La morto de la korpo estas nenio alia, ol rompiĝo de la ligiloj, kiuj tenis ilin malliberigitaj.
La Spiritoj estas kreataj simplaj kaj sensciaj, sed dotitaj per kapabloj koni ĉion kaj progresi pro sia libera volo. Kun la progreso ili akiras novajn konojn, novajn kapablojn, novajn perceptojn kaj sekve novajn ĝuojn nekonatajn al la malsuperaj Spiritoj; ili vidas, aŭdas, sentas kaj komprenas tion, kion la neprogresintaj Spiritoj ne povas vidi, senti, aŭdi aŭ kompreni.
La feliĉo estas rekte proporcia al la realigita progreso, tiel ke, el du Spiritoj unu povas ne esti tiel feliĉa, kiel la dua, nur pro tio, ke li ne posedas la saman intelektan kaj moralan progreson, kaj nenecese estas, ke por tio, ĉiu devu resti sur distingita loko. Kvankam kunaj, unu tamen povas esti en mallumo, dum ĉio brilas por la dua, kiel okasas al blindulo kaj vidanto kun mano en mano: ĉi tiu vidas lumon, de kiu tiu ne spertas minimuman impreson.
La feliĉo de la Spiritoj estas propra al iliaj kvalitoj, ili ĉerpas ĝin ĉie, kie ili trovigas, ĉu sur la supraĵo de la Tero, inter la enkarnuloj, ĉu en la Spaco.
Ia vulgara komparo komprenigas pli bone tiun situacion. Se du homoj troviĝus ĉe koncerto, unu, lerta muzikisto kun edukita aŭdokapablo, kaj dua, nekonanta muzikon, kun malmute delikata aŭdokapablo, la unua spertus senton de feliĉo, dum la dua restus nesentema, ĉar unu komprenas kaj sentas tion, kio nenian impreson donas al la dua. Tiel okazas, rilate ĉiujn ĝuojn, al la Spiritoj, kiuj estas en konforma grado da sentemo.
La spirita mondo havas lumojn ĉie, harmoniojn kaj ĝuojn, pri kiuj la malsuperaj Spiritoj, submetitaj al la influo de la materio, eĉ ne pensas, kaj kiuj estas senteblaj nur por la puraj Spiritoj.
La progreso de la Spiritoj estas frukto de ilia propra laboro; sed, ĉar ili estas liberaj, ili laboras por sia progreso kun pli aŭ malpli granda aktiveco, kun pli aŭ malpli da neglekto laŭ sia volo, rapidigante aŭ haltigante la progreson, kaj sekve sian propran feliĉon.
Dum iuj rapide antaŭeniras, aliaj malvigliĝas, kiel malkuraĝuloj en la malsuperaj vicoj. Ili estas do la konstruantoj de sia propra situacio, feliĉa aŭ malfeliĉa, laŭ ĉi tiu frazo de la Kristo: — Al ciu laŭ liaj faroj(*.
La neprogresinta Spirito ne povas plendi, krom pri si mem, kaj tiu antaŭeniranta havas la ekskluzivan meriton de sia klopodo, kaj tial li donas pli grandan valoron al la konkerita feliĉo.
La superega feliĉo estas partoprenata nur de la perfektaj Spiritoj, aŭ, alivorte, de la puraj Spiritoj, kiuj sukcesas atingi ĝin nur post kiam ili progresis je intelekto kaj moraleco.
La intelekta progreso kaj la morala progreso malofte iras kune, sed tion, kion Spirito ne akiras en ia tempo, li atingas en alia, tiel ke la du progresoj fine venos sur la saman nivelon.
Jen kial oni ofte vidas homojn, kvankam inteligentajn kaj instruitajn, tamen morale malmulte progresintajn, kaj inverse.
8. Enkarniĝo estas necesa al la duobla progreso de la Spirito, morala kaj intelekta: al la intelekta progreso pro la deviga aktiveco de laboro; al la morala progreso pro la reciproka bezono de la homoj inter si. La socia vivo estas la tuŝoŝtono de la bonaj kaj malbonaj kvalitoj.
Boneco, malboneco, dolĉeco, perforto, bonvolemo, karitato, egoismo, avareco, fiero, humileco, sincereco, malkaŝemo, lojaleco, falseco, hipokriteco, unuvorte ĉio, konsistiganta bonan aŭ malbonan homon, havas kiel objekton, celon kaj stimulon, la rilatojn de la homo kun liaj similuloj.
Al homo, kiu vivus izolita, ne ekzistus malvirtoj nek virtoj; se homo gardus sin en izolejo kontraŭ malbono, la bono de li mem nuliĝus.
r) Mateo, 16:27. - La Trad.
Nur unu korpa ekzistado estas evidente nesufiĉa, ke la Spirito akiru la tutan bonon al li mankantan kaj forigu la malbonon al li restantan.
Kiel sovaĝulo, en unu nura enkarniĝo, ekzemple povus morale kaj intelekte atingi la nivelon de la plej progresinta eŭropano? Tio estas materie neebla. Ĉu li do devas eterne resti en nescio kaj barbareco, senigite je la ĝuoj, kiujn nur la disvolviĝo de kapabloj povas doni al li?
La simpla komuna saĝo forpelas tian supozon, kiu estus ne nur neado de la diaj justeco kaj boneco, sed ankaŭ de la propraj evoluaj kaj progresaj leĝoj de la Naturo. Sed Dio, kiu estas suverene justa kaj bona, donas al la Spirito tiom da enkarniĝoj, kiom necesaj, ke li atingu sian celon — la perfektecon.
Al ĉiu nova ekzistado en la materio la Spirito venas kun kapitalo da kapabloj, intuiciaj konoj, inteligento kaj moralo, akirita en antaŭaj ekzistadoj. Tiel ĉiu ekzistado estas paŝo antaŭen sur la vojo de progreso. (}
Enkarniĝo estas propra al la malsupereco de la Spiritoj, kaj ĝi ne estas necesa, se nur ĉi tiuj, transirinte ĝiajn limojn, fariĝas kapablaj progresi en la spirita stato, aŭ en la korpaj ekzistadoj en superaj mondoj, kiuj posedas neniom da surtera materieco. Tiuj laŭvole enkarniĝas kun celo realigi ĉe la enkarnuloj ian pli rektan agadon por plenumo de sia misio ĉe ili. Tial ili abnegacie akceptas la sortovicojn kaj la suferojn de la enkarniĝo.
En la intertempo inter du korpaj ekzistadoj la Spirito ree eniras en la spiritan mondon, kie li estas feliĉa aŭ malfeliĉa laŭ la bono aŭ malbono, kiujn li faris.
Pro tio, ke la spirita stato estas la definitiva stato de la Spirito, kaj ke la spirita korpo ne mortas, ankaŭ tiu eble estas lia normala stato. La korpa stato estas transiĝa kaj pasema. Precipe en la spirita stato la Spirito rikoltas la fruktojn de la realigita progreso per laboro dum la enkarniĝo; ankaŭ en tiu stato li sin preparas por novaj
() Vd Unua Parto, ĉap. I, § 3, noto I.
luktoj kaj faras decidojn, kiujn, reveninte al la homaro, li devos plenumi.
La Spirito ankaŭ progresas en la erarvaganteco, akirante specialajn konojn, kiujn li ne povus ekhavi sur la Tero, kaj plibonigante siajn ideojn. La korpa kaj spirita statoj estas fontoj de du specoj de progreso, kiujn la Spirito devas alterne fari en la ekzistadoj propraj al ĉiu el la du mondoj.
11. La reenkarniĝo povas okazi sur la Tero aŭ en aliaj mondoj. Inter la mondoj ekzistas iuj pli progresintaj, kie la ekzistado efektiviĝas en kondiĉoj malpli penigaj, ol sur la Tero, fizike kaj morale, sed kie ankaŭ estas akceptataj nur Spiritoj atingintaj gradon da perfekteco rilata al la stato de tiuj mondoj.
La vivo en la superaj mondoj jam estas ia rekom- penco, ĉar tie ni estos senigitaj je la surteraj malbonoj kaj sortovicoj. Tie la korpoj, malpli materiaj kaj preskaŭ fluidecaj, ne plu estas submetitaj al ĝenoj, al malsanoj, kaj ankaŭ ne havas la samajn bezonojn. Escepte de la malbonaj Spiritoj, la homoj ĝuas tutan pacon, sen alia zorgo, krom tiu pri progreso per intelekta laboro.
Efektiva frateco tie regas, ĉar ne ekzistas egoismo; efektiva egaleco, ĉar ne estas fiero, kaj efektiva libereco, ĉar ne estas malordoj forigotaj, nek ambiciuloj klopodantaj premi malfortulojn.
Kompare kun la Tero tiuj mondoj estas efektivaj paradizoj, kiel ripozejoj starantaj laŭlonge de la vojo de progreso kondukanta al la definitiva stato. Ĉar la Tero estas malsupera mondo destinita por purigo de neperfektaj Spiritoj, en tio kuŝas la motivo, kial la malbono tie superregas, ĝis plaĉos al Dio fari el ĝi loĝejon por Spiritoj pli progresintaj. Tiel la Spirito, grade progresante, laŭmezure kiel li disvolviĝas, atingas la apogeon de feliĉo; sed antaŭ ol atingi la kulminon de perfekteco, li ĝuas feliĉon rilatan al sia progreso. Ankaŭ infano ĝuas la plezurojn de infaneco, poste tiujn de juneco, kaj fine tiujn pli solidajn de matureco.