Sia bonfarado estis neelĉerpebla, sed ne tiu bonfarado parada, en tagmeza lumo; tiel ŝi praktikis la elkoran karitaton, ne pro amo al pavemo. Nur Dio scias la larmojn, kiujn ŝi sekigis, la malesperojn, kiujn ŝi kvietigis, ĉar tiajn virtoj n atestis nur tiuj malfeliĉuloj, al kiuj ŝi helpadis. Krome ŝi klopodis malkovri la plej korŝirajn malfeliĉojn, la kaŝitajn, ilin helpante per tiu afableco, kiu altigas la homon, anstataŭ lin humiligi.
El ŝia deveno kaj el la altaj funkcioj de ŝia edzo rezultis ŝiaj pezegaj domaj devoj, el kiuj ŝi ne povis liberiĝi; malavare plenumante la postulojn de sia pozicio, ŝi tamen tion faris sen malŝparo kaj troaĵo, tiel ke al ŝi sufiĉis nur duono de tio, kio estis bezona por aliaj homoj.
Kaj tiele ŝi permesis al si disponigi pli grandan parton de sia havo al la mizeruloj. Destinante la renton de parto de tiu riĉaĵo nur por tiu celo, ŝi ĝin konsideris sankta kaj io malpli elspeza en la doma servo. Tiel ŝi trovis rimedojn por akordigi siajn devojn antaŭ la socio kaj antaŭ la malfeliĉoj ( \ Unu el ŝiaj parencoj, inicita en Spiritismon, ŝin elvokis dek du jarojn post ŝia morto, kaj ricevis, responde al diversaj demandoj, la jenan komunikaĵon: ( )
"Vi pravas, amiko, pensante, ke mi estas feliĉa. Tia mi efektive estas, kaj ankoraŭ pli ol kiom la lingvo povas esprimi, kvankam malproksime de la lasta feliĉogrado. Sed sur la Tero mi estis inter la feliĉaj, ĉar mi ne memoras,
( * -1 Oni povas diris, ke tiu sinjorino estis la viva enkarniĝo de karitatema virino, priskribita en "La Evangelio laŭ Spiritismo", ĉap. XIII.
( ** -1 El tiu komunikaĵo, kies originalo estas en la germana lingvo, ni eltiris la tekstojn, kiuj interesas la temon, pri kiu ni okupiĝas, forigante tiujn de naturo ekskluzive familia.
ĉu mi tie spertis eĉ nur unu efektivan ĉagreniĝon. Junecon, omaĝojn, sanon, riĉaĵon, ĉion, kio ĉe vi estas feliĉo, mi ja posedis! Kio tamen estas tiu feliĉo, kompare kun tiu, kiun mi ĝuas ĉi tie? Brilegaj surteraj festoj, kie oni montradas la plej riĉajn ornamaĵojn, kio ili estas, kompare kun tiuj asembleoj da Spiritoj kun intensega brilo, kiun viaj okuloj ne elportus, brilo, kiu estas propraĵo de ilia pureco? Viaj palacoj je orkorolaj salonoj, kio ili estas, kompare kun tiuj aeraj loĝejoj, vastaj regionoj en la Spaco, ornamitaj per koloroj pli belaj ol ĉielarko? Viaj promenadoj kalkulitaj laŭ paŝoj, en parkoj, al kio ili reduktiĝas, kompare kun la iradoj tra la vastaĵo, pli rapidaj ol fumo?
Kio estas nebulaj kaj limigitaj horizontoj, kompare kun la spektaklo de mondoj moviĝantaj en la senfina Universo, sub la influo de la Plej alta? Kaj kiom mono- tonaj estas viaj plej harmoniaj koncertoj, rilate al la melodio vibriganta la eterajn fluidaĵojn kaj ĉiujn animajn fibrojn! Kaj kiom malĝojaj kaj senspritaj estas viaj plej grandaj ĝojoj, kompare kun la nepriskribebla sento de feliĉo, kiu saturas nian tutan estaĵon, kiel bonfara vaporo, sen miksado de malkvietiĝo, de subpremado, de sufero! Ĉi tie ĉio montras amon, konfidon, sincerecon: ĉie amantaj koroj, amikoj ĉie!
Nek enviuloj, nek ĵaluzuloj! Tio estas la mondo, kie mi troviĝas, mia amiko, kaj al kiu vi nepre alvenos, se vi sekvos la rektan vivovojon.
Unuforma feliĉo tamen lacigus, kaj tiel vi ne kredus, ke la nia estu libera de neatenditaĵoj: nek eterna koncerto, nek senfina festo, nek beateca kontemplado por la tuta eterneco, sed movo, aktiveco, vivo.
Kvankam sen laciĝoj, la okupiĝoj estas plenaj de perspektivoj kaj emocioj varieblaj kaj senĉesaj pro la mil incidentoj, kiuj naskiĝas el ili. Ĉiu havas sian mision plenumotan, siajn protektatojn prizorgotajn, surterajn amikojn vizitotajn, mekanismojn direktotajn en la Naturo, suferantajn animoj n konsolotajn; kaj ĝi estas la irado tien kaj reen, ne de unu al alia strato, sed de unu al alia mondo, unuigante nin, disigante nin, por ree nin kunigi; kaj kunigitaj sur certa punkto, ni komunikas unu al alia la plenumitan laboron, reciproke gratulante nin pro la sukceso atingita; ni nin alĝustigas, ni reciproke helpas nin ĉe la malfacilaj aferoj. Fine mi certigas al vi, ke neniu havas tempon por sin ĝeni, eĉ dum sekundo. Nuntempe la Tero estas la granda temo de nia meditado. Kia moviĝo ĉe la Spiritoj! Kiaj multenombraj falangoj tien alkuras helpi la progreson kaj la evoluadon! Oni dirus, ke nubo da laboristoj maldensigas ian arbaron, sub la ordonoj de spertaj estroj; unuj faligas centjarajn trunkojn, eltiras iliajn profundajn radikojn, aliaj mal- krutigas la terenon; ĉi tiuj kulturas la grundon, semante; tiuj konstruas la novan urbon sur la putrintaj ruinoj de malnova mondo. Tiumomente la estroj interkonsiliĝas kaj sendas siajn ordonojn pere de heroldoj, en ĉiujn direktojn. En difinita tempo la Tero devas regeneriĝi, ĉar gravas, ke la projektoj de la Providenco efektiviĝu, kaj tiel ĉiu havas sian rolon. Ne opiniu min simpla spektantino de tiu granda entrepreno, kio ja min hontigus, ĉar en ĝi ĉiuj laboras. Grava misio min koncernas, kaj mi forte klopodas por ĝin plenumi kiel eble plej bone. Ne sen lukto mi atingis la pozicion, kiun mi nun okupas en la spirita vivo; kaj estu certa, ke mia lasta ekzistado, kiom ajn meritplena ĝi povas ŝajni al vi, ne valoris per si mem kaj ne estis sufiĉa por tiu celo. Ĉe diversaj ekzistadoj mi submetiĝis al provoj de laboro kaj mizero, kiujn mi volonte elektis por plifortigi kaj purigi mian Spiriton; mi havis la feliĉon triumfe eliri el tiuj provoj, krom nur unu, eble la plej danĝera el ĉiuj: tiu de materiaj riĉeco kaj bonstato, ia bonstato sen ombroj de ĉagreniĝoj. En tio konsistis la danĝero. Kaj antaŭ ol ĝin provi, mi volis senti min tro forta por ne fali. Pro miaj bonaj intencoj, Dio donis al mi la gracon de sia helpo. Ekzistas multaj Spiritoj, kiuj, delogitaj de ŝajnaĵoj, senpripense elektas tiun provon, sed, malfortaj por alfronti ĝiajn danĝerojn, lasas la mondajn delogojn triumfi super ilia nesperteco.
Laboristoj! mi estas en viaj vicoj, mi la nobela sinjorino gajnis, kiel vi, la panon per la ŝvito de mia vizaĝo; mi afliktiĝis pro manko de necesaj oj, suferis sortoŝanĝojn kaj tio ja vigligis la fortojn de mia animo; kontraŭe mi estus falinta ĉe la lasta provo, kio malfruigus la progreson de mia kariero.
Kiel mi, ankaŭ vi havos vian provon de riĉeco, sed ne rapidu ĝin peti tre frue. Kaj vi aliaj, riĉuloj, memoru ĉiam, ke la vera riĉaĵo, la senmorta riĉaĵo, ne ekzistas sur la Tero; prefere penu sciiĝi pri la prezo, per kiu vi povos atingi la bonfarojn de la Ĉiopova."
Paŭla, Gafrino de ... sur la Tero Jean Reynaud
(Spiritisma Societo de Parizo. Spontanea komunikado)
Miaj amikoj, kiel brilega estas ĉi tiu nova vivo! Simila al luma torento, ĝi trenas en sia grandega fluo la Spiritojn ebriajn je la senfino! Mi pasis el la materiaj ombroj al la brila aŭroro antaŭvidiganta la Ĉiopovan.