Amaso da aliaj personoj gajaspektaj lin akompanis, kaj ĉiuj kun bonvolemo kaj afableco min akceptis; ŝajnis, ke mi ilin renkontis, kaj feliĉa pro tio, ke mi ilin revidas, ni interŝanĝis gratulojn kaj atestojn pri amikeco! Nu bone! Kion mi rigardis, kiel ian sonĝon, tio estis realaĵo, ĉar el tia sonĝo mi ne devus vekiĝi sur la Tero: mi vekiĝis ja en la spirita mondo.
D. Ĉu via malsano ne fontas el via granda konstanteco je la studo?
R. Ho! Ne, certigu vin. Estis kalkulita la tempo, kiun mi devis pasigi sur la Tero, kaj nenio povus reteni min tie. Tion sciis mia Spirito en la momentoj de disiĝo kaj mi konsideris min feliĉa kun la ideo pri la baldaŭa liberiĝo.
Sed la tempo, kiun mi tie pasigis, ne estis senprofita, kaj hodiaŭ mi gratulas min pro tio, ke mi ne ĝin perdis.
La seriozaj studoj kuraĝigis al mi la animon, pliigante ĝiajn konojn, kaj, se pro mia mallonga ekzistado mi ne povis ilin apliki, mi nepre aplikos ilin pli malfrue kaj pli utile.
Adiaŭ, kara amiko: mi foriras apud miajn gepatrojn por antaŭklinigi ilin al la ricevado de ĉi tiu komunikaĵo.
Maurice
ĈAPITRO III
SPIRITOJ EN MEZBONAJ KONDIĈOJ Joseph Brй
(Mortinta en 1840 kaj elvokita en Bordeaux, de sia nepino, en 1862.)
La honesta homo laŭ Dio aŭ laŭ la homoj
— Kara avo, ĉu vi povas diri al ni, kiel vi statas en la mondo de la Spiritoj, donante al ni iajn utilajn detalojn por nia progreso?
R. Ĉion, kion vi volas, kara infano. Mi suferas pro mia nekredemo; sed granda estas la boneco de Dio, kiu konsideras la cirkonstancojn. Mi suferas, sed ne kiel vi povus prezenti al vi: ĝi estas la bedaŭro, ke mi ne pli bone profitis mian tempon tie, sur la Tero.
— Ĉu eble? Ĉu vi do ne vivis ĉiam honeste?
R. Jes, laŭ la opinio de la homoj; sed ekzistas abismo inter honesteco antaŭ la homoj kaj honesteco antaŭ Dio. Ĉar vi deziras instruiĝi, mi penos elmontri al vi tiun malsamon. Tie ĉe vi oni opinias honesta tiun, kiu respektas la leĝojn de sia lando, respekto arbitra ĉe multaj. Honestulo estas tiu, kiu malkaŝe ne malutilas proksimulon, kvankam tiu multfoje forprenas de ĉi tiu feliĉon kaj honoron, ĉar la kriminala kodo kaj la publika opinio ne trafas la kulpan hipokritulon. Povante gravurigi epitafon pri virto sur tombŝtonon, multaj opinias, ke ili pagis sian ŝuldon al la homaro! Eraro! Ne sufiĉas al homo, por esti honesta antaŭ Dio, ke li respektis la leĝojn de la homoj; antaŭ ĉio estas necese, ke li ne malobeis la diajn leĝojn. Honestulo en la okuloj de Dio estas tiu homo, kiu, posedite de abnegacio kaj amo, dediĉas sian ekzistadon al bono, al progreso de siaj similuloj; kiu, animite de zorgo sen limoj, estas aktiva ĉe la plenumado de siaj materiaj devoj, instruante kaj praktikante al aliaj amon al laboro; aktiva ĉe la bonaj agoj, ne forgesante sian kondiĉon de servisto, de kiu la Sinjoro iun tagon petos kalkulon pri la uzo de lia tempo; fine aktiva ĉe la praktikado de amo al Dio kaj al la proksimulo.
Tiel la homo honesta antaŭ Dio devas zorge eviti vundajn vortoj n, venenon kaŝitan sub floroj, kiu detruas reputaciojn kaj ĉagrenas iun, multfoje kovrante lin per ridindaĵo. La honesta homo, laŭ Dio, ĉiam devas teni fermita sian koron kontraŭ ĉiaj vermoj de fiero, de envio, de ambicio; devas esti pacienca kaj bonvola al tiuj, kiuj lin atakus; devas pardoni el la fundo de sia animo, sen penoj kaj super ĉio sen vanta elmontrado, al iu ajn, kiu lin ofendus; fine devas praktiki la koncizan kaj grandiozan ordonon, kiu estas "Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem". ( )
Jen, kara infano, resume, kiel honesta homo devas konduti antaŭ Dio. Nu bone: ĉu tia mi estis? Ne. Mi konfesas ne ruĝiĝanta, ke mi malplenumis multajn el tiuj devoj; ke mia forgeso pri Dio pelis min al pliaj eraroj, kiuj, kvankam ne submeteblaj por la homaj leĝ- oj, tamen malrespektas la leĝon de Dio. Kompreninte tion, mi multe suferis, kaj tiel pli konsolita mi hodiaŭ atendas la favorkorecon de tiu bona Dio, kiu konas mian penton. Transdiru, kara infano, rediru ĉion tion al ĉiuj havantaj
( * ) Mateo, 22:37-39. — La Trad.
sian konscion ŝuldiĝinta, ke ili rebonigu siajn erarojn per bonaj faroj, ke la favorkoreco de Dio etendiĝu super ilin, Liaj patraj okuloj kalkulos iliajn provojn. Lia potenca mano forviŝos iliajn erarojn.
S-ino Hйlиne Michel
Dudekkvinjara junulino, subite mortinta en sia hejmo, sen suferoj, sen antaŭe konata kaŭzo. Riĉa kaj iom frivola, la ventanimeco de karaktero inklinigis ŝin pli al la senvaloraĵoj de la vivo ol al la seriozaj aferoj. Sed ŝi posedis bonan koron kaj estis dolĉa, amena kaj karitatema.
Tri tagojn post sia morto, elvokite de konataj personoj, ŝi esprimis jene:
"Mi ne scias, kie mi estas... kia konfuzo min ĉirkaŭas! Vi vokis min kaj mi venis. Mi ne komprenas, kial mi ne estas hejme; oni bedaŭras mian foreston, dum mi ĉeestas, ne povante fariĝi rekonata. Mia korpo ne plu apartenas al mi, kaj tamen mi sentas ĝian malvarmon... Mi volas forlasi ĝin kaj mi ĉiam pli ligiĝas al ĝi... Mi estas kvazaŭ du personoj... Ho! Kiam mi fine komprenos tion, kio okazas al mi? Estas necese, ke mi ankoraŭ iru tien... mia alia "memo", kio al ĝi okazos dum mia foresto?Adiaŭ"
Tiu sento pri duoblaĵo, kiu ankoraŭ ne estas detruita per kompleta disiĝo, ĉi tie estas evidenta. Nekonstanta kara- ktero, kun pozicio kaj riĉaĵo konsentantaj al ŝi kontentigon de ĉiuj kapricoj, devis ankaŭ favori ŝiajn inklinojn al frivol- eco. Ne mirigas do, ke ŝia malligiĝo estis malrapida, tiel ke, tri tagojn post sia morto, ŝi ankoraŭ sentis sin ligita al sia korpa envolvaĵo. Sed, ĉar ŝi ne posedis gravajn mal- virtojn kaj estis bonkaraktera, tiu situacio neniel estis pena kaj ne devis longe daŭri. Post kelkaj tagoj, kiam ŝi estis elvokita, tiam ŝiaj ideoj jam estis tute aliaj. Jen tio, kion ŝi diris:
"Dankon, ke vi preĝis por mi. Mi rekonas la bonecon de Dio kiu evitigis al mi la suferojn kaj la maltrankvil- ojn, kiuj sekvus la malligiĝon de mia Spirito. Por mia kompatinda patrino rezignacii estos tre malfacile; sed ŝi estos konsolita, kaj tio, kio en ŝiaj okuloj estas granda malfeliĉo, estis fatala kaj nepre necesa, ke la aferoj de la Ĉielo sin turnis en tion, kio devas esti: ĉio. Mi estos apud ŝi ĝis la fino de ŝia surtera provado, helpante ŝin elteni ĝin.
Mi ne estas malfeliĉa, sed mi multon devas fari por alproksimigi min al la situacio de la feliĉuloj. Mi petos al Dio konsenti al mi reveni sur la Teron por regajni la tempon, kiun mi tie perdis, en mia lasta ekzistado.
La fido subtenu vin, miaj amikoj; fidu la efikecon de la preĝo, precipe tiu venanta el la koro. Dio estas bona."
D. Ĉu vi longe restis, ne rekonante vin?
R. Mi komprenis la morton en la sama tago, kiam vi preĝis por mi.
D. Ĉu via konfuzostato estis dolora?
R. Ne, mi ne suferis, mi pensis, ke mi sonĝas kaj mi atendadis la vekiĝon. Mia vivo ne estis senigita je doloroj, sed ĉiu enkarnulo en via mondo devas suferi. Mi rezignaciis pri la volo de Dio, kaj mia rezignacio estis de Li konsiderata. Mi dankas vin por la preĝoj helpintaj min rekoni min mem. Dankon; mi plezure ĉiam revenos. Adiaŭ."
Hйlиne
Markizo de Saint-Paul
(Mortinta en 1860 kaj elvokita, laŭ peto de ia sia fratino, membro de la Societo de Parizo, en la 16-a de Majo l861.)
Elvoko. — R. Jen mi ĉi tie.