Выбрать главу

En la sekvanta komunikaĵo, Claire parolas pri sia edzo, kiu ŝin ege martirigis, kaj pri la pozicio, en kiu li troviĝas en la spirita mondo. Tiu priskribo, kiun ŝi ne povis mem kompletigi, estis finita de la spirita gvidanto de la mediumo.

Mi venas serĉi vin, vin, kiu por tiel longa tempo lasis min en forgesiteco. Sed mi jam akiras paciencon kaj ne plu mi malesperas. Ĉu vi volas scii, kia estas la situacio de la kompatinda Fйlix? Li vagadas en la mallumo, forlasita al la profunda nudeco de sia animo. Supraĵa kaj frivola, malnobligita de la sensualismo, li neniam sciis, kio estis amo kaj amikeco. Eĉ ne la pasio ekbrilis en li per siaj malgajaj lumoj. Lia nuna stato estas komparebla kun tiu de infano nekapabla al la funkcioj de la vivo kaj senigita je ĉia protekto. Fйlix terurite vagas en tiu fremda mondo, kie ĉio brilegas en la lumo de la Dio, kiun li neis.

La gvidanto de la mediumo. — Mi parolos anstataŭ Claire, ĉar ŝi ne povas daŭrigi la raporton pri la turmentoj de sia edzo, ne ilin suferante:

"Fйlix — supraĵa je ideoj, same kiel je sentoj; perforta pro malforteco; diboĉa pro frivoleco — en la spiritan mondon eniris nuda tiel rilate la moralon, kiel rilate la korpon. Per reenkarniĝo li akiris nenion, kaj sekve li devas rekomenci la tutan laboron. Kiel homo, kiu rekonas la profundan agitiĝon de siaj nervoj, ĉe vekiĝo el longa dormo, tiu kompatinda estulo, elirante el konfuzostato, rekonos, ke li vivis el himeroj kripligintaj lian ekzistadon. Tiam li malbenos la materialismon, kiu donis al li malpenaĵon sub la ŝajno de realaĵo; li kontraŭos al pozitivismo, kiu igis rigardi, kiel iluzion, la ideojn pri la estonta vivo; kiel frenezecon, sian aspiron; kiel malfortecon, la kredon je Dio. Vekiĝante, la malfeliĉulo ekvidos, ke tiuj nomoj de li mokitaj estas formulo de la vero, kaj ke, kontraŭ la instruo de la fabelo, la ĉaso de la besto estis malpli profita ol tiu de la ombro."

Georges

Studo pri la komunikaĵoj de Claire

Tiuj komunikaĵoj estas instruaj, ĉar ili montras al ni precipe unu el la plej komunaj trajtoj de la vivo — tiun de egoismo. El ili ne rezultas tiuj grandaj krimoj, kiuj konsternas eĉ la plej perversajn homoj n, sed la kondiĉo de grandega amaso vivanta en ĉi tiu mondo, en honoro kaj respekto, nur pro tio, ke ili havas ian bonan ŝajnon kaj sin gardas de la hontego el puno de la sociaj leĝoj. Tiuj homoj ne spertos eksterordinajn punojn en la spirita mondo, sed ian situacion simplan, naturan kaj konforman al siaj animostato kaj vivmaniero. Izoliteco, forlaso, senprotekto, jen la puno al tiu, kiu vivis nur por si mem. Kiel ni vidis, Claire estis Spirito tro inteligenta, sed dotita per malmola koro. La socia pozicio, la riĉeco, la bela korpo, kiujn ŝi posedis sur la Tero, altiris la omaĝojn agrablajn al ŝia vantemo — kio sufiĉis al ŝi; hodiaŭ, kie ŝi troviĝas, ŝi vidas nur indiferentecon kaj frivolecon ĉirkaŭ si.

Tiu puno estas ne nur pli turmentanta ol la doloro, kiu inspiras kortuŝon kaj kompaton, sed ankaŭ ĝi estas rimedo ŝin devigi veki aliulan interesiĝon pri ŝi, pri ŝia morto.

La sesa mesaĝo enhavas ideon tute veran koncerne la obstinecon de kelkaj Spiritoj en la praktiko de malbono.

Ni miris, vidante kiel kelkaj el ili estas nesentemaj al la ideo kaj eĉ al la sceno de feliĉo de la bonaj Spiritoj. Gi estas ekzakte la situacio de degenerintaj homoj, kiu plezuras ĉe korupto, same kiel ĉe la krude voluptaj agoj. Tiaj homoj estas, por tiel diri, en sia elemento; ili ne kapablas koncepti delikatajn plezurojn, kaj preferas ĉifonaĵojn al puraj brilaj vestoj, ĉar en tiuj ili sin sentas pli laŭplaĉe. Jen kial ili preferas bakkajn orgiojn, ol bonajn kompaniulojn. Kaj tiuj Spiritoj tiel identiĝas kun tiu vivmaniero, ke ĝi eĉ fariĝas ia dua naturo por ili, tiagrade ke ili kredas sin nekapablaj eĉ sin altigi super sia sfero. Kaj ili tiel konserviĝas, ĝis profunda transformiĝo de la estaĵo revigligos al ili la intelekton, elvolvigos ilian moralan senton kaj faros ilin senteblaj por la plej subtilaj sensacoj.

Kiam elkarniĝintaj, tiuj spiritoj ne povas tuj akiri la delikatecon de sentoj, kaj dum tempo pli aŭ malpli longa ili okupos la malsuperajn tavolojn de la spirita mondo, same kiel okazas sur la Tero; tiel ili restos dum ili restas ribelaj al la progreso, sed kun la tempo, la sperto, la turmentoj kaj mizeroj de la sinsekvaj reenkarn- iĝoj alvenos la momento vidi ion pli bonan ol tio, kion ili ĝis tiam posedis. Fine iliaj aspiroj altiĝas, ili ekkomprenas tion, kio mankas al ili kaj komenciĝas la klopodoj de regenerado.

Jam sur tiu vojo, la marŝo estas rapida, ĉar ili ekkonciis pri iu supera bono, kompare kun kiu la aliaj, kiuj estas nenio alia ol krudaj sensacoj, nepre inspiros naŭzon al ili.

D. (al Sankta Ludoviko) Kion ni komprenu kiel mallumon, en kiu troviĝas dronintaj certaj suferantaj animoj? Ĉu temas pri tiu ofte menciita en la Skribo?

R. Jes, efektive tiu difinita de Jesuo kaj de la profetoj, kiam ili mencias la punon al la maliculoj.

Sed tio estis nenio alia ol alegorio destinita tuŝi la materiiĝintajn sentumojn de iliaj samtempuloj, kiuj neniam kapablus kompreni punon el la spirita vidpunkto. Iaj Spiritoj estas dronintaj en mallumo, sed tion oni devas rigardi, kiel efektivan nokton de la animo, kompar- eblan kun la intelekta mallumo de la idioto. Gi ne estas anima frenezeco, sed ia nekonscio de tiu kaj de ĉio lin ĉirkaŭanta, nekonscio, kiu okazas ĉu en ĉeesto, ĉu en malesto de la materia lumo. Gi estas precipe la puno de tiuj, kiuj dubis pri sia sorto. Ili ja kredis al la nenio; la aspekto de tiu nenio ilin turmentas, ĝis kiam ilia animo, rekonante sian eraron, rompas la afliktiĝon, kiu ĝin malvigligis kaj regadis, simile al homo, kiu, subpremita de peniga sonĝo, en la momento luktas, per la tuta forto de siaj kapabloj, kontraŭ la teruraĵoj komence lin superregintaj. Ĉi tiu momenta reduktiĝo de la animo al la nenio fikcia, kaj konscia pri sia ekzisto, estas sento pli kruela ol oni povas imagi, pro la ripoza aspekto, kiun ĝi havas: — tiu ripozo trudita, tiu nuleco de la estaĵo, tiu necerteco turmentas ĝin. La ĉagreno, kiu ĝin invadas, estas la plej terura el la punoj, ĉar ĝi vidas nenion ĉirkaŭ si — nek aĵojn nek estulojn; vere ĉio tio estas nur mallumo por ĝi.

Sankta Ludoviko

(Claire): Jen mi estas ĉi tie. Ankaŭ mi povas respondi al la demando pri la mallumo, ĉar mi vagadis kaj suferis dum longa tempo en tiu limbo, kie ĉio estas singulto kaj mizeroj. Jes, ekzistas la videbla mallumo, pri kiu parolas la Skribo, kaj la malfeliĉuloj forlasantaj la vivon, nesciaj aŭ kulpaj, post la surteraj provoj estas forpelitaj en malvarman regionon, nekonsciaj pri si mem kaj pri sia destino. Ĉar ili kredas la eternecon de tiu situacio, ilia lingvaĵo ankoraŭ estas tiu de la vivo ilin deloginta, kaj ili miras kaj ektimas antaŭ la profunda mallumo: mallumo estas ja tiuj lokoj homplenaj kaj samtempe dezertaj, spacoj en kiuj eraras obskuraj kompatindaj Spiritoj, sen konsolo, sen amikoj, sen iu ajn helpo. Al kiu ili sin direktas... se ili sentas sur si la premegan eternecon?... Ili tremas kaj bedaŭras la malnoblajn interesojn, kiuj okupis iliajn horojn; priploras la foreston de la noktoj, plurfoje alportintaj al ili, en feliĉa sonĝo, la forgeson pri la ĉagrenoj. Por la Spirito la mallumo estas: nescio, malpleno, abomeno kontraŭ la nekonataĵo... Mi ne povas daŭrigi...

Claire

Ankoraŭ pri ĉi tiu temo ni ricevis la jenan klarigon:

"Pro sia naturo la Spirito posedas ian luman proprec- on elvolviĝanta sub la influo de la aktiveco kaj kvalitoj de la animo. Oni povas diri, ke tiuj kvalitoj estas por la perispirita fluidaĵo, same kiel la frotado por la alumeto. La intenseco de la lumo estas proporcia al la pureco de la Spirito: la plej mal grandaj moralaj neperfektaj oj ĝin malgravigas kaj malfortigas. La lumo elsendita de iu Spirito estos des pli viva, ju pli granda estos lia progreso. Tiel, ĉar la Spirito estas iamaniere sia propra lanterno, li vidos proporcie al la intenseco de la lumo, kiun ĝi naskas, el kio rezultas, ke la Spirito ĝin ne naskantaj troviĝas en malumo."