— Ŝajne vi sentas la erarojn naskitajn de kontraŭa konduto... Ĉu pento alportos trankvilon al vi? — R. Ne. Pento estas neutila, kiam naskita nur de sufero. Bonefika pento baziĝas sur la ĉagreniĝo esti ofendinta Dion, kaj ĝi konsistas en la arda deziro de ia riparo. Bedaŭrinde mi ankoraŭ tiom ne povas. Rekomendu min al la preĝoj de ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la aliulaj suferoj, ĉar mi bezonas tiujn preĝojn.
Tiu instruo estas granda veraĵo; iafoje la sufero estigas penton malpli sinceran, kiu ne estas esprimo de ĉagreniĝo pro malbono farita, ĉar, se la Spirito ĉesus suferi, li ne hezitus refari ĝin. Jen kial pento ne ĉiam kaŭzas la tujan liberiĝon de la Spirito. Ĝi tamen inklinigas lin al tio — jen ĉio.
Krom tio, al li estas necese pruvi la sincerecon kaj firmecon de la decido, per novaj provoj riparantaj la malbonon faritan.
Zorge mediante pri ĉiuj ekzemploj de ni prezentitaj, oni trovos en la vortoj de la Spiritoj — eĉ de tiuj pli malsuperaj — profundajn lecionojn, kiuj sciigas nin pri la plej intimaj detaloj de la spirita vivo. La facilanima homo povas vidi en tiuj ekzemploj nenion alian ol pitoreskajn rakontojn; sed la serioza kaj pripensema homo trovos en ili abundan fonton de instruoj.
- Mi faros tion, kion vi deziras. Ĉu vi povas doni al mi kelkajn detalojn pri via lasta ekzistado en la korpo? El tio eble rezultos ia utila instruo, kaj tiel vi faros profita la penton.
(La Spirito hezitas ne nur pri la respondo al tiu demando, sed ankaŭ al kelkaj el tiuj sekvantaj.)
— R. Mi havis naskiĝon ĉe alta pozicio. Mi posedis ĉion, kion la homoj opinias fonto de feliĉo. Estante riĉa, mi fariĝis egoisma; bela, mi estis vantema, nesentema, hipokrita; nobela, mi estis ambicia. Mi piedpremis sub mia potenco tiujn, kiuj ne ruliĝis ĉe miaj piedoj kaj subpremis ankoraŭ pli tiujn, kiuj sin metis sub ilin, kaj ne forgesis, ke ankaŭ la kolero de la Sinjoro subpremegas frue aŭ malfrue la plej arogantajn fruntojn.
— En kiu tempo vi vivis? — R. Antaŭ cent- kvindek jaroj, en Prusujo.
— Ĉu vi, kiel Spirito, de tiam ne faris iun ajn progreson? — R. Ne; la materio ĉiam ribelis, kaj vi ne povas taksi la influon, kiun ĝi ankoraŭ havas sur min, malgraŭ la disiĝo de la korpo. La fiero ligas nin al bronzaj katenoj, kies ĉeneroj pli kaj pli premas la mizerulon, kiu hipotekas al ĝi sian koron. Fiero estas hidro je cent kapoj senĉese renoviĝantaj, eligantaj vevenajn siblojn iafoje similajn al ĉielaj kantoj ! Fiero estas tiu multforma demono, kiu alĝustiĝas al ĉiaj anomalioj de la Spirito; kiu sin kaŝas en ĉiuj faldoj de la koro; kiu penetras en ĉiujn vejnojn; kiu ensorbas kaj trenas homojn al la mallumo de la eterna geheno!... Ho! jes... eterna!
Probable la Spirito diras, ke li faris nenian progreson, ĉar lia situacio estas ĉiam peniga; la maniero kiel li pri- skribas la fieron kaj priploras ĝiajn sekvojn estas sendiskute ia progreso. Certe, kiam enkarniĝinta kaj eĉ tuj post la morto, li ne povus rezonadi tiel. Li komprenas la malbonon, kio jam estas io, kaj pli malfrue venos la kuraĝo kaj la intenco ĝin eviti.
— Dio estas tre bona por ne kondamni siajn filojn al eternaj punoj. Konfidu al lia favorkoreco. — R. Oni diras, ke tio povas havi finon, sed kie kaj kiam? Jam de longe mi ĝin serĉas kaj vidas nur suferon, ĉiam, ĉiam, ĉiam!
— Kiel vi venis ĉi tien hodiaŭ? — R. Kondukata de iu Spirito plurfoje min akompananta. — D. De kiam vi vidas tiun Spiriton? — R. De antaŭ nelonge. — D. Kaj de kiam vi estas konscia pri la eraroj de vi faritaj? —
R. (Post longa enpensiĝo.) Jes, vi pravas: estis ja de tiam, ke mi komencis vidi lin.
— Ĉu vi komprenas nun la rilaton inter pento kaj la helpo farita de via protektanto? Rigardu kiel originon de tiu apogo la amon de Dio, kies celo estos liaj senfinaj pardono kaj favorkoreco. — R. Ho! kiom mi dezirus, ke ĝi estu tia. Mi kredas, ke mi povas promesi en la nomo, cetere tre sankta, de Tiu, kiu neniam estis surda al la voĉo de siaj afliktitaj gefiloj.
— Elkore petu, kaj vi estos elaŭdita. — R. Mi ne povas; mi timas. — Ni kune preĝu, Li nin kontentigos. (Post la preĝo.) Ĉu vi ankoraŭ estas tie? — R. Jes. Dankon! Ne forgesu min.
— Venu ĉi tien ĉiutage. — R. Jes, jes, mi venos
ĉiam.
La gvidanto de la mediumo. Neniam forgesu la instruojn, kiujn vi ĉerpos el la suferoj de viaj protektatoj kaj precipe el iliaj kaŭzoj, ĉar ili estas lecionoj utilaj al ĉiuj, por antaŭgardo kontraŭ la samaj danĝeroj kaj punoj. Purigu viajn korojn, estu humilaj, amu kaj helpu vin reciproke, neniam forgesante la fonton de ĉiuj gracoj, neelĉerpeblan fonton ĉe kiu ĉiuj povas laŭplaĉe sensoifiĝi, fonton de viva akvo, kiu egale kvietigas kaj nutras, fonton de vivo kaj eterna feliĉo. Iru al ĝi, miaj amikoj, kaj trinku kun fido. Dronigu en ĝin viajn ujojn, kiuj eliros el ĝiaj ondoj plenaj de benoj. Avertu viajn fratojn pri la danĝeroj, en kiujn ili povas fali. Dissemu la benojn de la Sinjoro, kiuj senĉese kreskas; kaj ju pli vi ilin dis- konigos, des pli ili multiĝos. Koncernas vin la tasko, ĉar, dirante al viaj fratoj — tie estas la danĝeroj, tie la rifoj; venu kun ni, por ke vi ilin evitu; imitu nin, kiuj donas ekzemplon — tiel vi disverŝos la benojn de la Sinjoro sur tiujn, kiuj vin aŭdos.
Benataj estu viaj penoj. La Sinjoro amas la purajn korojn: faru vin indaj je lia amo.
Saint Paulin
Princo Ouran
(Bordeaux, 1862)
Iu suferanta Spirito prezentis sin sub la nomo Ouran, iama rusa princo.
D. Ĉu vi volas doni al ni kelkajn detalojn pri via situacio?
R. Ho! feliĉaj estas la kore humilaj, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo! Preĝu por mi. Feliĉaj la kore humilaj, kiuj elektas modestan pozicion por plenumi la provon. Vi ĉiuj, kiujn la envio konsumas, ne scias la staton al kiu reduktiĝis unu el tiuj homoj, kiuj sur la Tero estas rigardataj kiel feliĉaj; vi ne kapablas prezenti al vi la fajron, kiu lin bruligas, nek la oferojn truditajn de la riĉaĵo, kiam per ĝi oni volas sin savi! La Sinjoro permesu al mi, fiera despoto, elpagi la krimojn naskitajn de mia orgojlo inter tiuj, kiujn mi tirane subpremis! Orgojlo! Ni konstante rediru tiun vorton, por ke oni neniam forgesu, ke ĝi estas fonto de ĉiuj suferoj nin ĉagrenantaj. Jes, mi trouzis la povon kaj favorojn, kiujn mi disponis; mi estis energia kaj kruela por miaj subuloj, kiuj devis kliniĝi antaŭ ĉiuj miaj kapricoj, kontentigi ĉiujn miajn koruptaĵojn. Mi volis noblecon, riĉaĵon, honoraĵojn, kaj mi subfalis sub la pezo supera al miaj propraj fortoj.
Ĝenerale la subfalantaj Spiritoj estas devigitaj preteksti ian devon superan al siaj propraj fortoj — kio estas ankoraŭ ia restaĵo de orgojlo kaj ia rimedo sin senkulpigi antaŭ si mem, ne konformiĝante kun la propra malforteco. Al neniu Dio donas pli ol tio, kion li povas elporti, Li ne postulas de la naskiĝanta arbo la fruktojn donitajn de plenkreska trunko. Cetere la Spiritoj havas liberecon; kio al ili mankas, tio estas volo, kaj ĉi tiu dependas ekskluzive de ili mem. Kontraŭ forta volo ne ekzistas malvirtaj inklinoj nevenkebl- aj; sed kiam malvirto plaĉas al ni, ni memkompreneble ne klopodas ĝin bridi. Tiel nur al ni mem ni povas atribui la respektivajn sekvojn.
D. Vi estas konscia pri viaj eraroj, kaj tio jam estas paŝo al regeneriĝo.
R. Tiu konscio ankoraŭ estas sufero. Por multaj Spiritoj sufero estas ia efiko preskaŭ materia, ĉar, alligiĝintaj al la homaro de sia lasta enkarniĝo, ili ne spertas nek komprenas la moralaj n sentojn. Kiam mi liberiĝis el la materio, tiam pliiĝis por mi la morala sento pri ĉio, kion la kruelaj fizikaj sensacoj havis plej terura.
D. Ĉu vi duonvidas ian finon al viaj suferoj?
R. Mi scias, ke ili ne estas eternaj, sed mi ne duonvidas ilian finon, kaj mi entute devas rekomenci la provojn.