Выбрать главу

Fйlicien

Antoine Bell

Li estis kasisto ĉe banka institucio en Kanado kaj mortigis sin en la 28-a de Februaro 1865. Unu el niaj korespondantoj, kuracisto kaj apotekisto loĝanta en la sama urbo, donis al ni la sekvantajn informojn pri li:

"Dum ĉirkaŭ 20 jaroj mi konatiĝis kun li, pacama viro kaj estro de nombra familio. De longe ĝis antaŭ nelonga tempo li imagis, ke li aĉetis tokson en mia apoteko, uzinte ĝin por iun veneni. Li multfoje venis petegi de mi, ke mi diru al li la daton de tiu aĉeto, posedita de teruraj halucinacioj. Li maldormis, plendis, batis la bruston. La familio vivis en konstanta afliktiĝo de la 4-a vespere ĝis la 9-a matene, horo, je kiu li direktiĝis al la banko, kie cetere li tre regule faris registrojn sur siajn librojn, kaj li neniam faris eĉ unu eraron. Li laŭkutime diris, ke li sentas en si estulon, kiu helpis lin korekte kaj bonorde plenumi sian registradon. Kiam li ŝajne konvinkiĝis pri la ekstravaganco de siaj ideoj, li ekkriis: — "Ne; ne; vi volas trompi min... mi memoras... estas vero..."

Laŭ peto de tiu amiko, li estis elvokita en Parizo, la 17an de Aprilo 1865.

Elvoko. — R. Kion do vi deziras de mi? Ĉu mi devas submeti min al demandaro? Estas vane, mi ĉion konfesos.

— Ni tute ne intencas aflikti vin per scivolaj demandoj; ni deziras nur scii, kia estas via situacio en tiu mondo, kaj ankaŭ ĉu ni povas esti utilaj al vi... — R. Ha! Se tio estos ebla, mi estos ekstreme danka al vi. Mi abomenas mian krimon kaj mi estas tre malfeliĉa!

— Ni esperas, ke niaj preĝoj malintensigos viajn dolorojn. Sajnas al ni, ke vi troviĝas en bonaj kondiĉoj, ĉar pento jam sieĝas vian koron — kio estas komenco de renobliĝo. Dio senfine favorkora ĉiam kompatas la pentantan pekinton. Preĝu kun ni. (Oni faras la preĝon por memmortigintoj kiu troviĝas en La Evangelio laŭ Spiritismo.)

Nun bonvolu diri al ni pri kiaj krimoj vi rekonas vin kulpa. Tia konfeso, humile farata, estos al vi favora.

— R. Unue permesu, ke mi danku vin por tiu espero, kiu vi estigis en mia koro. Ho! Jam tre longe mi vivadis en urbo ĉe Mediteraneo. Mi tiam amis belan fraŭlinon, kiu reciprokis mian amon; sed, ĉar mi estis malriĉa, ŝia familio min forpuŝis. Mia amatino komunikis al mi, ke ŝi edziniĝos kun la filo de ia komercisto, kies negocoj etendiĝis trans du marojn, kaj tial mi estis forlasita. Freneza de doloro mi decidis forfini mian vivon, antaŭe mortiginte mian malamegantan rivalon, kontentigante mian venĝodeziron. Mi abomenis la perfortajn rimedojn, la praktiko de krimo terurigis min, sed mia ĵaluzo ĉion superstaris. En la antaŭtago de la geedziĝo mia rivalo mortis venenita, per rimedo ŝajninta al mi pli facila. Jen kiel estas klarigataj la rememoroj pri la pasinteco... Jes, mi jam reenkarniĝis, kaj estas necese, ke mi ankoraŭ reenkarniĝu... Ho, mia Dio, kompatu miajn larmojn kaj mia malforteco!

— Ni bedaŭras tiun malfeliĉon, kiu prokrastis vian progreson, kaj ni vin sincere kompatas; sed, se vi pentos, Dio vin kompatos. Diru al ni, ĉu vi efektive plenumis vian planon memmortigi...

R. Ne; kaj mi konfesas kun honto, ke la espero ree ekburĝonis en mia koro kun la deziro profiti el la jam farita krimo. Sed la konsciencoriproĉo perfidis min kaj mi fine elpagis, per la lasta turmentego, tiun mian frenezaĵon: — mi min sufokis.

— Ĉu vi en via lasta enkarniĝo konsciis la malbono, kiun vi praktikis en la antaŭlasta?

R. Nur en la lastaj jaroj, kaj jen kieclass="underline" — mi laŭnature estis bona, kaj submetite, kiel ĉiuj murdintoj, al la turmento de konstanta vido je la viktimo, kiu min persekutis, kvazaŭ viva rimorso, mi post multe da jaroj apartiĝis de ĝi per miaj pento kaj preĝoj. Mi rekomencis alian ekzistadon — la lastan —, kiun mi travivis flegma kaj timema. Mi havis kvazaŭ malklaran intucicion pri mia denaska malforteco, kaj ankaŭ pri mia antaŭa kulpo, kies memoron mi konservis en latenta stato.

Sed iu obsedanta kaj venĝema Spirito, kiu estis neniu alia ol la patro de mia viktimo, facile ekposedis min kaj revivigis en mia koro, kvazaŭ en magia spegulo, la rememorojn pri mia pasinteco.

Alterne sub la influo de li kaj de mia gvidanto, kiu min protektis, mi estis la veneninto kaj samtempe la familiopatro, perlaborante la nutraĵon por miaj infanoj. Fascinite de tiu demoneca obsedanto, mi donis min al memmortigo. Efektive mi estas tre kulpa, sed malpli ol se mi estus decidinta per mi mem. La memmortigintoj el mia kategorio, nekapablaj pro sia malforteco kontraŭ- stari la obsedantojn, estas malpli kulpaj kaj malpli punataj ol tiuj forlasantaj la vivon pro sia ekskluziva volo.

Preĝu kun mi, ke la Spirito, kiu tiel fatale min obsedis, rezignu la venĝon, kaj preĝu por mi, ke mi akiru energion, forton necesan, ke mi ne cedu al la memvola memmortigo, provo, al kiu mi estos submetita, oni diras al mi, en la estonta enkarniĝo.

(Al la gvidanto de la mediumo.) Ĉu iu obsedanta Spirito efektive povas peli obsediton al memmortigo?

R. Jes, ĉar obsedo, kiu estas per si mem speco de provo, povas preni ĉiajn formojn. Sed tio ne signifas seniĝon je kulpeco. La homo ĉiam disponas sian liberan volon kaj tiel de li mem dependas cedi aŭ malcedi al la sugestoj, al kiuj oni lin submetas.

Tiel estas, ke, falante, li ĉiam ĝin faras pro konsento de sia volo. Cetere la Spirito pravas, dirante, ke la ago instigita de alia estas malpli kulpa kaj riproĉinda ol tiu memvole praktikita. Sed eĉ tiel li ne senigas sin je kulpo, ĉar, deflankiĝante de la rekta vojo, li montras, ke la bono ankoraŭ ne estas ligita al lia koro.

6. — Malgraŭ tio, ke la preĝo kaj pento liberigis tiun Spiriton de la turmenta vizio pri lia viktimo, kiel li povis estis atingita de la venĝo de obsedanto en sia lasta enkarniĝo?

R. Pento, vi bone scias, estas nur la komenca rimedo nepre necesa al renobliĝo, sed ĝi ne estas sufiĉa por liberigi kulpulon en ĉiuj liaj afliktiĝoj. Dio ne kontent- iĝas per promesoj, kaj necesa estas pruvo per agoj, de reveno sur la bonan vojon. Jen kial la Spirito estas submetata al pliaj provoj, kiuj lin fortikigas, donante al li ankoraŭ pli grandan meriton, kiam li triumfas super ili.

La Spirito suferas persekuton de malbonuloj, de obsedantoj, dum ĉi tiuj ne renkontas lin tro forta por ilin rezisti. Renkontante reziston, ili lin forlasas, certaj pri la senutileco de siaj klopodoj.

Ĉi tiuj du lastaj ekzemploj montras al ni la renoviĝon de la sama provo en sinsekvaj enkarniĝoj, kaj tiel longe, dum ankoraŭ daŭras ilia senefikeco. Antoine Bell fine evi- dentigas al ni tre instruan fakton de homo persekutata de rememoro pri krimo farita en antaŭa ekzistado, kvazaŭ ia konsciencoriproĉo kaj ia avizo.

El tio ni ankoraŭ vidas, ke ĉiuj ekzistadoj estas solidaraj inter si; ke la diaj justeco kaj boneco montriĝas al la homo, en la donita kapablo grade progresi, neniam senigante lin je la ebleco pagi siajn erarojn; ke la kulpulo estas punata laŭ sia krimo, kaj tiu puno, anstataŭ venĝo de Dio, estas rimedo uzata por igi lin progresi.

ĈAPITRO VI

PENTINTAJ KRIMULOJ Verger

(Murdinto de la ĉefepiskopo de Parizo)

La 3an de Februaro 1857 Monsinjoro Sibour, ĉefepis- kopo de Parizo, elirante el la Preĝejo de Saint-Йtienne- du-Mont, estis morte vundita de juna pastro nomata Verger. La kriminto estis kondamnita al morto kaj ekzekutita la 30an de Januaro. Gis la lasta momento li montris nenian senton de ĉagreniĝo, de pento aŭ de kortuŝiteco.

Elvokite en la sama tago de la ekzekuto, li donis la jenajn respondojn: