Выбрать главу

D. Ĉu vi havis do multajn ekzistadojn? — R. Tio ne povus esti alie. Nenio estas escepta en la neŝanĝebla Universa ordo starigita de Dio . Rekompenco povas veni nur post la venko en la lukto: tiel, se tiu estis granda, estas nur pro tio, ke ankaŭ ĉi tiu estis neeviteble granda. Sed la homa vivo estas tiel mallonga, ke la lukto fariĝas nur dum interspacoj, kiuj estas la diferencaj sinsekvaj enkarniĝoj. Estas do facile konkludi, ke, se mi troviĝas sur unu el la superaj ŝtupoj, mi ĝin atingis post longa serio da bataloj, el kiuj Dio permesis, ke mi kelkfoje eliris venkinta.

D. El kio konsistas via feliĉo? — R. Estas malfacile komprenigi tion al vi. La feliĉo, kiun mi ĝuas, estas speco de ekstrema kontenteco pri mi mem, ne pro miaj meritoj — kio estus ja fiero kaj ĉi tiu estas atributo de neprogresintaj Spiritoj — sed kontenteco kvazaŭ saturiĝinta, droninta en la amo de Dio, en la danko pro lia senfina boneco. Resume ĝi estas ĝojo al ni inspiranta la bonon, kaj oni povas supozi, ke ni per nia bontrovo kontribuis por la progreso de aliaj, kiuj supreniris al la Kreinto. Ni estas kvazaŭ identigitaj kun tia bonstato, kiu estas ia speco de fandiĝo de la Spirito kun la dia boneco. Ni havas la kapablon vidi la pli progresintajn Spiritojn, kompreni ilian mision, scii, ke ankaŭ ni atingos tian staton; en la senmezura senfino ni ekvidas la regionojn, kie la dia fajro brilegas en tia grado, ke ĝi nin ravas eĉ tra la vualo ilin envolvanta.

Sed kion mi diras? Ĉu vi komprenas miajn vortojn? Ĉu vi kredas, ke la de mi aludita fajro estas ekzemple komparebla kun la Suno? Ne, neniam. Tio estas afero nedirebla por la homo, ĉar la vortoj esprimas por li fizikajn aŭ metafizikajn aferoj n, kiujn li parkere aŭ intuicie scias. Se la homo ne povas teni en la memoro tion, kion li tute ne konas, kiel ni povas sugesti al li ĝian percepton? Sciu, ke jam estas granda feliĉo la penso pri la ebleco senfine progresi.

D. Vi bonvolis esprimi la deziron esti utila al mi: mi petas, ke vi diru per kio. — R. Mi povas vin helpi kaj protekti ĉe viaj malfortiĝoj, animi vin ĉe viaj moment- oj da malkuraĝiĝo, konsoli vin ĉe via afliktiĝo. Se via fido ŝanceliĝos kaj ia ajn emocio vin konfuzos, elvoku min, ĉar Dio permesos, ke mi Lin memorigu al vi, vin altirante al Li. Se vi sentos, ke vi baldaŭ falos sub la pezo de malbonaj inklinoj, kiujn via propra konscienco konsideras kulpaj, alvoku min plu, ĉar mi helpos vin porti vian krucon, same kiel oni helpis Jesuon porti tiun, sur kiu li tiel solene povis proklami la veron, la karitaton. Se vi hezitos sub la pezo de amaraĵoj mem, kiam la malespero vin posedos, ankoraŭfoje voku min, ke mi venu forpreni vin el la abismo, spirite parolante al vi, memorigante vin pri devoj truditaj ne de sociaj aŭ materiaj konsideroj, sed de la amo, kiun mi transfluigos en vian animon, amo al mi donita favore al tiuj, kiuj per ĝi povas saviĝi.

Certe, sur la Tero vi havas amikojn, kiuj partopren- ante en viaj angoroj, eble jam vin savis. En afliktaj momentoj serĉu ja tiujn amikojn, kiuj donas konsilojn, apogon, karesojn... Nu bone, estu certa, ke en la Spaco vi ankaŭ povas havi amikojn, utilajn kaj helpemajn.

Estas konsolo, ke ĉiu povas diri: Kiam mi mortos, dum miaj surteraj amikoj, ĉe mia lito, ploros kaj petos, tiuj el la Spaco, ĉe la sojlo de la vivo, ridetante kondukos min al la loko. Konforma al miaj meritoj kaj virtoj.

D. Kial mi meritas tiun protekton, kiun vi volas doni al mi? — R. Jen la kialo: Mi alligiĝis al vi tuj en la tago de mia morto: — kiel Spirito, mi ja vidis vin sincera adepto de Spiritismo kaj bona mediumo. Ĉar el inter tiom da homoj, kiujn mi tie lasis, vi estas tiu, kiun la unua mi vidis, mi do promesis al mi kontribui por via progreso. La profito ne estas nur via, sed ankaŭ de tiuj, kiujn vi devas instrui pri la kono de la vero.

En via misio vi povas vidi elokventan pruvon de amo de Dio al vi. Kiuj alproksimiĝos al vi, tiuj iom post iom fariĝos kredantoj, kaj al tiuj rezistaj, se ili aŭskultos vin, ankaŭ alvenos la vico kredi, kvankam malfrue. Sen- kuraĝiĝi neniam; marŝi ĉiam, malgraŭ la ŝtonoj. Prenu min, kiel apogon en la momentoj de senkuraĝiĝo.

D. Mi ne opinias min inda je tiel granda favoro. — R. Certe vi estas ja tre malproksima de la perfekteco. Malgraŭ via ardo en la praktiko de la edifaj doktrinoj; malgraŭ via zorgo teni la fidon al tiuj, kiuj vin aŭskultas; konsili pri karitato, boneco kaj bonvolemo, eĉ rilate al tiuj, kiuj malbone kondutas al vi; pri rezisto kontraŭ la koleraj instiktoj, kiujn cetere vi facile povus malŝarĝi sur tiujn, kiuj vin afliktas, ĉar ili nescias viajn intenc- ojn; ĉio tio malgravigas la malicon, kiun vi ankoraŭ havas. Estas konvene, ke mi tion diru: pardono al ofendoj estas, el inter ĉiuj, unu el la plej potencaj malgraviloj de malbono. Dio amasigas al vi gracojn per la kapabloj, kiujn Li donis al vi, kaj kiujn vi devas elvolvigi per via propra klopodo, por ke vi kunhelpu por la saviĝo de via proksimulo. Mi vin lasos, sed ĉiam kalkulu pri mi. Estas necese, ke vi moderigu viajn surterajn ideojn, kiel eble plej ofte vivante kun la amikoj el la Spaco.

P...

Bernardin

(Bordeaux, Aprilo 1862)

Jam de multaj jarcentoj mi estas forgesita Spirito. Tie sur la Tero mi vivis en malhonoro kaj mizero, senĉese laborante, tagon post tago, por doni al la familio malabundan panon. Mi tamen amis la veran Sinjoron, kaj kiam tio afliktanta min sur la Tero pligravigis miajn dolorojn, mi diradis: "Dio mia, donu al mi fortojn por senplende elporti la pezon de miaj doloroj." Mi elpagis miajn pekojn, miaj amikoj. Sed elirinte el la kruda provado, la Sinjoro min akceptis en sian sanktan pacon kaj mia plej kara deziro estis kunigi vin ĉiujn, fratojn kaj filojn, dirante al vi: "Kiom ajn kara vi ĝin opiniu, la feliĉo vin atendanta superos la prezon" Filo de multenombra familio, mi neniam havis pozicion kaj servis al tiu, kiu plej bone povis helpi min elporti la ekzistadon. Naskita en tempo de kruela sklaveco, mi provis ĉiujn maljustaĵojn, laciĝojn kaj ĉagreniĝojn, kiujn la subuloj de la Sinjoro decidis trudi al mi.

Ofendita virino, filinoj forrabitaj kaj tuj poste forlasitaj, ĉion mi suferis, ne povante plendi. Miajn filojn oni forkondukis al militoj de rabo kaj krimoj, por poste ilin pendigi pro kulpoj ne faritaj. Ha! Kompatindaj amikoj, se vi scius tion, kion mi suferis en mia longa ekzistado... Mi tamen esperis, kaj la Sinjoro permesis al mi tiun feliĉon, kiu ne ekzistas sur la Tero. Vi ĉiuj do estu kuraĝaj, paciencaj kaj rezignaciaj. Vi, mia filo, konservu tion, kion mi donis al vi, kaj kio estas praktika instruo.

Kiu konsilas, tiu estas ĉiam pli respektata, kiam li povas diri: Mi elportis pli ol vi, kaj mi elportis sen plendo.

D. En kiu tempo vi vivis?

R. De 1400 ĝis 1460.

D. Kaj vi poste havis alian ekzistadon?

R. Mi ankoraŭ vivis ĉe vi, kiel misiulo... Jes, kiel misiulo de la fido, sed de la pura, vera fido, devenanta de Dio, kaj ne manpreparita de la homoj.

D. Kaj nun, kiel Spirito, ĉu vi ankoraŭ havas okupojn?

R. Ĉu vi povas kredi, ke la Spiritoj restus neaktivaj? Neaktiveco, neutileco estus por ni ia turmento. Mia misio estas gvidi spiritismajn grupoj, al kiuj mi inspiras bonajn pensojn, samtempe penante nuligi tiujn inspiritajn de malbonaj Spiritoj.

Bernardin

Grafino Paŭla

Bela, juna, riĉa kaj de nobla deveno, ankaŭ ĉi tiu estis perfekta modelo de intelektaj kaj moralaj ecoj. Si mortis aĝante 36 jarojn, en 1851. Sia nekrologo estas el tiuj, kiuj povas resumiĝi en la jenaj vortoj de mil buŝoj ripetitaj: — "Kial Dio tiel frue forprenas tiajn homojn de sur la Tero?" Feliĉaj tiuj, kiuj tiel faras benita sian memoron. Si estis bona, milda kaj indulga, ĉiam preta senkulpigi aŭ malgravigi la malbonon, anstataŭ ĝin pligravigi. Neniam malbondiro makulis ŝiajn lipojn. Sen fiero kaj severeco, ŝi kontraŭe kun bonvolemo kaj delikata familiareco traktadis la servistojn, krome sen ia ajn ŝajno de supereco aŭ humila protekto. Komprenante, ke la homoj vivantaj per sia laboro ne estas rentuloj, kaj sekve bezonas tion, kion oni ŝuldas al ili, ĉu pro ilia kondiĉo, ĉu por ilia vivteno, ŝi neniam retenis pagon de eĉ unu salajro. La nura ideo, ke iu povus sperti ian seniĝon pro ŝia kaŭzo, farus al ŝi konsciencoriproĉon. Si ne apartenis al la nombro de tiuj, kiuj, ne paginte la propraj n ŝuldojn, trovas monon por kontentigi siajn kapricojn; ŝi ne povis kompreni, ke estus plezuro por la riĉulo havi ŝuldon, kaj ŝi opinius sin ofendita, se oni dirus al ŝi, ke ŝiaj liverantoj devis konsenti al ŝi pagoprokrastojn. Ankaŭ okaze de ŝia morto estis nur bedaŭroj, nenia protesto.