu ne malutilas nek kontraŭas la Doktrinon.
16. "Tiamaniere la misteraj estuloj alvenantaj ĉe la unua alvoko de herezulo, de malpiulo, aŭ de kredemulo - kio signifas diri: de naiveco aŭ de krimo - estas nek senditoj de Dio, nek apostoloj de vero kaj de savo, sed faktoroj de eraro kaj agantoj de infero."