Estis necese taksi ĉiujn necertecojn, ĉiujn dubojn de ŝia ekzistado, dubojn kaj necertecojn devenintajn ne de ŝi mem, sed de ŝiaj parencoj, por opinii pri la konsoloj, kiujn ŝi ĉerpis el la sublima revelacio, kaj kiuj donis al ŝi la nerompeblan fidon pri la estonteco, la konscion pri la senvaloreco de la surteraj aferoj.
Ankaŭ ŝia morto estis inda je la vivo, kiun ŝi havis. Sen la minimuma angora maltrankvilo, ŝi vidis ĝin alproksimiĝi, kiel liberigon el la surteraj katenoj, samtempe malfermante am ŝi la pordon al la spirita vivo, kun kiu ŝi identiĝis ĉe la studado de Spiritismo. Kaj ŝi mortis serene konvikita, ke ŝi kompletigis la mision, kiun ŝi akceptis ĉe la enkarniĝo, ĉar ŝi zorge plenumis la devojn de edzino kaj familipatrino; kaj kiel dum la vivo ŝi de- turniĝis de ĉiu kaj ĉia resento kontraŭ tiuj, pri kies nedankemo ŝi povus plendi; kaj kiel ŝi ĉiam pagis mal- bonon por bono, tiel ŝi ankaŭ elkarniĝis, pardonante ilin, petegante por ili la diajn bonecon kaj justecon.
Fine ŝi elkarniĝis kun sereneco rezultanta el ia senmakula konscienco, kaj la konvinkiĝo, ke, ne pro tio, ŝi ne malproksimiĝus de siaj infanoj, ĉar ŝi spirite povus esti kun ili, ilin konsoli kaj protekti, kie ajn ili troviĝus sur la terglobo.
Tuj post nia sciiĝo pri la morto de S-rino Foulon, nia unua zorgo estis elvoki ŝin. La rilatoj de amikeco kaj simpatio, kiujn la Doktrino starigis inter ni klarigas kelkajn el ŝiaj frazoj kaj pravigas la familiaran lingvaĵon.
I
(Parizo, la 6an de Februaro 1865, tri tagojn post ŝia morto)
Ĉar mi tute ne dubis, ke vi elvokos min tuj post mia malligiĝo, mi pretiĝis respondi al vi, ĉar mi spertis neniam konfuzitecon. Ĉi tiu ekzistas nur por la estuloj envolvitaj kaj dronantaj en la mallumo de sia propra Spirito.
Nu! Mia amiko, mi opinias min feliĉa nun; ĉi tiuj mizeraj okuloj, kiuj malfortikiĝis ĝis tia grado, ke ili ne allasis ion al mi, krom la rememoro pri mirindaj koloraj scenoj el la juneco, ĉi tiuj okuloj, mi diras, malfermiĝis por ree vidi belegajn horizontojn, pentritaj de viaj geniaj artistoj laŭ neprecizaj reproduktaĵoj, sed kies majesta riĉego, severa kaj sekve grandioza, havas la stampon de la plej kompleta realo.
Antaŭ ne pli ol tri tagoj mi elkarniĝis kaj tamen mi sentas, ke mi estas artistino: miaj aspiroj rilataj al la idealo de la artisma belo estis nenio alia ol la intuicio de kapabloj akiritaj en antaŭaj ekzistadoj kaj elvolviĝintaj en la lasta reenkarniĝo.
Sed kiom da peno por reprodukti ĉefverkon indan je la grandioza sceno sin prezentanta al la Spirito alveninta al regionoj de lumo! Penikojn! Donu al mi penikojn, kaj mi pruvos al la mondo, ke la spiritisma arto estas la komplemento de la pagana arto, de la kristana arto pereanta, kaj nur Spiritismo havas la gloron revivigi ĝin kun la tuta brilo, en via forlasita mondo.
Tio sufiĉas al la artisto; kaj nun, al la amikino:
"Kial vi priokupiĝas, mia bona amikino (ŝi aludas S-inon Allan Kardec), pri mia morto? Vi, precipe vi, kiu konas la elreviĝojn kaj amaraĵojn de mia ekzistado, devos ja ĝojiĝi, sciante, ke mi ne plu trinkas el la amara kaliko de la surtera doloroj, kaliko plene elĉerpiĝinta. Kredu min: la mortintoj estas pli feliĉaj ol la vivantoj, kaj ilin priplori estas dubi pri la spiritaj veraĵoj. Estu certa, ke vi ree vidos min. Se mi foriris antaŭ ol vi, tio okazis pro tio, ke estis plenumita la tasko, kiun cetere ĉiu havas sur la Tero. Tiamaniere, kiam vi finos la vian, tiam vi venos ripozi iomete apud mi por poste rekomenci, atenta al la principo, ke nenio estas neaktiva en la Naturo. Ni ĉiuj havas malbonajn inklinojn, kiujn ni obeas, kio estas superega leĝo konfirmanta la liberan volon. Sekve havu indulgon kaj karitaton, mia amikino, sentojn, kiujn ni reciproke bezonas, ĉu en la videbla mondo, ĉu en la nevidebla. Kun tia devizo ĉio iras bone. Ne ordonu, ke mi ĉesu paroli. Vi scias do, ke, por la unua fojo, tre longa jam estas la konversacio, motivo, kial mi lasas vin por cedi vicon al mia bonega amiko S-ro Kardec.
Mi volas danki lin pro la afablaj vortoj, kiujn li bonvolis direkti al la amikino, kiu lin antaŭiris en la tombon, ĉar ni ne sukcesis foriri kune al la mondo, kie mi troviĝas! (Aludo al la malsano, pri kiu ŝi parolis al D-ro Demeure). Kion dirus tiam la tre amanta kunulino en nia ekzistado, se la bonaj Spiritoj ne estus intervenint- aj? Si plorus kaj ĝemus, kion mi komprenas ĝis ioma grado. Sed estas necese, ke vi estu vigla, por ke vi ne plu vin forlasu al nova danĝero, antaŭ ol plenumi la laboron de la spiritisma inicado, antecipe alvenante al ni kaj, kiel Moseo, vidante nur de malproksime la promesitan landon.
Tio estas amikino, kiu diras ĝin al vi — antaŭgardu
vin.
Nun mi foriras al miaj karaj infanoj, kaj poste mi iros vidi trans la maro, ĉu mia vojiranta ŝafino alvenis aŭ restas ankoraŭ laŭ la kaprico de la tempestoj. (Si aludas al unu el siaj filinoj loĝanta en Ameriko.) Dio volu, ke ŝin protektu la bonaj Spiritoj, kun kiuj mi kuniĝos por la sama celo. Mi ree konversacios kun vi, tial ne forgesu, ke mi estas nelacigebla konversaciulino.
Gis baldaŭ, bonaj kaj karaj amikoj; ĝis baldaŭ."
Vidvino Foulon
II
(La 8-an de Februaro 1865)
— D. Kara S-ino Foulon, mi konsideras min kontenta pro via komunikaĵo de antaŭ kelkaj tagoj, per kiu vi promesis daŭrigi nian konversacion.
Kredu, ke mi tuj vin rekonis, pro tio, ke vi parolis pri aferoj nekonataj de la mediumo kaj tre propraj al via
Spirito. La lingvaĵo afabla al ni estas tute certe tiu de animo amena, kiel la via, kvankam ni rimarkis en la vortoj ian firmecon, ian certecon, ian prononcon ĝis tiam nekonatan ĉe vi. Vi certe mem oras, ke tiurilate mi permesis al mi fari al vi pli ol unu averton, en iaj kaj difinitaj cirkonstancoj.
R. Jes, estas vere, sed de kiam mi grave malsan- iĝis, mi penis reakiri la spiritan firmecon skuatan de la ĉagrenoj kaj sortoŝangoj ofte min timigantaj sur la Tero. Mi diris al mi: Se vi estas ja spiritistino, forgesu la Teron; preparu vin por la transformiĝo de via estaĵo kaj rigardu per la penso la luman vojon, kiu atendas vian animon post la disiĝo, kaj per kiu vi devos atingi, li- beriĝinta kaj feliĉa, la ĉielajn sferojn, kie estonte vi loĝos.
Eble vi diros, ke mi estis iom vantema, fidante la perfektan feliĉon post mia elkarniĝo; sed la fakto estas, ke mi tiel multe suferis, ke mi devus elpagi la erarojn faritajn ne nur en la lasta, sed ankaŭ en la antaŭaj enkarniĝoj. Tiu intuicio ne trompis min, kaj estis ja ĝi, kiu donis al mi la kuraĝon, la trankvilecon kaj la firmecon en la lastaj momentoj. Nu bone, tiu firmeco kreskis ra- pidege, kiam post mia liberiĝo mi vidis miajn esperojn efektivigitaj.
D. Nun priskribu al ni la transiron, la vekiĝon kaj la unuaj impresojn, kiujn vi tie ricevis.
R. Mi suferis, sed la Spirito superis la materian suferon, kiun la disiĝo mem kaŭzis al li. Post la lasta spiro, jen mi troviĝis kvazaŭ en sveno, sen konscio pri mia stato, pensante pri nenio, en nepreciza dormemo, kiu ne estis ĝustadire la dormo de la korpo nek la vekiĝo de la animo. En tiu stato mi restis longan tempon, kaj poste, kvazaŭ mi eliris el daŭra sinkopo, mi malrapide vekiĝis meze inter fratoj, kiujn mi ne konis. Ili malŝparis al mi zorgojn kaj karesojn, kaj samtempe montris al mi, en la Spaco, punkton iom similan al stelo, dirante: "Tien vi iros kun ni, ĉar vi plu ne apartenas al la Tero." Tiam mi rememoris; kaj apogita sur ili formantaj gracian grupon, kiu sin jetas al la nekonataj sferoj, sed kun la certeco trovi tie la feliĉon, ni supreniris kaj supreniris, laŭmezure kiel la stelo grandiĝis...
Gi estas ia mondo feliĉa, ia supera centro, kie via amikino ripozos. Kiam mi diras ripozo, mi volas aludi la korpajn laciĝojn, kiuj min amare suferigis, la sortovicojn de la surtera vivo, ne la neaktivecon de la Spirito, ĉar ĉi tiu havas, en sia aktiveco, ian fonton de ĝuoj.