— Ĉu oni povus diri, ke vi estis mortinta dum tiu unua krizo? — R. Jes kaj ne: post kiam la Spirito forlasis la korpon, la karno nature estingiĝadis; sed, kiam li reprenis la surteran loĝejon, la vivo revenis al la korpo, kiu spertis transiĝon, ian dormon.
— Kaj ĉu vi sentis la ligilojn, kiuj tenis vin ĉe la korpo? — R. Sendube; la Spirito havas fortegan katenon, kiu lin tenas, kaj li eniras en la naturan vivon, antaŭ la lasta tremo de la karno.
— Kiel do, en via ŝajna morto kaj dum kelke da minutoj, via Spirito povis subite kaj nekonsterneble malligiĝi, dum via efektiva malligiĝo estis akompanata de konfuziĝo dum kelke da tagoj? Sajnas al ni, ke en la unua okazo, pro la ligiloj inter korpo kaj Spirito pli ekzistantaj ol en la dua, la malligiĝo devus esti pli mal- rapida, ĝuste kontraŭa al tio, kio efektiviĝis. — R. Vi multfoje elvokis enkarniĝintan Spiriton, ricevante ĝustajn respondojn; mi troviĝis en tiaj kondiĉoj, ĉar Dio vokis min kaj liaj servantoj al mi diradis: — "Venu..." Mi obeis kaj dankis al Li la specialan favoron, kiun Li bonvolis fari al mi, ke mi povu duonvidi kaj kompreni lian senfinan grandecon. Mi dankas vin tial, ke antaŭ la reala morto vi permesis al mi instrui miajn geparenc- ojn, ke ili travivu bonajn kaj ĝustajn enkarniĝojn.
— El kie venis la belaj paroloj, kiujn post via vekiĝo vi eldiris al via familio? — R. Ili estis reflekto de tio, kion mi vidis kaj aŭdis; la bonaj Spiritoj inspiris al mi la parolon kaj donis brilon al mia mieno.
— Kian impreson, laŭ via opinio, kaŭzis via revelacio ĉe la ĉeestantoj kaj precipe ĉe viaj infanoj? -- Surprizigan, profundan; la morto ne estas men- sogema; la infanoj kiel eble plej maldankaj ĉiam kurbiĝas ĉe la finiĝanta enkarniĝo. Se ni povus penetri en la koron de la infanoj, apud malfermita tombo, ni vidus ilin nur poseditaj de veraj sinceraj sentoj, tuŝitaj de la kaŝita mano de la Spiritoj, kiuj diras al ĉiuj pensoj: Ektremu, se vi dubas; morto estas rebonigo, justeco de Dio, kaj mi garantias al vi, spite al la nekreduloj, ke miaj familio kaj amikoj kredis la parolojn de mi eldiritajn antaŭ la morto. Krome mi estis peranto de iu alia mondo.
— Dirinte, ke vi ne ĝuas la duonviditan feliĉon, ĉu ni tamen povas diri, ke vi estas malfeliĉa? — R. Ne, ĉar mi fariĝis kredanto antaŭ la morto, kaj tio, el koro kaj konscienco. Doloro turmentas en tiu mondo, sed fortikigas el la vidpunkto de la spirita estonteco. Rimarku, ke Dio konsideris miajn preĝojn kaj mian absolutan kred- on je Li; mi estas firma sur la vojo al perfektiĝo, kaj mi venos al celo, kiun oni konsentis al mi duonvidi. Preĝu, miaj amikoj, por ĉi tiu nevidebla mondo, kiu prezidas en viaj destinoj; ĉi tiu frateca interŝanĝo estas ama;
estas rimedo interkomunikiganta la Spiritoj n el ĉiuj mondoj.
12. — Ĉu vi bonvolus eldiri kelkajn vortojn al viaj edzino kaj infanoj? — R. Mi petas ĉiujn miajn karulojn, ke ili kredu je la ĉiopova, justa, neŝanĝema Dio; ke ili kredu la preĝon, kiu konsolas kaj korfaciligas; la karitaton, kiu estas la plej nobla praktiko de la homa enkarniĝo; mi petas ilin rememori, ke ankaŭ el la mal- multo oni povas doni, ĉar monereto de malriĉulo estas pli meritoplena en la okuloj de Dio, de tiu Dio, kiu scias, ke malriĉulo donas multon, eĉ kiam li malmulton donas.
"La riĉulo devas multe doni, kaj konstante doni por tiom multe meriti. La estonteco estas la karitato, la bonvolemo ĉe ĉiuj agoj; estas konsideri, ke ĉiuj Spiritoj estas fratoj, neniam zorgante pri la miloj da infanecaj surteraj vantaĵoj.
Vi spertos krudajn provaĵojn, kara amata familio; sed ilin kuraĝe akceptu, memorante, ke Dio ilin vidas. Ofte rediru ĉi tiun preĝon: — "Ama kaj bona Dio, ĉiam ĉion konsentanta, donu al ni forton superan al ĉiuj sortovicoj, faru nin bonaj, humilaj kaj karitatemaj, malgrandaj je riĉaĵo kaj grandaj je koro. Permesu, ke nia Spirito estu spiritisto sur la Tero, por vin pli bone kompreni kaj ami.
Via nomo estu emblemo de libereco, ho! mia Dio! — La konsolanto de ĉiuj subprematoj, de ĉiuj benzonantaj ami, pardoni kaj kredi."
Cardon
Eric Stanislas
(Spontanea komunikaĵo. Societo de Parizo; Aŭgusto 1863.)
"Kian feliĉon donas al ni la emocioj intense sentataj de bravaj koroj! Ho! konsolaj pensoj malfermantaj la savovojon al ĉio vivanta, al ĉio materie kaj spirite spir- anta. La konsolanta balzamo neniam ĉesu abunde flui sur nin kaj vin! Kiaj vortoj ni uzas, esprimantaj la feliĉon de la elkarniĝintaj fratoj, kiam ili penetras en la amon, kiu nin ĉiujn kunigas?
Ha, fratoj! ĉie kiom da bono, kiom da dolĉaj sentoj altaj kaj simplaj, kiel vi, kiel via doktrino, vi estas invitataj dissemi laŭlonge de la irota vojo; sed ankaŭ kiom multe oni donos al vi eĉ antaŭ ol vi akiros rajtojn!
Mi ĉeestis ĉion, kio okazis en ĉi tiu nokto; mi aŭdis, mi komprenis kaj mi penos memvole plenumi mian devon kaj instrui la klason el neperfektaj Spiritoj. Aŭdu do: mi tute ne estis feliĉa; kiam mi estis enabismiĝinta en la grandegeco, en la senfino, miaj suferoj estis des pli intensaj, ju pli malfacila estis al mi ilia kompreno.
Benata estu Dio, kiu kon sentas al mi veni en sanktejon, kiu ne povas senpune esti malfermita al malbonuloj.
Amikoj, kiom mi dankas vin, kiom da fortoj mi regajnis inter vi! Ho, bonaj homoj! konstante kolektiĝu; lernu, ĉar vi ne povas dubi pri la fruktoj de la seriozaj kunsidoj; la Spiritoj devantaj ankoraŭ multon lerni, kiuj memvole restas senfaraj, mallaboremaj kaj forgesantaj siajn devojn, povas troviĝi tie, ĉe vi, pro cirkonstancoj atenditaj aŭ neatenditaj; kaj tiam, forte tuŝitaj, ili sin rekonas, kaj multe da okazoj prezentiĝas al ili duonvidi la celon, la tre deziratan objekton, samtempe serĉi, edifite de via ekzemplo, la rimedojn eviti la penigan staton, kiu ilin regas.
Kun granda plezuro mi fariĝas interpretanto de la suferantaj animoj, ĉar mi parolas al bonkoraj homoj, en la certeco, ke mi ne estos forpelata.
Ankoraŭfoje akceptu do, komplezemaj homoj, la esprimon de mia aparta danko kaj tiun de ĉiuj, al kiuj vi de longe faris multe da bono, eĉ ne sciante."
Eric Stanislas
La gvidanto de la mediumo. Miaj infanoj, ĉi tiu estas Spirito longe suferinta, devojiĝinta de la ĝusta vojo. Li num komprenas siajn erarojn, pentas kaj turnas la okulojn al Dio, kiun li forneis. Lia situacio ne estas tiu de feliĉulo, sed li aspiras la feliĉon kaj ne plu suferas. Dio konsentis al li ĉi tiun kunsidon, ke li poste iru en malsuperan sferon por sin instrui kaj stimuli la progreson de la Spiritoj, kiuj, kiel li, malobeis la leĝon. Gi estas riparado, kiu koncernas lin. Li fine konkeros la feliĉon, pro lia persisteco.
S-ino Anna Belleville
Tridekkvinjara virino mortinta post kruela malsano. Vigla, spirita, dotita per neordinara inteligento, skrupula kriterio kaj altaj moralaj kvalitoj; edzino kaj sindediĉa familiopatrino, ŝi cetere posedis ian maloftan forton de karaktero kaj ian abundon da rimedoj, kiuj ĉiam tenis ŝin protektata kontraŭ la plej hazardaj okazaĵoj de ŝia ekzistado. Ne konservante resenton pri personoj, pri kiuj ŝi povas plendi, ŝi ĉiam estis preta fari al ili oportunan servon. Intime ligite al ŝia persono de multe da jaroj, ni povis akompani ĉiujn fazojn de ŝia ekzistado kaj ankaŭ ĉiujn neatenditaĵojn en ĝia fino. Venis de ia akcidento la malsano, kiu devis ŝin mortigi, reteninte ŝin sur lito tri jarojn, katenitan de la plej kruelaj suferoj, cetere eltenitaj ĝis la fino, kun heroeca kuraĝo, kaj malgraŭ kiuj la natura beleco de ŝia Spirito neniam ŝin forlasis. Si firme kredis la ekzistadon de la animo kaj la estont- an vivon, sed nemulte zorgis pri tio; ĉiuj ŝiaj pensoj rilatis al la estanteco, kiu estis por ŝi tre grava, kvankam ŝi ne timis la morton kaj estis indiferenta por la materiaj plezuroj. Sia vivo estis simpla kaj ŝi sen peno rezignis tion, kion ŝi ne povis ekhavi; sed ŝi denaske posedis la senton pri bono kaj belo, senton, kiun ŝi nutris eĉ ĉe la plej malgrandaj aferoj.