Выбрать главу

Dum la transiĝo de la korpa vivo en la spiritan, ankoraŭ okazas alia tre grava fenomeno — la konsternit- eco. Dum ĝi okazas, la animo spertas ian torporon, kiu nedaŭre paralizas ĝiajn kapablojn, nuligante almenaŭ parte la sensaciojn. Tio estas, kvazaŭ ia katalepsia stato, en kiu la animo preskaŭ neniam atestas konscie sian lastan elspiron. Ni diris preskaŭ neniam, ĉar en iaj okazoj la animo konscie povas observi sian liberiĝon, kiel ni baldaŭ vidos. La konsterniteco do povas esti rigardata, kiel ordinara stato ĉe la momento de la morto kaj daŭri nedifinitan tempon, variantan de kelke da horoj ĝis kelke da jaroj. Proporcie kiel ĝi liberiĝas, la animo troviĝas en situacio komparebla kun tiu de homo vekiĝanta de profunda dormado; la ideoj estas konfuzaj, neprecizaj, necertaj; la vidado apenaŭ distingas, kvazaŭ tra densa nebulo, sed klariĝas iom post iom; memoro kaj kono pri ĝi mem vekiĝas. Sed tre malsama estas tiu vekiĝo; trankvila ĉe unuj, ĝi alportas dolĉajn sensaciojn; funebra, timiga kaj aflikta ĉe aliaj, ĝi similas teruran inkubon.

La lasta spiro preskaŭ neniam estas dolora, ĉar ĝi ordinare okazas ĉe momento de nekonscio, sed la animo spertas antaŭ ĝi la malkomponiĝon de la materio, ĉe la stertoroj de agonio, kaj post ĝi la angorojn pro konsternit- eco. Ni rapidas aserti, ke tiu stato ne estas ĝenerala, ĉar la intenseco kaj daŭro de la sufero estas rekte proporcia al la altireco ekzistanta inter korpo kaj perispirito. Tiel, ju pli granda estos tiu alligiteco, des pli penigaj kaj daŭraj estos la klopodoj de la animo por liberiĝi. Ekzistas personoj, en kiuj la altireco estas tiel malintensa, ke la malimplikiĝo okazas per si mem, kvazaŭ laŭnature; tio estas, kvazaŭ matura frukto defalus de sia branĉo, kaj ĝi estas ekzemplo de trankvilaj mortoj, de paca vekiĝo.

La ĉefa kaŭzo de pli aŭ malpli granda facileco de liberiĝo estas la morala stato de la animo. La alligiteco inter la korpo kaj la perispirito estas proporcia al la alkroĉiĝo al la materio, alkroĉiĝo, kiu atingas sian plej altan gradon ĉe la homo, kies zorgoj ekskluzive kaj nure rilatas al la materiaj vivo kaj ĝuoj. Kontraŭe, ĉe la animoj puraj, kiuj antaŭe identigas sin kun la spirita vivo, la alkroĉiĝo estas preskaŭ nula. Ĉar la malrapideco kaj la malfacileco estas proporciaj al la grado da pureco kaj elmateriiĝo de la animo, de ni dependas fari facila aŭ peniga, agrabla aŭ dolora, tiun liberiĝon.

Prezentinte tion, jen kiel teorion, jen kiel rezultaton de observoj, ni fine devas esplori la influon de la speco de morto sur la sensaciojn de la animo ĉe ties lastaj momentoj.

Kiam temas pri natura morto, rezultanta el la estingiĝo de la vivo-fortoj pro maljuneco aŭ malsano, la disiĝo grade okazas; de homo, kies animo elmateriiĝis kaj kies pensoj disiĝis je la surteraj aferoj, la malligiĝo preskaŭ kompletiĝas antaŭ ol la reala morto, t. e. dum lia korpo ankoraŭ havas organan vivon, lia Spirito jam penetras en la spiritan vivon, nur ligite per ĉenero tiel delikata, ke ĝi rompiĝas ĉe la lasta bato de la koro. En ĉi tiu okazo la Spirito jam eble reakiris sian mensklarecon, tiel ke li fariĝas konscia atestanto de la estingiĝo de la vivo de sia korpo, opiniante sin feliĉa, ke li ĝin forlasis. Al tiu la menskonfuziĝo estas preskaŭ nula, aŭ prefere ĝi estas nenio alia ol nelonga kvieta dormado, el kiu li vekiĝas kun neesprimebla impreso de espero kaj feliĉo.

Al la tre materieca kaj voluptama homo, vivinta pli korpe ol spirite, kaj al kiu la spirita vivo nenion signifas, ne tuŝante eĉ lian penson, ĉio kontribuas por streĉi la materiajn ligilojn, kaj kiam la morto proksimiĝas, la malligiĝo, kvankam same grade okazanta, postulas kons- tantajn klopodojn. La konvulsioj el la agonio estas signoj de lukto de la Spirito, kiu iafoje penas rompi la fortajn ligilojn kaj alifoje alkroĉiĝas al la korpo, el kiu nevenk- ebla forto lin perforte fortiras molekulon post molekulo.

10. Ju malpli la Spirito vidas ekster la korpa vivo, des pli li alkroĉiĝas al ĝi, kaj tiel li sentas, ke ĝi eliĝas el li kaj li volas ĝin reteni; anstataŭ sin doni al la movo, lin altiranta, li rezistas per ĉiuj fortoj kaj eĉ povas plilongigi la lukton dum tutaj tagoj, semajnoj kaj monatoj.

Certe, en tiu momento, la Spirito ne posedas sian tutan konscion, ĉar lia menskonfuziĝo de longe antaŭis la morton, sed ne tial li malpli suferas, kaj la malpleno, en kiu li troviĝas, kaj la necerteco pri tio, kio al li okazos, pligravigas liajn angorojn. Fine venas la morto, kaj ne tial ĉio estas finiĝinta; la menskonfuziĝo daŭras plu, li sentas, ke li vivas, sed ne scias ĉu materie ĉu spirite, li luktas, kaj li ankoraŭ luktas ĝis kiam la lastaj ligiloj de la perispirito tute rompiĝos. La morto metis finon al la efektiva malsano, sed ne baris la sekvojn, kaj dum ekzistos punktoj de kontaktoj kun la korpo, la Spirito resentas kaj suferas pro siaj impresoj.

Kiel alia estas la situacio de la elmateriiĝinta Spirito, eĉ en plej kruelaj malsanoj! Estante delikataj, la fluidecaj ligiloj, kiuj kunigas lin kun la korpo, facile rompiĝas; krome lia konfido al la estonteco, pense aŭ reale duonvidita, iel iafoje okazas, igas lin rigardi la morton, kiel savilon, kaj ĝiajn sekvojn, kiel provon, kaj el tio venas al li ia rezignacia flegmo, kiu malintensigas lian suferon.

Post la morto, rompitaj la ligiloj, ne estas eĉ unu dolora reago, kiu lin ĝenu; la vekiĝo estas rapida, senembarasa; liaj solaj sensacioj: korfaciliĝo, ĝojo!

Ĉe la perforta morto la sensacioj ne estas ĝuste tiuj samaj. Nenia komenca diseriĝo antaŭe okazigis la disiĝon de la perispirito je la korpo; la organa vivo kun sia tuteco de forto estas subite estingita. En ĉi tiuj kondiĉoj la malligiĝo komenciĝas nur post la morto kaj ne povas rapide kompletiĝi. La Spirito neatendite trafita statas kvazaŭ menskonfuzita kaj sentas, kaj pensas, kaj kredas, ke li vivas, kaj longigas ĉi tiun iluzion, ĝis kiam li komprenos sian staton. Ĉi tiu duma stato inter la korpa kaj spirita vivoj estas el tiuj plej interesaj por studado, ĉar ĝi prezentas la strangan scenon de Spirito, kiu opinias materia sian fluidecan korpon, samtempe spertante ĉiujn sensaciojn de la organa vivo. Krom tio, pri tiu stato ekzistas senfina serio da nuancoj, kiu varias laŭ la konoj kaj la moralaj progresoj de la Spirito. Al tiuj homoj, kies animo estas purigita, la situacio ne longe daŭras, ĉar ili havas en si mem ian antaŭan malligiĝon, kies finon la plej subita morto nur fruigas. Ekzistas aliaj, al kiuj la situacio longiĝas dum tutaj jaroj. Ĉi tiu situacio estas tre ofta ĉe la okazoj de ordinara morto, kiu, estante neniel pena al la progresintaj Spiritoj, fariĝas terura por la malprogresintaj. Precipe al la memmortiginto ĝi superas ĉian atendon. Katenita al la korpo per ĉiuj fibroj, la perispirito komunikas al la animo ĉiujn sentojn de la korpo kun afliktegaj doloroj.

La stato de la Spirito okaze de la morto povas esti resume priskribita jene: Des pli granda estas la sufero, ju pli malrapida estos la malligiĝo de la perispirito; la rapido de ĉi tiu malligiĝo estas rekte proporcia al la morala progreso de la Spirito; al la elmateriiĝinta Spirito, kun pura konscienco, la morto estas kvazaŭa mallonga dormado, senigita je agonio, kaj lia vekiĝo estas tre milda.

Por ke la homo laboru por sia puriĝo, bridu siajn malbonajn inklinojn kaj regu siajn pasiojn, estas necese, ke li rezignu siajn tutajn profitojn por sia eston­teco, ĉar, por identiĝi kun la spirita vivo, direktante al ĝi ĉiujn siajn aspirojn kaj preferante ĝin al la surtera vivo, ne sufiĉas, ke li kredu, sed ke li komprenu. Ni devas konsideri tiun vivon el vidpunkto, kiu samtempe kontent- igu la racion, la logikon, la komunan saĝon kaj la koncepton, kiun ni faras pri la grandeco, boneco kaj justeco de Dio. Rigardate el ĉi tiu vidpunkto, pro la neskuebla fido, kiun ĝi donas, Spiritismo el tiom da doktrinoj, kiujn ni konas, estas tiu, kiu havas plej potencan influon.