Kaj tiaj impresoj ankoraŭ ne estis plene foriĝintaj, kaj jen mi demandis min mem, ĉu mi fakte liberiĝis de ili, kaj mi ankoraŭ kvazaŭ aŭdis kelkajn malagrablajn voĉojn. Rekonsiderante la malfacilaĵojn, kiuj tiel ofte min turmentadis, mi tremis; mi kloplodis, por tiel diri, min rekoni kaj certigi al mi, ke ĉio tio estis nenio alia ol fantazia sonĝo. Kaj kiam mi venis al konkludo, al la realeco de tiu nova situacio, tiam mi sentis min liberiĝinta de grandega pezo.
Estas ja tute vere, mi diradis, ke mi estas libera de tiuj zorgoj turmentantaj la vivo! Dank' al Dio! Ankaŭ malriĉulo subite riĉiĝinta dubas pri la realeco de sia riĉaĵo kaj nutras dum kelka tempo la maltrankvilojn de mal- riĉeco. Tia mi estis.
Ho! se la homoj povus kompreni la estontan vivon — kian forton, kian kuraĝon tia kompreno ja donus al ili en malfeliĉo!
Kiuj homoj sur la Tero ĉesus serĉi kaj certigi al si la feliĉon, kiun Dio rezervas al siaj dolĉaj, humilaj infanoj? Plezuroj ambiciitaj, enviitaj fariĝus sensignifaj, rilate al tiuj, kiujn ili malŝatas!"
D. Ĉu tiu mondo tiel nova, kompare kun kiu la nia nenion valoras, kaj la sennombraj amikoj, kiujn vi en ĝi renkontis, igis vin forgesi viajn familion kaj amikojn enkarniĝintajn?
R. Se mi ilin estus forgesinta, mi estus neinda je la feliĉo, kiun mi ĝuas. Egoismon Dio ne rekompencas, sed punas.
"La mondo, kiun mi vidas, povas igi min malestimi la Teron, sed ne la Spiritojn sur ĝi enkarniĝintajn. Nur inter la homoj la prospero igas forgesi la kunulojn en malfeliĉo. Plurfoje mi venas viziti tiujn, kiuj estas karaj al mi, ĝojegante pro la rememoro, kiun ili gardas pri mi; mi ĉeestas iliajn amuzaĵojn kaj, altirita de iliaj pensoj, mi plezuras, se ili plezuras, kaj mi suferas, se ili suferas.
Sed mia sufero estas relativa kaj ne povas esti komparata kun la homa sufero, ĉar mi komprenas la celon, la neceson kaj la paseman karakteron de la provoj. Cetere tiu sufero estas mildigita de la konvinkiĝo pri tio, ke tiuj de mi amataj ankaŭ venos al tiu feliĉa loĝejo, kie ne ekzistas doloro. Por fari ilin indaj je ĝi, je tiu loĝejo, mi klopodos inspiri al ili bonajn pensojn kaj antaŭ ĉio rezignacion, kiun mi havis, laŭ la volo de Dio. Mia afliktiĝo kreskas, kiam mi vidas ilin prokrasti la alvenon pro manko de kuraĝo, pro murmuroj, hezitoj kaj precipe pro iu ajn riproĉinda ago. Tiam mi penas deturni ilin de la malbona vojo, kaj se tio al mi prosperas, ĝi estas feliĉo ne nur por mi, sed ankaŭ por aliaj Spiritoj; kiam male la interveno estas senprofita, mi ĉagrenite ekkrias: Plia momento da prokrasto; sed min konsolas la penso, ke nenio senrevene perdiĝas."
Samuel Philippe
Van Durst
Malnova funkciulo mortinta en Antverpeno, en 1863, en la aĝo de okdek jaroj.
Nelonge post lia morto, al demando farita de mediumo al lia gvidanto, ĉu oni povus lin elvoki, oni respondis: "Tiu Spirito malrapide reboniĝas el sia konfuziteco, kaj, kvankam li povas tuj respondi al vi, tia komuniko tamen kostus al li multan ĉagrenon. Mi petas, ke vi atendu ankoraŭ ĉirkaŭ kvar tagojn, ĉar ĝis tiam li sciiĝos pri la bonaj intencoj manifestitaj pri li, kaj li amike kaj dankeme respondos al ili."
Post kvar tagoj ni ricevis la jenan komunikaĵon:
"Mia amiko, la ŝarĝo de mia ekzistado estis tre malpeza laŭ la pesilo de la eterneco, kaj tamen mi tute ne sentas min tre feliĉa. Mia humila kaj relative feliĉa kondiĉo estas propra al tiu, kiu ne agis malbone, ne celante per tio perfektiĝon. Kaj se povas ekzisti feliĉaj homoj en limigita sfero, mi apartenas al ties nombro. Kion mi beadŭras estas ja tio, ke mi ne konis tion, kion nun vi konas, alie mia konfuziĝo ne tiel longe daŭrus, kaj ĝi estus malpli dolora.
Fakte ĝi estis granda; vivi kaj ne vivi, esti krude katenita al la korpo, ne povante uzi ĝin, vidi tiujn, kiuj estis karaj al ni, sentante estingiĝi la penson, kiu nin katenas al ili, ho! Kia teruraĵo! Kia kruela momento, en kiu duonsveno nin ekkaptas kaj konfuzas, por tuj poste neniiĝi en mallumon! Ĉion senti, por neniiĝi post momento! Oni volas havi konscion pri sia memo, kaj ne trovas ĝin; ne ekzisti, kaj senti, ke oni ekzistas!
Profunda konfuziteco! Post nekalkulebla tempo da retenitaj angoroj, sen fortoj por ilin senti; post tiu tempo, mi diras, kvazaŭ senfina — jen venas la iom-post-ioma renaskiĝo de la vivo, la vekiĝo de ia nova aŭroro en alia mondo! Nenia materia korpo, nenia surtera vivo! Vivo ja, sed senmorta! Ne plu karnaj homoj, sed diafanaj formoj. Spiritoj glitantaj, aperantaj el ĉiuj flankoj, vin ĉirkaŭantaj kaj kiujn vi ne povas ĉirkaŭpreni per la rigardo, ĉar ili flosas en la senfino! Havi antaŭ si la Spacon kaj povi ĝin libere traflugi laŭplaĉe! Komunikiĝi per penso kun ĉio ĉirkaŭanta! Kia nova vivo, mia amiko, nova, brila kaj plena de feliĉo! Saluton, ho! saluton eterneco enhavanta min en cia sino!... Adiaŭ, Tero, kiu tiel longe min detenis apartigitan de la natura elemento de mia animo! Ne... mi tute ne dependis plu de ci, ĉar ci estas la lando de ekzilo, kaj la plej granda feliĉo, kiun ci disdonas, nenion valoras! Se mi scius tion, kion vi scias, kiom facila kaj agrabla estus al mi la inico en la spiritan vivon! Jes, ĉar antaŭ ol morti mi scius tion, kion nur pli malfrue mi devus scii, en la momento de la disiĝo, tiamaniere, ke mi facile malligiĝus. Vi estas survoje, sed certigu vin, ke ĉia progreso estas malmulte. Diru tion al mia filo tiom da fojoj, kiom sufiĉaj, por ke li instruiĝu kaj kredu, ĉar kontraŭe nia apartiĝo daŭros plu ĉi tie.
Adiaŭ, amikoj; mi vin atendas, kaj, dum vi estos sur la Tero, mi plurfoje venos lerni el vi, ĉar mi scias malpli ol multaj el vi. Notu, ke ĉi tie, kie mi troviĝas, sen maljuneco min malfortikiganta kaj ĉiaspecaj emba- rasoj, mi lernos pli rapide kaj facile. Ĉi tie oni vivas malkaŝe, kuraĝe irante, havante antaŭ la okuloj hori- zontojn tiel belajn, ke oni senpacienciĝas por ilin ĉirkaŭ- preni. Adiaŭ, mi lasas vin, adiaŭ"
Van Durst
Sixdeniers
Bona homo mortinta pro akcidento kaj konata al la mediumo, kiam li estis enkarniĝinta.
(Bordeaux, la 11an de Februaro 1861)
D. Ĉu vi povas liveri al ni kelkajn detalojn pri via morto? — R. Post la drono, Jes.
D. Kial ne antaŭ ol ĝi? — Ĉar vi jam ilin konas. (Efektive la mediumo jam ilin konis.)
D. Ĉu vi bonvolos do priskribi viajn postmortajn sensacojn? — R. Mi restis longan tempon nekapabla rekoni min, sed dank' al Dio kaj al helpoj de la homoj min ĉirkaŭantaj, kiam fariĝis lumo, ĝi inundis min. Kon- fidu, kaj vi ĉiam trovos pli multe ol vi atendas. Ĉi tie ekzistas nenio materia: ĉio tuŝas la kaŝitajn sentumojn, sen helpo de vido kaj palpo: ĉu vi komprenas? Estas mirindaĵo, kaj ne estas vorto por ĝin klarigi. Nur la animo povas ĝin percepti. Tre feliĉa estis mia vekiĝo. La vivo estas unu el tiuj sonĝoj, kiuj, malgraŭ la kruda ideo atribuata al tiu vorto, povas esti kvalifikitaj nur kiel terura premsonĝo. Prezentu al vi, ke vi estas enfermita en haladza karcero, kie via korpo, detruita de vermoj ĝis la ostomedoloj, pendas super arda fornego, ke via seka buŝo trovas eĉ ne aeron por ĝin refreŝigi; ke via terurita Spirito vidas ĉirkaŭ si nur monstrojn pretajn ĝin vori; fine prezentu al vi ĉion terurigan kaj abomenindan, kion fantazia sonĝo povas naski, kaj poste vin transportu subite al la tre plezuriga Edeno. Vekiĝu ĉirkaŭita de ĉiuj, kiujn vi amis kaj priploris; vidu, vin ĉirkaŭantajn, amatajn vizaĝojn ridantajn de feliĉo; enspiru la plej mildajn parfumojn; mildigu vian sekiĝintan gorĝon ĉe la fonto de viva akvo; sentu vian korpon ŝvebanta en la senfina Spaco, kiu subtenas kaj balancas ĝin kvazaŭa floro malligiĝanta el frondo ĉe zefira blovado; opiniu vin envolvita en la amo de Dio, simile al ĵusnaskitoj en la patrina amo, kaj tiam vi havos ideon, cetere nur malper- fektan, de tiu transiĝo. Mi penis klarigi al vi la feliĉon en la vivo atendanta la homon post la korpa morto, sed mi ne sukcesis. Ĉu estus eble ekspliki la senfinon al tiu, kiu havas la okulojn fermitajn al la lumo, kaj kiu ne povas eliri el la mallarĝa sfero lin enhavanta? Por klarigi al vi la eternan feliĉon, al vi mi diros nur tion: amu, ĉar nur la amo ebligas ĝin antaŭsenti, kaj kiu diras amon, tiu diras maleston de egoismo.