Выбрать главу

D. Ni preĝos por vi.

R. Dankon! Preĝu, por ke mi forgesu miajn surterajn havojn, sen tio mi ne povos penti.

Adiaŭ kaj dankon.

Franзois Riquier, Rue de la Charitй n° 14

Estas kurioze vidi tiun Spiriton indiki sian loĝejon, kvazaŭ li estus vivanta.

La sinjorino rapidis konfirmi ĝin, kaj ŝi tre sur- priziĝis, konstante, ke ĝi estis ĝuste la lasta domo, en kiu Riquier loĝis. Jen kiel, post kvin jaroj, li ankoraŭ sin ne opiniis mortinta, kaj male spertis la deziregon, tre kruelan por uzuristo, vidi siajn havojn dividitaj inter la heredintoj. La elvoko, sendube okazigita de iu bona Spi­rito, celis komprenigi al li lian staton, kaj inklinigi lin al pento.

Claire

(Societo de Parizo, 1861)

La Spirito liverinta la jenajn diktatojn apartenis al iu sinjorino, kiun la mediumo konis, kiam ŝi vivis sur la Tero. Sia konduto, same kiel ŝia karaktero, plene pravigas la turmentojn, kiujn ŝi suferis. Krom tio, ŝin regadis ia ekcesa sento de personaj orgojlo kaj egoismo, sento evidenta en la tria el la mesaĝoj, kiam ŝi deziras, ke la mediumo priokupiĝu nur pri ŝi. La komunikaĵoj estis ricevitaj en malsamaj tempoj, kaj la tri lastaj elmontras senteblan progreson de la inklinoj de la Spirito, dank' al la zorgemo de la mediumo, kiu efektivigis ŝian moralan edukon.

1. Jen mi estas ĉi tie, mi, la malfeliĉa Claire. Kion vi volas, ke mi diru al vi? La rezignacio, la espero estas nenio alia ol vortoj, por tiuj, kiuj scias, ke, multenombraj kiel grajnoj el hajlo, la suferoj daŭros al ili dum la senfinaj jarcentoj. Mi povas mildigi ilin, vi diras... Kia nepreciza vorto! Kie renkonti kuraĝon kaj esperon por tio? Penu do, obtuza inteligento, kompreni kio estas eter­na tago. Unu tago, unu jaro, unu jarcento... kion mi scias? se la horoj ne dividas ĝin, la sezonoj ne varias; eterna kaj malrapida kiel la akvo, kiu rosumas la rokon, tiu abomeninda, malbenita tago pezas sur mi, kiel lavango da plumbo... Mi suferas!... Ĉirkaŭ mi, nur silentaj kaj indiferentaj ombroj... Mi suferas!

Sed mi scias, ke super tiu mizero regas la Dio Patro, al kiu ĉio iras. Mi volas pensi pri Li, mi volas petegi de Li favorkorecon. Mi baraktas kaj vivas, treniĝante, kiel kriplulo rampanta sur vojo. Mi ne scias, kia forto altiras min al vi; eble vi estas mia savo. Mi forlasas vin pli trankvila, pli reanimita, simile al maljunulino glaciiĝinta, kiu sin varmigus en sunradio. Frostiĝinta, mia animo revigliĝas ĉe via alproksimiĝo.

Mia malfeliĉo pliiĝas tagon post tago, proporcie kiel mi ekkonas la eternecon. Ho mizero! Malbenitaj estas la horoj da egoismo kaj inerto, en kiuj, forgesante ĉian karitaton, ĉian alligiĝon, mi nur pensis pri mia bonstato! Malbenitaj homaj interesoj, materiaj priokupiĝoj min blindigintaj kaj perdigintaj! Nun la konsciencoriproĉo pri la tempo perdita! Kion mi diros al vi, kiu min aŭdas? Rigardu, prigardu konstante, amu la aliajn pli ol vin mem, ne prokrastu la marŝon nek grasigu vian korpon mal- profite de via animo. Gardu vin, laŭ la prediko de la Sinjoro al liaj disĉiploj. Ne danku min pro tiuj konsiloj, ĉar, se mia Spirito ilin konceptas, la koro neniam ilin aŭdis. Simile al elpelita hundo, kiu treniĝas de timo, tiel same mi humiliĝas, ankoraŭ ne konante la spontanean am on. Tre malfruas ekaperi la dia aŭroro! Preĝu por mia nesentema kaj tiel mizera animo!

Ĉar vi min forgesas, tial mi ĉi tien venas vin serĉi. Ĉu vi kredas, ke izolitaj preĝoj kaj la simpla elparolo de mia nomo sufiĉas por faciligi miajn punojn? Ne, centfoje ne. Mi kriegas de doloro, vagante sen ripozo, sen protekto, sen espero, sentante la eternan pikilon de la puno eniĝi en mian ribelantan animon. Kiam mi aŭdas viajn lamentojn, mi ridas, tiel same kiam mi vidas vin venkita. Viaj nedaŭraj mizeroj, la larmoj, la turmentoj ĉesigitaj de la dormo, kio do ili estas? Ĉu mi dormas ĉi tie? Mi volas (ĉu vi aŭdis?), mi volas, ke, forlasante viajn filozofiajn noktomeditojn, vi okupiĝu pri mi, farante, ke ankaŭ aliaj tion faru. Mi ne havas vortojn por difini tiun forpasantan tempon, kies horoj ne difinas periodojn. Mi vidas nur subtilan esperradion, vi donis ĝin al mi: do ne forlasu min.

4. La Spirito de Sankta Ludoviko. Ĉi tiu sceno estas tute vera kaj pri nenio troigita. Eble oni demandos, kion faris tiu virino por esti mizera. Ĉu ŝi faris ian teruran krimon? ŝtelis? murdis? Ne; ŝi faris nenion, kio insultus la justecon de la homoj. Kontraŭe ŝi amuzis sin per tio, kion vi nomas surtera feliĉo; beleco, ĝuoj, flatoj, ĉio ridetis al ŝi, nenio mankis al ŝi, tiagrade ke tiuj, kiuj ŝin vidis, diradis: Kia feliĉa virino! Kaj oni enviadis ŝian sorton. Sed ĉu vi volas scii?

Si estis egoisma; ŝi posedis ĉion, krom bona koro. Si ne malobeis la leĝon de la homoj, sed tiun de Dio, ĉar ŝi forgesis la unuan el la virtoj — la karitaton. Ĉar ŝi amis neniun krom si mem, nun ŝi ne trovas iun, kiu ŝin amu, kaj vidas sin izolita, forlasita, sen protekto en la Spaco, kie neniu pensas nek okupiĝas pri ŝi.

Jen kio konsistigas ŝian turmenton. Ĉar ŝi serĉis nur la mondajn plezurojn hodiaŭ ne plu ekzistantajn, tial ĉirkaŭ ŝi estiĝis ia malplenaĵo, kaj ĉar ŝi vidas nur la nenion, ĉi tiu al ŝi ŝajnas eterna. Si ne suferas fizikajn torturojn; demonoj ne venas turmenti ŝin, kio cetere estas nenecesa, ĉar ŝi turmentas sin mem, kaj tio estas pli dolora, pro tio, ke, se tio okazus, la demonoj estus estuloj okupantaj sin pri ŝi. Egoismo estis ŝia ĝojo sur la Tero; nu bone, ĝi — Sia efektiva demono — ankoraŭ ŝin persekutas, kvazaŭ ia vermo mordanta al ŝi la koron.

Sankta Ludoviko

Al vi mi parolos pri la grava diferenco ekzistanta inter la moralo dia kaj la moralo homa. La unua helpas la adultulinon en ŝia forlasiteco, kaj diras al la pekuloj: "Pentu, kaj al vi malfermiĝos la regno de la ĉielo"

Fine la moralo dia akceptas ĉian penton, ĉiujn konfesitajn pekojn, samtempe ke la moralo homa rifuzas penton kaj ridetas al la kaŝitaj pekoj, kiuj, ĝi diras, estas parte pardonitaj. La unuan koncernas la graco de la pardono, kaj la duan la hipokriteco. Elektu, Spiritoj avidaj je vero! Elektu inter la ĉieloj malfermitaj al la pento kaj la toleremo akceptanta la malbonon, forpelante la singultojn de la sincere elmontrita pento, nur por ne vundi la egoismon kaj antaŭjuĝojn. Pentu vi ĉiuj, kiuj pekas, rezignu la malbonon kaj precipe la hipokritecon — vualon el hontindaĵoj, ridetantan maskon de reciprokaj interesoj.

Mi estas pli trankvila kaj rezignacia antaŭ la elpago de miaj eraroj. La malbono ne estas ekster mi, ĝi loĝas en mi, kaj mi, ne la eksteraj aferoj, devas ja transformiĝi.

"Ni portas en ni la ĉielon kaj la inferon; niaj eraroj, gravuritaj en nia konscienco, estas flue legataj en la tago de la reviviĝo. Kaj ĉar la animstato nin faligas aŭ altigas, ni estas la juĝantoj de ni mem. Mi klarigas: Spirito malpura kaj superŝarĝita per kulpoj ne povas koncepti nek aspiri ian altiĝon, kiu estus al li neelportebla. Kiel la malsamaj specioj de estaĵoj vivas ĉiu en la sfero, kiu estas propra al ili, tiel same la Spiritoj, laŭ sia grado da progreso, moviĝas en la medio adekvata al iliaj kapabloj kaj ne konceptas alian, escepte kiam la progreso (instrumento de la malrapida transformiĝo de la animoj) forprenas de ili la malnoblajn inklinojn, senigante ilin je la krizalido de la peko, por ke ili povu ŝvebi antaŭ ol sin jeti tiel rapidaj, kiel sagoj, al la unika kaj dezirata celo — Dio! Ha! mi ankoraŭ rampas, sed mi ne plu malamas, kaj mi konceptas ja la nedireblan feliĉon de la dia amo. Do preĝu por mi, kiu esperas kaj atendas."