Ĉiuj kialoj cititaj por kondamni la rilatojn kun la Spiritoj malaperas antaŭ serioza ekzameno. Pro la fervoro, kun kiu oni batalas en tiu direkto, estas facile kompreni la grandan intereson ligitan kun la afero. El tio venas la insistado. Vidante tiun batalon de ĉiuj religioj kontraŭ la manifestiĝoj, oni dirus, ke ĉi tiujn ili timas.
Tre povas esti, ke la vera motivo estas timo, ke la tre klarmensaj Spiritoj venu instrui la homojn pri punktoj, kiujn oni deziras malklarigi, kaj samtempe konigi al tiuj homoj la certecon pri ia alia mondo, pri la efektivaj kondiĉoj, por ke ili en gi vivu feliĉaj aŭ malfeliĉaj. La motivo devas esti tiu sama, kial oni diras al infano: "Ne iru tien, car tie estas lupfantomo." Al homo oni diras: "Ne elvoku Spiritojn. Ili estas diabloj." Sed ne gravas: oni malhelpas la homojn elvoki Spiritojn, sed oni ne povos malhelpi ĉi tiujn veni al homoj por levi la lampon de sub la grenmezurilo ( ).
Religio tenanta la absolutan veron neniom devos timi lumon, ĉar lumo briligas la veron kaj demono ne povas ion faris kontraŭ la vero.
15. Malakcepti la komunikaĵojn el transtombo estas forpuŝi la plej potencan rimedon instruiĝi, ĉu rilate la inicadon pri konoj je la estonta vivo, ĉu rilate la ekzempl- ojn, kiujn tiaj komunikaĵoj donas al ni. Krom tio, la sperto instruas al ni la bonon, kiun ni povas fari, devoj- igante de malbono la neperfektajn Spiritojn, helpante tiujn suferantajn malligiĝi de la materio kaj perfektiĝi. Sed malpermesi komunikaĵojn estas senigi je helpo la suferantajn animojn, helpo, kiun al ili ni povas kaj devas doni.
La sekvantaj vortoj de iu Spirito admirinde resumas la sekvojn de elvoko, se ĝi estas praktikata por karitata celo:
"Ĉiu suferanta kaj malĝoja Spirito rakontos al vi sian falon, la frenezaĵojn, kiuj lin malvirtigis. Esperojn, luktojn kaj terurojn; konsciencoriproĉojn, malesperojn kaj dolorojn, li ĉion rakontos al vi, montrante Dion prave kolera, kiu punas kulpulon per sia tuta severeco. Kiam vi aŭdas lin, du sentoj alsaltos al vi: tiu de kompato kaj tiu de timo! kompato al li kaj timo je vi mem. Kaj se vi aŭdos liajn plendojn, vi tiam vidos, ke Dio neniam lin forlasas, atendante la pentintan pekulon, etendante al li la brakojn, tuj kiam li penos reboniĝi. Fine vi vidos la bonefikajn progresojn de la kulpulo, por kiuj vi havis la feliĉon kaj gloron kontribui, kun la pretemo kaj amemo de kirurgo observanta la cikatriĝon de vundo, kiun li ĉiutage flegas" (Bordeaux, 1861.)
r) Mateo, 5:15. - La Trad.
DUA PARTO
EKZEMPLOJ
ĈAPITRO I LA FORPASO
La certeco pri la estonta vivo ne forigas la priokupiĝojn de ni antaŭ nia reveno de ĉi tiu vivo en la alian. Multe da homoj timas ne la morton mem, sed la transiĝan momenton. Ĉu ni suferas aŭ ne, dum tiu reveno? Tial ili malkvietiĝas, kaj prave, ĉar neniu evitas la fatalan leĝon de tiu transiĝo. Ni povas ne fari iun vojaĝon en ĉi tiu mondo, sed ne fari tiun en la alian mondon estas tute neeble. Riĉuloj kaj malriĉuloj, ĉiuj nepre devos fari ĝin, kaj, kiel eble plej dolora estas la forpaso, ne socia rango nek riĉeco povus ĝin mildigi.
Vidante la flegmon de kelkaj mortantoj kaj la terurajn konvulsiojn de aliaj, oni antaŭe povas opinii, ke la spertitaj sensacioj ne ĉiam estas samaj. Kiu do povus klarigi al ni tian aferon? Kiu priskribus la fiziologian fenomemon pri la disiĝo de la animo je la korpo? Kiu rakontus al ni la impresojn pri tiu lasta momento, pri kiu silentas la Scienco kaj la Religio? Kaj ili silentas, ĉar mankas al ili kono pri la leĝoj regantaj la rilatojn inter Spirito kaj materio, kaj unu haltas ĉe la sojlo de la spirita vivo kaj dua ĉe la sojlo de la materia vivo. Spiritismo estas ligilo inter ili, kaj nur ĝi povas diri al ni, kiel okazas la disiĝo, ĉu rilate la plej pozitivajn nociojn pri la naturo de la animo, ĉu rilate la priskribojn de tiuj, kiuj forlasis ĉi tiun mondon. La kono de la fluideca ligilo, kuniganta la animon kun la korpo estas la ŝlosilo por tiu kaj por multe da aliaj fenomenoj.
La nesentebleco de la inerta materio estas fakto, kaj nur la animo spertas sensaciojn de doloro kaj de plezuro. Dum la vivo, ĉia materia diseriĝo reagas sur la animon, kiu tial ricevas impreson pli-malpli dolora. Suferas ja la animo, ne la korpo, ĉar ĉi tiu estas nenio alia ol instrumento por doloro: la animo estas la paciento. Post la morto, post disiĝo de la animo, la korpo povas esti senkompate mutilata kaj ĝi neniom suferas; la animo, pro la disiĝo, nenion spertas de la organa detruiĝo. La animo havas proprajn sensaciojn, kies fonto ne estas en la tuŝebla materio. La perispirito estas la envolvaĵo de la animo kaj disiĝas je ĝi ne antaŭ nek post la morto. La perispirito formas kun ĝi tuton, kaj oni ne konceptas unu sen la dua. Dum la vivo la perispirita fluidaĵo penetras en ĉiujn partojn de la korpo kaj servas kiel portilo de la fizikaj sensacioj de la animo, tiel same, kiel ĉi tiu per ĝi agas sur la korpon kaj direktas ties movojn.
La estingiĝo de la organa vivo okazigas la disiĝon de la animo je la korpo, kaŭze de la rompiĝo de la fluideca ligilo, kuniganta ĝin kun la korpo, sed tiu disiĝo neniam estas subita.
La perispirita fluidaĵo nur iom post iom liberiĝas de ĉiuj organoj, tiel ke la disiĝo nur estas kompleta kaj absoluta, kiam ne plu restas eĉ atomo de perispirito ligita al unu molekulo de la korpo. "La dolora sento de la animo okaze de la morto estas rekte proporcia al la sumo de la kontaktopunktoj, ekzistantaj inter la korpo kaj la peri- spirito, kaj sekve ankaŭ al la pli granda aŭ pli malgranda malfacileco, kiun la rompiĝo prezentas" Ne estas necese do diri, ke laŭ la cirkonstancoj la morto eble estas pli aŭ malpli pena. Tiajn cirkonstancojn ni ja devas ekzameni.
Unue ni starigu, kiel principon, la sekvantajn kvar okazojn, kiujn ni povas opinii ekstremaj situacioj, inter kies limoj estas senfinaj variaĵoj:
a: Se, en la momento, kiam la organa vivo es- tingiĝas, la malligiĝo de la perispirito estus kompleta, la animo absolute sentus nenion.
a: Se, en tiu momento, la altirforto de tiuj du elementoj estos en la apogeo de sia intenseco, okazos ia rompiĝo, kiu dolore reagos sur la animon.
a: Se la altirforto estos neintensa, la disiĝo estos facila kaj fariĝos sen skuo.
a: Se, post la tuta ĉeso de la organa vivo, ankoraŭ ekzistos nombraj kontaktopunktoj inter la korpo kaj la perispirito, la animo povos senti la efikojn de la putriĝo de la korpo ĝis tiam, kiam la ligilo tute rompiĝos.
El tio rezultas, ke la sufero akompananta la morton dependas de la altirforto, kiu kunigas la korpon kun la perispirito; ke ĉio, kio eble malintensigos tiun forton kaj plirapidigos la malligiĝon, faras la forpason malpli pena; ke fine, se la malligiĝo okazos sen malfacileco, la animo ne spertos ian ajn malagrablan senton.