Si volis vivi malpli por ŝi ol por siaj infanoj, komprenante kiom sia malesto kostus al ili, kaj tio ja ligis ŝin al la vivo. Ne ĝin studinte ĝisfunde , ŝi konis Spi- ritismon; ŝi interesiĝis pri ĝi, sed ŝi neniam povis firme teni siajn ideojn pri la estonteco; ĉi tiu estis laŭ ŝi relaĵo, sed ne kaŭzis al ŝia spirito profundan impreson.
Tio bona, kion ŝi praktikis, estis rezultato de ia natura, spontanea impulso, kaj ŝi ne pensis pri rekom- pencoj nek pri estontaj punoj.
Sia stato estis senesperiga kaj baldaŭa ŝia morto, cirkontanco, kiun ŝi mem konis. Iun tagon, kiam ŝia edzo forestis, ŝi senfortiĝis kaj komprenis, ke ŝia horo venas; ŝiaj okuloj nebuliĝis, konfuziĝo ŝin invadis, kaj ŝi sentis ĉiujn angorojn pro la disiĝo.
Sed la morto antaŭ la reveno de la edzo estis por ŝi malfacila. Per superega klopodo super si mem, ŝi mur- muris: "Ne, mi ne volas morti!"
Si tiam sentis reveni la vivon kaj ŝi reprenis la tutan uzon de siaj kapabloj. Veninte ŝia edzo, ŝi al li diris: "Mi estis mortonta, sed mi volis atendi vian alvenon, pro tio, ke mi devas fari al vi kelkajn rekomendojn." Tial la lukto de la vivo kontraŭ la morto daŭris plu ankoraŭ tri monatojn, tempon, kiu estis por ŝi nenio alia ol dolora agonio.
Elvoko en la tago sekvinta tiun de ŝia morto. — R. Bonaj amikoj, mi estas danka pro la intereso, kiun mi meritas de vi; cetere vi estis por mi kvazaŭ bonaj parencoj. Nu bone, ĝojegu, ĉar mi estas feliĉa. Konsolu mian kompatindan edzon kaj protektu miajn infanojn. Mi tuj iris al ili, post kiam mi elkarniĝis.
D. Ni povas supozi, ke via konfuziĝo ne estis longa, ĉar vi al ni respondas klarmense.
R. Ha! Miaj amikoj, mi tiel multe suferis... kaj vi bone scias, ke mi suferis rezignacie. Nu, mia provado finiĝis. Mi ne diros, ke mi estas tute liberiĝinta, ne; sed vero estas, ke mi ne plu suferas, kaj tio estas por mi granda korfaciliĝo! Nuntempe mi estas tute resaniĝ- inta, sed mi ankoraŭ bezonas la helpon de viaj preĝoj, ke mi poste kunlaboru kun vi.
D. Kio estis la kaŭzo de viaj longaj suferoj?
R. Ia terura pasinteco, mia amiko.
-- D. Ĉu vi povas rakonti al ni tiun pasintecon?
R. Ho! Lasu min ĝin iom forgesi... mi ĝin tiel kare elpagis...
Unu monaton post la morto. — Nun, kiam vi eble estas tute malligiĝinta kaj kiam nin pli bone rekonas, ni tre dezirus teni kun vi pli klaran konversacion. Ĉu vi ekzemple povus respondi al ni, kia estis la kaŭzo de via longa agonio? Tri monatojn vi estis inter vivo kaj morto...
R. Dankon, miaj amikoj, pro via rememoro, kaj ankaŭ pro viaj preĝoj! Kiom sanigaj ĉi tiuj estis por mi kaj kiom ili kunhelpis por mia liberiĝo! Mi ankoraŭ havas bezonon esti konsolata; preĝu plu por mi. Vi komprenas la valoron de la preĝo. Tiuj, kiujn vi el diras, neniel estas banalaj formuloj, kompare kun tiuj murmurataj de tiom da aliaj homoj, kiuj ne taksas ilian gravecon, la frukton de ia bona preĝo.
"Mi multe suferis, sed miaj suferoj estis malavare kompensitaj, kaj multfoje estis al mi permesate esti apud miaj karaj infanoj, kiujn mi postlasis kun tiom da dedaŭro!
Mi mem plilongigis tiujn suferojn; la arda deziro vivi plu, pro amo al miaj infanoj, igis min iamaniere alkroĉiĝi al la materio, kaj malsame ol aliaj homoj mi ne volis forlasi la kompatindan korpon, de kiu mi devis disiĝi, malgraŭ tio, ke ĝi estis por mi instrumento de tiom da torturoj.
Jen la kialo de mia longa agonio. Koncerne la malsanon kaj la devenantajn suferojn, ili estis elpago de mia pasinteco — plia ŝuldo, kiun mi pagis. Ha! bonaj amikoj, se mi estus vin aŭdinta, kiom da ŝanĝo estus okazinta en mia nuna vivo!
Kian korfaciliĝon mi spertus en la lastaj momentoj, kaj kiel facila eble estus mia disiĝo, se, anstataŭ ĝin bari, mi estus min konfide submetinta al la volo de Dio, al la fluo, kiu min trenadis! Sed, anstataŭ turni la okulojn al la estonteco min atendanta, mi nur vidis la estantecon, kiun mi estis forlasonta!
Kiam mi revenos sur la Teron, mi estos ja spiritistino, mi ĝin asertas al vi. Kia superbela scienco! Mi ofte ĉeestas viajn kunsidoj n kaj la konsilojn, kiujn oni transdiras al vi. Eble miaj suferoj estus mildigitaj, se mi povus ilin kompreni, kiam mi estis sur la Tero. La okazo ne estis ankoraŭ veninta.
Mi hodiaŭ komprenas la bonecon kaj la justecon de Dio, kvankam mi ne estas sufiĉe progresinta por senzorg- igi min pri la aferoj de la vivo; mi precipe iras al miaj infanoj, ne por dorloti ilin, sed por ilin helpi, montrante al ili la vojon, kiun Spiritismo malfermas en ĉi tiu momento. Jes, miaj amikoj, mi ankoraŭ havas gravajn zorgojn, inter kiuj elstaras tiu rilata al la estonteco de miaj infanoj."
D. Ĉu vi povas doni al ni iajn informojn pri la pasinteco, kiun vi bedaŭras?
R. Ha! bonaj amikoj, mi estas preta fari konfeson. Mi malzorgis la aliulan suferon, indiferente vidante la suferojn de mia patrino, kiun mi nomis malsanulino pro imaga malsano. Por ne vidi ŝin sur lito, mi supozis, ke ŝi ne suferas kaj mi mokis ŝiajn plendojn. Jen kiel Dio punas.
Ses monatojn post la morto. — D. Nun, kiam sufiĉe longa tempo forpasis, de kiam vi forlasis vian materian envolvaĵon, bonvolu priskribi al ni viajn pozicion kaj okupojn en la spirita mondo.
R. Dum la surtera vivo mi estis tio, kion oni ordinare nomas bona persono; sed antaŭ ĉio mi ŝatis mian bonstaton; laŭnature kompatema, mi eble ne estus kapabla por sinofero malpliigi malfeliĉon. Hodiaŭ ĉio ŝanĝiĝis, kaj kvankam mi ĉiam estas la sama, la iama memo tamen modifiĝis.
"Mi profitis el la modifiĝo kaj mi vidas, ke ne ekzistas kategorioj nek kondiĉoj ekster la persona merito, en la nevidebla mondo, kie karitatema kaj bonkora malriĉulo superstaras riĉulon, kiu humiligis per sia almozo. Mi speciale helpas tiujn afliktiĝantajn pro familiaj suferoj, pro perdo de parencoj aŭ de riĉeco. Mia misio estas ilin reanimi kaj konsoli kaj ĉe tio mi sentas min feliĉa."
Anna
Grava demando venas el la faktoj supre menciitaj. Jen ĝi:
Ĉu persono, pro forto de sia propra volo, povus prokrasti la momenton de disiĝo de la animo je la korpo?
Respondo de la Spirito Sankta Ludoviko. Senkondiĉe jese respondi ta, ĉi tiu demando povus okazigi erarajn konsekvencojn.
Certe, pro iaj kondiĉoj, iu enkarniĝinta Spirito povas longigi sian korpan ekzistadon, por plenumi nepre necesajn misiojn, aŭ almenaŭ de li tiel supozatajn — tio estas permeso, kiun oni al li povas konsenti, por ĉi tiu pritaktata okazo kaj por multe da aliaj ekzemploj. Sed ĉi tiu vivoprokrasto devas esti ja mallonga, ĉar estas malper- mesate al la homo inversigi la ordon de la naturaj leĝoj kaj ankaŭ memvole reveni en la vivon, kiam ĝi jam atingis sian limdaton. Gi estas nur nedaŭra haltigo. Sed, pro ebleco de la fakto, oni ne konkludu, ke ĝi estas ĝenerala, kaj ke dependas de ĉiu homo tiamaniere plilongigi sian ekzistadon. Kiel provon por la Spirito, aŭ por intereso de finiĝonta misio, la malvigliĝintaj organoj povas ricevi aldonon da vivo-fluidaĵo, kiu ebligos al ili kelke da momentoj plilongigi la materian manifestiĝon de penso. Ĉi tiuj okazoj estas esceptaj kaj ne faras regulon. Ankaŭ oni ne devas vidi en tiu fakto ian nuligon de la neŝanĝemeco de la leĝoj de Dio, sed ian sekvon de la libera volo de la animo, kiu, en la ekstrema momento, havas konscion pri sia misio kaj volas, spite la morton, elfini tion, kion ĝi ĝis tiam ne povis. Tiu vivolongigo iafoje povas esti ia speco de puno trudita al la Spirito dubema pri la estonteco, vivoprokrasto, kiun li nepre devas suferi.