Выбрать главу

D. Ĉu vi esperas baldaŭ fari tion?

R. Mi ankoraŭ ne scias.

D. Ĉu vi mem oras pri viaj antaŭaj faroj? Kun la intenco lerni, mi faras al vi ĉi tiun demandon?

R. Viaj gvidantoj troviĝas ĉe vi, kaj ili scias tion, kion vi bezonas. Mi vivis en la tempo de Marko-Aŭrelio. Estante potenca, tiam mi cedis al orgojlo kaŭzo de ĉiuj faloj. Post ia vagado dum centjaroj, mi volis sperti ian senfaman ekzistadon.

"Malriĉa studento, mi almozpetis pri pano, sed mi ĉiam estis posedita de orgojlo: la Spirito gajnis scion, sed ne virton. Ambicia klerulo, mi vendis la konsciencon al tiu, kiu plej kare pagis , servante al ĉiuj venĝoj, al ĉiuj malamoj. Mi sentis min kulpa, sed soifo je gloroj kaj riĉaĵo sufokis la voĉon de la konscienco. La kulpel- pago ankoraŭ estis longa kaj kruela. Fine, ĉe mia lasta enkarniĝo mi volis rekomenci ian vivon de lukso kaj povo, celante regi la embarasojn, ne atentante konsilojn. Ankoraŭ estis la orgojlo, kiu igis min konfidi pli al mi mem ol al la konsilo de protektantaj amikoj, kiuj ĉiam nin gardas.

Vi scias la rezulton de tiu lasta klopodo. Fine hodiaŭ mi komprenas kaj atendas la favorkorecon de la Sinjoro. Mi demetas ĉe liaj piedoj mian detruitan orgojlon kaj petas, ke Li superŝarĝu min per la plej peza tributo de humileco, ĉar kun helpo de lia graco tiu ŝarĝo ŝajnos al mi pli malpeza.

Preĝu kun mi kaj por mi: preĝu ankaŭ, por ke tiu diabla fajro ne konsumu la instinktojn, kiuj kondukas vin al Dio. Fratoj de sufero, Dio volu, ke mia ekzemplo estu utila al vi, kaj neniam forgesu, ke orgojlo estas malamiko de feliĉo. El ĝi fluas ĉiuj malbonoj, kiuj atakas la homaron, kaj kiuj persekutas ĝin eĉ en la ĉielaj regionoj."

La gvidanto de la mediumo. Vi eksentis dubojn pri la identeco de ĉi tiu Spirito, ĉar lia lingvaĵo ŝajnis al vi nekonforma al la stato de sufero montranta malsuperecon.

Forŝiru tiajn dubojn, ĉar vi ricevis seriozan komu- nikaĵon. Kiel ajn suferanta li estas, tiu Spirito havas tro kulturitan inteligenton por esprimiĝi tiamaniere. Kio mankis al li, tio estis nur humileco, sen kiu neniu Spirito povas atingi Dion. Tiun humilecon li jus konkeris, kaj ni esperas, ke kun persisteco li triumfe eliros el ia nova provo.

Nia ĉiela Patro estas tre justa en sia saĝeco, kaj Li konsideras la klopodojn, kiujn la homoj faras por superregi la malbonajn instinktojn. Ĉia venko super vi mem estas unu ŝtupo irita sur tiu ŝtuparo, kiu havas unu ekstremaĵon sur la Tero kaj alian ĉe la piedoj de la superega Juĝisto. Decide suriru tiujn ŝtupojn, ĉar la suprenirado estas des pli facila, ju pli firma estas la volo. Rigardu ĉiam supren, por ke vi kuraĝiĝu, ĉar ve al tiu, kiu haltas kaj retroiras. Frue li estos posedita de kapturniĝo, ektimas antaŭ la abismo lin ĉirkaŭanta, senkuraĝiĝas kaj diras: — por kio iri plu, se mi ĝin faris tiel malmulte kaj al mi ankoraŭ mankas multo? Ne, miaj amikoj, ne retroiru.

La orgojlo estas interne de la homo; nu bone! utiligu ĝin ĉe la klopodo kaj kuraĝo elfini vian supreniradon. Uzu ĝin ankoraŭ ĉe la superregado de la malforteco kaj grimpu sur la supron de la eterna monto.

Pascal Lavic

(Havre, la 8an de Aŭgusto 1863)

Ne estante konata de la mediumo en sia vivo eĉ laŭ nomo, ĉi tiu Spirito memvole komunikiĝis.

"Mi kredas al la boneco de Dio, kiu en sia favorkoreco kompatos mian Spiriton. Mi jam longe suferis multe, multe; mi pereis en la maro. Ligita al la korpo, mia Spi­rito vagis longan tempon sur la ondoj. Dio...

(La komunikado interrompiĝis, kaj en la sekvinta tago la Spirito daŭrigis ĝin)

decidis permesi, ke la preĝoj de tiuj, kiuj restis sur la Tero, liberigu min el la stato de konfuziteco kaj necerteco, en kiu mi dronis. Ili min atendis longan tempon, kaj fine ili povis trovi mian korpon. Nuntempe ĝi ripozas, kvankam la Spirito, malfacile liberiĝinta, vidas la erarojn faritajn. Post la provado, Dio juste juĝas, lia boneco etendiĝas al la pentintoj.

Dum longa tempo la korpo kaj la Spirito kune vagadis, kaj tia estas mia kulpelpago. Iru la rektan vojon, se vi volas, ke Dio faciligu da disiĝon de via Spirito. Vivu laŭ lia amo, preĝu, kaj tiel la morto, kiu por tiom multe da homoj estas timiga, al vi estos mildigita de la scio pri la vivo vin atendanta. Mi pereis en la maro, kaj dum longa tempo oni min atendis. La neebleco malligiĝi de la korpo estis por mi terura provo, jen kial mi bezonas preĝon de tiuj, kiuj, kiel vi, posedas la savantan kredon kaj povas peti por mi al la Dio de justeco. Mi pentas kaj esperas esti pardonita. La 6an de Aŭgusto mia korpo estis renkontita. Mi estis malriĉa maristo kaj jam antaŭ longe mortis. Preĝu por mi."

Pascal Lavic

D. Kie via korpo estis trovita?

R. Ne tre malproksime de vi.

Journal du Havre de la 6-a de Aŭgusto 1863 enhavas la sekvantan raporton, pri kiu la mediumo ne povis sciiĝi:

"Ni sciigas, ke la 6an de la fluanta monato oni renkontis la restaĵon de kadavro sur marbordo, inter Blйville kaj La Hиve. Kapo, brakoj kaj brusto malaperis, sed malgraŭ tio oni povis identigi ĝin per la ŝuoj ankoraŭ ligitaj al la piedoj. Oni rekonis la korpon de la fiŝkaptisto Lavic, kiu la 11an de Decembro estis forprenita de sur la ŝipo L'Alerte, de mara ekventego. Lavic havis la aĝon de 49 jaroj kaj naskiĝis en la urbo Calais. Lia vidvino rekonis lian identecon."

La 12an de Aŭgusto, ĉar oni pritraktis tiun okazintaĵon en la Spiritisma Grupo, en kiu la Spirito unuafoje manifest- iĝis, li denove kaj memvole donis la jenan komunikaĵon:

"Mi efektive estas Pascal Lavic, kiu bezonas viajn preĝojn. Vi povas bonfari al mi, ĉar estis terura la provo, kiun mi spertis. La disiĝo de mia Spirito je la korpo okazis nur post kiam mi rekonis miajn erarojn, kaj post tio, ankoraŭ ne tute disiĝinta, mi ĝin sekvis en la oceano ĝin englutinta. Preĝu do, por ke Dio min pardonu kaj permesu al mi ripozon. Preĝu, mi vin petegas. Dio volu, ke tia perea finiĝo de malfeliĉa surtera vivo servu al ni kiel granda leciono! Vi ĉiam devas konsideri la estontan vivon, neniam ĉesante petegi al Dio lian dian favorkorecon. Preĝu por mi; mi necesas, ke Dio kompatu min."

Pascal Lavic

Ferdinand Bertin

Iu mediumo el Havro elvokis la Spiriton de konatulo, kiu respondis: — "Mi volas komunikiĝi, sed mi ne povas venki la obstaklon ekzistantan inter ni. Mi estas devigita lasi alproksimiĝi tiujn malfeliĉajn suferantojn."

Tiam sekvis la jena spontanea komunikaĵo:

"Mi estas en terura abismo! Helpu min... Ho! Dio mia! Kiu forprenos min el tiu abismo? Kiu per sia kom- pata mano helpos la malfeliĉulon englutitan de la ondoj? Ĉie la plaŭdado de la ondoj, kaj eĉ ne unu amika vorto por min konsoli kaj helpi en ĉi tiu lasta momento. Ĉi tiu profunda nokto estas tamen la morto kun ties teruroj, kiam mi ne volas morti!... Ho! Dio mia! ne estas la estonta morto, sed la pasinta! Mi estas por ĉiam apar- tigita de tiuj, kiuj estas karaj al mi... Mi vidas mian korpon, kaj, kion mi jus sentis, tio estis nur la rememoro pri mia angora disiĝo... Kompatu min, vi, kiu konas mian suferon; preĝu por mi, ĉar mi ne volas senti plu la korŝirojn de la agonio, kiel jam okazas ekde la fatala nokto!... Tiu estas do la puno, mi bone antaŭsentas ĝin... Mi petegas vin preĝi!... Ho! la maro... la mal- varmo... mi estos englutata de la ondoj!... Helpon!... Estu kompatemaj; ne forpelu min! Ni savos nin ambaŭ sur ĉi tiu tabulo!... Ho! mi sufokiĝas! La ondoj en- glutos min, kaj al la miaj ne restos la konsolo revidi min... Sed ne! kion mi vidas? mian korpon balancata de la ondoj... La preĝoj de mia patrino estos aŭdataj... Kompatinda patrino! se ŝi povus supozi sian filon tiel mizera, kia li efektive estas, certe ŝi petus pli multe; sed ŝi kredas, ke la morto sanktigis lian pasintecon kaj ŝi priploras min kiel martiron, kaj ne kiel punitan malfeliĉ- ulon!... Ho! ĉu vi, kiuj ĝin scias, estos neelpeteblaj? Ne, certe vi propetos pro mi."