Выбрать главу

— Via fratino petis min elvoki vin, ĉar, kvankam mediumino ŝi tamen ankoraŭ ne estas sufiĉe disvolviĝinta.

— R. Mi respondos kiel eble plej klare.

3. — Mi unue deziras scii, ĉu vi estas feliĉa.

R. Mi estas en vaganteco ( \ transiĝa stato, kiu donas nek absolutajn feliĉon nek punon.

— Ĉu vi longe restis nekonscianta vian staton?

R. Mi longe restis konfuzita kaj mi nur rekonsciiĝis por beni la kompaton de tiuj, kiuj, min rememorinte, preĝis por mi.

— Ĉu vi povas taksi la tempon de tiu konfuziĝo?

R. Ne.

— Kiujn geparencojn vi rekonis la unuaj?

R. Miajn patrinon kaj patron, kiuj, kiam mi vekiĝis, min akceptis, enkondukante min en la novan vivon.

— Al kio atribui la fakton, ke vi ekstreme malsana laŭŝajne konversaciis kun amataj personoj sur la Tero? — R. Al la antaŭa kono de la malkaŝo de la mondo, en kiu mi estis loĝonta. Vidiva mediumo antaŭ la morto, miaj okuloj nur nebuliĝis en la momento de mia disiĝo je la korpo, ĉar la karnaj ligiloj estis ankoraŭ tre fortaj.

— Kiel klarigi la rememorojn pri infaneco, kiuj prefere okazis al vi? — R. Al la fakto, ke la komenco pli identiĝas kun la fino, ol kun la mezo de la vivo.

— Kiel tion klarigi? — R. Estas gave diri, ke la mortantoj memoras kaj vidas, kiel konsolan reflekton, la infanan purecon de siaj unuaj jaroj.

Eble, pro providenca simila motivo, la maljunuloj, laŭ- mezure kiel ili proksimiĝas al la fino de sia vivo, iafoje havas klaran rememoron pri la plej malgravaj epizodoj de sia infaneco.

( * -1 Stato de Spiritoj vagantaj, t.e. ne enkarniĝintaj, dum intertempoj de iliaj enkorpaj ekzistadoj. — La Trad.

— Kial, aludante la korpon, vi ĉiam uzis pro- nomon de la tria persono? — R. Ĉar mi estis vidiva mediumo, kiel mi diris al vi, kaj mi klare vidis la di- ferencojn inter fiziko kaj moralo; tiuj diferencoj, tre miksitaj inter si de la vivo-fluidaĵo, fariĝas tre distingiĝaj en la okuloj de la klarvidaj mortantoj.

Jen nevulgara aparteco de la morto de tiu sinjoro. En siaj lastaj momentoj, li ĉiam diris: Li soifas, estas necese doni al li trinki; li sentas malvarmon, estas necese varmigi lin; li suferas de tia kaj tia regiono ktp. Kaj kiam oni diris al li: Ĉu ne vi, kiu soifas? — li respondis: "Ne mi, li." Ĉi tiu ekzemplo reliefigas la du ekzistadojn; la pensanta memo estas en la Spirito, ne en la korpo; la Spirito duone malliberiĝinta rigardis la korpon kiel alian individuon, kiu ĝustadire ne apartenis al li; estis do necese sensoifigi lian korpon mem, sed ne la Spiriton. Ĉi tiu fenomeno ankaŭ estas rimarkata ĉe kelkaj somnambuloj.

- Tio, kion vi diris pri la vaganteco de via Spirito kaj ties rilata konfuziĝo, farus nin dubi pri via feliĉo, kontraŭante tion, kion oni povus konkludi el viaj kvalitoj. Krome ekzistas vagantaj Spiritoj feliĉaj kaj malfeliĉaj. — R. Mi estas en transiĝa stato; ĉi tie la homaj virtoj estas taksataj laŭ sia ĝusta valoro. Vere ĉi tiu stato estas milfoje preferinda al tiu de mia surtera enkarniĝo; sed, ĉar mi ĉiam celis tion vere bona kaj bela, mia animo nur kontentiĝos, kiam ĝi atingos la piedojn de la Kreinto.

S-ro Cardon, kuracisto

Li pasigis parton de sia vivo em komerca ŝiparo, kiel kuracisto en balenoŝipo, akirinte en tia medio ideojn iom materialismajn; transloĝinte en la urbon J..., li tie praktikis la modestan profesion de internlanda kuracisto. Post kelka tempo, li certiĝis, ke li estas afekciata de hipertrofio de la koro, kaj sciante, ke la malsano estas nekuracebla, li donis sin al malvigliĝo, antaŭ la perspektivo de morto, en nekonsolebla melankolia stato. Li antaŭ- diris la difinitan tagon de sia morto, antaŭe ĉirkaŭ du monatoj, kaj kiam venis la momento, li kunigis sian familion por diri al ĝi la lastan adiaŭon.

Kiam liaj edzino, patrino, tri infanoj kaj aliaj geparencoj alproksimiĝis al lia lito, kaj la unua provis lin levi, li pli malvigliĝis, fariĝante mallume viola kaj fermante la okulojn, tial oni opiniis lin mortinta. Tiam la edzino intermetis sin por kaŝi al siaj infanoj tiun scenon.

Post minutoj, la malsanulo remalfermis la okulojn; lia mieno prilumita, por tiel diri, prenis radiantan esprimon de beateco, kaj li ekkriis: — "Ho, miaj infanoj, kia beleco! feliĉo! Ho, morto! kia bonfaro! kia milda afero! Mortinte, mi sentis, ke mia animo leviĝis tre alten, sed Dio permesis al mi reveni por al vi diri: Ne bedaŭru mian morton, kiu estas liberigo. Ha! Mi ne povas priskribi al vi la grandiozecon de ĉio, kion mi vidis, la impresojn, kiujn mi spertis! Sed vi ne povus ilin kompreni... Ho! miaj infanoj, ĉiam kondutu, tiel ke vi meritu tiun neesprimeblan feliĉon destinitan al bonaj homoj; vivu laŭ la reguloj de karitato; el tio, kion vi havas, donu parton al bezonantoj.

Kara edzino, mi restigas vin en nemulte laŭdinda situacio; ni havas ricevotajn ŝuldojn, sed mi petegas vin ne turmenti niajn ŝuldantojn; se ili estas ĉe malfacilaĵoj, atendu ĝis ili povos pagi; kaj pardonu tiujn, kiuj ne povas pagi. Dio vin rekompencos. Vi, mia filo, laboru por subteni vian patrinon; estu ĉiam honesta kaj evitu fari ion, kio eble makulus nian familion. Ricevu ĉi tiun kruc- on, heredaĵon de mia patrino; neniam ĝin forlasu, kaj Dio volu, ke ĝi faru vin ĉiam rememori miajn lastajn konsilojn: Miaj infanoj, reciproke helpu vin, subtenu unu alian, ke la bona harmonio regu vin; ne estu vantemaj nek fieraj; pardonu viajn malamikojn, se vi volas, ke Dio vin pardonu... "

Poste alproksimigante ilin al si, li prenis iliajn manojn kaj diris plu: — "Infanoj, mi vin benas." — Kaj liaj okuloj fermiĝis, ĉi tiun fojon por ĉiam; sed lia vizaĝo konservis tiel imponan esprimon, ke nombra amaso posedita de admiro venis vidi lin ĝis la momento, kiam li estis envolvita en mortotukon.

Post kiam iu amiko de la familio donis al ni ĉi tiujn treege interesajn informojn, tiam ni memoris, ke elvoko fariĝus instrua al ni ĉiuj kaj utila al la Spirito mem.

Elvoko. — R. Mi estas apud vi.

— Oni rakontis al ni la cirkonstancojn, en kiu okazis via morto, kaj ni forte miris. Ĉu vi bonvolas priskribi al ni ankoraŭ pli detale tion, kion vi vidis dum la intertempo de tio, kion ni povus nomi viaj du mortoj?

R. Tion, kion mi vidis... Ĉu vi povus ĝin kompreni? Mi ne scias, ĉar mi ne trovus esprimojn proprajn al kompreno de tio, kion mi povis vidi dum la momentoj, en kiuj estis eble al mi forlasi la fizikan envolvaĵon.

— Kaj ĉu vi scias, kie vi estis? Ĉu malproksime de la Tero, sur alia planedo, aŭ en la Spaco? — R. La Spirito ne mezuras distancojn, nek konas ilian longecon tiel, kiel vi. Forprenite de la supernatura aganto, kiun mi ne komprenas, mi vidis brilojn de ia ĉielo, de tiuj, kiujn nur sonĝe ni povas prezenti al ni. Tiu iro tra la senfino okazis kun tia rapideco, ke mia Spirito ne povis kalkuli kiom da sekundoj ĝi daŭris.

— Kaj vi nun ĝuas la feliĉon, kiun vi atendis?

R. Ne; mi ja deziras ĝin ĝui, sed Dio ne devas tiamaniere rekompenci min. Mi multfoje ribelis kontraŭ la benataj pensoj, kiujn diktis mia koro, kaj la morto ŝajnis al mi ia maljustaĵo.

Mi nekredanta doktoro nutri s ĉe la kuracarto pro- fundan antipation kontraŭ la dua naturo, kiu estas nia inteligenta dia impulso; al mi la senmorteco de la animo estis nenio alia ol fikcio taŭga por logi nemulte instruitajn homojn, kvankam la neniaĵo min timigis kaj mi malbenis la misteran aganton, kiu ĉiam influas. La Filozofio malebligis al mi, tion mi ne konsciis, kompreni la grand- econ de la Eternulo, kiu povas distribui doloron kaj ĝojon por instrui la homaron.

— Ĉu vi rekonis vian staton tuj post via definitiva malligiĝo? — R. Ne; mi nur rekonis min dum la transiro, kiun mia korpo spertis por trakuri la eteran regionon. Sed tio ne tuj okazis, kaj estis necesaj kelke da tagoj por mia vekiĝo.

Dio faris al mi favoron, tial mi klarigos al vi: Mia malnova malkredo ne plu ekzistis; mi fariĝis kredanto antaŭ la morto, post kiam mi grave kaj science esploris la aferon, kiu min turmentis, post kiam mi fine trovis ne surterajn kialojn, sed dian kialon, kiu min inspiris kaj konsolis, donante al mi kuraĝon pli fortan ol la doloro. Tiel mi benis tion, kion mi malbenis, mi rigardis la morton kiel ian liberigilon. La ideo pri Dio estas granda, kiel la mondo! Ho! kia superega konsolo venas el la preĝo, kiu nin kortuŝas kaj emocias: ĝi estas la plej pozitiva elemento de nia nemateria naturo; per ĝi mi komprenis, mi firme kaj suverene kredis, kaj tial Dio, konsiderante miajn agojn, bonvolis rekompenci min antaŭ la fino de mia enkarniĝo.