Выбрать главу

"Ne estas permesate teni interrilatojn kun ili (la Spiritoj), ĉu senpere, ĉu pere de tiuj, kiuj ilin elvokas kaj eldemandas. La leĝo de Moseo punis la nacianojn. Ne turnu vin al magiistoj — diras Levidoj — nek al sorĉistoj, ne provu malpuriĝi per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio. Kaj viro aŭ virino, se ili estos magiistoj aŭ sorĉistoj, estu mortigitaj; per ŝtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu sur ili. (Levidoj, 19:31, 20:27.) Diras Re- admono: Ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aŭ filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto, nek subĵurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj; ĉar abo- menaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi." (Readmono, 18:10-12.)

Por pli bone kompreni la efektivan sencon de la vortoj de Moseo estas utile reprodukti la tutan tekston iom mallongigitan el la antaŭcitaĵo. Jen ĝi:

"Ne turnu vin al magiistoj nek al sorĉistoj, ne provu malpuriĝi per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio. Kaj viro aŭ virino, se ili estos magiistoj aŭ sorĉistoj, estu mort- igitaj; per ŝtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu sur ili. (Levidoj, 19:31, 20:27.) Ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian filon filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto, nek subĵuristo, nek elvok- isto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj; ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi." (Readmono, 18:10-12.)

3. Se la leĝo de Moseo devas esti tiel rigore observata pri tiu punkto, ankaŭ ĝi estu same pri ĉiuj aliaj. Kial ĝi estus bona pri la elvokoj kaj malbona pri aliaj el siaj partoj? Estas necese, ke ni estu koheraj. Se nur oni rekonas, ke la leĝo de Moseo ne estas en harmonio kun nia tempo kaj kutimoj rilate iajn aferojn, la saman kialon oni alvokas pri la malpermeso, pri kiu ni diskutas.

Cetere estas necese esprimi la motivojn, kiujn pravigis tiun malpermeson kaj kiuj hodiaŭ komplete nuliĝis. La hebrea leĝisto volis, ke lia popolo forlasu ĉiujn kutimojn akiritajn en Egiptujo, kie la elvokoj estis uzataj kaj faciligis misuzojn, kiel ni konkludas el ĉi tiuj vortoj de Jesaja: "Kaj malaperos la kuraĝo de la Egiptoj interne de ili, kaj Mi detruos iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj la sorĉistojn kaj la aŭguristojn kaj la antaŭdiristojn" (Jesaja, 19:3.)

La izraelidoj ne devis kontrakti aliancojn kun fremdaj nacioj, kaj estis sciate, ke ĉe tiuj nacioj, kontraŭ kiuj ili estis batalontaj, ili trovos la samajn praktikojn. Moseo do devis pro politiko inspiri al la hebreoj abomenon por ĉiuj kutimoj, kiuj eble havus similecon kaj konta- ktopunkton kun la malamiko. Por pravigi tiun abomenon, estis necese, ke li prezentis tiajn praktikojn, kiel mal- aprobitaj de Dio mem, kaj tion konfirmas la jenaj vortoj: — "Ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi."

4. La malpermeso de Moseo estis tre justa, ĉar la elvokado de mortintoj ne fontis el sentoj de respekto, amemo aŭ kompato al ili, kaj ĝi prefere estis rimedo de divenoj, kiel ĉe aŭguroj kaj antaŭdiroj ekspluatataj de ĉarlatanismo kaj superstiĉo. Tiuj praktikoj laŭŝajne ankaŭ estis negocobjekto, kaj Moseo, plej multe klopodin- te, ne sukcesis forigi ilin el la popolaj kutimoj.

La sekvantaj vortoj de la profeto pravigas la aserton: — "Se oni diros al vi: Demandu la magiistojn kaj antaŭdiristojn, kiuj flustras sorĉojn, respondu: Cu ĉiu popolo ne konsultas sian Dion? Cu por la vivantoj oni ja ne demandas la mortintojn? (Jesaja, 8:19.) "Mi estas la Eternulo, kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorĉistojn, repuŝas la saĝulojn malan- taŭen kaj malsaĝigas ilian scion.' (Jesaja, 44:25.)

"Vi laciĝis de la multo de viaj konsiliĝoj; nun ili stariĝu, la mezurantoj de la ĉielo, la esplorantoj de la steloj, la antaŭdiristoj laŭ la luno, kaj ili savu vin kontraŭ tio, kio trafos vin. Jen, ili fariĝos kiel pajlo; la fajro forbruligos ilin; ili ne savos sian animon el la forto de la flamo; ne estos ia karbo, ĉe kiu sin varmigi, nek fajro, antaŭ kiu sidi. Tiaj fariĝis por vi tiuj, kun kiuj vi multe penis, kun kiuj vi interrilatis de via juneco; ĉiu forvagis siaflanken, neniu vin savos." (Jesaja, 47:13-15.)

En ĉi tiu ĉapitro Jesaja sin turnas al la babilonanoj per la alegoria figuro "virgulino filino de Babel, filino de Ĥaldeof. (Jesaja, 47:1.) Li diras, ke la antaŭdirist- oj ne malhelpos la ruinon de la monarkio. La sekvantan ĉapitron li rekte turnas sin al la izraelidoj.

"Sed venu ĉi tien vi, ho filoj de sorĉistino, idoj de adultulo kaj malĉastulino! Kiun vi mokegas? Kontraŭ kiu vi malfermegas la buŝon kaj elŝovas la langon? Ĉu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo, kiuj varmiĝas en la arbaretoj, sub ĉiu verdbranĉa arbo; kiuj buĉas la infanojn en la valoj, sub la elstarantaj rokoj? Inter la glataĵoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi verŝis verŝoferojn, alportis farunoferojn; ĉu Mi povas esti kontenta pri tio?" (Jesaja, 57:3-6.)

Ĉi tiuj vortoj estas sendubaj kaj kl are pruvas, ke en tiu tempo la elvokoj celis divenadon, samtempe kiel ili estis komerco ligita al la magia kaj sorĉa praktikoj eĉ sekvataj de hombuĉoj. Moseo do pravis, kiam li malperme- sis tiajn aferojn kaj asertis, ke Dio ilin abomenas.

Tiuj praktikoj daŭris plu ĝis la Mezepoko, sed hodiaŭ la racio superstaras, samtempe kiel Spiritismo venas por montri al la homoj la ekskluzive moralan, konsolantan kaj religian celon de la rilatoj kun la trans- tombo.

Sed pro tio, ke la spiritistoj ne buĉas infanojn nek honor as diojn per verŝoferoj; ke ili ne demandas astrojn, mortintoj n kaj aŭguristojn por diveni la veron saĝe kaŝitan al la homoj; ke ili rifuzas komerci per la kapablo interrilati kun Spiritoj; ke ili ne estas movataj de scivolo nek de avideco, sed de ia sento de kompato, de ia deziro instruiĝi kaj pliboniĝi, kaj faciligi la suferant- ajn animojn; ke ili tiel estas, kaj tiel ili ja estas — la malpermeso de Moseo de povas ilin atingi.

Se tiuj, kiuj maljuste plendas kontraŭ la spiritistoj, pli enprofundiĝus en la senco de la bibliaj vortoj, ili rekonus, ke en la principoj de Spiritismo ekzistas nenio analoga al tio, kio okazadis inter hebreoj. Estas vero, ke Spiritismo kondamnas ĉion, kion Moseo malpermesis; sed ĝiaj malamikoj, ĉe la dezirego trovi argumentojn por rebati la novajn ideojn, ne rimarkas, ke tiaj argument­oj estas negativaj, ĉar ili estas tute falsaj.

La nuntempa civila leĝo punas ĉiujn trouzojn, kiujn Moseo celis bridi.

Sed, se li eldiris la mortpunon kontraŭ la kulpuloj estas tial, ke ne prosperis al li la moderaj rimedoj regi tiel sendisciplinan popolon. Cetere ĉi tiu puno estis tro citata en la leĝaro de Moseo, ĉar el la punrimedoj ne estis multaj elektotaj. Sen malliberejoj kaj pundomoj en la dezerto Moseo ne povis gradigi punon, kiel oni faras en niaj tagoj, kaj krom tio lia popolo ne timiĝis antaŭ la nur disciplinaj punoj. Ne pravas do tiuj, kiuj sin apogas al la severeco de puno por pruvi la gradon da kulpo ĉe la elvokado de mortintoj. Ĉu konvenus pro obeo al la leĝo de Moseo teni la mortpunon por ĉiuj okazoj, kiujn li preskribis? Kial do oni revivigu tiel insiste ĉi tiun artikolon, samtempe dirante nenion pri la komenco de la ĉapitro, kiu malpermesas al la sacerdotoj posedi surterajn havaĵojn kaj partopreni en ia ajn heredaĵo, ĉar la Sinjoro estas ilia heredaĵo? (Readmono, 18:1-2.)