Novel
Auguste Michel
(Havre, Marto 1863)
Li estis riĉa, mallaborema junulo, larĝe kaj eksklu- zive ĝuanta la materian vivon. Kvankam inteligenta, la indiferenteco al seriozaj aferoj estis lia karakteriza trajto.
Sen malico, li estis pli bona ol malbona, faris sin estimata de siaj kamaradoj de diboĉo, kaj en la socio li estis konata pro siaj ecoj de monduma viro. Li ne praktikis la bonon, sed ankaŭ ne faris malbonon. Li mortis pro falo de veturilo, per kiu li promenis. Elvokite kelkajn tagojn post sia morto, de mediumo nerekte lin koninta, li donis sinsekve la jenajn komunikaĵojn:
La 8-a de Marto 1863. "Dume mi nur sukcesis malligiĝi, kaj malfacile mi povas paroli al vi. La falo, kiu al mi kaŭzis morton, profunde konfuzis mian Spi- riton.
Malkvietigas min tiu kruela necerteco pri mia estonteco. La dolora korpa suferado, kiun mi spertis, estas neniel komparebla kun ĉi tiu konfuziĝo. Preĝu, por ke Dio min pardonu.
Ho! kia doloro! Ho! dankon, Dio mia! kia doloro! Adiaŭ."
La 18-a de Marto. "Mi jam venis al vi, sed mi povis parolis nur malfacile. Nuntempe mi apenaŭ povas ko- munikiĝi kun vi. Vi estas la sola mediumo, al kiu mi povas peti preĝon, por ke la boneco de Dio forprenu min de ĉi tiu afliktiĝo. Kial plu suferadi, kiam la korpo jam ne plu suferas? Kial ekzistas ĉiam tiu terurega doloro, ĉi tiu kruela angoro? Preĝu, ho! preĝu, por ke Dio permesu al mi ripozon... Ho! kia kruela dubo! Mi ankoraŭ estas ligita al la korpo. Nur malfacile mi povas vidi, kie mi ja troviĝas; mia korpo tie estas, kaj kial mi restas ĉiam ankaŭ tie? Venu preĝi super gi, por ke mi senembarasiĝu el tiu kruela prizono... Dio min pardonos, mi esperas. Mi vidas la Spiritojn, kiuj estas apud vi, kaj pere de ili mi povas paroli al vi. Preĝu por mi."
La 6-a de Aprilo. "Estas mi, kiu venas peti, ke vi preĝu por mi.
Ĉu estos necese, ke vi iru al la loko, kie kuŝas mia korpo, por petegi al la Ĉiopova, ke Li kvietigu miajn suferojn?
Mi suferas! Ho! mi ja suferas! Iru al tiu loko — tiel estas necese — kaj direktu al la Sinjoro ian preĝon por ke Li min pardonu.
Mi vidas, ke mi povos resti pli trankvila, sed mi senĉese revenos al la loko, kien oni metis tion, kio apartenis al mi."
Ne atentante la peton, kiun oni faris al li, por preĝi ĉe la tombo, la mediumo ne plenumis ĝin. Sed pli malfrue irante tien, tie mem li ricevis ian komunikaĵon.
La 11-a de Majo. "Mi atendis vin ĉi tie. Mi esperis, ke vi venos al la loko, kie mia Spirito ŝajnas estis ligita al sia envolvaĵo, por petegi al la favorkora kaj bona Dio kvietigi miajn suferojn. Vi povos helpi min per viaj preĝoj, ne ĝin forgesu, mi petegas tion de vi. Mi kons- tatas kiom multe mia vivo estis kontraŭa al tio, kio ĝi devus esti; mi vidas la erarojn faritajn.
En la mondo mi estis neutila estulo; mi faris nenian profitan uzon de miaj kapabloj; la riĉaĵo servis nur al la kontentigo de miaj pasioj, al miaj kapricoj pri lukso kaj al mia vantamo; mi pensis pri nenio alia ol la korpaj plezuroj, malestimante tiujn de la animo kaj la animon mem. Ĉu sur min, kompatindan Spiriton kiu suferas la sekvojn de siaj surteraj eraroj, mal supreniros ja la favorkoreco de Dio? Preĝu, por ke Li min pardonu, liberigante min el la doloroj min afliktantaj. Mi dankas vin pro tio, ke vi ĉi tien venis por preĝi por mi."
La 8-a de Junio. "Mi povas paroli kaj dankas Dion, kiu ĝin permesis al mi.
Mi komprenis miajn erarojn kaj esperas, ke Dio min pardonos.
En la vivo iru konforme al la kredo vin konsolanta, ĉar ĝi garantios al vi, en la estonteco, ian ripozon, kiun mi ankoraŭ ne havos. Dankon pro viaj preĝoj. Gis revido."
La insista peto de la Spirito, por ke oni preĝu ĉe lia tombo, estas rimarkinda detalo, kiu tamen havis sian pravon de ekzisto, se ni konsideros la fortikecon de la ligiloj lin katenantaj al la korpo, pro la malfacileco de la malligiĝo, sekve de la materieco de lia ekzistado. Oni komprenas, ke la preĝo pli proksima povas havi iaspecan magnetan efikon pli potencan por faciligi la disiĝon. Ĉu la preskaŭ ĝenerala kutimo preĝi al la kadavroj ne naskiĝas de la senkonscia intuico de tia efiko? Tiuokaze la efiko de la preĝo atingus ian rezulton samtempe moralan kaj materian.
Avertoj de diboĉulo
(Bordeaux, la 19an de Aprilo 1862)
La 30-a de Julio. "Nuntempe mi estas malpli malfeliĉa, ĉar mi ne plu sentas la pezan katenon, kiu jungis min al la korpo. Fine mi estas libera, sed mi ankoraŭ ne kulpelpagis kaj estas necese, ke mi regajnu la tempon perditan, se mi ne volos plilongigi la suferojn. Mi esperas, ke Dio, konsiderante la sincerecon de la pento, permesu al mi la gracon de sia pardono. Petu plu por mi, mi vin petegas. Homoj, fratoj miaj, mi vivis nur por mi, kaj nun mi kulpelpagas kaj suferas! Dio permesu al vi la gracon eviti la dornojn nun min ŝirantajn. Iru plu la larĝan vojon de la Sinjoro, kaj preĝu por mi, ĉar mi misuzis la favorojn, kiujn Dio donas al siaj kreitoj!
Kiu oferas al la krudaj instinktoj la inteligenton kaj la bonajn sentojn al li donitajn de Dio, tiu similas beston, kiu plurfoje difektas sin mem. La homo devas modere uzi la bonojn konfiditajn al li, kutimante celi la eternecon, kiu lin atendas, sekve rezignante la materiajn plezurojn. Lia nutrado devas celi nur la vivon; lukso limiĝu nur al la bezonoj de lia pozicio; gustoj, inklinoj, eĉ la plej naturaj, devas obei al la plej saĝa prudento; sen tio li materiiĝas, anstataŭ puriĝi. La homaj pasioj estas mallarĝaj karceroj ĉirkaŭvolvantaj la karnon, kaj tial evitu ilin. Vi ne scias iliajn prezojn, kiam ni revenas al la patrujo! La homaj pasioj vin senvestigas eĉ antaŭ ol vin forlasi, tiel ke vi alvenos nudaj, tute nudaj antaŭ la Sinjoron. Ha! vestu vin per bonaj faroj, kiuj vin helpos traflugi la Spacon inter vi kaj la eterneco. Brilanta mantelo, ili kaŝas viajn homajn hontindaĵojn. Envolvu vin en karitaton kaj am on — diajn vestojn eterne daŭrantajn."
Instruoj de la gvidanto de la mediumo. Ĉi tiu Spirito estas sur bona vojo, ĉar krom peto, li ankaŭ aldonas konsilojn celantajn evitigi la danĝerojn de la vojo de li irita.
Rekoni erarojn jam estas indeco kaj efektiva paŝo al la bono: ankaŭ pro tio, lia situacio, ne estante feliĉa, ankaŭ ne estas tiu de malfeliĉa Spirito.
Petinte, li nur devas ripari sin en alia ekzistado. Sed antaŭ ol alveni tien, ĉu vi scias, kia estas la ekzistado de tiuj homoj volupteme vivintaj, kiuj al sia Spirito donis nenian aktivecon krom la elpensado de novaj plezuroj?
La influo de la materio ilin sekvas ĝis transtombo, kaj la morto ne ĉesigas la apetitojn, kiujn ilia vidado, tiel limigita, kiel kiam ili vivadis sur la Tero, vane serĉas rimedoj n satigi. Ĉar ili neniam serĉis spiritan nutraĵon, ilia animo vagas en la vakuo sendirekte, sen espero, kaptite de la afliktiteco de tiu, kiu havas antaŭ si nenion pli ol ia senlima dezerto. La neekzisto de spiritaj aktivecoj memkompreneble kaŭzas la neniigon de la spirita laboro post la morto; kaj ĉar al li restas nenia rimedo por satigi la korpon, nenio restos por kontentigi la Spiriton.
El tio, ia morta ĝeno, kies finon ili ne antaŭvidas kaj al kiu ili preferus la nenion. Sed la nenio ne ekzistas... Ili povis mortigi la korpon sed ne povas neniigi la Spiriton. Gravas do, ke ili vivu en tiuj moralaj torturoj, ĝis, venkitaj de laciĝo, ili decidas turni la okulojn al Dio.
Lisbeth
(Bordeaux, la 13an de Februaro 1862)
Suferanta Spirito subskribas per la nomo Lisbeth.
1. — Ĉu vi volas doni al ni kelkajn informojn pri via situacio kaj ankaŭ pri la kaŭzo de viaj suferoj? — R. Estu humila de koro, submetita al la Divolo, pacienca ĉe la provado, karitema al la malriĉulo, konsolanto de malfortulo, sentema al ĉia suferado, kaj tiam vi ne suferos la turmentojn, kiuj min torturas.