Выбрать главу

La feliĉo de la superaj Spiritoj ne konsistas en la kontempla senfareco, kio estus, kiel ni multfoje diris, ia eterna kaj teda senutileco.

La spirita vivo en ĉiuj siaj gradoj estas male ia konstanta aktiveco, sed aktiveco sen laciĝoj.

La superega feliĉo konsistas en la ĝuo de ĉiuj briloj de la Kreitaĵaro, ĝuo, kiun neniu homa lingvo iam povos priskribi, kiun la plej fekunda komprenkapablo ne povos koncepti. Gi ankaŭ konsistas en la penetro en ĉiujn aferojn, en la manko de fizikaj kaj moralaj suferoj, en ia interna plezuro, en ia neŝancelebla sereneco de animo, en la amo ampleksanta ĉiujn estaĵojn, pro manko de ĉagreno el kontakto kun malbonuloj, kaj super ĉio en la kontemplado de Dio kaj en la komprenado de liaj misteroj malkaŝitaj al la plej indaj. La feliĉo ankaŭ ekzistas en la taskoj, kies plenumo faras nin feliĉaj. La puraj Spiritoj estas la Mesioj aŭ la senditoj de Dio por transdiro kaj realigo de liaj voloj. Ili plenumas la grandajn misiojn, prezidas en la formado de la mondoj kaj en la ĝenerala harmonio de la Universo, glora tasko, kiun oni ne atingas, krom per perfektiĝo. Inspiriĝante el lia penso, tiuj el plej alta ordo estas la solaj posedantaj la sekretojn de Dio, de kiu ili estas rektaj reprezentantoj.

La devoj de la Spiritoj estas proporciaj al ilia progreso, al la lumoj, kiujn ili posedas, al iliaj kapabloj, sperto kaj grado da konfido al la suverena Sinjoro.

Favoroj kaj privilegioj, kiuj ne estas premio pro merito, ne ekzistas; ĉio estas mezurata kaj pesata per pesilo de la rigora justeco.

La misioj plej gravaj estas konfiditaj nur al tiuj, kiujn Dio juĝas kapablaj ilin plenumi kaj nekapablaj senkuraĝiĝi kaj sin kompromiti. Kaj dum la plej indaj konsistigas la superegan konsilantaron sub la rigardoj de Dio, al la superaj estroj estas donita la direktado de planedaj kirloj kaj al aliaj tiu de specialaj mondoj. Poste venas laŭ ordo de progreso kaj hierarkia rango la pli limigitaj devoj de la delegitoj por la progreso de la popoloj, por protekto de la familioj kaj individuoj, por impulso de ĉiu branĉo de progreso, por la diversaj agadoj de la Naturo ĝis la plej etaj detaloj de la Kreitaĵaro. En tiu ampleksega kaj harmonia tutaĵo estas okupoj por ĉiuj kapabloj, inklinoj kaj klopodoj; okupoj akceptataj kun ĝojego, petataj kun fervoro, ĉar ili estas rimedo de pli- boniĝo por la Spiritoj sopirantaj progreson.

Krom la grandaj misioj konfiditaj al la superaj Spiritoj, ekzistas aliaj kun relativa graveco en ĉiuj gradoj, konsentitaj al Spiritoj el ĉiuj kategorioj, kaj oni povas aserti, ke ĉiu enkarnulo havas sian, t.e. devojn plenum- otajn por la bono de siaj similuloj, ekde la familiestro, kiu prenas sur sin la progreson de siaj infanoj, ĝis la geniulo, kiu jetas en la sociojn la semojn de progreso. Ĉe ĉi tiuj flankaj misioj okazas ja senkuraĝiĝoj, devode- kliniĝoj kaj rezignoj, kiuj malutilas al la individuo, sed ne el la kolektivo.

Ĉiuj inteligentoj do kunhelpas por la ĝenerala verko, kia ajn estas ilia atingita grado, kaj ĉiu laŭ la mezuro de siaj fortoj, ĉu ĝi estas en la enkarna stato ĉu en la spirita. Ĉie aktiveco, ekde la bazo ĝis la supro de la skalo, kaj ili sin instruas, reciproke sin helpas, donas al si la manojn por atingi la zeniton.

Tiel stariĝas la solidareco inter la spirita kaj fizika mondoj, aŭ, per aliaj vortoj, inter la homoj kaj Spiritoj, inter la liberiĝintaj kaj malliberiĝintaj Spiritoj. Tiel ĉiamiĝas kaj plifirmiĝas per purigo kaj kontinueco de interrilatoj la efektivaj simpatioj kaj noblaj korinklinoj.

Ĉie vivo kaj movo: en la senfino nenia angulo dezerta, neniu regiono, kiu ne estas senĉese vizitata de sennombr- aj legioj de radiaj Spiritoj, nevideblaj por la krudaj sentumoj de la enkarnuloj, sed kies vido ravas per ĝojo kaj admiro la animojn liberiĝintajn el la materio. Ĉie fine ia feliĉo rilata al ĉiuj progresoj, al ĉiuj plenumitaj devoj, kaj ĉiu kunportas kun si la elementojn de sia feliĉo, rezultanta el la kategorio, en kiu oni lokas sin pro sia progreso.

La feliĉo de la Spirito dependas de liaj kvalitoj, kaj ne de la materia stato de la medio, en kiu li troviĝas, kaj la feliĉo do povas ekzisti ĉie, kie estas Spiritoj kapablaj ĝin ĝui. En la Universo neniu loko estas ĉirkaŭlimigita aŭ signita por ĝi.

Kie ajn ili troviĝas, la Spiritoj povas kontempli la dian majestecon, ĉar Dio estas ĉie.

Sed la feliĉo ne estas persona: Se ni posedus ĝin nur en ni mem, ne povante dividi ĝin kun aliulo, ĝi estus malgaje egoisma. Ankaŭ ni renkontas ĝin en komuneco de ideoj, kiuj kunigas la simpatiajn estaĵojn. La feliĉaj Spiritoj, altirantaj unuj aliajn per simileco de gestoj kaj sentoj, formas grandajn grupojn aŭ homogenajn familiojn, en kiuj ĉiu individuo elradias siajn proprajn kvalitojn kaj saturiĝas per mildaj fluidaĵoj eliĝantaj el la tuto.

La membroj de ĉi tiu tuto jen disiras por sin doni al sia misio, jen reunuiĝas en ia punkto en la Spaco por fari kalkulon de la realigita laboro, jen kolektiĝas ĉirkaŭ pli supera Spirito por ricevi instruojn kaj konsilojn.

Kvankam la Spiritoj estas ĉie, la mondoj prefere estas la centroj de altiro, pro la analogio ekzistanta inter ili kaj tiuj, kiuj loĝas en tiuj mondoj. Ĉirkaŭ la pro­gresintaj mondoj abundas superaj Spiritoj, kiel ĉirkaŭ tiuj malprogresintaj svarmas malsuperaj Spiritoj. Ĉiu globo iel havas sian propran loĝantaron el enkarniĝintoj kaj elkarmiĝintoj, nutratan plej parte per iliaj enkarniĝo kaj elkarniĝo. Tiu loĝantaro estas pli starema en la mal­superaj mondoj, pro ilia alligo al la materio, kaj pli pasemaj en la superaj.

Sed el tiuj lastaj, efektivaj fokusoj de lumo kaj feliĉo, la Spiritoj venas en malsuperajn mondojn por tie disjeti la semojn de progreso, por ti en porti konsolon kaj esperon, levi la animojn falintajn pro la provoj de la vivo. Ankaŭ ili iafoje enkarniĝas por pli efike plenumi sian mision.

18. Kie estas la Ĉielo en tiu senfina grandegeco? Ĉie. Neniu konturo ĝin limas. La progresintaj mondoj estas la lastaj restadejoj sur ĝia vojo, kiun virtoj mal- fermas kaj malvirtoj baras. Antaŭ tiu grandioza spektaklo, kiu plenigas la Universon kaj donas celon kaj pravon de ekzisto al ĉiuj aferoj de la Kreitaĵaro, kiel malgranda kaj senvalora estas la doktrino, kiu lokas la homaron sur nepercepteblan punkton en la Spaco, kaj kiu montras ĝin al ni, komenciĝantan ĉe ia momento por finiĝi kun la mondo ĝin enhavanta, ne daŭrantan pli ol unu minuton en la Eterneco!

Kiel malgaja, malvarma, glacia estas tiu doktrino, kiam ĝi montras al ni la ceteron de la Universo, dum kaj post la surtera homaro, sen vivo, sen movo, kvazaŭ ian tre vastan dezerton dronintan en profunda silento! Kiel malesperiga estas la perspektivo de la elektitoj destinitaj por la ĉiama kontemplado, dum la plimulto el la kreitoj suferas senfinajn turmentojn! Kiel la ideo pri tiu baro inter mortintoj kaj vivantoj disvundas la sent- emajn korojn! La feliĉaj animoj, oni diras, nur pensas pri sia feliĉo, kaj la malfeliĉaj pri siaj doloroj. Ĉu oni miras, ke egoismo regas sur la Tero, kiam oni al ni montras ĝin sur la Ĉielo?

Ho! Kiel malŝatinda ŝajnas al ni tiu ideo pri la grandeco, povo kaj boneco de Dio! Kiel superbela estas la ideo, kiun laŭ Spiritismo ni havas pri Li! Kiom ĝia doktrino altigas la ideojn kaj grandigas la penson! Sed kiuj diras, ke ĝi estas vera? Unue la Racio, poste la Revelacio, kaj fine ĝia akordo kun la progresoj de la Scienco. Inter du doktrinoj, el kiuj unu malŝatas kaj alia altigas la atributojn de Dio; el kiuj unu malakordas kaj alia harmonias kun la progreso; el kiuj unu postrestas kaj alia iras plu, la komuna saĝo diras kun kiu estas la vero. Komparante ilin, ĉiu konsultu sian konsciencon kaj ia interna voĉo parolos anstataŭ ĝi. Nu, tiuj internaj aspiroj estas voĉo de Dio, kiu ne povas trompi la homojn. Sed, oni dirus, kial Dio komence ne malkaŝis al ili la tutan veron? Pro tiu sama motivo, kial oni ne instruas al infano tion, kion oni instruas al homoj en matura aĝo.