Выбрать главу

I

S-ro Jobard estis prezidanto de la Spiritisma Societo de Parizo kaj oni aranĝis lian elvokon ĉe la kunsido en la 8-a de Novembro, kiam, anticipante nian deziron, li memvole donis la jenan komunikaĵon:

"Ĉi tie estas mi, kiun vi estas elvokontaj, manifestante min per ĉi tiu mediumo, al kiu ĝis nun mi vane petis. Antaŭ ĉio mi deziras priskribi miajn impresojn okaze de mia disiĝo: mi sentis ian nedireblan skuon; momente mi memoris pri mia naskiĝo, pri mia junaĝo, pri mia maljuneco; mia tuta vivo klare prezentiĝis en la memoro. Mi nur sentis kvazaŭ ian pian deziron troviĝi fine en la regionoj priskribitaj de nia kredo. Poste la tumulto seren- iĝis: mi estis libera kaj mia korpo kuŝis inerta. Ha! Miaj karaj amikoj, kian plezuron oni spertas sen la pezo de la korpo! Kian ĝojon, ĉe la ampleksado de la Spaco! Tamen ne pensu, ke mi subite fariĝis ia elektito de la Sinjoro; ne, mi estas inter la Spiritoj, kiuj, lerninte iomete, ankoraŭ devas lerni multon! Post nelonge mi memoris pri vi, fratoj de ekzilo, kaj mi certigas al vi mian simpa- tion, kaj ĉiuj miaj bondeziroj vin ĉirkaŭas.

Ĉu vi volas scii kiaj Spiritoj min akceptis? Kiaj estas miaj impresoj? Bone, amikoj, ili estis ja tiuj, kiujn ni elvokis, ĉiuj tiuj fratoj, kiuj partoprenis niajn laborojn. Mi vidis la brilegon, sed mi ne povas ĝin priskribi. Mi penis distingi tion, kio estis aŭtentika ĉe la komunikaĵoj, mi estis preta kontraŭdiri ĉion, kio estus erara, preta esti la vaganta kavaliro de la vero, en ĉi tiu mondo, tia, kia mi estis en la via."

Jobard

1. — Kiam vi estis sur la Tero, vi petis, ke ni elvoku vin, kaj tion ni nun faras ne nur por plenumi tiun deziron, sed ankaŭ por ankoraŭfoje atesti al vi nian sinceran simpation, samtempe nin instruante, ĉar neniu pli bone ol vi povas doni al ni precizajn klarigojn pri tiu mondo, kie vi hodiaŭ loĝas. Ni opinios nin feliĉaj se vi konsentos respondi niajn demandojn. — R. Nun, kio plej gravas estas via instruado. Rilate al via simpatio, mi ĝin duonvidas kaj ĝian pruvon mi havigas al mi nur per tio, kion mi aŭdas, kio jam estas grandega progreso.

— Por fiksi ideojn kaj ne deturniĝi, ni komencas demandante en kiu loko vi troviĝas ĉi tie, kaj kiel ni vidus vin, se tio estus permesita al ni? — R. Mi troviĝas apud la mediumo, kun la eksteraĵo de la sama Jobard, kiu sidadis ĉe via tablo, ĉar viaj mortemaj okuloj, ankoraŭ vualitaj, ne kapablas vidi la Spiritojn, krom sub ilia mortema formo.

— Ĉu vi povos fariĝi videbla? En kontraŭa okazo, kia estas la malfacileco? — R. La stato vin koncernanta estas ja tute persona. Vidiva mediumo min vidos, kaj la ceteraj homoj ne.

— Ĉu via ĉi-tiea loko estas tiu sama, en kiu tiam vi ĉeestis enkarniĝinta niajn seancojn, kaj kiun ni rezervis al vi? Tiuj, kiuj vidis vin en tiaj kondiĉoj, eble pensos, ke vi tie estas tia, kia vi tiam estis, ĉar vi tie ne estas en via iama materia korpo, sed en via nuna fluideca korpo, kaj en la sama formo. Se ni ne vidas vin per la korpaj okuloj, ni vidas vin per la penso; se vi ne povas komunikiĝi per parolo, vi povos per skribo, helpe de mediumo; tiamaniere niaj interrilatoj neniel rompiĝis per via morto, kaj ni povas ilin teni tiel facile kaj komplete, kiel antaŭe. Ĉu estas ja precize tiamaniere, ke la aferoj okazas? — R. Jes, kaj vi scias tion jam de longe. Mi okupos ĉi tiun lokon plurfoje, kaj eĉ sen via scio, ĉar mia Spirito loĝos ĉe vi.

Ni turnas vian atenton al ĉi tiu frazo: mia Spirito logos ĉe vi, kiu ĉi-okaze ne estas ia simpla metaforo, sed realaĵo. Per la kono, kiun Spiritismo al ni donas pri la naturo de la Spiritoj, ni scias, ke iu ajn povas troviĝi ĉe ni ne nur en penso, sed ankaŭ persone, kun sia etereca korpo, kiu faras lin ia aparta individueco. Unu Spirito sekve povas loĝi ĉe ni tiel post la morto, kiel dum la vivo, aŭ alie pli bone post la morto, ĉar li povas libere kaj memvole iri tien kaj reen. Tiel ni havas amason da nevideblaj kunmanĝantoj, iuj indiferentaj, aliaj allogitaj de korinklino. Al ĉi tiuj lastaj aplikiĝas ja tiu frazo: Ili legas ĉe ni, kion ni povas inter- preti jene: Ili nin helpas, inspiras kajprotektas.

— Antaŭ nelonge vi enkarniĝinta sidadis en tiu sama loko. Ĉu la kondiĉoj, en kiuj vi tion faras nun, ŝajnas al vi strangaj? Kia estas la efiko de via statoŝan- ĝo? — R. Tiuj kondiĉoj neniel ŝajnas al mi strangaj, ĉar mia Spirito elkarniĝinta ĝuas klarvidon sufiĉe perfektan por ne lasi nesolvitaj iajn ajn demandojn, kiujn mi alfrontos.

— Ĉu vi memoras, ke vi jam troviĝis en sama stato antaŭ la lasta ekzistado? Ĉu vi spertas iun ajn ŝanĝon tiurilate, komparante vian nuntempan situacion kun la pasinta? — R. Mi memoras la antaŭajn ekzistadojn kaj sentas, ke mi pliboniĝis, ĉar mi identiĝas kun tio, kion mi vidas, dum konfuzita en la antaŭaj ekzistadoj, mi perceptis nur la surterajn erarojn.

— Ĉu vi memoras la antaŭlastan enkarniĝon, tiun, kiu antaŭis tiun de S-ro Jobard? — R. Ho! Mi bone memoras ĝin... Mi estis mekanikisto persekutita de la mizero kaj deziro plibonigi mian metion. Kiel Jobard, mi efektivigis la revojn de la malriĉa laboristo, kaj mi dankas Dion, kies senlima boneco igis ĝermi la planton, kies semo Li metis en mian cerbon.

— Ĉu vi jam komunikiĝis aliloke? — R. Mi malmulte komunikiĝis. En pluraj lokoj iu Spirito prenis mian nomon; kelkafoje mi estis apud li, tute ne povante komunikiĝi senpere. Tiel ĵusa estas mia morto, ke mi ankoraŭ suferas kelkajn surterajn influojn. Estas necese, ke estiĝu perfekta simpatio, por ke mi povu esprimi mian penson. Baldaŭ mi agos senkondiĉe, sed nun, mi ree diras, mi ne povas fari tion. Kiam iu homo mortas iom fama, li estas vokata el ĉiuj flankoj, kaj sennombraj Spiritoj rapidas alproprigi al si lian individuecon. Jen kio okazis al mi en pluraj okazoj. Al vi mi asertas, ke tuj post sia disiĝo malmultaj Spiritoj povas komunikiĝi, eĉ pere de preferata mediumo.

— Ĉu vi vidas la Spiritojn, kiuj troviĝas ĉe ni?

R. Jes, precipe Lazaron kaj Eraston; kaj pli malproksi- me la Spiriton de Vero ŝvebantan en la Spaco; poste ankoraŭ amason da Spiritoj vin ĉirkaŭantaj, servemaj kaj bonvolaj. Estu feliĉaj, amikoj, ĉar bonefikaj influoj klopodas por forpreni vin el la ungegoj de eraro.

— Kiam vi estis enkarniĝinta vi konsentis pri tio, ke la Tero formiĝis per la unuiĝo de kvar planedoj: Ĉu vi ankoraŭ havas la saman opinion? — R. Gi estis eraro. Novaj geologiaj malkovroj pruvas la renversegojn de la Tero kaj ties gradan kaj iom-post-ioman formiĝon. La Tero, same kiel la ceteraj planedoj, havis sian propran vivon, kaj Dio ne bezonis uzi tiun grandan malordon, kiu estus la kuniĝo de planedoj. La akvo kaj la fajro estas la plej solaj organikaj elementoj de la Tero.

— Ĉu vi ankaŭ konsentis, ke la homoj povis fali en katalepsian staton por nedifinita tempo, kaj ke la homa genro tiel aperis sur la Tero? — R. Pura iluzio de mia menso, kiu ĉiam transpasis sian celon. La katalepsio povas esti longdaŭra, sed ne senfina: tradicioj, legendoj troigitaj de la orienta imagpovo. Miaj amikoj, mi de longe jam suferas multon pro la iluzioj, kiuj nutris mian Spi­riton; ne trompiĝu pri tio. Mi multe lernis kaj hodiaŭ mi povas diri al vi, ke mia intelekto, kvankam kapabla asimili diversajn kaj vastajn studojn, tamen konservos el sia lasta enkarniĝo la inklinon por tio supernatura kaj mistika, kiun ĝi ĉerpis el la populara imagfonto. Ankoraŭ nun mi malmulte okupiĝas pri la demandoj pure intelektaj, en la senco, laŭ kiu vi ilin taksas. Kaj kiel mi povus tion fari, ravita kaj miregigita de la supernatura spektaklo min ĉirkaŭanta? Nur la Spiritisma ligilo, kiun vi homoj ne povas kompreni, povas logi min al tiu Tero, kiun mi forlasas — mi ne diros kun ĝojo, ĉar tio estus malpieco