Выбрать главу

Post la rompiĝo de la materiaj ligiloj, miaj okuloj atingis novajn horizontojn, kaj mi vivas kaj ĝuas la pompajn mirindaĵojn de la senfino. Mi saviĝis ne per la indeco de miaj servoj, sed per la kono de la eterna principo, kiu evitigis al mi la makulojn naskitajn de la malklereco de la kompatinda homaro. Mia morto est- is benita, kvankam miaj biografioj, blindaj, opiniis ĝin antaŭtempa! Ili bedaŭris kelkajn verkojn naskiĝintajn el la polvo, kaj ne komprenis nek komprenos kiom multe la silento ĉirkaŭ la ĵusfermita tombo utilas al la afero Spiritismo.

Mia tasko estis finita; miaj antaŭuloj sekvis la planitan vojon; mi atingis la apogeon, ĉe kiu la homo, doninte tion plej bonan, kion li posedis, farus nenion alian al rekomenci. Mia morto revivigas la atenton de la kleruloj, turnante ĝin al mia ĉefa verko, kiu koncernas la grandan spiritisman demandon, kiun ili ŝajnigas ne koni, sed kiu tre baldaŭ ilin ravos. Gloron al Dio! Helpata de superaj Spiritoj, kiuj protektos la novan doktrinon, mi estos unu el la esploristoj, kiuj faros al vi la vojiran planon.

Jean Reynaud

(Parizo; familia seanco. Dua spontanea komunikado)

La Spirito respondas al penso pri sia neatendita morto, en ne profunda aĝo, kio surprizis multajn per- sonojn.

"Kiu diris al vi, ke mia morto ne estos en la estonteco, kaj pro siaj sekvoj, ia bonfaro por Spiritismo?

Ĉu vi rimarkis, mia amiko, la marŝon de la progreso, la direkton de la spiritisma kredo? Antaŭ ĉio Dio donis al vi la materiajn pruvojn: movojn de tablo, batojn kaj ĉiaspecajn fenomenojn, por veki atenton.

Tio estis kvazaŭ amuza antaŭparolo. La homoj bezonas pruvojn tuŝeblajn por kredi. Nun la afero estas ja alia. Post la materiaj faktoj, Dio parolas al la intelekto, al la prudento, al la malvarma racio; ne plu fizikaj efikoj, sed raciaj aferoj, kiuj devas konvinki kaj kunigi ĉiujn nekredemulojn, eĉ tiujn pli obstinajn. Kaj tio estas nur komenco. Notu bone tion, kion mi diras al vi: tuta serio da intelektaj, nerefuteblaj fenomenoj sekviĝos, kaj la jam tiel granda nombro da adeptoj de la spiritisma kredo ankoraŭ pliiĝos. Dio manifestiĝos al la distingiĝaj intelektoj, al la eminentuloj de spirito, de talento kaj de saĝo. Tio estos simila al lumradio disvastiĝanta, disverŝ- iĝanta sur la tutan Teron, kvazaŭ ia nerezistebla magneta fluidaĵo altiranta la plej kalcitrajn homojn al la esplorado de la senfino, al la studado de tiu mirinda scienco, kiu al ni instruas tiel sublimajn maksimojn.

Ĉiuj grupiĝos ĉirkaŭ vi, kaj, malestimante diplomon pri genieco, fariĝos humilaj kaj malgrandaj por lerni kaj kredi. Poste, pli malfrue, kiam ili estos kleraj kaj konvinkitaj, ili utilos sian aŭtoritaton kaj famon por porti ankoraŭ pli malproksimen, al ĝiaj lastaj limoj, la celon, kiun vi proponis al vi — la regeneradon de la homa specio per racia kaj profunda kono de la estintaj kaj estontaj ekzistadoj. Jen estas mia sincera opinio pri la nuntempa stato de Spiritismo."

(Bordeaux)

Elvoko. Plezure mi alkuras al via alvoko, sinjorino. Vi pravas; la spirita konfuzo ne ekzistas por mi (tio respondis al la penso de la mediumo); memvola ekzilito sur la Tero, kien mi devis jeti la unuan solidan semon de la grandaj veraĵoj ĉi-momente kovrantaj la mondon, mi ĉiam konsciis la spiritan patrujon kaj rapide rekon- is min inter fratoj.

D. Mi dankas vian ĉeeston, kvankam mi ne kredas, ke la nura deziro konversacii kun vi kaŭzis vian venon; certe inter ni nepre ekzistas tiel granda diferenco, ke ĉe ĝia nura konsiderado mi sentas min posedita de respekto.

R. Mia filino, dankon pro tiu bona ideo; sed vi ankaŭ devas scii, ke, kiom ajn granda estas la distanco, pro la elfiniĝo de la provoj pli-malpli feliĉaj kaj tuj diligente plenumitaj, ĉiam ekzistas ia potenca ĉenero nin liganta — la simpatio — kaj tiun ĉeneron vi ĵus mallarĝigis per via konstanta penso.

D. Kvankam pluraj Spiritoj klarigis al ni siajn unuaj sensacojn ĉe la vekiĝo, ĉu vi povas diri al mi, kion vi spertis en tia situacio kaj kiel okazis la disiĝo de via Spirito?

R. Tiel same, kiel ĝi okazas al aliaj. Mi sentis alproksimiĝi la momenton de la foriro; sed, estante pli feliĉa ol pluraj aliaj, tiu momento ne kaŭzis angorojn al mi, ĉar mi jam konis ĝiajn sekvojn, kvankam ĉi tiuj estis pli gravaj ol mi supozis. La korpo estas embaraso por la kapabloj de la Spirito kaj, kiom ajn pli grandaj estas la lumoj de li konservataj, ĉi tiuj estas pli-malpli senbril- igitaj de la kontakto kun la materio. Mi fermis la okulojn, esperante feliĉan vekiĝon, kaj, se la dormo estis nedaŭra, la admiro estis grandega. La ĉielaj brilegoj antaŭ miaj okuloj pompadis per sia tuta grandiozeco! Mia ravanta vido etendiĝis al la grandegeco de la mondoj, kies ekzistadon mi asertis kaj ankaŭ ilian loĝatecon. Tio estis ia miraĝo samtempe malkaŝanta kaj konfirmanta la ĝustecon de miaj pensoj. Kiom ajn konvinkita estas la homo, kiam li parolas, li iafoje havas dubon en la interno de sia koro, kaj malfidas, se ne la de li proklamatan veron, almenaŭ la neperfektajn rimedojn uzantajn por ĝin elmontri. Konvinkita pri la vero, kiun mi asertadis, mi plurfoje luktis kontraŭ min mem, kontraŭ la senkuraĝiĝon vidi, tuŝi, por tiel diri, la veron, ne povante fari ĝin same palpebla por tiuj, kiuj ĝin bezonas por iradi la vojon al ili konvenan.

D. Ĉu vi dumvive konfesadis Spiritismon?

R. Ekzistas granda diferenco inter konfesi kaj praktiki. Multaj konfesas unu doktrinon, kiun ili ne praktikas; mi do praktikadis kaj ne konfesadis. Ĉar kristano estas ĉiu homo sekvanta la leĝojn de la Kristo, eĉ ne konante lin, ankaŭ ni povas esti spiritistoj, kredante al la senmorteco de la animo, al la reenkarniĝoj, al la senĉesa progreso, al la surteraj provoj — purigiloj necesaj al nia pliboniĝo. Kredante ĉion tion, mi do estis spiritisto. Mi kompreni s la vagantecon, ligilon inter reenkarniĝoj kaj purgatotio, kie la kulpa Spirito seniĝas je la malpuraj vestoj por revesti novan togon, kaj kie la Spirito evoluanta zorge teksas tiun togon, kiun li nepre portos kun la intenco ĝin konservi pura. Mi komprenis ĉion tion, kaj, ne konfesante, mi praktikis plu.

NOTO. Tiuj tri komunikaĵoj estis ricevitaj per tri me- diumoj malsamaj kaj nekonataj inter si. Per la simileco de la penso kaj formo de la lingvaĵo, ni povas, almenaŭ su- pozeble, akcepti ilian aŭtentikecon.

La esprimo "zorge teksi la togon, kiun li nepre portos" estas feliĉa figuro spegulanta la diligentecon kun kiu la evoluanta Spirito preparas sian novan ekzistadon, konduk- antan al progreso pli granda ol tiu farita. La neprogres- intaj Spiritoj estas malpli detalemaj, kaj plurfoje ili mal- sukcese elektas provojn, kio devigas ilin rekomenci.

Antoine Costeau

Ano de la Spiritisma Societo de Parizo, entombigita la 12-an de Septembro 1863 en la tombejo de Montmartre, en komuna tombo.

Li estis bonkora homo, kiun Spiritismo rekondukis al Dio; kompleta, sincera kaj profunda estis lia fido al Dio. Humila pavimisto, li praktikis karitaton per pensoj, paroloj kaj agoj laŭ siaj malgrandaj kapabloj, kaj ankoraŭ tiel li trovis rimedojn por helpi tiujn, kiuj posedis malpli ol li. Se la Societo ne akiris por li privatan tombon, tio estis, ĉar al ĝi ŝajnis pli utile uzi la monon por la vivantoj ol por kontentigi la vantemon de memamo, des pli ĉar ni spiritistoj scias, pli bone ol aliaj, ke komuna tombo tiel, kiel la plej pompaj maŭzoleoj, estas malfermita pordo al la ĉielo.

S-ro Canu, sekretario de la Societo kaj profunda materialisto en aliaj tempoj, faris ĉe la tombo la jenan paroladon:

"Kara frato Costeau, antaŭ kelkaj jaroj, multaj el ni, kaj mi mem la unua, ne venus antaŭ ĉi tiun malfermitan tombon, kiu reprezentus nur la finon de la homaj mizeroj, kaj poste la nenion, la teruran nenion, kie ne ekzistis eĉ animo merita aŭ pune elaĉetanta, kaj sekve nek Dio por rekompenci, puni aŭ pardoni. Hodiaŭ, dank' al nia sankta Doktrino, ni duonvidas ĉi tie la finon de niaj provoj, kaj por vi, kara frato, kies kadavro malsupreniras en la teron, la triumfon super la laboroj kaj la komencon de la rekompencoj, kiujn rajtas via kuraĝo, rezignacio, karitato, viaj virtoj, kaj super ĉio la gloron de ia saĝa, ĉiopova, justa kaj bona Dio.