Tiuj vortoj kredigas, ke Dio ne permesas la manifes- tiĝon de bonaj Spiritoj povantaj klarigi kaj savi el eterna perdiĝo la herezulon, la malpiulon kaj la krimulon! Nur la komisiitoj el la infero estas senditaj al ili por ilin enprofundigi ankoraŭ pli en la ŝlimejon. Estas malĝojige diri tion, sed laŭ la Eklezio Dio ne sendas al naivuloj krom perversaj estuloj por ilin delogi!
La Eklezio ne konsentas, ke el inter la anĝeloj, el inter la privilegiitaj kreitoj de Dio, ia estulo sufiĉe kompatema venu helpe al la devojiĝintaj animoj! Por kio do servas la brilaj kvalitoj ornamantaj tiajn estulojn? Ĉu sole nur por ilia persona ĝuo? Ĉu ili estas efektive bonaj, kiam, ekstazantaj de la kontemplaj plezuroj, vidas tiom multajn animojn sur la vojo al la infero, ne penante ilin deturni? Sed tio estas ĝuste la bildo pri la egoismo de tiuj potenculoj, kiuj, senkompataj ĉe abunda riĉaĵo, lasas morti de malsato almozulon frapantan ĉe ilia pordo!
Tio estas ankoraŭ pli grava: tio estas egoismo mem altigita al virto kaj metita ĉe la piedoj de la Kreinto!
Sed vi miras, ke la bonaj Spiritoj venas al herezulo kaj al malpiulo, certe tial, ke vi forgesis tiun parabolon de la Kristo: "Ne la sanuloj bezonas kuraciston" (н). Ĉu vi do ne havas pli altan vidpunkton ol tiu de la tiutempaj fariseoj? Kaj vi mem, ĉu vi rifuzus montri la bonan vojon al la nekredanto, kiu vin alvokus? Nu, bone: la bonaj Spiritoj faras tion, kion vi farus; ili direktiĝas al malpiulo por doni al li bonajn konsilojn. Ho! Anstataŭ anatemi la transtombajn komunikaĵojn, estus pli bone, se vi benus la dekretojn de la Sinjoro, mirante antaŭ liaj senlimaj povo kaj boneco.
17. Oni diras, ke ekzistas gardantaj anĝeloj; sed kiam tiuj gardantaj anĝeloj ne povas fariĝi komprenataj per la mistera voĉo de la konscienco aŭ de la inspiro, kial ili ne uzas pli rektajn materiajn agorimedojn, tiel ke ili ekfrapegu la sentumoj n, ĉar ĉi tiuj rimedoj efektive ekzistas? Se ĉio devenas de Dio kaj nenio okazas sen lia permeso, ĉu ni povas akcepti, ke Li permesus tiajn rimedoj n al la malbonaj Spiritoj kaj ilin rifuzus al la bonaj?
Tiuokaze estas necese konfesi, ke Dio donas pli multe da povoj al la demono, por perdigi la homojn, ol al la gardantaj anĝeloj, por ilin savi! Nu, bone! Kion la gardanta anĝeloj, laŭ la Eklezio, ne povas fari, tion faras mem la demonoj: uzante tiajn komunikaĵojn, nomitajn inferaj, ili rekondukas al Dio tiujn homojn, kiuj Lin forĵuris, kaj al bono tiujn sklavigitajn al malbono. Tiuj demonoj faras ion pli: donas al ni la spektaklon de milionoj da homoj kredantaj je Dio pro interveno de ilia diabla povo, dum la Eklezio estas nekapabla ilin konverti. Homoj neniam preĝintaj, hodiaŭ fervore preĝas, danke la instruojn de tiuj demonoj! Kiom multe da fieruloj kaj diboĉuloj fariĝis humilaj, karitemaj kaj modestaj! Kaj ĉio okazis pro la diablo! Ha! se tiel okazis, vere estas, ke al ĉiuj tiuj homoj la demono faris pli bonajn servon kaj gardon ol la anĝeloj mem. Sed estas necese havi mizeran opinion pri la komuna saĝo de nia tempo por kredi, ke la homoj blinde akceptas tiajn ideojn.
r) Marko, 2:17. - La Trad.
Sed iu religio, kiu baziĝas sur tia doktrino, iu religio, kiu sin detruas ĉe sia propra bazo, se oni senigas ĝin je ĝiaj demonoj, je ĝia infero, je ĝiaj eternaj punoj kaj je ĝia senkompata dio: tia religio, ni diras, estas religio sin mortiganta.
18. Oni diras, ke Dio sendis la Kriston, sian filon, por savi la homojn, per tio pruvante al ili sian amon. Sed kiel oni klarigu, ke Li poste ilin forlasis?
Ne estas ia dubo, ke Jesuo estas la dia kuriero sendita al la homoj por instrui al ili la veron kaj, per ĝi, la vojon al la savo; sed prezentu al vi — kaj nur post lia veno — kiom multe da homoj ne povis aŭskulti de li la parolon pri la vero, kiom multaj mortis kaj mortos ne konante ĝin, kaj fine kiom multaj el tiuj, kiuj ĝin konas, ĝin praktikas. Tiam, kial Dio, ĉiam preta por savi siajn kreitojn, ne sendas al ili aliajn kurierojn, kiuj, malsuprenirante sur ĉiujn lokojn, inter eminentulojn kaj humilulojn, malklerulojn kaj saĝulojn, kredemulojn kaj skeptikulojn, venu instrui la veron al tiuj, kiuj ĝin ne konas, fari ĝin komprenebla por tiuj, kiuj ne ĝin komprenas, kaj fine akceli per sia rekta kaj multobla instruado la nesufiĉan disvatigadon de la Evangelio, plifruigante la eventon de la dia regado? Jen alvenas tiuj kurieroj en multnombraj amasoj, malfermante la okulojn al blinduloj, konvertante malpiulojn, resanigante malsanulojn, konsolante afliktitojn, same kiel Jesuo! Kion vi faras, kaj kiel vi ilin akceptas? Ha! vi malakcept- as ilin, vi forpelas la bonon, kiun ili faras, kaj kriegas: ili esta demonoj!
Alia ne estis la parolo de la fariseoj koncerne la Kriston, kiu, ili diradis, faris la bonon per diablaj povoj! Kaj la Nazaretano respondis al ili: "Vi konos arbon per ĝia frukto: la putra arbo ne povas doni bonaj fruktojn." ()
r) Luko, 6:43 kaj 44. - La Trad.
Laŭ la fariseoj, estis malbonaj la fruktoj de Jesuo, ĉar li venis detrui la eksceson kaj proklami la liberecon, kiu ruinigus ilian aŭtoritaton. Se anstataŭ tio Jesuo estus veninta flati ilian fieron, sankcii iliaj n erarojn kaj subteni ilian povon, tiam li estus ja la atendata Mesio de la judoj. Sed la Kristo estis sola, malriĉa kaj malforta: oni dekretis lian morton, opiniante estingi lian parolon, kaj lia parolo postvivis lin, ĉar ĝi estis dia. Sed estas nepre necese diri, ke tiu parolo disvastiĝis nur malrapide, kaj post dek ok jarcentoj, ĝi estas konata nur de dekono de la homaro. Malgraŭ tio, multenombraj skismoj jam elrompiĝis el la sino de la kristanaro. Nu bone: nun Dio, en sia favorkoreco, sendas la Spiritojn por konfirmi ĝin, kompletigi ĝin, disvastigi ĝin ĉe ĉiuj homoj kaj sur la tuta Tero — la sanktan parolon de Jesuo. Kaj la granda fakto estas tio, ke la Spiritoj ne estas enkarniĝintaj en nur unu homo, kies voĉo estas limigita: ili estas sennombr- aj, troviĝas sur ĉiu loko kaj ne povas esti barataj. Ankaŭ pro tio ilia instruado disvastiĝas fulme rapide; kaj tial, ke ili parolas al la koro kaj al la konscienco, ili estas pli bone komprenataj de la humiluloj.
19. Cu ne estas malhonoro por ĉielaj kurieroj — vi diras — la transsendo de la instruoj per tiel vulgara rimedo, kiel tiu de la tabloj? Cu ne estos ofendo kontraŭ ili supozi, ke ili amuzigas per frivolaĵoj, lasante sian luman loĝejon por meti sin al la dispono de la unua scivolemulo?
Ankaŭ Jesuo lasis la loĝejon de la Patro por naskiĝi en stalo. Kiu diris al vi, ke Spiritismo atribuas bagatelaĵojn al la superaj Spirito? Ne; Spiritismo nepre asertas la kontraŭon, t. e., ke vulgaraj oj estas propraj al la vulgaraj Spiritoj. Malgraŭ tio, el tiuj vulgarajoj rezultas ia utilo, nome skuegi multajn imagemulojn, pruvante la ekziston de la spirita mondo kaj ĝissate elmontrante, ke tiu mondo ne estas tia, sed tre malsama ol tiu, kiun oni opiniis. Tiuj unuaj manifestiĝoj eble estis simplaj, kiel ĉio komenc- iĝanta, sed eĉ ne pro tio, ke ĝi ĝermas el tre malgranda semo, iam la arbo ĉesos etendi sian verdan kaj foliriĉan branĉaron.
Kiu kredus, ke el mizerega trogo en Bet-Lehem povus eliri la parolo, kiu nepre transformas la mondon?
Jes! La Kristo estas ja la dia Mesio. Lia parolo estas ja tiu parolo de vero; jes, la religio fondita sur tiu parolo fariĝas neskuebla, sed kondiĉe, ke ĝi praktiku la sublimajn instruojn, ne farante el la bona kaj justa Dio, kiun ni rekonas en ĝi, ian partian, venĝeman kaj kruelan Dion.
ĈAPITRO XI
PRI LA MALPERMESO ELVOKI MORTINTOJN
La Eklezio neniel neas la realecon de la manifes- tiĝoj. Kontraŭe, kiel ni vidis en la antaŭaj citaĵoj, ĝi ilin tute akceptas, atribuante ilin al la ekskluziva interveno de la demonoj. Estas vane aludi la Evangelion, kiel oni ĝin faras, por pravigi ilian intervenon, ĉar la Evangelio nenion diras pri tio. La gravega argumento superstaranta estas la malpermeso de Moseo. Ni transskribas malsupre la vortojn, per kiuj aludas la temon la sama pastoralo, kiun ni citis en antaŭaj ĉapitroj: