Sendube longa tempo estos necesa al la homo, por ke li liberiĝu de tiuj antaŭjuĝoj, kio ne signifas, ke tio ne okazos, laŭmezure kiel lia kredo firmiĝos, ĝis li konceptos pli saĝan penson pri la spirita vivo.
Cetere la vulgara kredo metas la animojn en regionojn nur alireblajn por la penso, kie ili fariĝas iel fremdaj al la vivantoj; la Eklezio mem metas inter unuj kaj aliaj ian netransireblan baron, deklarante rompitaj ĉiujn interrilatojn kaj neebla ĉian komunikiĝon. Se la animoj estas en la infero, perdita do estas ĉia espero revidi ilin, escepte se oni ankaŭ iros tien; se ili troviĝas inter la elektitoj, ili vivas tute absorbitaj ĉe kontempla beateco. Ĉi tio intermetas inter mortintoj kaj vivantoj tiel grandan distancon, ke ĝi supozigas, ke estas eterna la disiĝo, kaj estas ja pro tio, ke multaj preferas havi ĉe si, kvankam suferantaj, siajn estulojn, ol vidi ilin foriri, eĉ al la ĉielo.
Ĉu la animo en la ĉielo estos ja feliĉa, vidante ekzemple sian infanon, sian patron, sian patrinon aŭ siajn geamikojn eterne brulantaj?
Motivo, kial la spiritistoj ne timas la morton
La Spiritisma Doktrino profunde ŝanĝas la perspektivon de la estonteco. La estonta vivo ĉesas esti ia hipotezo, por fariĝi realaĵo. La postmorta stato de la animoj ne estas plu ia sistemo, sed rezulto de observado. La vualo leviĝis; la spirita mondo ekaperas al ni en la tuteco de sia praktika realo; ne la homoj malkovris ĝin per la penado de ia potenca koncepto, sed la loĝantoj mem de tiu mondo venas priskribis al ni sian situacion; tie ni vidas ilin en ĉiuj gradoj de la spirita skalo, en ĉiuj stadioj de feliĉo kaj de malfeliĉo, fine en ĉiuj sortoŝanĝoj de la transtomba vivo. Jen la motivo, kial la spiritistoj trankvile rigardas la morton kaj fariĝas serenaj en siaj lastaj momentoj sur la Tero. Jam ne nur la espero, sed ankaŭ la certeco ilin konsolas; ili scias, ke la estonta vivo estas daŭrigo de la surtera vivo, en pli bonaj kondiĉoj, kaj ili atendas ĝin, kun tiu sama konfido, kun kiu ili atendus la sunleviĝon post tempesta nokto. La kaŭzoj de tiu konfido ankaŭ venas de la atestitaj faktoj kaj de la akordiĝo de tiuj faktoj kun la logiko, kun la justeco kaj boneco de Dio, respondantaj al la intimaj aspiroj de la homaro.
Por la spiritistoj la animo ne estas ia abstraktaĵo; ĝi havas eterecan korpon, kiu ĝin difinas al la penso, kio estas multo por fiksi la ideojn pri ĝiaj individueco, kapabloj kaj perceptoj. La memoro pri tiuj, kiuj estas al ni karaj, kuŝas sur io reala. Ili ne plu prezentiĝas al ni, kiel estingiĝantaj flamoj, nenion parolantaj al nia penso, sed sub konkreta formo, pli klare montranta ilin al ni, kiel vivantajn estulojn. Krome, anstataŭ esti perditaj en la profundegaĵo de la Spaco, ili troviĝas ĉirkaŭ ni; la korpa mondo kaj la spirita mondo identiĝas en ĉiamaj interrilatoj, reciproke sin helpante.
Ĉar dubo pri la estonteco ne estas plu permesebla, malaperas la timo antaŭ la morto; ĝia alproksimiĝo estas rigardata malvarmsange, kiel iu, kiu atendas sian liberiĝon tra la pordo al la vivo, kaj ne tra tiu al la nenio.
ĈAPITRO III
ĈIELO
1. La vorto ĉielo ordinare nomas la senfinan spacon, kiu ĉirkaŭas la Teron, kaj pli speciale la parton super nia horizonto. Gi devenas de la latina vorto clum, formita el la grekalingva coilos, konkava, ĉar ĉielo ŝajnas grandega konkavaĵo.
La antikvuloj kredis al ekzisto de multaj ĉieloj supermetitaj, el solida kaj travidebla materio, formantaj samcentrajn sferojn kun la Tero en la centro.
Rivoluante ĉirkaŭ la Tero, tiuj sferoj kuntrenis la astrojn troviĝantajn en ilia volbo.
Tiu ideo, rezultinta el manko de astronomiaj konoj, estis tiu de ĉiuj teogonioj, kiuj faris el la ĉieloj, tiel ordigitaj, la plurajn ŝtupojn de feliĉo: la lasta el ili estis ŝirmejo de la superega feliĉo.
Laŭ la plej ĝenerala opinio ekzistis sep ĉieloj kaj de tio venas la frazo — esti en la sepa cielo — uzata por esprimi plenan feliĉon. La islamanoj rekonas naŭ ĉielojn, en ĉiu el ili pligrandiĝas la feliĉo de la kredantoj.
La astronomo Ptolomeo (} kalkulis dek unu kaj nomis la lastan Empireo ( }pro la brila lumo en ĝi reganta.
( ) Ptolomeo vivis en Aleksandrio, Egiptujo, en la dua jar- cento de la kristana erao
() El la greka lingvo, pur aŭ pyr, fajro.
Ĉi tio ankoraŭ estas la poezia nomo donita al la loko de la eterna gloro. La kristana teologio rekonas tri ĉielojn: la unuan, kiu estas la regiono de aero kaj nuboj; la duan, kiu estas la spaco, en kiu ĉirkaŭiras la astroj; kaj la trian, trans ĉi tiu, kiu estas la loĝejo de la Plej alta, la restadejo de tiuj, kiuj vidalvide Lin rigardadas. Laŭ ĉi tiu kredo oni diras, ke Sankta Paŭlo estis altigita al la tria ĉielo.
Koncerne la paradizon la diversaj doktrinoj apogas sin al la duobla eraro rigardi la Teron, kiel centron de la Universo, kaj kiel limigitan la regionon de la astroj.
Trans tiun imagan limon ĉiuj ja lokis la feliĉan loĝejon kaj la restadejon de la Ĉiopova.
Nevulgara anomalio lokanta la Aŭtoron de ĉiuj aferoj, Tiun, kiu regas ilin ĉiujn, sur la randojn de la Kreitaĵaro, anstataŭ en ĝian centron, de kie lia penso, disradiante, povus ĉion ampleksi!
La Scienco kun la nekontestebla logiko de la observado kaj de la faktoj portis sian torĉon ĝis la pro- fundegaĵoj en la Spaco kaj montris la vanecon de ĉiuj tiuj teorioj.
La Tero ne estas plu la akso de la Universo, sed unu el la plej malgrandaj astroj rondirantaj en la spacego; la Suno mem estas nenio alia ol la centro de kirlo da planedoj; la steloj estas tiom da aliaj sennombraj sunoj, ĉirkaŭ kiuj rivoluas nekalkuleblaj mondoj, apartigitaj per distancoj nur percepteblaj por la penso, kvankam ili ŝajnas al ni sin tuŝantaj. En tiu grandioza tuto, regata de eternaj leĝoj — rivelantaj la saĝecon kaj la ĉiosciencon de la Kreinto —, la Tero estas nenio alia ol neperceptebla punkto kaj unu el la malplej favorataj planedoj koncerne loĝeblecon. Kaj tiel estas logike demandi, kial Dio faris el la Tero la solan sidejon de la vivo kaj sur ĝin ekzilis siajn pli amatajn kreitojn? Sed kontraŭe ĉio anoncas la vivon ĉie kaj la homaro estas senfina, kiel la Universo.
Se la Scienco rivelis al ni mondojn similajn al nia, Dio do ne kreis ilin sen ia celo, prefere loĝatigis ilin per estuloj kapablaj ilin direkti.
La ideoj de la homo estas proporciaj al tio, kion li scias; kiel ĉiuj gravaj eltrovoj, tiu de la formado de la mondoj devus doni al tiuj ideoj alian direkton; sub la influo de la novaj konoj, la kredoj sin modifis; la Ĉielo estis delokita kaj la stela regiono, estante senlima, ne povis esti plu ĝia sidejo. Kie do ĝi estas? Kaj antaŭ tiu demando ĉiuj religioj mutiĝas.
Spiritismo venas ĝin solvi, montrante la efektivan destinon de la homo. Prenante, kiel bazon, lian naturon kaj la diajn atributojn, oni venas al ia konkludo; alivorte, irante de konataĵo, oni atingas nekonataĵon per konkluda logiko, ne parolante pri la rektaj observoj, kiujn Spiritismo ebligas.
La homo konsistas el korpo kaj Spirito: Spirito estas la ĉefa, racia, inteligenta estaĵo; korpo estas la materia envolvaĵo, kiu nedaŭre vestas Spiriton por plen- umo de lia misio sur la Tero kaj realigo de la laboro necesa al lia progreso. Korpo eluzita detruiĝas kaj la Spirito postvivas ĝian detruiĝon. Senigite je sia Spirito, la korpo estas nur inerta materio, kiel instrumento senig- ita je sia reala risorto de funkcio; sen korpo, la Spirito estas ĉio: vivo, inteligento. Forlasinte sian korpon, li revenas en la spiritan mondon, kie li restas por poste reenkarniĝi.
Ekzistas do du mondoj: la korpa, konsistanta el enkarniĝintaj Spiritoj; kaj la spirita, konsistanta el elkarniĝintaj Spiritoj. La estaĵoj de la korpa mondo, pro la materieco mem de sia envolvaĵo, estas katenitaj al la Tero aŭ al ia ajn globo; la spirita mondo montriĝas ĉie, ĉirkaŭ ni kaj en la Spaco sen ia difinita limo. Pro la fluideca naturo mem de sia envolvaĵo, anstataŭ pene delokiĝi sur grundo, la estuloj konsistigantaj la spiritan mondon transiras distancojn kun la rapideco de la penso.