Francois Bertin
Tiu nomo, tute nekonata, ne sugestis al la mediumo eĉ neprecizan memoron, pro kio oni supozis, ke ŝercema ŝipdroninto memvole venis manifestiĝi al li, kiel okazis plurfoje. Pli malfrue oni eksciis, ke estas efektive la nomo
( * ) Noto de la Eldonejo de la Brazila Spiritisma Federacio
( * )
al la 21-a eldono, en 1973: Sur la antaŭa paĝo, la Spirito estis nomata Ferdinand, ekzakte kiel en la originalo. Ni konsultis plurajn francajn eldonojn (paĝoj 324/5), inkluzive la 4an de 1869.
de unu el la viktimoj de la granda markatastrofo tie okazinta la 2an de Decembro 1863. La komunikaĵo estis donita je la 8-a de tiu sama monato, do ses tagojn post la akcidento. Tiu viro pereis, farante eksterordinarajn provojn savi la ŝipanaron, en la ĝusta momento, kiam li opiniis sin ŝirmita kontraŭ la morto. Havante nenian parencecon kun la mediumo, kaj eĉ ne konatecon, kial li manifestiĝis al li, anstataŭ al iu ajn familiano? La fakto estas, ke la Spiritoj ne trovas en ĉiuj personoj la fluidajn kondiĉojn nepre necesajn al la manifestiĝo. En la konfuziteco, en kiu li troviĝis, tiu Spirito ne havis eĉ liberecon de elekto, kaj li do estis instinkte altirita al tiu mediumo ŝajne dotita per speciala inklino al tiaspeca komunikado. Oni ankaŭ povas supozi, ke li antaŭsentis ian apartan simpation, kiel aliaj ĝin trovis en identaj cirkonstancoj. Fremda al Spiritismo, eble eĉ neinklina al tiu kredo, lia familio ne estus akceptinta la manifest- iĝon, kiel tiu mediumo ĝin faris.
Kvankam la morto okazis antaŭ kelkaj tagoj, la Spirito ankoraŭ spertadis ĉiujn ĝiajn angorojn. Evidente tamen, ke li ne havis konscion pri la situacio; li opiniis sin vivanta, luktante kontraŭ la ondoj, sed samtempe aludante la korpon, kvazaŭ li estus disiĝinta de ĝi; li ekkrias por helpo, diras, ke li ne volas morti, kaj tuj poste parolas pri sia morto, rekonante en ĝi ian punon.
Tiu tuta senkohereco montras la intermiksiĝon de ideoj, komuna fakto en preskaŭ ĉiuj perfortaj mortoj.
Post du monatoj, la 2an de Februaro 1864, la Spirito memvole ree komunikiĝas per la sama mediumo, dirante lajenon:
"Via kompatemo al miaj tiel teruraj suferoj faciligis min. Mi komprenas la esperon, antaŭvidas la pardonon, sed post la puno pro la eraro farita. Mi senĉese suferas, kaj, se Dio permesas, ke mi duonvidu dum sekundoj la finon de mia malfeliĉo, tion mi ŝuldas al la preĝoj de karitemaj animoj, kiuj kompatis mian situacion. Ho! espero, ĉiela radio, kiom benata ci estas, kiam mi sentas cin ekaperi en mia animo!... Sed ve! la abismo malferm- egiĝas, la teruro kaj sufero absorbas la penson pri favorkoreco. La nokto, ĉiam la nokto!... la akvo, la muĝado de la ondoj min englutintaj, estas nur pala imago de la teruro, en kiun sin envolvas mia Spirito... Mi fariĝas pli trankvila, kiam mi povas resti apud vi, ĉar, kiel la konfido de sekreto al amika brusto min faciligas, tiel same via kompatemo, naskita de la konfido de mia mizero, kvietigas la suferon kaj ripozigas al mi la Spiriton...
Viaj preĝoj plaĉas al mi, ne rifuzu ilin al mi. Mi ne volas rehavigi al mi tiun teruran sonĝon, kiu ŝanĝiĝas en realaĵon, kiam mi ĝin vidas... Prenu la krajonon pli da fojoj. Tre faciligas min la komunikiĝo kun vi."
Kelkajn tagojn poste, ĉe spiritista kunsido en Parizo, oni faris al ĉi tiu Spirito la jenajn demandojn, kunigitajn de li en unu solan komunikaĵon kaj pere de alia mediumo, laŭ la ĉi-suba formo.
Jen estas la demandoj:
Kiu igis vin memvole komunikiĝi per alia mediumo? Kiom da tempo forpasis de via morto kiam vi manifest- igis?
Kiam vi ĝin faris, vi ŝajne ankoraŭ dubis pri via stato, kaj vi samtempe elmontris angorojn de terura morto: ĉu vi nun komprenas pli bone tiun situacion?
Vi kategorie diris, ke via morto estas provo: ĉu vi povos diri al ni la motivon de tiu aserto?
Tio por ni estas instruo kaj por vi servas kiel korfaciligo. Per sincera konfeso vi havigos al vi la rajton je la favorkoreco de Dio, favorkoreco, kiun ni petos en niaj preĝoj.
Respondo. — Unue, ŝajnas neeble, ke iu homo povas suferi tiel kruele. Dio! Kiel penige estas vidi sin konstan- te envolvita en furiozaj ondoj, senĉese suferante tiun turmenton, tiun glacian malvarmon, kiu supreniras ĝis la stomako, ĝin ĉirkaŭpremante!
"Sed por kio mi retenas vin per tiuj scenoj? Ĉu mi ne devas komenci obei al la dankoleĝoj, dankante vin ĉiujn, kiuj interesiĝas pri miaj turmentoj? Vi demandis min, ĉu mi manifestiĝis post longe, post mia morto.
Mi ne povas respondi facile. Pripensante, vi present- os al vi la teruran situacion, en kiu mi ankoraŭ troviĝas. Mi pensas, ke fremda forto kondukis min antaŭ la mediumon kaj — neeksplikebla afero — mi uzis mian brakon kun la sama facileco, kun kiu mi nun uzas la vian, konvinkite ke ĝi apartenis al mi. Nun mi spertas grandan plezuron, kvazaŭ ian apartan korfaciliĝon, kiu... sed ve! Jen ĝi finiĝas. Sed, Dio mia! Ĉu mi havos forton fari la konfeson, kiu min koncernas?"
Post kiam li estis tre kuraĝigita, la Spirito aldiris: — "Mi estis tre kulpa, kaj kio plej multe min turmentas, tio estas la fakto, ke mi estis rigardata kiel martiro, kiam mi verdire ne estis... En la antaŭa ekzistado mi ensakigis plurajn viktimojn kaj ilin ĵetis en la maron... Preĝu por mi!...
Komentario pri ci tiu komunikaĵo fare de Sankta Ludoviko
Ĉi tiu konfeso alportos grandan konsolon al la Spi- rito, kiu efektive estis tre kulpa! Sed honora estis la ekzistado, kiun li jus lasis: — li estis amata kaj estimata de siaj estroj. Tiu cirkonstanco estis frukto de liaj bonaj decidoj antaŭ ol reveni sur la Teron, kie li deziris esti tiel humana, kiel kruela li estis. La sindonemo de li elmontrita estis reboniĝo, sed li devis elpagi la pasintajn erarojn per fina provo — tiu de la morto, kiun li spert- is. Li mem volis puriĝi per la torturoj, kiujn li trudis al aliaj, kaj rimarku, ke ia ideo lin persekutas: la ĉagreniĝo pro tio, ke li estis rigardata kiel martiro. Oni konsideros tiun humilecon. Fine li forlasis la vojon al kulpelpago por eniri sur tiun de regeneriĝo, sur kiu vi povos subteni lin per viaj preĝoj, lin devigante iri sur ĝi per paŝo pli firma kaj decida.
Franзois Riquier
Li estis maljuna fraŭlo, avara kaj tre populara, kiu mortis en C..., en 1857, postlasante al siaj gefratoj grandan riĉaĵon. Iam li ludonis dom on al virino, kiu pli malfrue lin tute forgesis, eĉ nesciante ĉu li ankoraŭ vivis aŭ ne. En 1862, unu filino de tiu sinjorino, inklina al krizoj de katalepsio akompanataj de magneta dormo, kaj ankaŭ bona mediumino, vidis dum unu el tiuj dormoj S-ron Riquier, kiu, ŝi asertis, intencis paroli al ŝia patrino.
Kelkajn tagojn poste, tial ke li memvole manifestiĝis, konfirmante tiun intencon, oni tenis kun li la jenan konversacion:
D. Kion vi volas de ni?
R. La monon, kiun alproprigis la malŝatinduloj, por dividi ĝin inter si! Ili vendis bienojn, domojn, ĉion, por riĉiĝi! Ili malŝparegis miajn havojn, kvazaŭ ili ne plu apartenis al mi. Zorgu, ke oni estu justaj al mi, tial ke ili jam ne aŭdas min, kaj mi ne volas vidi tiajn abomenindaĵojn. Ili diras, ke mi estis uzuristo, kaj ili gardis mian monon. Kial ili ne volas redoni ĝin al mi? Ĉu ili opinias, ke ĝi estis malhoneste akirita?
D. Sed vi estas mortinta, mia kara sinjoro, kaj ne havas plu iun ajn bezonon de mono. Petegu al Dio, ke Li permesu al vi novan ekzistadon de malriĉeco, por ke vi elpagu la uzuron de ĉi tiu lasta vivo.
R. Ne, mi ne povos vivi em malriĉeco. Mi bezonas mian monon, sen kiu mi ne povas vivi. Cetere mi ne bezonas alian ekzistadon, ĉar mi nuntempe estas viva.
D. (Al li estis farita la jena demando, kun la celo voki lin en la realon.) Ĉu vi suferas?
R. Ho! Jes. Mi suferas torturojn pli dolorajn ol tiuj kaŭzitaj de la kruela malsano, ĉar estas ja mia animo, kiu ilin suferas. Ĉar mi ĉiam havas en la menso la maljustecon de ia vivo, kiu por multaj homoj estis kialo de skandaloj, mi havas konscion, ke mi estas ne kom- patinda mizerulo, sed mia sufero estas tiel granda, ke estas necese, ke oni helpu min eliri el tiu bedaŭrinda situacio.