— Kian efekton kaŭzas al vi via korpo, kuŝanta ĉi tie apude? — R. Mia korpo! Kompatinda, mizera restaĵo... refariĝas polvo, dum mi mem oras ĉiujn, kiuj min estimis. Mi vidas tiun kompatindan karnon putrintan, kiu estis loĝejo de mia Spirito por multjara provado! Dankon, mizera korpo, ĉar ci purigis mian Spiriton! Mia suferado, dekoble benata, donis al mi lokon tre kompensan, tial, ke tiel frue mi povas komunikiĝi kun vi...
— Ĉu vi konservis viajn pensojn ĝis la lasta momento? — R. Jes. Mia Spirito konservis siajn kapabl- ojn, kaj kiam mi jam ne plu vidis, mi antaŭsentis. Mia tuta ekzistado disvolviĝis en la memoro kaj mia lasta penso, mia lasta preĝo estis por tio, ke mi povu ko- munikiĝi kun vi, kiel mi faras nun; poste mi petis Dion, ke Li vin protektu, por ke plenumiĝu la revo de mia vivo.
— Ĉu vi estis konscia pri la momento, en kiu via korpo ellasis la lastan spiron? Kio okazis al vi en tiu momento? Kian sensacon vi spertis? — R. Foriras la vivo kaj la vido, aŭ prefere, la vido de la Spirito estingiĝas; oni trovas la malplenaĵojn, la nekonataĵon, kaj trenata de povo, kiun mi ne konas, oni troviĝas en mondo de ĝojo kaj grandeco! Mi nenion sentis, nenion komprenis, kaj tamen ia nedirebla feliĉo, libera de la pezo de la doloroj, ekstazigis min de ĝuo.
— Ĉu vi scias... kion mi intencas legi ĉe via tombo?
Apenaŭ estis elparolataj la unuaj vortoj pri la afero, la Spirito respondis antaŭ ol mi finis la demandon. Sen ia demando, li ankaŭ respondis ian kontraŭdiron estiĝint- an inter la ĉeestantoj, pri tio, ĉu estus oportuna la legado de tiu komunikaĵo en la tombejo, ĉe personoj ne parto- prenantaj niajn opiniojn.
— R. Ho! Mi scias, mia amiko, kaj mi scias, ĉar mi vidis vin hieraŭ, tiel same, kiel hodiaŭ... kiom granda estas mia ĝojo! Dankon! Dankon! Parolu... parolu, por ke vi min komprenu kaj oni estimu vin; nenion vi devas timi, ĉar oni respektas la morton... parolu do, por ke la nekredantoj havu fidon. Adiaŭ; parolu; kuraĝon, kon- fidon, kaj Dio volu, ke miaj infanoj povu konvertiĝi al ia sanktega kredo.
J. Sanson
Dum la ceremonio en la tombejo li diktis la jenajn vortojn: "Ne timu la morton, miaj amikoj: ĝi estas stadio de la vivo, se vi bone scios vivi; ĝi estas feliĉo, se vi bone ĝin meritos aŭ pli bone se vi plenumos viajn provojn! Mi rediras: estu kuraĝa kaj bonvolema! Atribuu ne pli ol eta valoro al la surteraj riĉaĵoj, kaj vi estos rekompencitaj. Oni ne povas multe guadi, ne forprenante la komforton de aliulo, kaj ne farante morale ian grandan, ian grandegan malbonon. La tero estu malpeza al mi."
II
(Spiritisma Societo de Parizo, la 25an de Aprilo 1862)
Elvoko. — R. Mi estas proksime de vi, miaj amikoj.
— Ni opinias nin feliĉaj pro la intervjuo, kiun ni havis en la tago de via enterigo, kaj, ĉar vi tion permesis, ni estos pli feliĉaj se ni ĝin kompletigos por nia instruiĝo. — R. Mi estas preta kaj sentas feliĉa pro tio, ke vi pensas pri mi.
— La falsa ideo, kiun ni faras pri la nevidebla mondo, plurfoje kondukas nin al nekredemo, kaj tiel ĉio, kio tiurilate povas nin instrui, estos por ni plej grava. Tial ne surprizu vin la demandoj, kiujn ni eble faros al vi. — R. Mi ilin atendas kaj mi ne estos surprizata.
— Vi klare priskribis vian transiĝon al alia vivo; vi diris, ke en la momento, kiam la korpo ellasas la lastan spiron, la vivo foriras kaj la vidokapablo estingiĝas. Ĉu tiu momento estas ja sekvata de ia ajn dolora senaco? — R. Tute certe, ĉar la vivo estas nenio alia ol kontinua serio da doloroj, el kiuj la morto estas kompletigaĵo. El tio sekvas perforta rompiĝo, kvazaŭ la Spirito devus fari ian eksterordinaran penon por eskapi el sia envolvaĵo, peno absorbanta la tutan estaĵon, iganta lin perdi la konscion pri sia destino.
Ĉi tiu kazo ne estas ĝenerala, ĉar la sperto pruvas, ke
pluraj Spiritoj perdas la konscion antaŭ ol morti tiel same,
kiel la disiĝo okazas sen penado al tiuj, kiuj atingis ian gradon da senmateriiĝo.
5. — Ĉu ekzistas, laŭ via scio, Spiritoj, al kiuj la ekstrema momento estas pli peniga? Ĉu ĝi ekzemple estas pli dolora al la materialisto? — R. Tio estas ja senduba, ĉar preparita Spirito jam forgesis la suferon, aŭ prefere alkutimiĝis al ĝi, kaj la sereneco, kun kiu li rigardas la morton, malebligas al li duoble suferi, ĉar li scias, kio lin atendas. La morala sufero estas pli forta kaj ĝia foresto, en la momento de la morto, estas per si mem ia granda korfaciliĝo. La nekredanto similas ian kondamniton al mortopuno, kies penso antaŭvidas la tranĉilegon kaj la nekonataĵon. Tia morto kaj tiu de la ateisto estas egalaj.
— Ĉu ekzistas materialistoj sufiĉe harditaj por pensi, en tiu momento, ke ili estos ĵetataj en la nenion? — R. Jes, ili kredas je la nenio ĝis la lasta horo, sed en la momento de disiĝo la Spirito retroiras, la dubo lin ekkaptas kaj lin torturas; li demandas al si mem kio okazos, li volas lerni ion, sed li nenion povas fari. La disiĝo ne povas kompletiĝi sen tiu impreso.
Ĉe aliaj cirkonstancoj, iu Spirito faris al ni la jenan pri- skribon pri la morto de nekredantoj: Ĉe la lastaj momentoj ili spertas la angorojn de tiuj teruraj inkuboj, en kiuj ili sin vidas ĉe abismaj krutaĵoj ilin tuj englutontaj; ili volas forkuri sed ne povas; ili penas alkroĉiĝi al io ajn, sed ne trovas apogon kaj sentas, ke ili defalas: ili volas alvoki, krii kaj sukcesas ellasi eĉ ne unu sonon: — tiam ni vidas, ke ili tordiĝas, kuntiras la manoj n, eligas sufokitajn kriojn, kaj donas tiom da aliaj simptomoj de la inkubo, kies viktimoj ili estas.
Ĉe la ordinara inkubo de sonĝo, la vekiĝo neniigas vian malkvietiĝon kaj vi estos trankviligitaj de la kompreno, ke vi sonĝis; la mortinkubo plurfoje plilongiĝas eĉ dum jaroj, kaj kio faras la sensacon ankoraŭ pli peniga por la Spirito, tio estas la mallumo, en kiu li dronas.
— Vi diris, ke en la momento morti, vi nenion vidis, sed antaŭsentis. Oni komprenas, ke fizike vi nenion vidis, sed kion vi antaŭsentis antaŭ la estingiĝo, ĉu tio jam estus la heleco de la Spirita mondo?
— R. Tion mi ja diris antaŭe: la momento de la morto donas vidon al la Spirito; liaj okuloj ne vidas, sed la Spirito, kiu posedas ian vidkapablon multe pli akran, tuj malkovras ian mondon, kaj la vero, subite brilante, mom ente donas al li grandegan ĝojon aŭ profundan ĉagrenon, laŭ lia konsciostato aŭ la memoro pri la pasinta ekzistado.
Temas pri la momento, kiu antaŭas la morton, aŭ pli
bone, pri la momento, en kiu oni perdas la konscion - kion
klarigas la vorto momente, ĉar la agrablaj aŭ penigaj im- presoj, kiaj ajn ili estas, daŭras plu post la vekiĝo.
8. — Ĉu vi povas diri al ni tion, kio impresis vin, kion vi vidis en la momento, kiam viaj okuloj malfermiĝis al la lumo? Ĉu vi povas priskribi al ni, se eble, la aspekton de la aferoj, kiuj sin prezentis al vi? — R. Kiam mi povis vekiĝi kaj vidi, kio estis antaŭ la okuloj, mi estis kvazaŭ ravita, povante kompreni nenion, ĉar la mensklareco ne refariĝas subite. Sed Dio, kiu donis al mi abundan pruvon de sia boneco, permesis, ke mi reakiru la kapablojn, kaj tiam mi vidis min ĉirkaŭita de sennombraj, bonaj kaj fidelaj amikoj. Ĉiuj protektantaj Spiritoj, kiuj nin helpas, min ĉirkaŭis ridetante; ia senegala ĝojo radiis de ilia mieno kaj ankaŭ mi, forta kaj animita, povis senpene trakuri la spacojn. Tio, kion mi vidis, ne havas nomon en la homa lingvaĵo. Poste mi revenos por al vi paroli pli multe pri miaj aventuroj, ne transpasante memkompren- eble la limon difinitan de Dio. Sciu, ke la feliĉo tia, kia vi ĝin komprenas, estas nenio alia ol fikcio. Vivu saĝe, sankte, por karitato kaj amo, kaj vi havigos al vi la rajton je la impresoj kaj plezuroj, kiujn la plej eminenta el la poetoj ne scios priskribi.
La mirrakontoj estas plenaj de absurdaj aferoj, sed eble ili enhavas iamaniere kaj parte ion okazantan en la mondo de la Spiritoj. La priskribo de S-ro Sanson kvazaŭ memorig- as nin pri viro endormiĝinta en domaĉo kaj vekiĝanta en luksega palaco, kaj ĉirkaŭita de brila kortego.