D. Ĉu via pozicio estis feliĉa, ekde la momento, kiam vi eniris en la mondon de la Spiritoj? — R. Ne; mi devis pagi la homan ŝuldon. Mia koro antaŭsentis la estontecon de la Spirito, sed al mi mankis fido. Mi devis elpagi mian indiferentecon kontraŭ la Kreinto, sed lia favorkoreco konsideris la sensignifan bonon, kiun mi povis fari, la dolorojn, kiujn, malgraŭ la suferoj, mi rezignacie elportis, kaj lia justeco, kies pesilon la homoj neniam komprenos, tiel volonte kaj ame pesis la bonon, ke la malbono rapide estingiĝis.
D. Ĉu vi povas doni al mi informojn pri via filino? (mortinta antaŭ kvar aŭ kvin jaroj) — R. Si troviĝas en misio tie sur la Tero.
D. Ĉu ŝi estas malfeliĉa en la karno? Notu, ke mi ne volas fari nediskretajn demandojn. — R. Mi scias. Alie mi ne vidus vian penson, kiel ian pentraĵon antaŭ miaj okuloj. En la karno mia filino ne estas feliĉa, sed kontraŭe ŝi devas provi ĉiujn surterajn mizerojn, disvas- tigante per ekzemplo la grandajn virtoj n, pri kiuj vi faras nur tondrajn vortojn. Mi tamen helpos ŝin, kun la certeco, ke al ŝi ne estos peniga la venko super la obstakloj, ĉar ŝi estas sur la Tero en misio, kaj ne en puna elpago. Trankviliĝu pri ŝi, kaj dankon por via rememoro.
En tiu momento, spertante malfacilaĵon en la skrib- ado, la mediumo diras: Se estas Spirito suferanta, kiu malebligas el mi tion, mi petas, ke li skribu sian nomon. -- R. Iu kompatindulino.
D. Bonvolu diri al mi vian nomon. — R. Valeria.
-- D. Ĉu vi povas diri al mi la kaŭzon de via sufero? — R. Ne.
D. Ĉu vi pentas pri viaj eraroj? — R. Vi mem povas
juкi.
D. Kiu kondukis vin ĉi tien? — R. Sixdeniers.
D. Por kia celo? — R. Ke vi nin helpu.
D. Ĉu estis vi, kiu antaŭ nelonge malebligis min skribi? — R. Sixdeniers metis min en sian lokon.
D. Kio estas inter vi kaj li? — R. Li min gvidas.
D. Petu lin akompani nin ĉe la preĝo. (Post la preĝo, Sixdeniers reprenas la parolon, dirante: — Dankon por ŝi. Vi jam komprenis; ni ne forgesos vin; pensu pri ŝi.)
D. (Al Sixdeniers.) Ĉu vi havas multajn suferant- ajn Spiritojn por gvidi? — R. Ne; sed, regenerinte iun, ni devas tuj serĉi alian, kaj tiel plu, ne forlasante la unuajn.
D. Kiel vi povas teni ian viglan atenton, kiu devas senfine multobliĝi tra la jarcentoj? — R. Tiuj, kiujn ni regeneras, puriĝas kaj progresas, ne plu priokupante nin; krome ankaŭ ni progresas, kaj, laŭmezure kiel ni progresas, plivastiĝas niaj kapabloj kaj povoj, rekte proporcie al nia pureco.
RIMARKO. Laŭ nia observo, la malsuperaj Spiritoj estas helpataj de bonaj Spiritoj kun la misio ilin gvidi, tasko ne ekskluzive komisiita al enkarniĝintoj, kiuj tamen ne estas sen la devo helpi, ĉar ankaŭ tio estas por ili rimedo por progreso. Ne ĉiam malsupera Spirito venas bonintence interrompi bonajn komunikaĵojn, sed sendube ili kelkafoje tion faras, kiel en la nuna okazo, kun la permeso de la bonaj Spiritoj, ĉu kiel provo, ĉu kun la intenco havigi al si, el tiu, al kiu li sin direktas, la helpon necesan por sia progreso. Estas fakto, ke la persistemo en tiaj okazoj povas degeneriĝi en obsedon, sed ju pli granda estas la persistemo, des pli multe ĝi pruvos la bezonon de helpo. Estas eraro kaj mal- bono forpuŝi tiajn Spiritojn, kiujn ni devas rigardi kiel al- mozpetantojn. Prefere ni diru: Li estas malfeliĉa Spirito, kiun la bonaj sendas al mi por eduki. Sukcesinte lin regeneri, al ni restos la tuta ĝojo naskiĝanta de bona faro, kaj neniu faro estas pli bona ol tiu konsistanta en la regenerado de animo por malpliigi ĝiajn suferojn. Plurfoje tiu tasko est- as peniga, kaj sendube estus pli bone senĉese ricevi belajn komunikaĵojn, konversacii kun elektitaj Spiritoj; sed ne estas per kontentigo de niaj propraj deziroj nek per forpuŝo de la okazoj al ni sin prezentantaj por bonfari, ke ni altiros la protekton de la bonaj Spiritoj.
Doktoro Demeure
Mortinta en Albi (Tarn) la 25an de Januaro 1865.
Li estis tre eminenta homeopatia kuracisto. Lia kara- ktero, same kiel lia klereco, altiris al li la estimon kaj respekton de liaj samurbanoj. Liaj bonkoreco kaj karitemo estis neelĉerpeblaj, kaj, malgraŭ sia granda aĝo, li tute ne laciĝis, kiam li iris viziti malriĉajn malsanulojn. La prezo de la vizitoj plej malmulte lin priokupis, kaj li prefere oferis siajn komfortojn al malriĉulo, dirante, ke ĉe lia manko la riĉuloj povus iri al alia kuracisto. Kaj kiom da fojoj li pro- vizis senmonan malsanulon per materialaj bezonaĵoj, kiam ĉi tiuj estis pli utilaj ol la propra medikamento. Pri li oni povas diri, ke li estas la Curй d'Ars de la Medicino. Trovante en Spiritismo la ŝlosilon de problemoj, kies solvon li vane petis de la Scienco, same kiel de ĉiuj filozofioj, D-ro Demeure arde sin dediĉis al tiu doktrino. Per la profundeco de sia serĉema spirito li subite komprenis ĝian tutan objekton, tiel ke li fariĝis unu el ĝiaj plej diligentaj predikantoj.
Per korespondado, rilatoj de reciproka kaj viva simpatio estiĝis inter ni. La 30an de Januaro ni sciiĝis pri lia forpaso, kaj nia tuja deziro estis lin elvoki. Ni prezentas ĉi-sube la komunikaĵon ricevitan en tiu sama tago:
"Jen mi estas ĉi tie. Ankoraŭ vivanta, mi prenis sur min la kompromison manifestiĝi, kondiĉe se tio estos ebla al mi, por premi la manon al mia kara majstro kaj amiko Allan Kardec.
La morto donis al mia animo tiun pezan dormon, kiun oni nomas letargio, sed mia penso viglis. Mi forskuis la mortan sensentecon el la konfuziteco rezultanta de la morto, ekstariĝis kaj per salto mi faris la vojaĝon. Kiel mi estas feliĉa! Ne plu maljuna kaj malsana. La korpo estis nur masko. Juna kaj bela, el tiu eterne gaja beleco de la Spiritoj, kies haroj ne blankiĝas sub la influo de la tempo.
Lerta kiel birdo rapide trafluganta la horizontojn de via nebula ĉielo, mi admiras, rigardadas, benas, amas kaj riverencas, mi estanta atomo, antaŭ la grandeco kaj saĝo de la Kreinto, konsistigantaj el la mirindaĵoj min ĉirkaŭantaj. Feliĉa! feliĉa en la gloro! Ho! kiu povos priskribi la brilegan belecon de la loĝejo de la elektitoj; la ĉielojn, la mondojn, la sunojn kaj ilian kunlaboron en la harmonio de la Universo? Nu, mi provos fari tion, ho mia majstro; mi lernos kaj alportos al vi la rezultaton de miaj laboroj de Spirito, kaj kiun anticipe mi dediĉas al vi, kiel omaĝon. Gis baldaŭ"
Demeure
La du sekvantaj komunikaĵoj, ricevitaj la 1-an kaj 2-an de Februaro, koncernas la malsanon, kiun tiam mi suferis. Malgraŭ ilia persona karaktero, mi ilin publikigas, kiel pruv- ojn, ke D-ro Demeure kiel Spirito montriĝis tiel bona, kiel li estis, kiel homo.
"Mia bona amiko, kuraĝu kaj konfidu je ni, ĉar tiu krizo, kvankam laciga kaj dolora, ne estos longdaŭra, kaj, per la preskribitaj konsiloj, vi povos laŭ via deziro kompletigi la verkon, kiun vi proponis al vi, kiel celon de via ekzistado. Estas mi, kiu troviĝas ĉi tie, apud vi, kaj kun la Spirito de Vero, kiu permesas al mi paroli en lia nomo, ĉar mi estas el viaj amikoj la plej laste elkarniĝin- ta. Tio estas kvazaŭ oni farus al mi la honoron de akceptado. Kara majstro, kiel feliĉa mi sentas min pro tio, ke mi elkarniĝis ĝustatempe por kuniĝi al tiuj amikoj, en ĉi tiu momento! Se liberiĝinta pli frue, mi eble povus evitigi al vi tiun ne antaŭviditan krizon. Mia disiĝo estis tre ĵusa, por ke mi okupiĝu pri aferoj aliaj ol la spiritaj; sed nun mi vigle protektos vin, kara majstro. Kiel Spirito, mi estas feliĉa ĉi tie, apud vi, por servi al vi. Vi konas la proverbon: "helpu vin, la ĉielo vin helpos". Nu, obeante iliajn ordonojn, helpu la bonaj n Spiritojn, kiuj vin asistas. Ĉi tie estas tre varme, ĉi tiu fumo estas ekscitanta. Dum vi estas mal sana konvenas ne fari fajron, por ke via angoro ne pliiĝu. La gasoj tie eliĝantaj estas mal- sanigaj. Via amiko.