Выбрать главу

— Ĉu vi nun estas konvinkiĝinta pri la ekzisto de Dio, de la animo kaj de la estonta vivo? — R. Ha! Ĉio tio min tre turmentas!

— Ĉu vi ree vidis vian fraton? — R. Ho, ne!

— Kial do ne? — R. Por kio konfuzi niajn malesperojn? Oni ekziliĝas en malfeliĉon kaj en la feliĉo oni kuniĝas, jen la realo.

— Ĉu ĝenos vin la ĉeesto de via frato, kiun ni povas altiri apud vin? — R. Ne faru tion, mi ĝin ne meritas.

— Kial vi oponas al tio? — R. Ĉar ankaŭ li ne estas feliĉa.

— Vi timas lian ĉeeston, kaj tamen ĝi nur povas esti bonfara al vi. — R. Ne, poste...

— Ĉu vi havas ian mesaĝon por viaj geparencoj? — R. Ili preĝu por mi.

— Sajne en la rondo de viaj amikoj estas iuj dividantaj viajn opiniojn. Ĉu vi deziras, ke ni diru ion al ili pri tio? — R. Ho, ili malfeliĉuloj! Ili kredu al alia ekzistado, jen mia forta deziro. Se ili povus taksi mian doloran situacion, ili multe pripensus.

(Elvoko de iu frato de la antaŭanto, frato, kiu

konfesis la samajn teoriojn, sed ne sin mortigis. Kvankam

ankaŭ malfeliĉa, li tamen sin montras pli trankvila; lia skribaĵo estas klara kaj legebla.)

Elvoko. — R. La sceno pri niaj suferoj estu utila leciono, konvinkanta vin pri la realo de alia ekzistado, en kiu oni elaĉetas siajn kulpojn, kiuj fontas el nekredemo.

— Ĉu vi kaj via frato, kiun ni ĵus elvokis, vin reciproke vidas? — R. Ne; li min evitas.

Oni povus demandi, kiel la Spiritoj povas eviti unu alian en la Spirita mondo, ĉar tie ne ekzistas malhelpoj nek rifuĝ- ejoj nepenetreblaj por la vido. Sed ĉio estas relativa en tiu mondo kaj konforma al la fluideca naturo de la estaĵoj ĝin priloĝantaj. Nur la superaj Spiritoj havas senfinajn perceptojn, kiuj estas limigitaj ĉe la malsuperaj. Por ĉi tiuj la fluidecaj baroj egalvaloras al materiaj baroj. La Spiritoj kaŝiĝas de antaŭ la okuloj de siaj similuloj pro volo, kiu agas sur la perispiritan envolvaĵon kaj mediajn fluidaĵojn. Sed la Providenco, kvazaŭa patrino, prizorgas ĉiujn siajn infanojn, kaj pere de ili individue donas aŭ ne tiun kapablon, laŭ iliaj moralaj disponoj, kio estas puno aŭ rekompenco, laŭ la cirkonstancoj.

— Vi estas pli trankvila ol via frato. Ĉu vi povas pli precize priskribi viajn suferojn? — R. Ĉu vi ne suferas tie, sur la Tero, pri via fiero, pri via memamo, kiam vi estas devigitaj rekoni viajn erarojn?

"Ĉu via Spirito ne ribelas kontraŭ la ideon humiliĝi antaŭ tiu, kiu montras vian eraron? Nu bone! Prezentu al vi kiom devas suferi la Spirito, kiu dum sia tuta vivo konvinkiĝis, ke krom li ekzistas nenio, kaj ke super ĉiuj ĉiam staras lia pravo. Subite troviĝante antaŭ la impona vero, tiu Spirito sentas sin neniigita, humiligita. Al tio ankoraŭ aldoniĝas la konsciencoriproĉo, ke li tiel longe forgesis la ekzistadon de tiel bona, tiel indulgema Dio. La situacio estas neeltenebla; ne ekzistas flegmo nek ripozo; oni ne havas iom da trankvileco, krom en la momento, kiam la dia favoro, t.e. la amo de Dio nin tuŝas, ĉar fiero ekposedas nin en tia maniero, ke ĝi tute senkomprenigas nin en tia grado, ke estas necese multe da tempo, ke ni tute demetu tiun fatalan veston. Nur preĝo de niaj fratoj povas helpi nin en tiuj doloraj momentoj."

— Ĉu vi deziras paroli pri la enkarniĝintaj fratoj aŭ pri la Spiritoj? — R. Pri ambaŭ.

22. — Dum mi parolas kun via frato, unu el la ĉi tie ĉeestantaj personoj preĝis por li: — ĉu tiu preĝo estis al li profita? — R. Gi ne perdiĝos. Se li nun rifuzas tiun favoron, li tion ne faros, kiam li estos en kondiĉoj helpi sin por tiu dia panaceo.

Ĉi tie ni vidas alian specon de puno, kiu tamen ne estas la sama por ĉiuj skeptikuloj. Sendependa de sufero estas, por tiu Spirito, la bezono rekoni veraĵojn, kiujn li repuŝis, kiam li estis reenkarniĝinta.

Liaj nunaj ideoj montras iom da progreso kompare kun tiuj de aliaj Spiritoj persistantaj en sia neado pri Dio. Kon- feso pri persona eraro jam estas io, ĉar ĝi estas montro de humileco.

En la sekvanta enkarniĝo estas tre probable, ke lia nekredemo cedu lokon al la denaska sento pri fido.

Transdirante la rezultaton de tiuj du elvokoj al la persono, kiu ilin petis de ni, ni ricevis de li la sekvantan informon:

"Vi ne povas taksi, kara sinjoro, la grandan bonefikon el la elvoko de mia bopatro kaj de mia onklo. Ni ilin perfekte rekonas. Precipe la skribaĵo de la unua montras ian rimarkindan similecon kun tiu de li en vivo, des pli ke, dum la lastaj monatoj kiujn li pasigis kun ni, ĝi estis malfacila kaj nedeĉifrebla. Tie oni rimarkas la saman formon de strekoj, de la parafo kaj de certaj li- teroj. Rilate la vortaron kaj la stilon la simileco estas ankoraŭ pli konvinka; al ni la analogio estas kompleta, nun kun pli granda kono pri Dio, pri la animo kaj pri la eterneco, kiun li iam tiel formale neadis. Al ni do restas nenia dubo pri lia identeco. Dio estos glorata pro la pli granda firmeco de nia kredo al Spiritismo, kaj niaj enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj fratoj fariĝos pli bonkor- aj. Ankaŭ la identeco de lia frato ne estas malpli evidenta; en lia ŝanĝiĝo de ateisto en kredanton ni rekonas liajn karakteron, stilon, noblecon de frazo. El ĉiuj vortoj, unu vekis nian atenton — panaceo — de li preferata, ĉiumomente ripetata.

Mi montris tiujn du komunikaĵojn al pluraj personoj, kiuj ne malpli miris pri ilia vereco, sed la nekredantoj kun la samaj opinioj de miaj geparencoj deziris ankoraŭ pli kategoriajn respondojn.

Ili ekzemple volis, ke M.D. aludu la lokon, en kiu li estis enterigita, kie li dronis, kiel li estis trovita ktp. Por konvinki ilin, ĉu vi povus fari plian elvokon kaj demandi kie kaj kiel li sin mortigis, kiel longe li estis subakvigita, en kiu loko oni trovis la kadavron, kie li estis enterigita, kiamaniere, civile aŭ religie, li estis entombigita? Bonvolu, kara sinjoro, insisti pri kategoria respondo al tiuj demandoj, ĉar ili estas necesaj por tiuj ankoraŭ dubantaj. Mi estas konvinkiĝinta, ke ili donos bonegajn rezultojn.

Mi rapidas ekspedi al vi ĉi tiun leteron, ke ĝi estu transdonita al vi la vendredon matene, tiel ke oni povu fari la elvokon en la seanco de la Societo, en tiu sama tago... ktp."

Ni reproduktis tiun leteron pro la fakto, ke ĝi konfirmas la identecon kaj ni aldonas al ĝi nian respondon por instruo al la personoj ne alkutimiĝintaj al la trans- tombaj komunikaĵoj.

"La demandoj, kiujn oni petis al ni prezenti al la Spirito de via bopatro, nekontesteble estas faritaj kun laŭdinda intenco, kia estas konvinki nekredantojn, ĉar en vi ekzistas plu nenia sento de dubo aŭ scivolemo. Sed pli profunda kono pri la spiritisma scienco igus vin juĝi superfluaj tiujn demandojn. Unue petante de mi, ke mi sukcesu ricevi kategorian respondon, vi montras ne koni la cirkonstancon, ke ni ne povas laŭplaĉe regi la Spiritojn. Sciu, ke ili respondas al ni, kiam kaj kiel ili volas, kaj ankaŭ kiel ili povas. Ilia agolibereco estas ankoraŭ pli granda ol kiam ili estis enkarniĝintaj, kaj ili posedas rimedojn pli efikajn por eviti la moralan premon, al kiu oni eble volas ilin submeti. La plej bonaj pruvoj de identeco estas tiuj, kiujn ili spontanee donas per si mem, aŭ tiuj venantaj el la cirkonstancoj mem. Okazigi ĉi tiujn estas preskaŭ ĉiam senutile. Laŭ tio, kion vi certigis, via parenco pruvis sian identecon en nekontestebla maniero; sekve estas pli ol probable, ke li rifuzos respondi la demandojn, kiujn li prave povos opinii superfluaj, kon- tentigante la scivolemon de personoj al li indeferentaj. La respondo povus ja esti tiu, kiun aliaj donis en similaj okazoj, t.e. — "por kio demandi pri aferoj, kiujn vi jam konas?"

Al tio mi aldonas, ke la perturboj kaj suferoj, lin regantaj, eble pligraviĝus pro tiaspecaj esploroj, tute simile voli devigi malsanulon, kiu apenaŭ kapablas pensi kaj paroli, rakonti detalojn de sia vivo, kio estus manko de karitato inspirata de lia stato mem.

Koncerne la celon, kiun vi aludis, estu certa, ke ĉio donus nean rezultaton. La liveritaj pruvoj de identeco estas multe pli valoraj, ĉar ili estis spontaneaj, kaj ne antaŭe pripensitaj. Nu, se tiuj ne kontentigis la nekredul- ojn, des malpli tion farus la demandoj jam antaŭe formulitaj, kies kunkulpecon oni povus suspekti.