Выбрать главу

S-ino Anais Gourdon

Si estis tre juna kaj rimarkinda pro la mildeco de siaj karakteroj kaj eminentaj moralaj ecoj ŝin disting- antaj, kaj mortis en Novembro 1860. Si apartenis al familio de ministroj el la ĉirkaŭaĵoj de Saint-Йtienne, cirkonstanco faranta interesa ŝian spiritan pozicion.

Elvoko. — R. Mi ĉeestas.

D. Via patro kaj via edzo petis, ke mi vin elvoku, kaj ili opinius sin tre feliĉaj, se ili ricevus ian komunikaĵon.

R. Ankaŭ mi estas feliĉa, ĝin donante.

D. Kial vi tiel frue forŝoviĝis de la familiaj karesoj?

R. Ĉar mi finis la surterajn provojn.

D. Ĉu vi iafoje povas vidi viajn geparencojn?

R. Ho! Mi ĉiam estas apud ili.

D. Ĉu vi estas feliĉa, kiel Spirito?

R. Mi estas feliĉa. Mi amas kaj esperas. La ĉieloj ne kaŭzas timon al mi, kaj plena de fido mi esperas, ke blankaj flugiloj levu min ĝis ili.

D. Kion vi komprenas, kiel blankajn flugilojn?

R. Tion, ke mi fariĝu pura Spirito, lumbrila kiel la ĉielaj kurieroj min blindigantaj.

La flugiloj de la anĝeloj, ĉefanĝeloj, serafoj, kiuj estas nenio alia ol puraj Spiritoj, evidente estas nur atributo imag- ita de la homoj por doni ideon pri la rapideco, kun kiu ili translokiĝas, ĉar ilia etera naturo liberigas ilin de ĉia rimedo por trairi la spacojn. Ili tamen povas aperi al la homoj kun tia akcesoraĵo, por respondi al ilia penso, tiel same, kiel la Spiritoj prenas homan aspekton por fariĝi rekoneblaj.

D. Ĉu viaj geparencoj povas fari ion por vi?

R. Jes, karaj fratoj, ne plu ĉagrenante min per sia lamentado, ĉar ili scias, ke mi ne estas tute perdiĝinta por ili. Mi deziras, ke la rememoro pri mia estaĵo estu por ili milda kaj dolĉa. Mi pasis, kiel floro sur la Tero, kaj el tiu pasado devas resti nenio ĉagrena.

D. Kiel via lingvaĵo povas esti tiel poezia kaj tiel malmulte harmonia kun via situacio sur la Tero?

R. Kiu parolas, tio estas ja mia animo. Jes, mi havis akiritajn konojn, kaj Dio plurfoje permesas, ke afablaj Spiritoj enkarniĝu ĉe pli krudaj homoj, por igi ĉi tiujn antaŭsenti la atingeblajn delikataĵojn, kiujn pli malfrue ili komprenos.

Sen ĉi tiu tiel logika ekspliko, konforma al la bonvolemo de Dio por la homoj, oni malfacile komprenus tion, kio unuavide ŝajnos anomalio. Kio efektive povas esti pli bela, poezia kaj gracia ol la lingvaĵo de tiu junulino edukita inter krudaj laboristoj? Plurfoje okazas la malo: Malsuperaj Spi­ritoj enkarniĝas inter plej progresintaj homoj, sed por kon- traŭa celo. Ĉar Li celas ilian propran progreson, tial Dio metas ilin en kleran medio n, kaj iafoje kiel instrumenton de provo en tiu mondo. Kiu alia filozofio povas solvi tiajn problemojn?

Maurice Gontran

Li estis solfilo kaj mortis en la aĝo de dek ok jaroj, de ia pulma infektaĵo. Dotita per ne ordinara inteligen- teco, frua prudento, granda amo al studo, milda karaktero, amemo kaj simpatio, li posedis ĉiujn ecojn, kiuj antaŭ- vidigis brilan estontecon. Kun granda sukceso li finis, tre frue, la unuajn studojn, enmatrikuliĝante tuj poste en la Politeknika Lernejo. Lia morto kaŭzis al la geparencoj unu el tiuj doloroj postlasantaj profundajn kaj tre afli- ktajn trajtojn, ĉar ili atribuis la antaŭtempan morton de li, ĉiam dotita per delikata naturo, al la penoj ĉe studoj, al kiuj ili lin instigis.

Sin riproĉante, ili tiam diradis: "Ĉu nun utilas al li ĉio, kion li lernis? Estus pli bone, se li restus malklera, ĉar sciaro ne estis necesa al li por vivi, kaj tiel li sendube restus inter ni; li estus la konsolo de nia maljuneco" Se ili konus Spiritismon, ili rezonus tute alie. En ĝi ili tamen trovis la efektivan konsolon. La jena diktato estis donita de la junulo al unu el liaj amikoj, kelkajn monatojn post lia morto.

D. Mia kara Maurice, la milda amemo, kiun vi dediĉis al viaj gepatroj, alportas al mi la certecon, ke vi deziras revigligi ilian animon, se vi povos ĝin fari. La ĉagreno, mi diru pli ĝuste, la malespero, kiun via forpaso kaŭzis al ili, videble ruinigas ilian sanon, igante ilin malŝati la vivon. Kelkaj konsolaj vortoj certe povos renaskigi en ili la esperon...

R. Mia amiko, mi senpacience atendadis ĉi tiun okazon komunikiĝi, okazon, kiun vi nun ebligas al mi. La doloro de miaj gepatroj afliktas min, sed ĝi mala- kriĝos, kiam ili estos certaj, ke mi ne perdiĝis por ili; alproksimiĝu al ili por konvinki ilin pri ĉi tiu veraĵo, kion vi certe atingos. Estis necesa tiu okazintaĵo por inspiri al ili ian kredon, kiu donos al ili feliĉon kaj mal- ebligos ilin murmuri kontraŭ la dekretoj de la Providenco. Vi scias, ke mia patro estis tre skeptika pri la estonta vivo. Dio donis al li tiun ĉagrenon por forpreni lin el lia eraro. Ĉi tie ni ree renkontiĝos, en ĉi tiu mondo, kie ne estas konataj vivoĉagrenoj, kaj kie mi antaŭis miajn gepatrojn; energie asertu al ili, ke la plezuro revidi min estos al ili rifuzita, kiel puno pro ilia manko de fido al la boneco de Dio. Al mi estus malpermesite komuniki kun ili dum la tempo de ilia restado sur la Tero. Malespero estas ribelo kontraŭ la volo de la Ĉiopova, kaj ĝi estas ĉiam punata per daŭrigado de la kaŭzon ĝin produktinta, ĝis fariĝos kompleta submetiĝo.

Malespero estas efektiva memmortigo, ĉar ĝi konsum- as la korpajn fortojn, kaj kiu mallongigas sian vivon celante pli frue eviti amaraĵojn de la doloro, tiu spertos plej kruelajn disreviĝojn; male oni devas fortikigi la korpon por pli facile elporti la pezon de la provoj.

Miaj karaj kaj bonaj gepatroj, ĉi-momente mi direktiĝas al vi. De kiam mi forlasis mian kadravon, neniam mi apartiĝis de vi. Mi troviĝas apud vi pli ofte ol kiam mi estis sur la Tero. Konsoliĝu do, ĉar mi ne estas mortinta, aŭ pli bone mi estas pli viva ol vi. Nur mia korpo mortis, sed la Spirito vivas ja ĉiam. Cetere li estas libera, feliĉa, ne submetita al malsanoj kaj doloroj.

Anstataŭ vin turmenti, ĝoju, sciante, ke mi estas libera de zorgoj kaj afliktoj, en loko, kie la koro estas saturita de purega ĝojo, sen ombro de la malagrablaĵo.

Miaj bonaj amikoj, ne priploru tiujn antaŭtempe mortintajn, ĉar tio estas graco, kiun Dio permesas al ili, deturnante ilin for de la turmentoj de la surtera vivo. Ĉi-foje mia tiea ekzistado ne devus daŭri pli longan tempon, ĉar mi antaŭe akiris ĉion necesan por plenumi en la Spaco ian pli altan mision. Se mi disponus pli da tempo, vi ne povus prezenti al vi la danĝerojn kaj delogojn, al kiuj mi min elmetos.

Ĉu vi ja povus taksi mian forton, ke mi ne falu en tiu lukto, kiu kaŭzus al mi kelkajn jarcentojn da malpro- greso? Kial do lamenti tion, kio estas avantaĝa por mi?

En tia okazo, ia senkonsola doloro signifus nekre- demon pravigeblan nur por la ideo pri la nenieco. Kiuj tiel ne kredas, tiuj estas ja bedaŭrindaj, ĉar por ili ne povas ekzisti ebla konsolo; iliaj karuloj ŝajnas al ili neripareble perditaj, ĉar la tombo forprenas de ili la lastan esperon!

— D. Ĉu via morto estis dolora?

R. Ne, mia amiko; antaŭ ol morti mi suferis nur la efikojn de la malsano, sed tiu sufero malpliiĝis, laŭmezure kiel alproksimiĝis la lasta momento: poste iun tagon mi ekdormis, ne pensante pri la morto. Kaj tiam mi havis plezurigan sonĝon! Mi sonĝis, ke mi estas resaniĝinta, ke mi ne plu suferas, kaj plezure spiradis, per plenaj pulmoj, ian parfumitan, puran aeron: ia nekonata forto transportis min tra la Spaco. Brila lumo radiis ĉirkaŭe, ne lacigante tamen miajn okulojn! Mi vidis mian avon, ne plu palega, senfortiĝinta, sed kun juna kaj eleganta aspekto. Kaj li etendis al mi la brakojn, ame alpremante min al sia koro.