sed kun la profunda sento de libereco.
Kiam la Societo estigis kotizaĵon favore al la laboristoj
de Liono, en Februaro 1862, iu kunsocietano asignis 50 frank-
ojn, 25 en sia nomo kaj 25 en la nomo de S-ro Jobard, kiu tiam donis la jenan komunikaĵon pri la afero:
"Mi ĝojegas kaj fieras pro tio, ke mi ne estas forgesita de miaj spiritistaj fratoj. Mi dankas la malavaran koron, kiu al vi alportis la obolon, kiun mi donus, se mi ankoraŭ loĝus en via mondo. En ĉi tiu mondo, kie mi nun loĝas, estas nula la bezono je mono, tiel ke al mi estis necese min turni al monujo de amiko por materie pruvi, ke ankaŭ min ĉagrenis la malfeliĉo de la gefratoj en Liono. Kuraĝaj kulturistoj de la vinberejo de la Sinjoro, vi multe devas konvinkiĝi ke karitato ne estas malplena vorto, ĉar riĉuloj kaj malriĉuloj elmontris al vi, en la krizaj okazoj, sentojn de simpatio kaj fratamo. Vi troviĝas sur la granda homama vojo al la progreso.
Nu bone, volu Dio, ke vi estu feliĉaj survoje, kaj la amikaj Spiritoj vin subtenu, por ke vi fine triumfu. Mi komencas vivi spirite pli trankvila, malpli konfuzita de la oftaj elvokoj, kiuj pluvadis sur min. La modo ankaŭ influas sur la Spiritojn, kaj kiam Jobard en modo eliĝos el modo, tiam li petos siajn seriozajn amikojn, ke ili lin elvoku.
Tiam ni pliprofundigos demandojn supraĵe traktitajn, kaj via Jobard, tute transfigurita, povos esti utila, kiel li tutkore deziras."
Jobard
Post la unuaj tempoj dediĉitaj al la reviglado de siaj amikoj, S-ro Jobard kuniĝis kun la Spiritoj aktive batalantaj por la socia renoviĝo, atendante ian novan surteran reenkarniĝon por partopreni, ankoraŭ pli aktive kaj senpere, tiun movadon. Post tiu tempo li donis al la Societo de Parizo, kie li kunlaboras plu, komunikaĵojn de nekontraŭdirebla supereco, ne sin deturnante de la originaleco kaj spritaĵoj konsistigantaj la fundon de lia karaktero, tiagrade ke li fariĝis rekonata antaŭ ol subskribi siajn komunikaĵojn.
Samuel Philippe
Ĉi tiu estis bona homo laŭ la ampleksa senco de tiu vorto. Neniu memoris esti vidinta lin fari malbonan agon aŭ konscie erari pri io ajn. Dotita je ekstrema dediĉo al la amikoj, oni povis atendi lian afablecon, kiel certan, kiam temis pri iuj ajn komplezoj, eĉ se kontraŭaj al lia propra intereso.
Laboroj, laciĝoj, oferoj, nenio malebligis al li esti utila, kaj tio sen fanfaronado, kaj li miris, kiam pro tiaj kvalitoj oni atribuis al li grandan meriton. Li neniam malestimis tiujn, kiuj faris malbonon al li; male li rapidis servi al ili, kiel se ili faris similan bonon al li. Se temis pri sendankem- uloj, li diradis: Ne min, sed ilin oni devas kompati. Kvankam tre inteligenta kaj dotita per natura vigleco, li havis sur la Tero vivon tre humila, laborplena kaj brodita per krudaj provaĵoj. Li povus esti komparata kun tiaj elitaj estaĵoj vivantaj en la ombro, pri kiuj la mondo ne parolas kaj kies brilo ne reflektiĝas sur la Tero. El la spiritisma kono li ĉerpis ian ardan fidon pri la estonta vivo kaj ian grandan rezignacion pri ĉiuj malbonoj de la surtera ekzistado. Fine li forpasis en Decembro 1862, en la aĝo de 50 jaroj, de kruel- ega malsano, kaj lia forpaso estis tre sentata de liaj familio kaj amikoj. Kelkajn monatojn post lia morto ni elvokis lin.
Demando. Ĉu vi havas klaran rememoron pri la lastaj momentoj de via vivo sur la Tero? — R. Sendube, kvankam tiu rememoro iom post iom reaperas. En la ekzakta momento de la disiĝo estis konfuzaj miaj ideoj.
D. Profite al nia instruiĝo kaj al la intereso, kiun vi meritas de ni pro via modela vivo, ĉu vi volas priskribi kiel okazis via transpaso de la korpa al la spirita vivo? — R. Volonte, des pli ĉar la priskribo ne estos utila nur al vi, sed ankaŭ al mi mem, pro tio, ke, direktante mian penson al la Tero, la komparo igos min pli bone taksi la bonecon de la Kreinto. Vi scias kiom da turmentoj mi suferis en la vivo: neniam tamen mankis al mi kuraĝo en malfeliĉo, dank'al Dio! Kaj hodiaŭ mi gratulas min! Kaj mi ankoraŭ tremas, kiam mi pensas, ke ĉio, kion mi suferis, nuliĝus, se mi senfortiĝus, kaj mi devus komenci den ove la provadon! Ho! Miaj amikoj, konsciiĝu firme pri tiu veraĵo, ĉar en ĝi kuŝas la feliĉo de via estonteco. Aĉeti tiun feliĉon per kelkaj jaroj da sufero ne estas tre kare! Ha! Se vi scius, kio estas kelkaj jaroj, kompare kun la senfino! Se fakte mia lasta ekzistado havis ian indecon antaŭ viaj okuloj, la samon vi ne dirus pri tiuj, kiuj ĝin antaŭis. Kaj estis ja nur per laboro super mi mem, ke mi fariĝis tia, kia mi estas nun. Por elviŝi la lastajn postsignojn de la antaŭaj pekoj mi bezonis suferi la lastajn provojn, kiujn mi volonte akceptis. Estis ja sur la firmeco de miaj decidoj, ke mi apogis la rezignacion, por ke mi suferu sen plendo. Hodiaŭ mi benas tiujn provojn, ĉar al ili mi ŝuldas mian rompon kun la pasinteco — nun simpla rememoro, ebliganta rigardadi min kun justa ĝojo la iritan vojon.
"Ho vi, kiuj igis min suferi sur la Tero; vi, kiuj estis al mi kruelaj kaj malbonvolemaj, kiuj min humiligis kaj afliktis; vi, kies malico tiom da fojoj kaŭzis al mi seniĝojn — mi ne nur vin pardonas, sed ankaŭ eĉ vin dankas. Intencante fari malbonon, vi ne suspektis pri la profito, kiun tiu malbono havigis al mi. Sed estas vero, ke al vi mi ŝuldas grandan parton de la feliĉo, kiun mi ĝuas, tial ke vi ebligis al mi okazon por pardoni kaj pagi malbonon per bono. Dio metis vin sur mian vojon por kontroli mian paciencon, ankaŭ ekzercante min ĉe la praktikado de la plej malfacila karitato: ami la malamik- ф.
Ne senpacienciĝu pro tiu temodekliniĝo, ĉar mi respondos nun vian demandon. Kvankam mi terure suferis pro la malsano min atakinta, mi tamen preskaŭ ne agoniis: la morto venis al mi kvazaŭ dormo, sen luktoj kaj skuoj. Sen timo pri la estonteco, mi ne alkroĉiĝis al la vivo, kaj sekve mi ne devis barakti en la lastaj momentoj. La disiĝo kompletiĝis sen doloro kaj peno, kaj mi eĉ ne rimarkis tion. Mi ne scias, kiel longe daŭris la dormo, kiu cetere estis mallonga. Mia trankvila vekiĝo kontrastis kun mia antaŭa stato: mi ne plu sentis dolorojn kaj ĝojegis; mi volis ekstari, paŝi, sed ia sensenteco neniel malagrabla, sed plezuriga, min katenis, kaj mi forlasis min al ĝi plezurege, ne komprenante mian situa- cion, kvankam mi ne dubis, ke mi jam forlasis la Teron. Ĉirkaŭ mi, ĉio estis kvazaŭ ia sonĝo. Mi vidis mian edzinon kaj kelkajn amikojn surgenuiĝintaj en mia ĉambro, plor- antaj, kaj mi supozis, ke ili min opinias mortinta. Tiam mi volis seniluziigi ilin je tiu ideo, sem mi ne kapablis eldiri eĉ unu vorton, kaj el tio mi konkludis, ke mi sonĝas. La fakto, ke mi vidis min ĉirkaŭata de personoj karaj, jam de longe mortintaj, kaj ankoraŭ de aliaj kiujn mi ĉe la unua rigardo ne povis rekoni, firmigis mian penson pri sonĝo, en kiu tiaj estuloj min prigardis.
En tiu stato alternis momentoj da klarvido kaj dormemo, dum kiuj mi rehavigadis kaj perdadis la konscion pri mia "memo".
Iom post iom miaj ideoj fariĝis pli klaraj, la lumo, kiun mi vidis tra densa nebulego, ekbrilis; kaj mi komencis min kompreni, min rekoni, komprenante kaj rekonante, ke mi ne plu apartenas al tiu mondo. Se mi ne konus Spiritismon, certe tiu iluzio daŭrus pli longan tempon. Mia materia envolvaĵo ankoraŭ ne estis enterigita kaj mi ĝin rigardis kompate, gratulante min pro la disiĝo, pro la liberiĝo. Kaj mi ja estis tiel feliĉa pro tio, ke mi senembarasiĝis! Libere mi spiradis, kiel tiu eliranta el naŭza atmosfero; nedirebla sensaco de bonfarto penetris en mian tutan estaĵon, la ĉeesto de miaj amikoj ĝojigis min, ne surprizante min, prefere ŝajnante natura, kvazaŭ mi ilin renkontus post longa vojaĝo. Io tuj mirigis min: nia interkompreniĝo sen eldiro de eĉ unu vorto! Niajn pensojn ni sendis per la rigardo, kvazaŭ per fluideca penetro.
Mi tamen ne estis tute libera de la surteraj zorgoj, kaj, kvazaŭ por pli reliefigi la novan situacion, mi iam kaj iam memoris tion, kion mi suferis.
Mi suferis korpe kaj morale, precipe morale, ĉar mi estis celo de malbondiremo, de tiuj senfinaj priokupiĝoj eble pli akraj ol la realaj malfeliĉoj, kiam ili degeneras en eternan afliktiĝon.