Ĉi tiu teorio estas perfekte ekzakta rilate la disradi- adon de lumaj fluidaĵoj el la superaj Spiritoj, kaj ĝi estas konfirmita de observo, kvankam oni ne povas konkludi, ke tiu disradiado estas la vera kaŭzo, aŭ almenaŭ la sola kaŭzo de la fenomeno; unue, ĉar ne ĉiuj malsuperaj Spiritoj estas en mallumo; due, ĉar unu sama Spirito povas troviĝi alterne en lumo kaj en mallumo; kaj trie, fine, ĉar ankaŭ lumo estas puno por la Spiritoj tre neperfektaj. Se la mallumo, en kiu troviĝas iuj Spiritoj, estas propra al ilia personeco, tiu mallumo estus konstanta kaj ĝenerala por ĉiuj malbonaj Spiritoj, kio cetere ne okazas. Iafoje tiuj plej rafinite malicaj perfekte vidas; aliaj, ne tiaj, restas por kelka tempo en profunda mallumo.
Tiamaniere ĉio montras, ke, sendepende de sia propra lumo, la Spiritoj ricevas eksteran lumon al ili mankantan laŭ la cirkonstancoj, el kio oni devas konkludi, ke la mallumo dependas de ia kaŭzo aŭ de ia fremda volo, kio estas speciala puno de la superega justeco por difinitaj kulpoj.
Demando (al Sankta Ludoviko). — Kial la morala edukado de la elkarniĝintaj Spiritoj estas pli facila ol tiu de la enkarniĝintaj? La rilatoj, kiujn Spiritismo starigis inter homoj kaj Spiritoj, ebligas, ke ĉi tiuj lastaj estu pli rapide korektitaj sub la influo de la bonfaraj konsiloj, ol la enkarniĝintaj Spiritoj, kiel oni vidas ĉe la kuracado de obseditoj.
Respondo (Societo de Parizo). — Laŭ sia propra naturo, la enkarniĝinto troviĝas en senĉesa lukto pro la kontraŭaj elementoj, el kiuj li konsistas kaj kiuj devas konduki lin al lia providenca celo, reagante unu sur alian.
La materio estas facile superregata de ekstera fluidaĵo; se, kun la tuta morala povo, je kiu ĝi estas kapabla, la animo ne reagos, ĝi lasos sin regi de la peranto de sia korpo, obeante la impulson de la perversaj influoj ĝin ĉirkaŭantaj, kaj tio kun des pli granda facileco, ĉar la nevideblaj estuloj, kiuj ĝin subjugigas, atakas la pli atingeblajn punktojn, la inklinojn al la reganta pasio.
Tio sama ne okazas al la elkarniĝinto, kiu, kvankam troviĝas sub la duonmateria influo, ne povas esti komparata, pro sia stato, kun la enkarniĝinto. La homa respekto, tiel profunda ĉe la homo, ne ekzistas ĉe la elkarniĝinto, kaj nur ĉi tiu penso sufiĉas por devigi lin ne rezisti dum longa tempo la argumentojn, kiujn la propra intereso montras al li kiel bonajn.
Li povas lukti, kaj li eĉ ĝin faras ĝenerale kun pli da impeto ol la enkarniĝinto, ĉar li estas pli libera. Nenia priokupiĝo pri materia intereso, pri socia pozicio pre- zentiĝos al lia rezonado. Li luktas pro amo al malbono, sed frue li konvinkiĝas pri sia senforteco, antaŭ la morala supereco lin superreganta; la perspektivo pri lia bona estonteco pli facile lin tuŝas, ĉar li rekonas sin en la sama vivo, en kiu tiu estonteco devas efektiviĝi; kaj tiu vido ne malklariĝas en la tumultego de la homaj plezuroj. Unuvorte la sendependeco je la karno faciligas la kon- vertiĝon, precipe kiam oni akiris tian aŭ alian elvolviĝon per la plenumitaj provoj.
Spirito tute primitiva estus malmute inklina al rezonado, kio cetere ne okazas al tiu, kiu jam havas sperton pri la vivo. Krom tio, ĉe enkarniĝinto, same kiel ĉe elkarniĝinto, sur la animon, sur la senton estas ja necese agi.
Ĉia materia ago povas ĉesigi dum momento la suferon de malvirta homo, sed kio ĝi ne povas, tio estas detrui la morban principon sidantan en la animo.
Ciu ajn ago ne celanta la pliperfektiĝon de la animo ne povos deturni ĝin de malbono.
Sankta Ludoviko
ĈAPITRO V
MEMMORTIGINTOJ La memmortiginto el Samaritaine ( * )
La 7an de Aprilo 1858, je la sepa vespere, iu viro ĉirkaŭ 50-jara kaj konvene vestita venis en la institucion Samaritaine, en Parizo, kaj ordonis, ke oni preparu al li banon. Post ĉirkaŭ du horoj, la servisto, mirante pri la silento de la kliento, decidis eniri en lian kabineton por vidi tion, kio okazis.
Tiam vidiĝis terura sceno: la malfeliĉulo tranĉis al si la gorĝon per razilo kaj lia tuta sango miksiĝis kun la akvo en la banejo. Kaj, ĉar la identeco de la sinmortiginto ne povis esti konstatita, lia korpo estis transportida en kadavrejon.
— Elvoko. (Respondo de la gvidanto de la mediumo.) — Atendu, li estas ĉi tie.
— Kie vi hodiaŭ troviĝas? — R. Mi ne scias... diru al mi tion.
— Vi troviĝas en kunveno de personoj lernantaj Spiritismon, kiuj estas al vi bonvolaj. — R. Diru al mi, ĉu mi vivas, ĉar ĉi tiu medio min sufokas.
( * ) Banejo Samaritaine apud Pont-Neuf sur la dekstra brako de la rivero Sejno. (Vd "Reformador", n-ro de Februaro 1976.) — La Trad.
Kvankam apartigita de la korpo, lia animo tamen estas droninta en tio, kion oni povus nomi kirlo da korpa materio; tiel vivaj estas al ĝi la surteraj ideoj, ke ĝi kredas sin enkarniĝinta.
— Kiu pelis vin veni ĉi ti en? — R. Mi sentas min korfaciligita.
— Kia estas la motivo, kiu trenis vin al memmortigo? — R. Ĉu mi estas mortinta? Mi? Ne... ĉar mi loĝas en mia korpo... Vi ne scias, kiel mi suferas!... Mi sufokiĝas... Dio volu, ke kompatema mano neniigu min per unu fojo.
— Kial vi ne lasis postsignojn, kiuj povus fari vin rekonebla? — R. Mi estas forlasita; mi evitis suferon por transdoni min al torturo.
— Ĉu vi ankoraŭ havas la samajn motivojn por resti nekonata? — R. Jes; ne turnu varmegan feron en mia sanganta vundo.
— Ĉu vi povas diri al ni viajn nomon, aĝon, profesion kaj loĝejon? — R. Tute ne.
— Ĉu vi havis familion, edzinon, infanojn? — R. Mi estis la forlasito, neniu min amis.
— Kaj kion vi faris por esti tiel forlasita? — R. Kiom multe da homoj estas tiel, kiel mi estas!... Ĉu viro povas ja vivi forlasita en la sino de sia familio, kiam neniu lin estimas?!
— En la momento, kiam vi vin mortigis, ĉu vi ne spertis ian heziton? — R. Mi avidis morti...Mi deziris ripozi.
— Kial la penso pri la estonteco ne igis vin rezigni tian planon? — R. Mi absolute ĝin ne kredis. Mi estis iu seniluziiĝinta. Estonteco estas espero.
— Kiaj estis viaj pripensoj, kiam vi sentis la estingiĝon de via vivo? — R. Mi ne pripensis, mi sentis... Sed mia vivo ne estingiĝis... mia animo estas ligita al la korpo... Mi sentas vermojn mordi min.
— Kian sensacion vi spertis en la ĝusta momento de via morto? — R. Ĉu ĝi do kompletiĝis?
— Ĉu estis dolora la momento, kiam via vivo estingiĝis? — R. Malpli dolora ol tiuj postaj momentoj. Nur la korpo suferis.
— (Al la Spirito Sankta Ludoviko.) Kion la Spirito volas diri, asertante, ke la momento de la morto estis malpli dolora ol tiuj post ĝi? — R. La Spirito demetis la ŝarĝon, kiu lin premis; li ree sentis la volupton de doloro.
— Ĉu tia stato ĉiam venas post memmortigo?
R. Jes. La Spirito de memmortiginto restas ligita al sia korpo ĝis la limdato de ĝia vivo. La natura morto estas liberigo de la vivo: memmortigo ĝin tute rompas.
— Ĉu tio sama okazas ĉe la akcidentaj mortoj, kvankam nevolaj, kiuj tamen mallongigas la ekzistadon?
R. Ne. Kion vi komprenas, kiel memmortigon? La Spirito nur respondas por siaj agoj.
Tiu dubo pri la morto estas tre ordinara ĉe la elkarn- iĝintaj personoj, kaj precipe ĉe tiuj, kiuj dum la vivo ne altigis sian animon super la materion. Tio estas fenomeno laŭŝajne stranga je la unua vido, sed kiu nature klariĝas. Se al individuo, unuafoje en somnambula stato, ni demandus, ĉu li dormas, li preskaŭ ĉiam nee respondus, kaj tiu respondo estas logika: la interparolanto ja misdemendas, uzante ne ĝustan vorton. En la ordinara parolo la ideo pri dormo estas ĉeso de ĉiuj sensivaj kapabloj; nu, somnambulo, kiu pensas, kiu vidas kaj sentas, kiu konscias pri sia libero, ne opinias sin endormiĝinta, kaj efektive li ne dormas, laŭ la vulgara senco de la vorto. Jen kial li nee respondas, ĝis kiam li familiariĝos kun tiu maniero kompreni la fakton. Tio sama okazas al homo ĵus elkarniĝinta; laŭ li la morto estas neniigo de la memo, kaj tiel, same kiel la somnambulo, li vidas, sentas kaj parolas, kaj tial li ne konsideras sin mortinto, kaj tion li asertas, ĝis kiam li akiros la intuicion pri sia nova stato. Tiu iluzio ĉiam estas pli-malpli dolora, ĉar ĝi neniam estas kompleta kaj donas al la Spirito tian aŭ tian angoron. Laŭ la supra ekzemplo ĝi estas efektiva turmentego pro la sento de vermoj mordantaj la korpon, kaj ni ne parolas pri ĝia daŭro, kiu eble estas samlonga, kiel la tempo de vivo nekompletigita. Ĉi tiu stato estas komuna al la sin- mortigintoj, kvankam ĝi ne ĉiam sin prezentas en identaj kondiĉoj, daŭre kaj intense variantaj, laŭ la cirkonstancoj malgravigantaj aŭ gravigantaj la eraron. La sento de vermoj kaj malkomponiĝo de la korpo ne estas nur propra al la memortigintoj: spertas ĝin ankaŭ tiuj, kiuj vivis pli ma- terie ol spirite. Ĝenerale ne ekzistas eraro libera je punoj, sed ankaŭ ne estas absoluta kaj uniforma regulo ĉe la pro- cedoj de puno.