Выбрать главу

Sankta Ludoviko

Oni ankoraŭ povus miri pri la relativa rapido, kun kiu ĉi tiu Spirito liberiĝis, pro lia alkroĉiĝo al la korpa vivo; sed estas necese konsideri, ke tiu alkroĉiĝo neniel estis ma­teria kaj voluptama, ĝi prefere havis sian moralan flankon efektive motivitan de la bezonoj helpi la infanojn ankoraŭ en frua aĝo. Ŝia spirito estis intelekte kaj morale progres- inta. Se ŝi estus atinginta plian ŝtupon, oni povus opinii ŝin unu el tiuj Spiritoj el la plej feliĉaj. Ne ekzistis do ĉe la perispiritaj ligiloj tiu obstineco rezultanta el la materia ident- igo; oni povas diri, ke la vivo malfortiĝinta pro daŭra mal- sano, apenaŭ kateniĝis per delikataj fadenoj, kies rompiĝon ŝi penis malhelpi. Sed ŝia rezisto estis punita per plilongigo de la suferoj rilataj al la malsano mem kaj ne per la mal- facileco de la malligiĝo. Jen kial, post ĉi tiu malligiĝo, ŝia konfuziĝo estis mallonga. Alia fakto same grava venas de ĉi tiu elvoko, kiel de la pli granda parto de tiuj realigitaj en pluraj tempoj, pli-malpli malproksimaj de la morto: ĝi estas la grada aliiĝo de la ideoj de la Spirito, kies progreso vidiĝas ne ĉe liaj pli bonaj sentoj, sed ĉe lia pli justa taksado de la aferoj. La progreso de la Spirito en la spirita vivo estas do fakto elmontrita de la sperto. La korpa vivo estas praktikado de tiu progreso, elmontro de liaj decidoj, fandilo, en kiu li puriĝas. Ĉar la animo progresas post la morto, ĝia sorto ne povas esti definitive difinita, pro tio, ke la definitiva decido pri la sorto estas, kiel ni jam diris, la neado de la progreso.

Kaj, ĉar tiuj du aferoj ne povas samtempe kunekzisti, restas plu tiu, kiu havas favore por si la konfirmon de la faktoj kaj de la racio.

ĈAPITRO IV

SPIRITOJ SUFERANTAJ Puno

Generala elmontro de la stato de kulpuloj, okaze de ilia eniro en la mondon de la Spiritoj, diktita al la Spi­ritisma Societo de Parizo, en Oktobro 1860.

"Post la morto, la Spiritoj harditaj, egoismaj kaj malicaj tuj estas kaptitaj de kruela dubo pri sia destino, en nuneco kaj estonteco. Ili rigardas ĉirkaŭ si kaj vidas nenion, kio povas utili al la praktikado de ilia malboneco, kio ilin afliktegas, ĉar izoliteco kaj neaktiveco estas netolereblaj por la malbonaj Spiritoj.

Ili ne levas la rigardon al la loĝejo de la progresint­aj Spiritoj, konsideras tion, kio ilin ĉirkaŭas kaj tiam, komprenante la malvigliĝon de la malfortaj kaj punitaj Spiritoj, ili alkroĉiĝos al ili, kvazaŭ al ia kaptitaj o, uzante la rememoron pri iliaj pasintaj pekoj, kiujn ili senĉese agigas per siaj ridindaj gestoj.

Ĉar al ili ne sufiĉas tiuj mokoj, ili sin ĵetas al la Tero simile al malsategaj vulturoj, serĉante inter la homoj ian animon, kiun ili povas delogi. Gin trovinte, ili ĝin ekposedas, ekscitante ĝian ambicion kaj penante estingi ĝian fidon je Dio, ĝis ili fine alproprigas al si unu konsciencon kaj, vidante, ke la kaptitaj o estas sekura, ili etendas la fatalecon de sia infekto sur ĉion, kio alproksimiĝas al ĝi.

La malica Spirito estas preskaŭ feliĉa en la plej in­tenso de sia kolero, kaj li suferas nur en la momentoj, kiam li ne agas, aŭ en la okazoj, kiam la bono triumfas super malbono. Sed la jarcentoj pasas, kaj subite la malica Spirito antaŭsentas, ke la mallumo fine lin ĉirkaŭas; lia agosfero malplivastiĝas, kaj lia konscienco, ĝis tiam muta, sentigas al li akrajn dornojn de rimorso.

Inerta, trenata de kirlego, li vagadas, kiel diras la Sanktaj Skriboj, sentante sian haŭthararon hirtiĝi de teruro. Baldaŭ estiĝas ia granda vakuo ĉirkaŭ li: venas la momento, kiam li devas kulpelpagi; jen estas la enkarn- iĝo okazonta... kaj li vidas, kvazaŭ en spegulo, la terurajn provojn, kiuj lin atendas, li volas retroiri, sed iras antaŭen kaj, ĵetita en la vivabismon, li neatendite ruliĝas ĝis la vualo de forgeso falos sur liajn okulojn. Li vivas, agas, ankoraŭ estas kulpa, sentante en si, mi ne scias kian maltrankviligan rememoron, iajn antaŭsentojn, kiuj igas lin tremi, sed ne retroirante sur la vojo de malbono. Fine lacigita de penoj kaj krimoj li estas mortonta. Etendite sur litaĉo (aŭ sur lito, tio ne gravas), la kulpulo sub ŝajna senmoveco sentas moviĝi kaj vivi interne de si ian mondon el forgesitaj sensacoj. Ferminte la okulojn, li vidas ekaperantan helecon, aŭdas strangaj n sonojn; lia animo, baldaŭ forlasonta la korpon, agitiĝas senpa- cience, dum liaj krispigitaj manoj provas kapti la litkovrilojn... Li volas paroli, kriegi al siaj ĉirkaŭantoj: — Retenu min! Mi vidas la punon! — Neeble! La morto sigelas liajn palajn lipojn, dum la ĉeestantoj diras: Ripozu en paco!

Li tamen aŭdas, ŝvebante ĉirkaŭ la korpo, kiun li ne volas forlasi. Ia mistera forto lin altiras; li vidas, kaj fine rekonas tion, kion li jam vidis. Terurita jen li sin ĵetas en la Spacon, kie li dezirus kaŝiĝi sed nenia ŝirmo, nenia ripozo.

Aliaj Spiritoj reciprokas al li malbonojn, kiujn li faris; punita, konfuzita kaj mokita li siavice vagas kaj vagos ĝis la dia lumo en lin penetru kaj lin prilumu, montrante al li la venĝeman Dion, la super ĉiu malbono Dion triumfantan, kun kiu li ne povos repacigi krom per kulpelpago kaj ĝemoj."

Georges

Neniam estis pentrita bildo pli terura kaj aŭtentika pri la sorto de maliculo; ĉu ankoraŭ estas necesa la iluziaĵo de la flamoj kaj fizikaj torturoj?

Novel

La Spirito alparolas la mediumon, kiun li konis dum

la vivo.

"Mi rakontos al vi mian suferon ĉe la morto. Katenita al la korpo per materiaj ligiloj, mia Spirito renkontis grandajn malfacilaĵojn por senembarasiĝi — kio per si mem jam estis kruda angoro.

La vivo, kiun mi lasis en la aĝo de 21 jaroj, ankoraŭ estis tiel energia, ke mi ne povis kredi al ĝia perdo. Tial mi serĉadis la korpon, kaj miris, timegita de tio, ke mi vidis min perdita meze en kirlo da ombroj. Fine la konscio pri mia stato kaj la elmontro de la eraroj faritaj en ĉiuj miaj reenkarniĝoj subite min frapis, dum ia senkompata lumo prilumis la plej sekretan internon de mia animo, kiu sin sentis nudigita kaj tuj kaptita de ĉagrena honto. Mi penadis eviti tiun influon, interesiĝante pri la objektoj min ĉirkaŭantaj, objektoj novaj, sed kiujn mi jam konis; la lumaj Spiritoj, ŝvebantaj en la etero, donis al mi la ideon pri ia feliĉo, kiun mi ne povis aspiri; ombraj kaj afliktegaj formoj, iuj dronitaj en ĝenaj malesperoj, aliaj furiozaj aŭ ironiaj, glitadis ĉirkaŭ mi aŭ sur la tero, al kiu mi estis alkroĉiĝinta. Mi vidis homojn, kiuj sin agitadis, kies nescion mi enviis; ia tuta klaso da nekonataj aŭ prefere retrovitaj sensacoj min samtempe invadis. Kvazaŭ trenata de nerezistebla forto, kaj penante eviti furiozan doloron, mi neniigis la distancojn, la ele- mentojn, la materiajn obstaklojn, tiamaniere ke la naturaj belaĵoj kaj la ĉielaj brilegoj ne povis eĉ por momento kvietigi la akran doloron de mia konscienco nek la teruron kaŭzitan de la malkaŝo de la eterneco. Mortulo povas antaŭjuĝi la materiajn torturojn laŭ la tremoj de la karno; sed viaj malfortaj doloroj, mildigitaj de la espero, malgravigitaj de la distroj aŭ mortigitaj de la forgeso, neniam donos al vi ideon pri la angoroj de iu animo senĉese, senespere, senpente suferanta. Pasinte ia tempo, kies daŭron mi ne povas precizigi, enviante elektitojn, kies gloron mi duonvidis, malamante la malbonajn Spi­ritojn moke min persekutantajn, malestimante la homojn, kies hontidaĵojn mi vidis, mi pasis de profunda mal- vigleco al ia senprudenta ribelemo.

Fine vi alvokis min, kaj por la unua fojo ia milda kaj tenera sento trankviligis min; mi aŭdis la instruojn, kiujn al vi donas viaj gvidantoj, al mi trudiĝis la vero, mi preĝis; Dio aŭdis min, malkaŝiĝis al mi per sia Kompatemo, tiel same, kiel Li jam malkaŝis al mi per sia Justeco"