Выбрать главу

La serioza spiritisto ne limiĝas kredi, ĉar li kompren- as, kaj li komprenas, ĉar li rezonas; la estonta vivo estas realaĵo senĉese disvolviĝanta antaŭ liaj okuloj; por tiel diri, realaĵo, kiun li ĉiumomente tuŝas kaj vidas, tiel ke dubo ne povas ekposedi lin aŭ nesti en lia animo. La korpa vivo, tiel mallonga, senvaloriĝas antaŭ la spirita vivo, la efektiva vivo. Kio gravas la incidentoj en la vojirado, se li komprenas la kaŭzon kaj utilecon de la homaj sortovicoj, kiam ĉi tiuj estas rezignacie eltenataj? Lia animo altiĝas pro la rilatoj kun la videbla mondo; la fluidecaj ligiloj, lin katenantaj al la materio anticipe malfortiĝas, kaŭzante partan malligiĝon, kiu faciligas lian venon en la alian vivon. La menskonfuziĝo, sekvanta la transiĝon, nelonge daŭras, ĉar, farinte la paŝon, li tuj rekonas sen surpriziĝo, sed komprenante, sian novan sitiacion.

Efektive ne estas nur Spiritismo, kiu certigas al ni tiel promesantan rezultaton, ĝi eĉ ne arogas al si esti la ekskluziva rimedo, la sola savogarantio por la animoj. Sed estas necese konfesi, ke pro la konoj, kiujn ĝi donas, pro la sentoj, kiujn ĝi inspiras, ankaŭ pro la humoro, en kiun ĝi metas la Spiriton, igante lin kompreni la bezonon pliboniĝi, ĝi treege faciligas la saviĝon. Gi plie donas al ĉiu la rimedojn helpi la malligiĝon de aliaj Spiritoj forlasantaj la materian envolvaĵojn, mallongigante ilian konfuziĝon per elvoko kaj per preĝo. Per la sincera preĝo, kiu estas ia spirita magnetizo, oni kaŭzas pli rapidan malligiĝon de la perispirita fluidaĵo; per elvoko saĝe kaj prudente gvidata, per bonvolaj kaj konsolaj vortoj oni disbatas la torporon de la Spirito, helpante lin rekoni sin pli frue, kaj se li estas suferanto, oni inspiras al li penton — solan rimedon mallongigi liajn suferojn. (

(' La ekzemploj, kiujn ni transskribos, montras al ni la Spi- ritojn en iliaj variaj gradoj da feliĉo kaj malfeliĉo en la spirita vivo. Ni ne prenis ilin el inter la personoj pli aŭ malpli kleraj de la pasinteco, kies situacio eble multe ŝanĝiĝis post la ekzist- ado, en kiu ni ilin konis, kaj tial ili ne donus sufiĉajn pruvojn pri aŭtentikeco. Kontraŭe ni prenis tiujn ekzemplojn el la cirkons- tancoj plej ordinaraj de la nuntempa vivo, ĉar tiel ĉiu povas trovi pli da similaĵoj kaj asimili per komparado la plej profitajn ins- truojn. Ju pli proksima al ni estas la surtera ekzistado de la Spiritoj — ĉu pro sia socia rango, ĉu pro siaj ligiloj de parenceco aŭ pro simplaj interrilatoj — des pli ni interesiĝas pri ili, kaj tiel fariĝas al ni facile konstati ilian identecon. La vulgaraj pozicioj estas plej ordinaraj, pli nombraj, kaj ĉiu homo povas apliki ilin al si, ke ili fariĝu utilaj, dum tiuj esceptaj pozicioj malpli nin impresas, ĉar ili restas for de la sfero de niaj kutimoj. Ni do ne elektis eminentulojn, kaj se en tiuj ekzemploj troviĝas iaj konataj personoj, la pli granda nombro konsistas el nekonataj. Ni aldonu, ke famaj nomoj ne helpus nin pri la instruiĝo, kiun ni celas, kaj plie povus vundi korojn. Kaj ni turnas nin ne al la scivolemuloj nek al skandalamantoj, sed sole nur al tiuj, kiuj intencas sin instrui. Tiuj ekzemploj povas esti multobligataj sen- fine, sed devigite limi ilian nombron, ni elektis tiujn, kiuj pli bone povas klarigi la spiritan mondon kaj ĝian staton, ĉu per la situacio de la Spiritoj, ĉu per eksplikoj, kiujn ili povis doni. La pli granda parto de tiuj ekzemploj estas neeldonita, kaj nur kelkaj nemultaj, estas publikigitaj en la Revue Spirite. El ĉi tiuj ni forigis superfluajn detalojn, konservante nur tion esencan por la celo, al kiu ni nin donis, poste aldonante instruojn, kiam ĉi tiujn montriĝos necesaj.

ĈAPITRO II

FELIĈAJ SPIRITOJ Sanson

Ĉi tiu malnova membro de la Spiritisma Societo de Parizo mortis la 21 an de Aprilo 1862, post unu jaro da teruraj suferoj. Antaŭvidante sian morton, li direktis al la prezidanto de la Societo leteron laŭ la jena teksto:

"Ĉar povas esti, ke mi estos surprizita de la disiĝo de mia animo je mia korpo, venas al mi en la kapon ree fari al vi peton, kiun mi faris antaŭ ĉirkaŭ unu jaro, nome ke vi elvoku mian Spiriton, kiel eble plej baldaŭ, por ke mi povu, kiel tre neutila membro de nia Societo, esti por vi iel utila post la morto, klarigante, fazon post fazo, la cirkonstancojn, kiuj sekvas tion, kion la vulgarularo nomas morto, kaj kio estas por ni — la spiritistoj — nenio alia ol ia transformiĝo, laŭ la nesondeblaj planoj de Dio, sed ĉiam utila al la celo, kiun Li proponas al si. Krom ĉi tiu peto — kiu estas rajtigo, por ke vi honoru min per tia spirita nekropsio eble neutila pro mia preskaŭ nenia progreso, kaj kiun via saĝo ne konsentos transpasi certan nombron da provoj — mi kuraĝas persone insisti ĉe vi kaj ankaŭ ĉe ĉiuj kolegoj, ke vi petegu la Ĉiopovan pri helpo de la bonaj Spiritoj kaj de Sankta Ludoviko, nia spirita prezidanto, speciale, ke ili gvidu min ĉe elekto de nova reenkarniĝo kaj ties tempo, penso jam de longe min priokupanta.

Mi timas tro fidi miajn proprajn spiritajn fortojn, tre frue kaj tromemfide petante Dion pri la korpa stato, en kiu mi ne povu pravigi la dian bonecon, tiel malhelpante mian propran progreson kaj plilongigante mian restadon sur la Tero aŭ alia loko, en la okazo, se mi fiaskos"

Por kontentigi lian deziron ni per senprokrasta elvoko direktiĝis kun kelkaj membroj de la Societo al la mortoĉambro, kie antaŭ lia korpo efektiviĝis la ĉi-suba interparolo, unu horon antaŭ la respektiva enterigo. Nia celo estis duobla: plenumi ian lastan deziron kaj ankoraŭ- foje observi iun animon ekde la momento tuj post la morto, konsiderante cetere, ke temas pri homo eminente klera, inteligenta kaj profunde konvinkiĝinta pri la spiritismaj veraĵoj. Fine ni iris rikolti el liaj unuaj impresoj la pruvon de kiom multe povas influi sur la staton de la Spirito la kompreno de tiuj veraĵoj. Kaj ĉe tiu atendo ni ne iluziiĝis, ĉar Sanson priskribis tute klarmense la momento de transiĝo, vidante sin morti kaj renaskiĝi, kio estas cirkonstanco malofta, kiun oni ŝuldas nur al la supereco de lia Spirito.

I

(Mortoĉambro, la 23an de Aprilo 1862)

Elvoko. — R. Mi kontentigas vian peton por plenumi mian promeson.

— Mia kara S-ro Sanson, plenumante ian devon, ni plezure vin elvokas kiel eble plej frue, post via morto, laŭ via deziro. — R. Tio estas speciala graco, kiun Dio donas al mi, por ke mi povu manifestiĝi; mi dankas vin pro via bonvolo, sed mi estas tiel malforta, ke mi tremas.

— Vi tiel multe suferis, ke ni pensas, ni povas demandi vin, kiel vi fartas nun... Ĉu vi ankoraŭ sentas viajn doloroj n? Komparante la hodiaŭan situacion kun tiu de antaŭ du tagoj, kiajn sensacojn vi spertas nun? — R. Mia situacio estas tre feliĉa; mi troviĝas restarigita, renovigita, kiel oni diras ĉe vi, kaj sentas nenion pli el la malnovaj doloroj. La transiro de la surtera vivo al tiu de la Spiritoj komencis kaŭzi al mi ian nekompreneblan staton, ĉar iafoje ni restas plurajn tagojn senigita je mensklareco. Mi tamen faris ian peton al Dio, ke Li permesu al mi paroli al miaj karuloj, kaj Dio kontentigis min.

— Post kiom da tempo vi reakiris la klarecon de viaj ideoj? — R. Post ok horoj. Dio, mi rediras, donis al mi pruvon de sia boneco, pruvon pli grandan ol mia indeco, kaj mi ne scias kiel mi Lin danku.

— Ĉu vi estas tre certa pri tio, ke vi ne plu apartenas al nia mondo? Se jes, kiel vi povas pruvi tion? — R. Ho! Mi tute certe ne apartenas al tiu mondo, sed mi ĉiam estos apud vi por vin protekti, por ke vi prediku karitaton kaj abnegacion, kiuj gvidis mian vivon. Poste mi instruos la veran fidon, la spiritisman fidon, kiu devas plialtigi la kredemon de la bonulo kaj justulo; mi estas forta, fortika, per alia vorto — ŝanĝita. En mi vi ne plu rekonos la malsanan maljunulon, kiu devis forgesi ĉion, evitante ĉiam plezuron kaj ĝojon. Mi estas Spirito kaj mia patrujo estas la Spaco, mia estonteco estas Dio, kiu regnas en la senlimaĵo. Mi deziras povi paroli al miaj geinfanoj, instrui al ili tion saman, kion ili malakceptis kredi.