Выбрать главу

Duobla sinmortigo pro amo kaj devo

En unu ĵurnalo de la 13-a de Junio 1862 estas legata la jena sciigo:

"La juna Palmyre, modistino, loĝanta ĉe siaj gepatr­oj, estis dotita per ĉarma aspekto kaj afabla karaktero. Tial ankaŭ multaj amindumis ŝin. El ĉiuj amindumantoj ŝi elektis B., kiu reciprokis ŝian preferon per sia plej viva pasio. Malgraŭ sia korinklino al li, pro respekto al siaj gepatroj, Palmyre konsentis edziniĝi kun D., kies socia rango ŝajnis supera ol tiu de lia rivalo. B. kaj D. estis amikoj, kaj kvankam ne estis inter ili interesaj rilatoj, ili tamen neniam ĉesis renkontiĝi. La reciproka amo de B. kaj Palmyre, kiu fariĝis S-rino D., neniel malintensiĝis, kaj malgraŭ tio, ke ambaŭ klopodis ĝin bridi, ĝi intensiĝis rekte proporcia al tiu klopodo. Celante ĝin estingi, B. decidis edziĝi kaj efektive edziĝis kun junulino posedanta eminentajn kvalitojn, kaj li faris ĉion eblan por ŝin ami.

Sed li frue rimarkis ke tiu heroeca rimedo estis neutila por la forgeso. Kvar jaroj forpasis, dum kiuj B. kaj S-rino D. ne malplenumis siajn devojn.

Kion ili suferis, tion nur ilin scias, ĉar D., kiu efektive estimis sian amikon, ĉiam altiris ĉi tiun al sia hejmo, insistante, ke li ne foriru, kiam li provis tion fari.

Renkontiĝinte iun tagon pro cirkonstancoj neatendit- aj kaj sendependaj de sia volo, la du geamantoj sciigis unu alian pri la doloro ilin torturanta kaj ili opiniis, ke la morto en tiu okazo estus la sola rimedo, kiu al ili prezentiĝas. Ili interkonsentis sin duope mortigi, en la sekvanta tago, kiam S-ro D. estos pli longe for de sia hejmo. Post la lastaj preparoj ili skribis longan kaj kortuŝan leteron, klarigante la kaŭzon de sia decido: por ne adulti. Ili finis la leteron kun peto pri pardono kaj plie kun deziro, ke oni enmetu ilin en la saman tombon.

Reveninte hejmen S-ro D. ilin renkontis sufokitaj. Li respektis iliajn lastajn dezirojn, kaj tiel ne konsentis, ke iliaj korpoj estu apartigitaj en la tombejo."

Post kiam tiu okazaĵo estis submetita al la Societo de Parizo, kiel temon por studo, iu Spirito klarigis:

"La du geamantoj sin mortigintaj ankoraŭ ne povas respondi al vi. Mi vidas ilin konsternitaj kaj teruritaj de la perspektivo de eterneco. La moralaj sekvoj de la farita eraro devigas ilin fari sinsekvajn pilgrimojn, dum kiuj iliaj apartigitaj animoj senĉese penas renkontiĝi, submet- itaj al la duobla turmentego reciproke antaŭsenti kaj vane deziri unu alian.

Post la elaĉeto ili kune restos por ĉiam, en la sino de la eterna amo. Post ok tagoj, en la proksima seanco vi povos ilin elvoki. Ili ĉi tien venos, ne vidante sin, ĉar densa mallumo ilin longe apartigos."

Elvoko de la sinmortigintino. — Ĉu vi vidas vian amanton, kun kiu vi vin mortigis? — R. Mi vidas neniun, eĉ nek la Spiritojn, kiuj vagas kun mi en ĉi tiu mondo. Kia nokto! Kia nokto! Kaj kia dika vualo kovras la frunton!

— Kian sensacion vi spertis, kiam vi vekiĝis en alia mondo? — R. Strangan! Mi sentis malvarmon kaj tamen mia korpo ardis. Mi havis glacion en la vejnoj kaj fajron sur la frunto! Strangaĵo, antaŭe nesentita duopo! Fajro kaj glacio ŝajne min konsumis! Kaj mi pensis, ke mi estas mortonta la duan fojon!...

— Ĉu vi sentas ian ajn fizikan doloron? — R. Mia tuta sufero sidas ĉi tie, ĉi tie...

— Kion vi deziras esprimi per la vortoj ĉi tie, ĉi tie? — R. Ci tie, en mia cerbo; ĉi tie, en mia koro...

— Ĉu vi kredas la ĉiamecon de tiu situacio? — R. Ho, ĉiam! ĉiam! Mi iafoje aŭdas inferajn ridojn, terurajn voĉojn, kiaj: tiel ĉiam!

— Nu bone: ni certe povas diri al vi, ke tiel ne ĉiam estos. Vi per pento ricevos pardonon. — R. Kion vi diras? Mi ne aŭdas.

— Ni rediras, ke viaj suferoj havos finon, ke vi per pento povos ilin mallongigi, kaj estas eble al ni helpi vin per preĝo. — R. Mi ne aŭdis, krom konfuzaj sonoj, pli ol unu vorton. Tiu vorto estas: — favoro! Ĉu estis efektive favoro, kion vi eldiris? Vi parolis pri favoro, sed sen ia dubo vi faris ĝin al la ĉi tie preterpasinta animo, kompatinda infano, kiu ploras kaj atendas.

Iu sinjorino, ĉeestanta la seancon, informis, ke ŝi faris por la malfeliĉulino fervoran preĝon, kiu sen ia dubo emociis ŝin, kaj ke ŝi efektive mense petegis por ŝi favoron de Dio.

— Vi diris, ke vi estas en mallumo kaj ke vi aŭdas nenion. — R. Estas konsentite al mi aŭdi kelkajn el viaj vortoj, sed kion mi vidas, tio estas nur funebra krepo, sur kiu iam kaj iam pentriĝas ia ploranta vizaĝo.

— Sed, ĉar li ĉi tie estas kaj vi lin ne vidas, ĉu vi ja ne sentas la ĉeeston de via amanto? — R. Ha, ne parolu pri li. Mi devas lin nun forgesi, ke de la nigra krepo forviŝiĝu la pentriĝinta bildo.

— Kies bildo? — R. De ia viro suferanta, kies moralan ekzistadon sur la Tero mi longe nuligis.

El la legado de tiu rakonto oni tuj komprenas, ke ekzist- as malgravigaj cirkonstancoj ĉe tiu sinmortigo, rigardata kiel heroeca ago por plenumo de devo. Sed oni plie rekonas, ke kontraŭe de tio, kion oni opiniis, longa kaj terura eble estis la puno al la kulpintoj, tial, ke ili memvole serĉis la morton por eviti lukton. La intenco ne malplenumi devojn efektive estis nobla, kaj poste estos alkalkulita al ili, sed la efektiva merito konsistus en la rezisto, kaj ili kondutis, kiel dizertinto, kiu forlasis batalon en momento de danĝero.

Kiel vidate, la puno konsistas en tio, ke ili vane serĉu unu alian dum multe da tempo, ĉu en la spirita mondo, ĉu en aliaj enkarniĝoj sur la Tero; puno nun pligravigita de la perspektivo pri eterna daŭro. Tiu perspektivo kune kun la puno faras, ke estu malpermesate al ili aŭdi esperdonajn vortojn, kiujn oni eble dirus al ili. Al tiuj, kiuj opinios ĉi tiun punon longa kaj terura, des pli ke ĝi nur ĉesos post pluraj enkarniĝoj, ni diros, ke tia daŭro ne estas absoluta, sed dependanta de la maniero, kiel ili eltenos la estontajn provojn, krom tio, ili povas esti helpataj per la preĝo. Kaj ili estos tiel, kiel ĉiuj, arbitraciantoj de sia propra destino. Ĉu tio, eĉ tiel, ne estas preferinda ol la eterna kondamno, sen espero, al kiu ili estus nenuligeble submetitaj, laŭ la doktrino de la Eklezio, kiu konsideras ilin por ĉiam destinitaj al infero, en tia grado, ke ĝi rifuzas al ili la lastajn preĝojn, certe opiniante ĉi tiujn senutilaj?

Louis kaj la stebistino de botetoj

Dum sep aŭ ok monatoj Louis G., ŝuisto, amindumis junulinon Victorine R., kun kiu li baldaŭ edziĝos, kaj eĉ la edziĝanoncoj jam estis publikigitaj.

Tiel interkonsentite, ili konsideris sin preskaŭ defini­tive ligitaj kaj por ekonomio la ŝuisto ĉiutage venis tag- manĝi kaj vespermanĝi ĉe sia fianĉino.

Iun tagon, ĉe vespermanĝo, okazis disputo pri ia bagatelaĵo, kaj pro tio, ke ambaŭ obstinis en siaj opinioj, la disputo atingis tian gradon, ke Louis forlasis la manĝotablon, asertante, ke li ne plu revenos.

Malgraŭ tio, li revenis la sekvintan tagon por peti pardonon. Kiel sciate, la nokto estas bona konsilanto, sed la junulino, eble antaŭjuĝante, laŭ la antaŭtaga sceno, tion, kio povus okazi, kiam ne plu estus eblaĵo por forigi malbonon, rifuzis repaciĝon. Nek protestoj, nek larmoj, nek malesperoj povis ŝin demovi. Multe da tagoj ankoraŭ forpasis, kaj Louis esperis, ke sia amatino estu pli komprenema, kaj fine li decidis fari lastan provon: — Alveninte al la domo de la junulino, li frapis, tiel ke li estu rekonata, sed la pordo restis fermita, oni rifuzis malfermi ĝin al li. Aliaj petegoj de la forpelito, aliaj protestoj ne ehis en la koro de lia amindumantino. "Adiaŭ do, kruelulino! — ekkriis la kompatinda junulo — adiaŭ por ĉiam. Penu trovi edzon, kiu estimu vin tiel, kiel mi." La junulino samtempe aŭdis dampitan veon kaj tuj poste bruon de kvazaŭa korpo glitanta ĉe la pordo. Pro la sekvinta silento la junulino pensis, ke Louis sidiĝis sur la sojlo de la pordo, kaj ŝi certigis al si mem, ke ŝi ne eliros dum li tie restos.