Выбрать главу

Ekzistas personoj, kiujn nenio povas konvinki. Tiuj povus vidi vian parencon per siaj propraj okuloj, kaj ili restus plu supozantaj sin atakitaj de ia halucinacio.

Ni ankoraŭ diru malmultajn vortojn pri la peto, kiun vi al mi faris por okazigi tiun elvokon en la sama tago, kiam mi ricevis vian leteron. Elvokojn oni ne faras subite; la Spiritoj ne ĉiam atentas nian vokon; estas necese, ke ili volu, kaj ne nur tio, sed ke ili ankaŭ povas tion fari. Estas necese ankoraŭ, ke ili renkontu mediumon konvenan al ili, kun necesaj specialaj kapabloj kaj ke tiu mediumo estu disponebla en iu difinita tempo. Fine estas necese, ke la medio estu al ili simpatia ktp. Ne ĉiam, eĉ kun la kunekzisto de tiuj cirkonstancoj, oni povas respondi, kaj estas tre grave koni tiujn cirkonstancojn, se oni deziras agi serioze kaj sekure."

Fйlicien

Li estis riĉa klera homo, inspira poeto, posedanta sanan, komplezeman kaj mildan karakteron, senmakulan honestecon.

Malfeliĉaj negocoj kompromitis lian riĉaĵon, kaj ne povante reakiri ĝin pro sia grandaĝo, li donis sin al senkuraĝeco, sufokante sin en Decembro 1864, en sia dormoĉambro.

Li ne estis materialisto nek ateisto, sed homo de spirito iom supraĵa, donante malmultan gravecon al la problemo de la vivo en la transtombo. Intime konante lin, ni elvokis lin kvar monatojn post lia sinmortigo, inspirite de la simpatio, kiun ni dediĉis al li.

Elvoko. — R. Mi priploras la Teron, sur kiu mi havis elreviĝojn, sed malpli grandajn ol tiuj, kiujn mi ĉi tie spertis. Revinte pri mirindaĵoj, mi staras malsupre de la realo de mia idealo. La mondo de la Spiritoj estas tre konfuza, kaj por fari ĝin eltenebla estus necese bona selektado. Estas al mi malfacile kredi. Kian resumon pri spiritaj kutimoj oni povus fari ĉi tie! Balzac mem, vivante en sia elemento, farus tian resumon nur en kruda maniero. Sed mi lin ne vidis... Kie estas tiuj eminentaj Spiritoj, kiuj tiel energie kontraŭbatalis la malvirtojn de la homaro? Eble ili ĉi tie loĝis, kiel mi, antaŭ ol leviĝi al regionoj pli altaj. Mi plezuras rigardi tiun strangan pandemonion, kaj tiel mi restas plu ĉi tie.

Malgraŭ tio, ke la Spirito klarigis, ke li troviĝas en societo tro konfuza kaj tial el malsuperaj Spiritoj, surprizis nin lia parolo, pro la speco de morto, pri kiu li faris nenian aludon. Krom tio, ĉio montris lian karakteron.

Tia cirkonstanco tenis nin en dubo pri la identeco.

D. Bonvolu diri al ni, kiel vi mortis... — R. Kiel mi mortis? De la de mi elektita morto, kiu plej plaĉis al mi, kaj estas notinde, ke mi longe meditis pri tiu elekto, celante malembarasi min je la vivo. Malgraŭ tio, mi konfesas, ke mi ne gajnis multon: — mi liberiĝis el la materiaj zorgoj, por ilin renkonti ja pli gravaj penigaj en mia spirita kondiĉo, kies finon mi eĉ ne antaŭvidas.

D. (al la gvidanto de la mediumo). Ĉu la komu- nikiĝanta Spirito estas efektive tiu de Fйlicien? Tia parolo, preskaŭ trankvila, fariĝas suspekta, kiam temas pri memmortiginto...

R. Jes. Sed pro ia sento pravigebla en sia situacio, li ne volis konigi al la mediumo sian specon de morto. Tial li maskis sian frazon, sed fine li ĝin konfesis pro la rekta demando, kiun vi al li faris, kaj ne sen angoroj. La memmortigo lin multe suferigas, kaj tial li kiel eble plej multe evitas ĉion, kio rememorigas al li lian nigran finon.

D. (al la Spirito). Via elkarniĝo des pli konsternis nin, ĉar ni antaŭvidis la malgajajn sekvojn, konsidetrante nian estimon kaj intimecon de niaj interrilatoj. Persone mi ne forgesis, kiom multe komplezema kaj bona vi estis al mi. Mi estus feliĉa, se mi povus atesti mian dankon al vi, farante al vi ion utilan.

R. Sed mi ne povus alimaniere eviti la embarasojn de mia materia pozicio. Nun mi bezonas preĝojn; precipe preĝu, ke mi vidu min libera de tiuj teruraj estuloj, kiuj estas ĉi tie apud mi, obsedantaj min per krioj, ridetoj kaj inferaj mokoj. Ili nomas min malkuraĝulo, kaj prave, ĉar estas malkuraĝo rezigni la vivon. Gi estas la kvara fojo, kiam mi falas je tiu provo, malgraŭ la formala promeso ne fali... Fatalo!... Ha! Preĝu... Kia turmento la mia! Kiel malfeliĉa mi estas! Preĝante, vi utilos al mi pli ol mi povis utili al vi, kiam mi estis sur la Tero; sed la provo, antaŭ kiu mi multfoje fiaskis, jen ĝi bildigita, neforigebla, antaŭ mi! Estas necese ree sperti gin en difinita tempo... Ĉu mi havos fortojn? Ha! multfoje rekomenci la vivon; longe lukti kaj fali ĉe la okazaĵoj estas ja malespere, eĉ ĉi tie! Jen kial mankas al mi forto. Oni diras, ke ni povas akiri ĝin per preĝo... Preĝu por mi, ĉar mi ankaŭ volas preĝi.

Ĉi tiu neordinara ekzemplo de memmortigo, kvankam realigita en vulgaraj cirkonstancoj, prezentas specialan as- pekton. Ĝi montras al ni ian Spiriton, kiu multfoje falis ĉe sia provo, refariĝanta en ĉiu ekzistado kaj kiu renovigos, ĝis kiam li havos forton por rezisto.

Tiel konfirmiĝas la fakto, ke ne estas profito ĉe la sufero ĉiufoje, kiam ni ne atingas la finon de nia enkarniĝo, kaj estas necese ĝin rekomenci, ĝis ni fine venkos sur la batalkampo.

Al la Spirito de S-ro Fйlicien. — Aŭdu, mi petas, aŭdu kaj pripensu miajn vortojn. Kion vi nomas fatalo, tio estas nur via malkuraĝeco, ĉar, se fatalo ekzistus, la homo ne estus respondeca pri siaj agoj. La homo ĉiam estas libera, kaj en tiu libereco kuŝas lia plej granda kaj plej bela privilegio. Dio ne volis fari el li obeeman kaj blindan aŭtomaton, kaj se tiu libereco faras lin erarema, ĝi ankaŭ faras lin perfektigebla, ĉar nur per la perfekteco li povos atingi la superegan feliĉon. Fiero nur povas igi la homon atribui al la destino siajn surterajn malfeliĉojn, kiam estas vero, ke tiuj malfeliĉoj devenas de lia senzorgeco mem. Evidentan ekzemplon pri tio vi havis en via enkarniĝo, kiam vi posedis ĉion, kio estis necesa por la homa feliĉo: inteligenton, talenton, riĉon, meritan konsideron; neniom da ruinigaj malvirtoj, sed kontraŭe rimarkindajn kvalitojn... Kiel do via situacio estas tiel kompromitita? Nur pro via senprudenteco. Vi devus konsenti, ke agante pli prudente, kontentigante vin per la multo al vi jam donita, anstataŭ peni senbezone pliigi tiun multon, la ruino ne okazus. En tio estis nenia fatalo, ĉar vi povus esti evitinta tian okazaĵon. Via provo konsistis en sinsekvo da cirkonstancoj, kiuj devus doni al vi ne la bezonon, sed la tenton de memmortigo; malfeliĉe, malgraŭ via talento kaj instruiteco, vi ne sciis regi tiajn cirkonstancoj n kaj nun vi suferas la sekvojn de via malkuraĝeco.

Tiu provo, kiel vi prave antaŭsentis, ankoraŭ devas refariĝi; en via proksima enkarniĝo vi devos alfronti okazaĵojn, kiuj sugestos al vi ideon pri memmortigo, kaj tiel ĉiam okazos, ĝis kiam vi estos tute triumfinta.

Tute ne kulpigante la sorton, kiu estas via verko mem, admiru la bonecon de Dio, kiu anstataŭ nepardoneble kondamni pro unua eraro, ĉiam donas rimedoj n ĝin korekti.

Tiel vi ne eterne suferos, sed nur dum vi persistas en eraro. En la spirita stato, dependas de vi preni la sufiĉe energian decidon manifesti antaŭ Dio sinceran penton, insiste petante helpon de la bonaj Spiritoj. Vi tiam revenos sur la Teron, kirasite per rezisto al ĉiaj tentoj. Atinginte tiun venkon, vi iros pli rapide la vojon de feliĉo ĉar, rilate aliajn aspektojn, via progreso jam estas granda. Kiel vi vidas, ankoraŭ estas paŝo farota, por kiu ni helpos vin per niaj preĝoj. Ĉi tiuj estos ja senprofitaj, se vi ne helpos nin per viaj klopodoj.

— R. Ho, dankon! Ho! dankon por tiel bonaj admon- oj. Mi ilin tiom multe bezonas, ĉar mi estas pli malfeliĉa, ol kiom vi pensas. Mi ilin profitos, mi ĝin asertas, por la preparo de mia proksima enkarniĝo, dum kiu mi faros ĉion eblan por ne fali. Por mi estas malfacile elteni la malnoblan medion de mia ekzilo.