III
— Sub kia aspekto prezentiĝis al vi la Spiritoj? sub la homa formo? — R. Jes, mia kara amiko; tie, sur la Tero, la Spiritoj al ni instruas, ke en alia mondo ili konservas la saman formon, kiu servis al ili kiel envolvaĵo, kaj tio estas ja vera. Sed kia diferenco estas inter la malgracia maŝino, kiu tie treniĝas akompanata de mizer- aĵoj, kaj la mirinda fluideco de la spirita korpo! La mal- beleco de plu ekzistas, ĉar ĝiaj trajtoj perdis la malmolecon de la esprimo formanta la karakteron, kiu distingas la homan rason. Dio feliĉigis tiujn graciajn korpojn, kiuj elegante sin movas; ilia lingvaĵo havas tonojn netraduk- eblajn por vi kaj ilia rigardo la povon atingi stelon! Prezentu al vi tion, kion Dio povos krei en sia ĉiopoveco, Li, la Arkitekto de la arkitektoj, kaj tiam vi estos farintaj ian palan ideon pri la formo de la Spiritoj.
— Rilate al vi, kiel vi vidas? Ĉu vi rekonas en vi ian formon limigitan, ĉirkaŭlimigitan, kvankam subtileg- an? Ĉu vi sentas en vi mem ian kapon, trukon, krurojn kaj brakojn? — R. Konservante sian homan formon idealigitan, diigitan, la Spirito povas, sen kontraŭdiro, posedi ĉiujn membrojn, pri kiuj vi parolas. Mi perfekte sentas miajn manojn kun la fingroj, ĉar ni povas laŭvole aperi al vi kaj premi viajn manojn. Mi estas ĉe miaj amikoj kaj premas iliajn manojn, kaj ili tion ne vidas. Rilate nian fluidecon kaj danke al ĝi, ni povas ĉien iri, ne trairante la spacon nek produktante iajn ajn sensacojn, se tion ni deziros. En ĉi tiu momento, mi havas inter viaj krucigitaj manoj la miajn. Mi ekzemple diras, ke mi vin amas; sed mia korpo okupas nenian spacon, la lumo ĝin trairas kaj kion vi nomus miraklo, se vi ĝin vidus, tio por la Spirito estas nenio alia ol konstanta ago en ĉiuj momentoj.
La vidkapablo de la Spiritoj ne povas esti komparata kun tiu homa, ĉar ilia korpo havas neniajn realajn similajojn; por ili ĉio transformiĝas tiel en la esenco, kiel same en la tutaĵo. Al vi mi rediras, ke la Spirito havas ian dian sagacecon, kiu ampleksas ĉion, tiel ke li povas diveni eĉ la aliulan penson; li ankaŭ povas oportune preni la plej konvenan formon por fariĝi konata. Sed la Spirito efektive finita la provaĵon, preferas tiun formon, kiu kondukis lin al Dio.
— La Spirito ne havas sekson; sed ĉar antaŭ kelkaj tagoj vi estis viro, tial ni deziras scii ĉu vi havas, en via nova stato, pli multe da vira naturo ol da ina. Kaj tio sama, kio okazas al vi, povas esti atribuata al Spirito jam de longe elkarniĝinta? — R. Ni ne havas motivon por aparteni al vira aŭ ina naturo: la Spiritoj ne reproduktas. Dio kreis ilin, kiel Li volis, kaj ĉar, laŭ siaj mirindaj projektoj, Li devis reenkarnigi ilin sur la Tero, Li tie subigis ilin al la leĝoj de reproduktado de la specioj, karakterizita de la kuniĝo de la seksoj. Sed vi devas senti, sen plia ekspliko, ke la Spiritoj ne povas havi sekson.
Ĉiam oni diris, ke la Spiritoj ne havas sekson, ĉar ĉi tiu estas necesa nur al la reproduktado de la korpoj. Fakte, ĉar ili ne sin reproduktas, sekso estus al ili tute neutila. Nia demando ne celis konfirmi tiun fakton, sed koni la impresojn, kiujn S-ro Sanson konservis pri sia surtera stato, ĉar li estis ĵus elkarniĝinta. La puraj Spiritoj perfekte kom- prenas sian naturon, sed inter la malsuperaj, ne elmateriiĝ- intaj, ekzistas multaj, kiuj opinias sin enkarniĝintaj sur la Tero, kun la samaj pasioj kaj deziroj. Tiel ili pensas, ke ili ankoraŭ estas la samaj, kiaj ili estis, t.e. viro aŭ virino, kaj ekzistas tiuj, kiuj pro tiu motivo pensas, ke ili efektive havas sekson. La kontraŭdiroj pri tio naskiĝas el la grado da instruiteco de la Spiritoj sin manifestantaj, kaj la eraro apartenas malpli al ili ol al tiuj, kiuj ilin demandas, tute ne zorgante ĝisfunde esplori la demandojn.
— Kiel sin prezentas al vi la kunsido? Ĉu ĝia aspekto estas tiu sama en la tempo, kiam vi vivadis? Ĉu la personoj konservas por vi la saman ŝajnon? Ĉu ĉio estas tiel klara kaj distingebla, kiel en la pasinteco? — R. Multe pli klara, ĉar mi povas legi la penson de vi ĉiuj, sentante min ankaŭ feliĉa pro la bonefika impreso al mi kaŭzita de la bonvolo de ĉiuj kuniĝintaj Spiritoj. Mi deziras, ke la sama kriterio estu sentata ne nur en Parizo, sed en la tuta Francujo, kie ekzistas grupoj sin apartigantaj, sin reciproke enviantaj, regitaj de agitemaj Spiritoj, kiuj plezuras ĉe malkonkordo, kiam Spiritismo devas inspiri la kompletan kaj absolutan forgeson de la memo".
13. — Vi diris, ke vi povas legi nian penson: Ĉu vi povas ekspliki al ni, kiel estiĝas tiu transsendo? — R. Gi ne estas facila. Ke ni priskribu al vi tiun eksterordinaran miregindaĵon de nia vidkapablo, ĝin eksplikante, estus necese disponigi al vi ian tutan arsenal on da novaj agantoj, kio cetere alportus nenion al vi, ĉar vi havas viajn kapablojn limigitaj de la materio. Paciencon... Fariĝu bonaj, kaj vi sukcese atingos ĉion. Nuntempe vi nur povas havi tion, kion Dio konsentis al vi, sed kun la espero pri senĉesa progreso; pli malfrue vi estos kiel ni. Penu tamen morti en graco, por ke vi multon scios. La scivolemo, stimulo de la pensema homo, trankvile kondutos vin al la morto, rezervante al vi la kontentigon de ĉiuj deziroj estintaj, estantaj kaj estontaj. Dum vi atendas, mi diros, por respondi, kvankam malbone, vian demandon: la aero, kiun vi spiras, nepalpebla, kiel ni mem, kvazaŭ stereotipas vian penson; la blovo, kiun vi ellasas, estas pli-malpli la skribita paĝo de viaj pensoj legitaj kaj komentariitaj de la Spiritoj ofte troviĝantaj ĉe vi, kurieroj de ia dia telegrafio, kiu ĉion transsendas kaj gravuras.
La morto de justulo
Tuj post la unua elvoko de S-ro Sanson, okazinta ĉe Societo de Parizo, iu Spirito donis la jenan komunikaĵon sub ĉi tiu titolo:
"Estis ja de justulo la morto de tiu viro, pri kiu vi okupiĝas en ĉi tiu momento, t.e. esperplena kaj serena. Kiel tago nature sekvas aŭroron, tiel same la spirita vivo sekvis lian surteran vivon, sen interrompo kaj skuo. Lia lasta spiro estis tute simila je himno de dankemo kaj amo. Kiom malmultaj estas tiuj, kiuj spertas ti ele la penan transiĝon! Kiom malmultaj tiuj, kiuj post la konfuzon kaj malespero de la vivo, konceptas la harmonian ritmon de la sferoj! Kiel homo perfekte sana, estante subite stumpigita, suferas ĉe la detranĉitaj membroj de la korpo, tiel same la animo de skeptikulo, apartigita de la korpo, dispeciĝas kaj korŝire sin ĵetas en la Spacon, nekonscia pri si mem.
Preĝu por tiuj konfuzitaj animoj; preĝu por ĉiuj suferantoj, ĉar la karitato ne limiĝas al la videbla homaro, sed ĝi devas helpi kaj konsoli la loĝantojn de la Spaco. Evidentan pruvon pri tio vi havis ĉe la subita konvertiĝo de tiu Spirito ( ) tuŝita de la spiritismaj preĝoj ĉe la tombo de la honestulo, kiun vi venas demandi kaj kiu deziras igi vin progresi sur la bona vojo. La amo ne havas limojn; ĝi plenigas la Spacon kaj donas kaj ricevas reciproke siajn diajn konsolojn. Ankaŭ la maro, ŝajne renkontante kun la ĉielo, ĉe sia limo, etendiĝas en senfina perspektivo, kies spektaklo ravas la spiriton. Ili estas du vastaĵoj sin recipokre kuntuŝiĝantaj. Nu bone; tia estas la amo; pli profunda ol la ondoj, pli senfina ol la Spaco, ĝi devas unuigi vin ĉiujn, enkarniĝintajn kaj elkarniĝint- ajn, en la sankta komuneco de la karitato, sublima fand- iĝo de la finhava kun la eterna."
Georges
Jobard
Direktoro de la Industria Muzeo de Bruselo, naskita en Baissey (Supera Marno) kaj mortinta en Bruselo pro fulma apopleksio, la 27an de Oktobro 1861, aĝante sesdek naŭ jarojn.
( * ) Aludo al la Spirito Bernard, kiu memvole manifestiĝis en la tago de la funebra ceremonio de S-ro Sanson. (Vd. Revue de Majo 18622, p. 132.)