Выбрать главу

5. Estas du distingiĝaj partoj en la leĝo de Moseo: la ĝustadira leĝo de Dio, ricevita sur la monto Sinaj, kaj la civila aŭ disciplina leĝo, konforma al la kutimoj kaj karaktero de la popolo. Unu el tiuj leĝoj estas nevaria, dum la dua aliiĝas kun la tempo, kaj neniu pensas, ke ni povas esti regataj per la samaj rimedoj, per kiuj estis la judoj en la dezerto, ke ankaŭ la kanonikoj de Karolo la Granda almodlu sin al Francujo de la XIX jarcento. Kiu hodiaŭ ekzemple pensus revivigi la jenan artikolon de la leĝo de Moseo: "Se bovo kornobatos viron aŭ virinon kaj tiu mortos, tiam oni ŝtonmortigu la bovon kaj ĝia viando ne estu manĝata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa?" (Eliro, 21:28 kaj sekvantaj.)

Sed ĉi tiu artikolo, ŝajnanta al ni tiel absurda, ne havis alian celon ol puni la bovon kaj senkulpigi ĝian mastron, kio estas samvalora kiel konfisko de la bruto, kaŭzo de la akcidento, por devigi ĝian posedanton pli multe vigli. La mortigo de bovo eble estis puno tre sentebla por ia popolo el paŝtistoj, tiel ke ĝi malbezonis ian alian punon; sed tiu mortigo utilis al neniu, ĉar estis malpermesate manĝi la viandon. Aliaj artikoloj preskribas aferon, pri kiu la mastro estas respondeca.

Ĉio havis pravon de ekzisto en la leĝaro de Moseo, ĉar ĉion ĝi antaŭvidas en minimumaj detaloj, sed la formo, kiel ankaŭ la fundo adaptiĝas al la okazaj cirkonstancoj. Se, en niaj tagoj, Moseo revenus por leĝodoni al ia civilizita nacio, li certe de donus al ĝi kodon egalan al tiu de la hebreoj.

Al ĉi tiu kontraŭdiro, oni kontraŭmetas la aserton, ke ĉiuj leĝoj de Moseo estis diktitaj en nomo de Dio, kiel tiuj sur Sinaj. Sed opiniante, ke ili ĉiuj estas el dia fonto, kial do oni limis la ordonojn per la dekalogo? Kia estas la motivo de tiu diferenco? Ĉu ne estas certe, ke, se ĉiuj tiuj leĝoj fontas el Dio, ili same estas devigaj? Kial oni ne konservis cirkumcidon, al kiu Jesuo sin sub- metis kaj kiun li ne aboliciis? Ha! oni forgesas, ke por doni aŭtoritaton al siaj leĝoj ĉiuj antikvaj leĝodonantoj atribuis al ili dian originon. Nu, Moseo pli ol iu alia havis bezonon de tiu rimedo, konsidere la karakteron de sia popolo; kaj se malgraŭ tio li malfacile fariĝis obeata, kio okazus, se la leĝoj estus donitaj, kiel liaj!

Ĉu Jesuo ne venis por modifi la leĝon de Moseo, farante el sia leĝo la kodon de la kristanoj?

Ĉu li ne diris: "Vi scias, kio estis dirtita al la antikvul- oj, tia kaj tia afero, kaj mi diras al vi tian alian aferon?" Sed Jesuo ne nuligis, kontraŭe konfirmis la leĝon de Sinaj, de kiu lia tuta doktrino estas disvolviĝo. Nu, nenie Jesuo aludis la malpermeson elvoki mortintojn, kiam ĉi tiu afero estis sufiĉe grava por esti forlasata en siaj predikoj, precipe pro tio, ke li pritraktis aliajn flankajn aferojn.

Fine estas grave scii, ĉu la Eklezio metas la leĝon de Moseo super la evangelian leĝon, aŭ alivorte ĉu ĝi estas pli judisma ol kristana. Ankaŭ estas grave rimarki, ke el ĉiuj religioj, precize judismo estas tiu, kiu malpli kontraŭstaras al Spiritismo, ĉar ĝi ne deklaras la mosean leĝon kontraŭa al rilatoj kun mortintoj, kiel ĝin faras la kristanaj sektoj.

Sed ni ankoraŭ prezentas alian kontraŭdiron: Se Moseo malpermesis elvoki mortintojn, estas tial, ke ĉi tiuj povis veni, ĉar alie la malpermeso estus senutila. Nu, se mortintoj en tiu tempo povis veni, ankaŭ hodiaŭ ili povas; kaj se ili estas Spiritoj de mortintoj, kiuj venas, ili ne estas ekskluzive demonoj. Cetere Moseo neniel parolas pri tiuj lastaj.

Duobla do estas la motivo, kial oni logike ne povas akcepti la aŭtoritaton de Moseo, nome: unue ĉar lia leĝo ne regas Kristanismon; kaj due ĉar ĝi estas nepropra al kutimoj de nia tempo. Sed ni supozu, ke tiu leĝo havas la tutan aŭtoritaton al ĝi donitan de kelkaj, kaj eĉ tiel, kiel vidite, ĝi ne aplikiĝas al Spiritismo. Estas vero, ke la malpermeso de Moseo ampleksas demandadon al mortintoj, sed en flanka maniero, kiel aldono al la praktikoj de la sorĉarto.

La vorto demando mem, ĉe tiuj divenisto kaj sorĉisto, pruvas, ke ĉe la hebreoj la elvokoj estis di- venorimedo; sed la spiritistoj nur elvokas mortintojn por ricevi saĝajn konsilojn kaj ekhavi konsolon por la suferantoj, neniam por akiri nekonvenajn malkaŝojn.Sen ia dubo, se la hebreoj uzus la komunikaĵojn, kiel la spiritistoj, anstataŭ ilin malpermesi, Moseo ilin rekomen- dus, ĉar lia popolo nur havus profiton.

Vere kelke da gajaj aŭ malbonintencaj kritikantoj priskribas la seancojn, kiel kunsidojn de nekromanciistoj aŭ sorĉistoj, kaj la mediumojn, kiel astrologojn aŭ ciganojn, eble pro tio, ke ĉiuj ĉarlatanoj adaptis tiajn nomojn al siaj praktikoj, kiujn cetere spiritismo ne povas aprobi.

Kompense, ankaŭ ekzistas multe da homoj farantaj justecon kaj atestantaj la esence gravan moralan kara- kteron de la seriozaj kunsidoj. Krom tio, la doktrino kun libroj akireblaj por ĉiuj forte protestas kontraŭ la trouzoj, por ke la kalumnio falu sur tiun, kiu ĝin meritas.

La elvokado, oni diras, estas manko de konsidero al mortintoj, kies cindrojn oni devas respekti. Sed kiuj diras tion? Ili estas la antagonistoj sur la du kontraŭaj kampoj, t. e. la nekredantoj, kiuj ne kredas je la animoj, kaj la kredantoj kiuj juĝas, ke nur la demonoj, kaj ne la animoj, povas veni.

Kiam la elvoko estas farata kun enpensiĝo kaj religie; kiam oni alvokas la Spiritojn, ne pro scivolo, sed pro sento de korinklino kaj simpatio, kun sincera deziro instruiĝi kaj progresi, ni vidas nenion malrespektema en la ago turni nin al mortintoj, kvazaŭ ni turnus nin al vivantoj. Ankoraŭ ekzistas alia respondo al tiu kontraŭ- diro, nome la Spiritoj spontanee, tute libere sin prezentas, eĉ multfoje ne estante elvokitaj. Ankaŭ ili montras sian ĝojon komunikiĝi kun homoj, kaj iafoje plendas, ke ĉi tiuj ilin forgesas. Se la Spiritoj konfuziĝus aŭ kolerus pro niaj elvokoj, certe ili tion dirus kaj ne revenus; sed, se pro tiuj elvokoj la Spiritoj, liberaj kiel ili ja estas, manifestiĝas, tiel estas, ĉar tio konvenas al ili.

Ankoraŭ plia motivo estas prezentata: La animoj restas en loko, kiun la dia justeco al ili difinas, kio estas sama, kiel diri en la ĉielo aŭ en la infero. Tiel, tiuj estantaj en la infero, el tie ili ne povas eliri, dum la plej granda libereco estas donita al la demonoj. Tiuj en la ĉielo, tute donitaj al sia beateco, estas tre superaj al la mortemuloj, por sin okupi pri ĉi tiuj, kaj estas tro feliĉaj, ke ili ne revenos al ĉi tiu Tero kun mizeroj, por intereso de parencoj kaj amikoj, kiujn ili ĉi tie eble postlasis. Ĉu tiuj animoj do povas esti komparataj kun nababoj, kiuj deturnas de la malriĉuloj sian rigardon pro timo perturbi sian digestadon? Sed se tiel estus, tiuj animoj sin montrus malmulte indaj je la superega feliĉo, aliigante sin en ekzemplon de egoismo!

Restas ankoraŭ la animoj en la purgatorio, sed ĉi tiuj, suferantaj, kiel ili eble estas, devas zorgi pri sia savo, antaŭ ol pri alia afero. Sekve de tio, ĉar ne unuj nek aliaj animoj povas respondi al nia alvoko, nur demono prezentas sin anstataŭ ili.

Tiam venas la okazo diri: se la animoj ne povas veni, la homoj ne devas timi, ke tiuj maltrankviligu ilian ripozon.

Jen alia malfacilaĵo ekaperas. Se la feliĉaj animoj ne povas forlasi sian gloran restadejon por helpi la mortemulojn, kial la Eklezio petas helpon de la sankt- uloj, kiuj ankoraŭ devas ĝui pli grandan beatecon? Kial ĝi konsilas voki ilin en okazoj de malsano, afliktiĝo, malfeliĉegoj? Kial, laŭ la sama Eklezio, la sanktuloj kaj la Virgulino mem ekaperas al la homoj kaj faras miraklojn? Tiuj lasas la ĉielon por malleviĝi al la Tero; sed tiuj starantaj malpli alte ne povas tion fari!

Ke la skeptikuloj neu la manifestiĝon de la animoj, ni konsentas, ĉar tiuj ne kredas al ili; sed kio nin surprizigas, tio estas vidi koleri kontraŭ la rimedoj pruvi ilian ekziston, klopodante elmontri la neeblecon de tiuj rimedoj, tiujn samajn homojn, kies kredo baziĝas sur la ekzisto kaj estonteco de la animoj! Sajnas, ke estus pli nature, ke tiuj homoj akceptus, kiel bonon de la Providenco, la rimedojn konfuzi skeptikulojn per nere- futeblaj pruvoj, ĉar ili estas la neantoj de la religio mem. Kiuj interesiĝas pri la ekzisto de la animo, tiuj konstante bedaŭras la lavangon da nekredemo, kiu invadas la gregon da fideluloj, ĝin ruinigante: sed kiam oni prezentas al ili la plej potencan rimedon kontraŭbatali la nekredemon, ili rifuzas tiun rimedon, kun tiom aŭ pli da obstino, ol tiu de la nekredantoj mem. Poste, kiam la pruvoj amasiĝas, tiel ke ili forigas ĉiujn dubojn, tiam tiuj homoj prenas, kiel superegan argumenton, la malpermeson elvoki mortintojn, uzante, por tion pravigi, artikolon de la leĝo de Moseo, pri kiu neniu pensis, perforte donante al ĝi neekzistantajn sencon kaj aplikon. Kaj tiel feliĉaj ili sentas sin pro la eltrovo, ke ili ne vidas, ke tiu artikolo estas plia pravigo pri la Spiritisma Doktrino.