Выбрать главу

Post kvaronhoro iu luanto preterpasanta sur la trotuaro kaj kunportanta lampon ellasis krion pro teruro kaj petis helpon.

La najbaroj rapide alvenas, kaj Victorine, malferm- inte la pordon ekkriis de teruro, rekonante sian fianĉon pala, senanima, sur la platŝtona pavimo. Ĉiuj rapidas lin helpi, sed ili tuj rimarkas, ke ĉio estas senutila, ĉar li ne vivis plu. La kompatinda junulo penetrigis tranĉilon en la regionon de la koro, kaj la lameno restis enmetita en la vundo.

(Spiritisma Societo de Parizo, Aŭgusto 1858)

Al la Spirito de Sankta Ludoviko. — La junulino, kiu nevole kaŭzis la sinmortigon, estas respond- eca? — R. Jes, ĉar ŝi lin ne amis.

— Nu, por eviti la malfeliĉon, spite la abomenon, kiun li kaŭzis al ŝi, ĉu ŝi devus edziniĝi kun li? — R. Si atendis okazon rompi sian fianĉinecon, kaj tiel ŝi rompis ĝin en la komenco de sia ligiteco, kion ŝi ja pli malfrue farus.

— En ĉi tiu okazo ŝia respondeco venas de tio, ke ŝi nutri s sentojn, en kiuj ŝi ne partoprenis, kaj kiuj rezultigis la memmortigon de la junulo? — R. Jes, ĝuste.

— Sed tiu respondeco do devas esti proporcia al la eraro, kaj ne tiel grava, kvazaŭ ŝi konscie kaj memvole estus kaŭzinta la memmortigon... — R. Estas evidente.

— Ĉu la memmortigo de Louis indas senkulpigon pro la frenezeco al li kaŭzita de la obstino de Victorine? — R. Jes, ĉar la sinmortigo deveninta de amo estas malpli krima en la okuloj de Dio, ol la memmortigo de tiu peninta liberiĝi el la vivo pro motivoj de malkuraĝo.

Al la Spirirto de Louis G., poste elvokita, oni faris la jenajn demandojn:

1. — Kiel vi juĝas la agon, kiun vi praktikis? — R. Victorine estis ia sendanka, kaj mi malbone agis, mort- igante min pro ŝi, ĉar ŝi ĝin ne meritis.

— Nu, ĉu ŝi vin ne amis? — Ne. Komence ŝi sin iluziis, sed nia malpaciĝo malfermis ŝiajn okulojn, kaj ŝi eĉ opiniis sin feliĉa, trovante pretekston por sin malimpliki je mi.

— Kaj via amo al ŝi, ĉu ĝi estis sincera? — R. Nur pasio, kredu; ĉar se mia amo estus pura, mi estus klopod- inta ne kaŭzi al ŝi ian ĉagrenon.

— Kaj en la okazo, ke ŝi divenus vian intencon, ĉu ŝi persistus en sia rifuzo? — R. Mi ne scias, mi eĉ pensas, ke ŝi ne rifuzus, ĉar ŝi ne estas malica. Sed, eĉ tiel, ŝi ne estus feliĉa, kaj pli bone por ŝi, ke la aferoj tiamaniere okazis.

— Frapante ĉe la pordo, ĉu vi intencis vin mortigi, en la okazo de ŝia rifuzo? — R. Ne, mi ne pensis pri tio, ĉar ankaŭ mi ne atendis ŝian obstinon. Nur pro ĉi tiu obstino mi perdis la prudenton.

— Vi laŭŝajne bedaŭras vian memmortigon nur pro la fakto, ke Victorine ne ĝin meritis... Ĉu reale ĝi estas via sola ĉagreniĝo? — R. En ĉi tiu momento, jes; mi ankoraŭ estas menskonfuzita, ŝajnas al mi, ke mi restas plu ĉe la pordo, kvankam mi ankaŭ spertas alian sensacion, kiun mi ne povas difini.

— Ĉu vi poste povos kompreni min? — R. Jes, kiam mi estos libera de ĉi tiu memskonfuzo. Mi agis malbone, mi devus rezignacii... Mi estis malforta kaj suferas la sekvojn de mia malforteco. Pasio blindigas homon en tia grado, ke li praktikas frenezaĵojn, kaj be- daŭrinde li tion komprenas nur tre malfrue.

— Vi diras, ke vi spertas ĉagreniĝon... kia ĝi estas? — Mi agis malbone, mallongigante mian vivon. Mi devis ne fari tion. Estus preferinde ĉion elteni, ol morti antaŭ la tempo. Mi estas do malfeliĉa; mi suferas, kaj estas ŝi, kiu ĉiam suferigas min, ŝi sendanka. Sajnas al mi, ke mi ĉiam estas ĉe ŝia pordo, sed... ni ne parolu nek pensu plu pri tio, kio min tre ĝenas. Adiaŭ.

En tio ankoraŭ estas vidata alia konfirmo pri la justeco, kiu prezidas en la disdonado de punoj, laŭ la grado da respondeco de la kulpuloj. En ĉi tiu okazo, sur la junulino pezas pli granda respondeco, pro tio, ke ŝi nutris en Louis, pro frivoleco, ian amon, kiun ŝi ne sentis. Rilate la junulon, ĉi tiu estas sufiĉe punata per la daŭranta sufero, sed lia puno estas malpeza, ĉar li nur cedis al senpripensa movo, en momento de ekzaltiĝo, kaj ne al malvarma antaŭdecido de la memortigintoj, kiuj penas eviti la provojn de la vivo.

Iu ateisto

M.J.-B.D estis klera homo, sed ekstreme saturita per materialismaj ideoj, ne kredante je Dio nek al la ekzisto de la animo. Laŭ peto de parenco li estis elvokita ĉe la Spiritisma Societo de Parizo, du jarojn post sia elkarniĝo.

Elvoko. — R. Mi suferas. Mi estas maliculo.

— Ni estas devigitaj elvoki vin, en nomo de viaj geparencoj, kiuj memkompreneble deziras scii pri via sorto. Ĉu vi povas diri al ni, ĉu nia elvoko estas al vi peniga aŭ agrabla? — R. Peniga.

— Ĉu via morto estis memvola? — R. Jes.

La Spirito skribas kun ekstrema malfacileco. Lia skrib- aĵo estas grasa, neregula konvulsia kaj preskaŭ nekompre- nebla. Fininte la skribon, li ekkoleris, rompis la krajonon kaj disŝiris la paperon.

— Trankviliĝu, ni ĉiuj preĝos al Dio por vi. — R. Mi estas devigita kredi je tiu Dio.

— Kia motivo povis peli al la sinmortigo? — R. La tedo de ia vivo sen espero.

Oni konceptas sinmortigon, kiam la vivo estas sen es­pero; oni tiam penas eviti ĝin je ia ajn prezo. Kontraŭe, laŭ Spiritismo nia espero plifirmiĝas, ĉar la estonteco al ni dis- volviĝas. Memmortigo ĉesas esti celo, ĉar estas rekonate, ke oni nur senigas sin je malbono por malbono centoble pli dolora. Jen kial Spiritismo evitigas al multaj homoj la mem- volan morton. Forte kulpaj estas tiuj, kiuj klopodas kredigi, per sciencaj sofismoj kaj sub preteksto de ia malvera rezono, tiun senesperigan ideon, fonton de tiom da krimoj kaj mal- bonoj, laŭ kiu ĉio forfiniĝas kun la vivo. Ili estos respondaj ne nur pri siaj propraj eraroj, sed ankaŭ pri ĉiuj malbonoj, kiujn ili kaŭzas.

— Vi volis detirigi vin de la sortovicoj de la vivo...Ĉu tio prosperis al vi Ĉu vi nun estas feliĉa?

R. Kial la nenio ne ekzistas?

— Bonvolu priskribi al ni kiel eble plej bone vian nunan situacion. — R. Mi suferas de la devigo kredi ĉion, kion mi neis. Terure turmentata, mia Spirito estas sur kvazaŭa braĝejo.

— De kie venis viaj iamaj materialismaj ideoj?

R. En antaŭa enkarniĝo mi estis maliculo kaj tial mi kondamnis min en la sekvinta al la turmentoj de necerteco, kaj estis tial, ke mi min mortigis.

El tio venas tuta serio da ideoj. Multfoje ni demandas nin mem, kiel povas ekzisti materialistoj, se, vivinte en la spirita mondo, ili devus havi intuicion pri ĝi; nu, ĝuste tiu intuicio ne estas konsentita al kelkaj Spiritoj, kiuj, konserv- ante sian fieron, ne pentis pri siaj eraroj. Por tiuj la provo konsistas en la akirado, dum sia korpa vivo kaj koste de sia propra rezonado, de la pruvo pri la ekzistado de Dio kaj pri la estonta vivo, kiun ili havas sub siaj okuloj. Sed multfoje la pretendo konsenti nenion super si mem ilin ekposedas kaj absorbas. Tiel, ili suferas la punon ĝis kiam, regante sian fieron, la evidenteco ilin venkos.

— Kiam vi dronis, kiaj estis viaj ideoj pri la sekvoj? Kiaj estis viaj pripensoj en tiu momento? —

R. Nenia, ĉar ĉio estis al mi la nenio. Poste, plenuminte la kondamnon, mi vidis, ke mi devos ankoraŭ plie suferi.