Выбрать главу

La patro kaj la konskripto

En la komenco de la milito en Italujo, en 1859, ia komercisto en Parizo, patro de familio, ĝuante ĝeneralan estimon de siaj najbaroj, havis filon, kiu estis lote rekrutita por militoservo. Nekapabla sendevigi lin fari tiun servon, venis al li en la kapon la ideon sinmortigi por evitigi la militoservon al la junulo, kiu fariĝus solfilo de vidvino. Post unu jaro li estis elvokita ĉe la Societo de Parizo, laŭ peto de persono, kiu lin konis, deziranta certiĝi pri lia sorto en la spirita mondo.

(Al Sankta Ludoviko.) — Ĉu vi povas diri al ni, se estas eble elvoki la Spiriton, kiun ni ĵus aludis? — R. Jes, kaj li profitos el tio, ĉar li restos pli konsolita.

1.Elvoko. — R. Ho, dankon! Mi multe suferas, sed... estas juste. Li tamen min pardonos.

La Spirito tre malfacile skribas; la literoj estas neregulaj kaj misformitaj; post la vorto sed, li haltas, kaj vane penante skribi, li nur sukcesas fari nedeĉifreblajn strekojn kaj punktojn. Estas evidente, ke ĝuste la vorto Dio estis tiu, kiun li ne sukcesis skribi.

— Bonvolu klompletigi la frazon per la vorto, kiun vi ne skribis. — R. Mi ne indas ĝin skribi.

— Vi diras, ke vi suferis; vi komprenas, ke vi malbone agis, sin mortigante; ĉu la motivo, kiu pelis vin al tiu ago ne altiris al vi ian ajn indulgon? — R. La puno estos malpli daŭra, sed eĉ tiel mia ago restas plu malbona.

— Ĉu vi povas pri skribi al ni tiun punon? — R. Mi duoble suferas de animo kaj de korpo; kaj mi suferas de ĉi tiu lasta, kvankam mi ĝin jam ne posedas, kiel operaciito suferas de manko de amputita membro.

— Ĉu vian memmortigon kaŭzis nur la protekto al via filo, aŭ por ĝi kunhelpis aliaj motivoj? — R. Mi estis tute inspirita de la patra amo, sed misinspirita. Pro tio mia puno estos mallongigita.

— Ĉu vi povas precize diri kiel longe daŭros viaj suferoj? — R. Mi ne vidas ilian finon, sed mi estas certa, ke tiu fino ekzistas, kio estas korfaciligo por mi.

— Antaŭ nelonge ne estis al vi eble skribi la vorton Dio, kaj tamen ni jam vidis tre suferantajn Spiritojn fari tion: ĉu ĝi estas sekvo de via puno? — R. Mi povos fari ĝin per grandaj klopodoj de pento.

— Faru do tiujn klopodojn por ĝin skribi, ĉar ni estas certaj, ke vi estos kvietigita. (La Spirito fine strekis ĉi tiun frazon per dikaj, neregulaj kaj tremaj literoj: —

Dio estas treege bona.)

— Ni estas kontentaj de via bonvolo, kun kiu vi respondis al nia elvoko, kaj ni petos Dion, ke Li etendu sur vin sian favorkorecon. — R. Jes, dankon.

— (Al Sankta Ludoviko.) Ĉu vi povas doni al ni vian instruon pri ĉi tiu simortigo? — R. Ĉi tiu Spirito juste suferas, ĉar mankis al li konfido al Dio, manko, kiu ĉiam estas puninda. Tiu puno estus pli granda kaj pli daŭra, se ne estus la laŭdinda motivo malhelpi, ke lia filo sin elmetu al morto en milito. Dio, kiu estas justa kaj vidas la fundon de la koroj, punas lin nur laŭ liaj faroj.

RIMARKOJ. Je la unua vido, kiel agon de abnegacio, oni povus konsideri ĉi tiun sinmortigon senkulpinda. Efektive ĝi estas tia, sed ne en absoluta maniero. Al tiu viro mankis konfido al Dio, kiel diris la Spirito Sankta Ludoviko. Lia faro eble malhelpis le efektiviĝon de la destinoj de lia filo; cetere li ne estis certa, ke tiu mortus en la milito kaj la milita kariero eble donus al li okazon progresi. Lia intenco estis nobla, kaj tio malgravigas la faritan malbonon kaj li meritas indulgon; sed malbono ĉiam estas malbono, kaj se ĝi ne estus, oni povus, uzante la ŝildon de rezonado, sen- kulpigi ĉiujn krimojn kaj eĉ mortigi, pretekstante servi.

Patrino, kiu mortigas sian infanon, kredante, ke ŝi ĝin sendas al la ĉielo, ĉu ŝi estus malpli kulpa, pro tio, ke ŝi bonintence krimis? Jen sistemo, kiu eble pravigus ĉiujn krimojn de la blinda fanatikeco de la religiaj militoj.

Homo ordinare ne rajtas meti finon al sia vivo, ĉar ĉi tiu estas al li donita por plenumado de devoj sur la Tero, sufiĉa motivo, ke li ĝin ne mallongigu memvole, je nenia preteksto. Sed la homon — ĉar li havas sian liberan volon — neniu malhelpas malrespekti tiun leĝon. Li tamen submetiĝas al la sekvoj de tiu malrespekto. La memmortigo plej severe punata estas tiu rezultanta el malespero, celante liberiĝon el la surteraj mizeroj, kiuj samtempe estas elaĉetoj kaj provoj. Eviti ilin estas retropaŝi de antaŭ akceptita tasko, kaj iafoje de antaŭ plenumota misio. La sinmortigo ne kon- sistas nur en la memvola ago, kiu kaŭzas la subitan morton, sed en ĉio konscie farita por plirapidigi la estingon de la vivofortoj. Oni ne povas nomi memmortiginto tiun, kiu elmet- as sian vivon por savi sian similulon: unue, ĉar por la afero li ne intencas senigi sin je la vivo, kaj due, ĉar ne estas danĝero, de kiu la Providenco ne povas senigi nin, kiam la horo ne venis. La morto el tiaj eventualaĵoj estas merita sinofero, ĉar ĝi estas abnegacia ago favore por aliulo. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V, §§ 5, 6, 18 kaj 19)

Franзois-Simon Louvet

(El Havre)

La sekvanta komunikaĵo estis spontanee diktita en spiritista kunsido, en Havre, la 12an de Februaro 1863:

"Ĉu vi sentos kompaton al ia suferanta mizerulo, de longe spertanta kruelajn torturojn? Ho! la malpleno... la Spaco... mi defalas... mi falas... mi mortas... Helpo! Dio, mi havis ekzistadon tiel mizeran... Mi, kompatinda diablo, malsatis multfoje en maljuneco; kaj tial mi kutimiĝis drinki, senti honton pri ĉio kaj malŝaton al ĉio.

Mi volis morti kaj mi ĵetis... Ho, mia Dio! Kia momento! Kaj kial tia deziro, se la fino estis tiel proksima? Preĝu, ke mi ne vidu senĉese ĉi tiun malplenon sub mi... Mi estas dispeciĝonta kontraŭ tiujn ŝtonojn! Mi petegas vin, kiuj konas la mizerojn de tiuj, kiuj ne plu apartenas al tiu mondo. Vi ne konas min, sed mi tiom suferas... Kial pli da provoj? Mi suferas! Ĉu ĝi ne sufiĉas? Se mi malsatus, anstataŭ ĉi tiu plej terura sufero kaj krome neperceptebla por vi, vi ne hezitus kvietigi min per ia panpeceto. Mi do petas vin preĝi por mi... Mi ne povas resti pli da tempo en ĉi tiu stato... Demandu iun ajn el ĉi tiuj ĉeestantaj kaj vi scios, kiu mi estis. Preĝu por mi."

Franзois-Simon Louvet

La gvidanto de la mediumo. - "Tiu, kiu ĵŭs alparolis vin, estis kompatinda malfeliĉulo spertinta sur la Tero la provon de mizero; venkita de ĉagreno, la kuraĝo mankis al li, kaj li, anstataŭ laŭdeve rigardi la ĉielon, sin donis al ebrieco; li malsupreniris al la lastaj ekstrem- aĵoj de malespero, metante finon al sia malgaja provado: li ĵetis sin de sur la Turo Francisko I, en la 22-a de Julio 1857. Kompatu lian animon, kiu ne estas progresinta, sed kiu duonvidas el la estonta vivo ion sufiĉan por suferi kaj deziri ian reboniĝon. Petu Dion, ke Li donu al li tiun favoron, kaj per tio vi faros ion meritoplenan.