Demeure
"Mi estas Demeure, la amiko de S-ro Kardec. Mi venas diri al li, ke mi lin akompanadis, kiam okazis al li la akcidento. Sendube ĉi tiu estus fatala sen la efika interveno, kiun mi fieras esti partopreninta. Laŭ miaj observoj kaj laŭ la sciiĝoj ĉerpitaj ĉe bonaj fontoj, estas evidente por mi, ke ju pli frue li elkarniĝos, des pli baldaŭ li reenkarniĝos por kompletigi sian verkon. Sed, antaŭ ol foriri, estas necese fari la lastajn korektojn al la komplementaj verkoj pri la doktrina teorio, kies iniciatinto li estas. Se tamen pro eksceso de laboro, ne atentante la malperfektecon de sia organismo, li anticipos sian foriron ĉi tien, li estos puninda pro memvola sinmortigo. Estas necese diri al li la tutan veron, por ke li sin preparu kaj strike observu niajn preskribojn."
Demeure
La sekvanta komunikaĵo estas ricevita en Montauban, la 26an de Januaro, post la tago de lia elkarniĝo, ĉe Grupo de spiritistaj amikoj, ekzistinta en tiu urbo.
"Antoine Demeure. Mi ne mortis por vi, miaj amikoj, sed por tiuj, kiuj ne konas la sanktan doktrinon unuigant- an tiujn, kiuj sur la Tero sin amis kaj havis la samajn sentojn de amo kaj karitato. Mi estas feliĉa kaj pli feliĉa ol mi esperis, ĝuante ian klarvidecon malofta ĉe la Spiritoj, rilate la tempon post mia elkarniĝo.
Provizu vin per kuraĝo, bonaj amikoj, ĉar mi plurfoje estos apud vi, instruante vin pri multaj aferoj, kiujn ni ne scias, kiam katenitaj al la materio, dika vualo por tiom da mirindaĵoj, por tiom da plezuroj. Preĝu por tiuj, kiuj estas senigitaj je tiu feliĉo, ĉar ili ne scias la mal- bonon, kiun ili faras al si mem.
Hodiaŭ mi ne multe parolos, kaj mi nur diros al vi, ke mi ne sentas min tute fremda en ĉi tiu mondo de la nevideblaj, kaj eĉ ŝajnas al mi, ke mi ĉiam loĝis en ĝi. Ĉi tie mi estas feliĉa, vidante miajn amikojn, komu- nikiĝante kun ili ĉiam, kiam mi tion deziras.
Ne ploru, miaj amikoj, ĉar tiam vi igus min bedaŭri, ke mi konatiĝis kun vi. Lasu la tempon fluadi, kaj Dio gvidos vin al ĉi tiu loĝejo, kie ni ĉiuj fine devos unuiĝi. Bonan nokton, amikoj; Dio vin konsolu, kaj mi restas apud vi."
Demeure
Mi ankoraŭ transskribas la jenan rakonton el unu letero de Montauban:
"Pro ŝia ekstrema sentemo, ni kaŝis al S-ino G... — somnambula kaj tre klare vidiva mediumino - la morton de D-ro Demeure. Sendube obeante nian intencon, la bonkora kuracisto ankaŭ evitis manifestiĝi al ŝi. La 10an de Februaro, ni kunvenis invitite de la gvidantoj, kiuj diris, ke ili deziras liberigi S-ino G... de ia luksacio, de kiu ŝi multe suferadis ekde la antaŭtago. Nenion pli ni sciis kaj eĉ ne suspektis pri la surprizo nin atendanta. Tuj post kiam tiu sinjorino estiĝis en trancon, ŝi komencis eligi korŝirajn kriojn, montrante al sia piedo. Jen kio okazis: S-ino G... vidis iun Spiriton kliniĝintan ĉe ŝiaj piedoj, kun kaŝita vizaĝo, farante al ŝi ŝmiradon kaj masaĝon, iafoje laŭlonge tirante la elartikigitan parton, ĝuste kiel faras ĉiu ajn kuracisto. La operacio estis tiel doloriga, ke la pacientino kolerkriegis, farante senordajn movojn.
Sed la krizo ne estis longdaŭra, kaj post ĉirkaŭ dek minutoj malaperis la inflamo kaj la postsignoj de la elartikigo, kaj la piedo reprenis sian normalan aspekton. S-ino G... estis resanigita! La Spirito daŭris plu nekonata al la mediumino, kaj persistis plu ne malkaŝante al ŝi siajn trajtojn, kiam, pro lia manifestita deziro foriri, la malsanulino, kiu momenton antaŭe ne farus unu paŝon, sin ĵetas per salto en la mezon de la ĉambro por premi la manon al sia spirita kuracisto. Ankoraŭ tiun fojon la Spirito deturnis la vizaĝon, lasante sian manon en tiu de la mediumino. En tiu momento S-ino G... ekkrias kaj svene falas sur la plankon, ĉar ŝi tuj rekonis D-ron Demeure en la Spirito, kiu ŝin operaciis. Dum la sveno ŝi estis zorgata de pluraj amikaj Spiritoj.
Fine reaperis la somnambula klarvideco kaj ŝi konversaciis kun multaj el tiuj Spiritoj, reciproke sin gratulante, precipe D-ron Demeure, kiu reciprokis al ŝi la atestojn de amikeco, en ŝin penetrigante regenerajn fluidaĵojn.
Konsiderante, ke la Spiritoj kvazaŭ ludas rolojn de la homa vivo, ĉu ne estas surprize drama tiu sceno? Ĉu ĝi ne estas nur unu el inter mil aliaj pruvoj, ke la Spiritoj estas efektive realaj estaĵoj, agantaj kiel se ili troviĝus sur la Tero? Ni estas feliĉaj pro tio, ke ni vidas, en la amika Spirito, la saman bonan koron de la komplezema kaj abnegacia kuracisto, kiu li estis en ĉi tiu mondo. Dum la vivo li estis kuracisto de la mediumino, kaj, konan- te ŝian ekstreman sentemecon, li ŝparis suferon al ŝi tiom, kiom se ŝi estus lia infano mem. Tiu pruvo de identeco, donita al tiuj, kiujn la Spirito estimis, estas mirinda, kaj igis nin rigardi la estontan vivon el pli konsola vidpunkto."
RIMARKO. La spirita situacio de D-ro Demeure estas ĝuste tiu, kiun oni povis antaŭvidi en lia vivo tiel digna, kiel utile uzita. Sed el tiuj komunikoj ankoraŭ rezultas alia fakto ne malpli instrua - tiu de la aktiveco, kiun li uzas ekde preskaŭ tuj post la morto, celante fariĝi komplezema. Pro siaj alta inteligento kaj moralaj kvalitoj, li apartenas al la klaso de la tre progresintaj Spiritoj. Sed lia feliĉo ne konsistas en neniofarado. Ankoraŭ antaŭ kelkaj tagoj li ku- racis malsanulojn kiel kuracisto, kaj apenaŭ li disiĝas de la materio, jen li ilin kuracas kiel Spirito. Iuj personoj diros, ke oni tute ne pliboniĝas per la restado en la alia mondo, ĉar tie oni ne ĝuas ripozon. Ĝi estas la okazo demandi al ili, ĉu estas nenio la fakto, ke ni ne plu havas zorgojn, bezonoj n, malsanojn; ke ni povas libere senlace traflugi la
Spacon kun la rapideco de la penso, vidi tiujn, kiuj al ni estas ĉiam karaj, ĉiumomente, kiel ajn malproksime de ni ili estas! Kaj ni aldonos: En la alia mondo nenio perfortos vian volon; vi povus restadi en ekstaza neniofarado, kiel longe ĝi plaĉus al vi, sed estu certaj, ke tiu egoisma ripozo vin tuj ĝenos, kaj vi estus el tiuj, kiuj la unuaj petus iun ajn okupiĝon. Tiam oni dirus al vi, ke, se la neniofarado vin ĝenas, vi mem devus peni fari ion, ĉar ne mankas okazoj esti utilaj, ĉu en la mondo de la Spiritoj, ĉu en tiu de la homoj. Kaj estas ja tiel, ke la spirita aktiveco ĉesas esti devo, por fariĝi ia bezono, ia plezuro rilata al la tendencoj kaj inklinoj, kaj estas elektataj prefere la okupoj pli favoraj al la progreso de ĉiu homo.
Vidvino Foulon naskita en Wollis
S-ino Foulon, mortinta en Antibes la 3an de Februaro 1865, loĝis longan tempon en Havre, kie ŝi akiris la reputacion de tre lerta miniaturistino. Dotita per notinda talento, ŝi unue uzis ĝin, kiel simpla diletantino, sed kiam venis al ŝi bezonoj, ŝi faris el sia arto profitodonan fonton de enspezo. Kio plej multe faris ŝin admirata kaj estimata, poste inspirante al tiuj, kiuj ŝin konis, agrablan rememoron pri ŝi, tio estis antaŭ ĉio la mildeco de ŝia karaktero, ŝiaj personaj kvalitoj, kiujn nur la intimuloj povis tute koni. Kiel ĉiuj denaske havantaj la senton pri bono, ŝi ne fanfaronadis pri ĝi, kontraŭe opiniis ĝin ia natura kvalito. Se ekzistis persono sur kiun la egoismo ne influis, tiu sen ia dubo estis ŝi. Eble neniam la sento de persona abnegacio estis tiel forta, ĉar ŝi estis ĉiam preta oferi sian ripozon kaj interesojn profite de la malriĉuloj. Oni povas diri, ke ŝia vivo estis longa serio da sinoferoj, kaj ankaŭ da krudaj provoj, ekde la junaĝo, kaj kuraĝo kaj rezignacio, malgraŭ tiuj provoj, neniam mankis al ŝi. Sed sia vidado jam difektita pro delikata laboro estingiĝis tagon post tago, ĝis tia grado, ke post iom da tempo rezultis kompleta blindeco! Estis ja tiam, ke la ekkono de la Spiritisma Doktrino fariĝis al ŝi ia lumoceano, kvazaŭ disŝirante al ŝi dikan vualon por lasi ŝin duonvidi ion ne tute konatan, sed pri kio ŝi posedis nur malprecizan intuicion. Si ĝin studis fervore sed samtempe kun la kriterio de taksado propra al la personoj, kiel ŝi, dotitaj per alta inteligento.