La elvoko okazis ĉe la Societo de Parizo, la 31an de Marto.
D. Kara Sinjoro Vignal, ĉiuj viaj malnovaj kolegoj el la Societo de Parizo konservas pri vi la plej vivan sopiron, kaj mi aparte, pri niaj bonaj rilatoj, cetere neniam interrompitaj. Vin elvokante, ni unue celas atesti nian simpation, konsiderante nin feliĉaj, se vi povos kaj volos konversacii kun ni.
R. Estimata amiko kaj inda majstro, tiel bona rememoro kaj atestoj pri simpatio estas al mi treege agrablaj. Dank' al viaj elvoko kaj helpo, faritaj per preĝoj, hodiaŭ mi povis veni senembarase ĉeesti ĉi tiun kunvenon el bonaj spiritistaj amikoj kaj fratoj. Kiel ĝuste diris la juna sekretario, mi senpacience deziris komunikiĝi; ekde la hodiaŭa vesperiĝo, mi uzis ĉiujn spiritajn fort- ojn por regi tiun deziron; ĉar la gravaj temoj pritraktataj en via konversacio forte interesis min, ili faris malpli peniga mian atendon. Pardonu min, kara amiko, sed mia dankemo postulis, ke mi min manifestu.
D. Unue diru al ni, kiel vi sentas vin en la spirita mondo, kaj priskribu la disiĝon, viajn sensacojn en tiu momento, same kiel la tempon necesan por rekoni vian staton.
R. Mi estas kiel eble plej feliĉa, vidante plene konfirmitaj la kaŝitajn pensojn koncepteblajn rilate al ia konsolanta doktrino.
Mi estas feliĉa, des pli ĉar nun mi vidas, sen iu ajn malhelpo, disvolviĝi antaŭ mi la estontecon de la spiritism- aj scienco kaj filozofio.
Sed por hodiaŭ ni forlasu tiujn maloportunajn diskutojn: mi denove alparolos vin pri tiu temo, precipe pro tio, ke mi scias, ke mia ĉeesto donos al vi tiom da plezuro, kiom mi spertas, vin vizitante.
La disiĝo estis rapida; pli rapida ol mi povis atendi pro mia malmulta indeco. Mi estis efike helpata per via kunlaboro kaj la somnambulo donis al vi ideon tre klaran pri la fenomeno de disiĝo, por ke mi insistu pri ĝi. Tio estis ia speco de intermita balanciĝo, kvazaŭa treniĝo em kontraŭajn direktojn. La ĉi ĉeestanta Spirito triumfis. Mi tute forlasis la korpon nur tiam, kiam ĝi malsupreniris en la teron; kaj jen mi venis apud vin.
D. Kion do vi diras pri via enterigo? Mi opiniis, ke mi devas ĝin ĉeesti. En tiu momento vi estis tro libera por ĝin taksi; ĉu la preĝoj, kiujn mi faris por vi (diskrete, memkompreneble), vin atingis?
R. Jes; mi jam diris tion; via helpo tre utilis al mi, kaj mi revenis al vi, tute forlasante la malnovan skeleton. Cetere vi scias, min malmulte interesas la materiaj aferoj. Mi pensadis nur pri la animo kaj Dio.
D. Rememoru, ke antaŭ kvin jaroj, en Februaro 1860, laŭ via peto, ni verkis studon pri vi ( ). Tiam — kiam vi ankoraŭ troviĝis ĉe ni — via Spirito malligiĝis por veni paroli al ni. Ĉu vi povas kiel eble plej bone priskribi al ni la diferencon inter la nuntempa disiĝo kaj la tiama?
R. Jes, mi memoras. Kaj kia granda diferenco inter unu kaj alia! En tiu stato, la materio ankoraŭ subpremadis min per siaj nerompeblaj katenoj, t.e. mi volis, sed ne povis tute liberiĝi.
Hodiaŭ mi estas libera; vasta nekonata kampo troviĝas antaŭ mi, kaj mi esperas, per la helpo de vi kaj de la bonaj Spiritoj, progresi kaj konvinkiĝi, kiel eble plej rapide, pri la sentoj, kiujn oni bezonas posedi, kaj pri la agoj, kiujn ni devas fari por elporti la provojn kaj meriti la rekompencon.
Kia majesteco! Kia grandiozeco! La sento superreg- anta estas preskaŭ de timo, kiam ni malfortaj tiaj, kiaj ni estas, volas fikse rigardi la lumplenajn lokojn.
D. Plezure ni okupiĝos pri la temo ĉiam, kiam vi volos.
R. Mi koncize kaj senorde respondis al viaj diversaj demandoj. Nun ne postulu pli de via fidela disĉiplo, ĉar mi ankoraŭ ne estas tute libera. Konversacii
( * ) Vd Revue Spirite de Marto 1860.
plu estas al mi plezuro, sed mia gvidanto moderigas mian entuziasmon, kaj mi jam povis sufiĉe taksi liajn bonecon kaj justecon por tute submeti min al lia decido, kiom ajn granda estas mia ĉagreniĝo esti interrompita. Mi konsolas min, pensante, ke mi nerimarkite povos iafoje veni ĉeesti viajn kunsidojn.
Ĉiam, kiam eble, mi parolos al vi, ĉar mi vin estimas kaj deziras pruvi tion. Sed aliaj Spiritoj pli progresintaj postulas antaŭecon, kaj mi devas kurbiĝi antaŭ tiuj, kiuj permesis al mi doni liberan kuron al la torento da amasigitaj ideoj.
Amikoj, mi lasas vin kaj devas duoble danki ne nur vin spiritistojn, kiuj min elvokis, sed ankaŭ tiun Spiriton, kiu bonvolis cedi al mi sian lokon, Spiriton, kiu sur la Tero havis la saman nomon Pascal.
De tiu, kiu estis kaj ĉiam estos la plej sindona el viaj kunadeptoj.
D-ro Vignal
Victor Lebufle
Juna, piloto en la haveno de Havre, mortinta en la aĝo de dudek jaroj.
Li loĝis kun sia patrino, vendistino, al kiu li dediĉis la plej karesajn kaj afablajn zorgojn, ŝin subtenante per la frukto de sia kruda laboro. Oni neniam vidis lin vizitadi drinkejojn nek sin doni al la ekscesoj tiel kutimaj en sia profesio, ĉar li ne volis elspezi eĉ la plej malgrandan parton de salajro, kiun li destinis por karitata celo. Sian tutan liberan tempon li dediĉis al sia patrino, ŝparante al ŝi laciĝojn. Jam de longe atakita de malsano, kiu, laŭ lia scio, lin certe mortigos, li kaŝadis antaŭ ŝi la suferojn, por ne maltrankviligi ŝin kaj por ke ŝi ne volu sendevigi lin fari parton de sia laboro. En la aĝo de la pasioj, estis necesaj al tiu junulo granda kvanto da moralaj kvalitoj kaj potenca energio por kontraŭstari la pereigajn delogojn de la medio, kie li vivis. Dotita per sincera kompato, li havis edifan morton.
En la antaŭtago de sia morto, li postulis, ke lia patrino iru ripozi, dirante al ŝi, ke ankaŭ li bezonas dormi.
Tiam ŝi havis vizion; ŝi troviĝis, ŝi diris, en granda mallumo, kiam ŝi ekvidis luman punkton iom post iom kreskantan, ĝis la ĉambro fariĝis prilumata per brila heleco, en kiu distingiĝis la figuro de ŝia filo, supreniran- ta al la senfina Spaco. Si komprenis, ke lia fino alpro- ksimiĝas, kaj fakte, en la sekvanta tago, tiu nobla animo postlasis la Teron, murmurante ian preĝon.
Unu spiritista familio, kiu konis lian belan konduton, interesiĝante pri lia patrino, kiu restis sola, decidis lin elvoki nelonge post lia morto, kaj li spontanee sin manifestis, donante la jenan komunikaĵon:
"Vi deziras ekscii, kiel mi nun estas: feliĉa, feliĉega! Oni devas konsideri la suferojn kaj angorojn, kiuj estis la origino de la transtombaj benoj kaj felico. Feliĉo! Ha! Vi ne komprenas la signifon de tiu vorto. La surteraj feliĉoj kiom malproksime estas de tiuj, kiujn ni spertas kiam ni revenas al Jesuo kun pura konscienco, kun la konfido de la servisto plenuminta sian devon, ĝojege esperante la aprobon de Tiu, kiu estas ĉio.
Ha! Miaj amikoj, la vivo estas peniga kaj malfacila, kiam oni ne konsideras ĝian celon; sed vere mi diras al vi, ke se vi sekvos la leĝon de Dio, tiam, kiam vi venos apud nin, vi estos pli, multe pli rekompencitaj por la suferoj kaj meritoj, kiujn, vi eble opinios, ke vi akiris por alia vivo. Estu bonaj kaj praktikantoj de karitato, de tiu karitato tiel nekonata ĉe la homoj, kaj kiu estas nomata bonvolemo. Helpu viajn similulojn, farante por aliaj pli multe ol vi farus por vi mem, ĉar vi nescias la aliulan mizeron kaj konas la vian.
Helpu mian patrinon, kompatindan patrinon, sola ĉagreno al mi venanta el sur la Tero. Si devas sperti aliajn provojn, kaj estas necese, ke ŝi atingu la ĉielon. Adiaŭ, mi iras ŝin vidi."
Victor
La gvidanto de la mediumo. Ne ĉiam la amaraj suferoj sur la Tero estas ia kulpelpago. La Spiritoj, kiuj, plenumante la volon de la Sinjoro, malsupreniras sur la Teron, kiel tiu, estas feliĉaj, spertante malbonojn, kiuj por aliaj estus provado. La dormo ilin revigligas antaŭ la Ĉiopova, kaj donas al ili fortojn por ĉion elporti por ilia pli granda gloro. En lia lasta ekzistado, la misio de tiu Spirito ne estis pompa, sed kiel ajn senfama ĝi estis, eĉ tiel ĝi ne havis malpli da indeco, ĉar li ne povis esti stimulita de orgojlo. Antaŭ ĉio li devis esti danka al tiu, kiu estis lia patrino; poste li devus pruvi, ke en la plej malbonaj medioj povas ekzisti animoj puraj, kun noblaj kaj altaj sentoj, kapablaj rezisti ĉiujn delogojn. Tio pruvas, ke la moralaj kvalitoj havas antaŭajn kaŭzojn, kaj tia ekzemplo ne estos senfrukta.